Saltu al enhavo

Lernantoj de la popollernejo en la vilaĝo Poĉuta parolas Esperanton kaj aranĝas ŝakturnirojn

El Vikifontaro
Lernantoj de la popollernejo en la vilaĝo Poĉuta parolas Esperanton kaj aranĝas ŝakturnirojn ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Lernantoj de la popollernejo en la vilaĝo Poĉuta parolas Esperanton kaj aranĝas ŝakturnirojn

Sub la supra titolo aperis en la plej granda tagĵurnalo de Jugoslavio « Politika » en numero de 10.4.1938 jena artikolo:

« La rifojn de la montaroj Jablanika, Orlovica kaj Vilovica oni bele vidas en Valjevo, kaj ankoraŭ pli bele ili ĉarmigas sian blueblankan aspekton, kiam sur ili postrestas neĝo ankaŭ dum printempo.

La lernejaj infanoj el tiu ĉi montara regiono, la submontanoj el la patrolando de Ilija Birĉanin venas el sep vilaĝoj, kaj ĉiutage pli granda nombro da ili trapaŝas 7-8 km., kaj kelkaj eĉ po 10. La infanoj estas serenaj, gajaj kaj eksterordinare inteligentaj tiel, ke en la instruado ili montras bonajn rezultatojn.

Ili povas sin vere laŭdi, ke ili estas la solaj popollernejanoj (!) en la lando, kiuj konas la internacian lingvon Esperanto kaj ŝakon. En la unua klaso la plimulto de la etuloj ellernis nombri en Esperanto ĝis 100, kaj kelkaj je demandoj de tre agema instruisto s-ro Mihailo Petroviĉ scias en Esperanto adicii kaj subtrahi en amplekso de la nombro 30. Krom tio ĉi kelke da etuloj-ĉefuloj ĝojas, ke ili ellernis kaj scias kelkajn pli facilajn frazkonstruojn.

Kiel aspektas tio? Kampara lernejo (nenio eksterordinara: lernejo kun benkoj sub la serena ĉielo), 67 lernantoj kaj lernantinoj de la unua klaso rapide kaj gaje preparas sin por komenci — post la oficiala instruprogramo — la horon de Esperanto. Tagmezo. La milda printempa suno kvazaŭ ridetas de supre, de sur la montaro Vilovica.

— Ĉesu manĝi, Mitro! admonas la instruisto s-ro Petroviĉ unu etulon.

— Kiom estas kvar kaj kvin? li direktas la unuan demandon ĝuste al Mitro. Kaj dum la plimulto levas du fingrojn, Mitro ne konfuziĝas:

— Kvar… kvar kaj kvin estas naŭ, unu, du, tri, kvar, kvin, ses… nombras Mitro.

— Tre bone, tre bone…

— Ĝis la kvara klaso ni estas jam malproksime, sed kia utilo el tio, se pli poste, ĉe plugilo kaj ĉe ŝafoj kaj kaproj, oni forgesas Esperanton? diras la instruisto.

La pasintan jaron la infanoj el Poĉuta ekspozis siajn desegnaĵojn en Valjevo. En la ejoj de Valjeva popollernejo tiu ĉi eksterordinara ekspozicio kun la plej junaj ekspozantoj daŭris du tagojn. Sub la infanaj desegnaĵoj staris tekstoj de sinceraj infanaj rimarkoj: « Lupoj en nia vilaĝo », « Mia patrino melkas kaprinon », « Nia lernejo », « Ĝendarmoj en la vilaĝo », « Mia patro fendas arbon ».

La ŝakaj turniroj, kiujn aranĝas la infanoj el sub montaro Jablanika kun helpo de instruisto Petroviĉ, estas konataj nur en tiu ĉi regiono. »

Tiom la ĵurnalisto de la « Politika » kaj la instruisto Petroviĉ. Ni aldonas: se la legantoj opinias, ke tiuj malgrandaj vilaĝanetoj-esperantistoj ne darfas forgesi Esperanton, tiam oni devas doni al ili instigon, ligi ilin kun la Esperanto-movado, por ke ili ankaŭ poste restu esperantistoj ricevo el la tuta mondo ne nur multnombrajn salutleterojn (ĉar ankaŭ ili estas multnombraj), sed ankaŭ diversajn etajn donacojn kaj propagandajn Esperantaĵojn. Salutu ankaŭ nian tre ageman instruiston! Certe la infanoj estos tre kontentaj kaj feliĉaj kaj ankaŭ « pli poste, ĉe plugilo kaj ĉe ŝafoj kaj kaproj », ne forgesos Esperanton. Adreso: S-ro Mihailo Petroviĉ, uĉitelj osnovne ŝkole, SELO POCUTA, srez Valjevo, Drinska b., Jugoslavio.

Aleksander Turkoviĉ.