Letero al Diogneto, ĉap. 8-9

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Legaĵo
> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro

Brevier-Legaĵo[redakti]

el la letero al Diogneto

Dio revelaciis sian amon pere de sia Filo

Neniu el la homoj vidis Dion,[1] nek esprimis Lin. Li mem montriĝis. Li videbliĝis pere de la kredo, ĉar nur la kredo havas la privilegion vidi Dion. Li, Dio, Sinjoro kaj Kreanto de ĉio, kiu ĉion faris kaj ordigis laŭ sia volo, ne nur amis la homon,[2] sed estis ankaŭ pacienca kun li. Ĉiam Li tia estas, tia estis kaj tia estos: afabla, bona, fidela, sen kolero. Nur Li sola estas bona.[3] Kaj kiam Li decidis pri io granda kaj neesprimebla, Li konfidencis tion nur al sia Filo.

Ĝis kiam Li sian saĝan intencon gardis kaj sekretigis, ŝajnis, ke Li nin malestimas kaj ne zorgas pri ni. Sed kiam per sia amata Filo Li revelaciis kaj alirebligis tion, kio jam estis preparita ekde la komenco, Li subite donis al ni ĉion: la eblecon uzi Liajn bonfarojn, vidi kaj percepti ilin. Kiu el ni kuraĝus iam atendi ion similan?

Kiam Li ĉion finplanis kun sia Filo, Li lasis nin ĝis la menciita tempo barakti laŭplaĉe inter niaj malordigitaj instinktoj, ĉar niaj pasioj kaj avidemoj [4] deflankiĝis de la ĝusta vojo. Sed ne tial, ke Li ĝojus pro niaj pekoj; Li nur toleris ilin. Nek tial, ke Li aprobus tiun tempon de maljusteco, sed por ke Li preparadu la nunan tempon de justeco.

Tiamaniere ni devis konvinkiĝi, ke pere de niaj propraj agoj ni ne povas meriti la vivon. Se ni ĝin nun havas, ni ĝin havas nur el la boneco de Dio. Ni devis konvinkiĝi kaj sperti, ke pere de niaj propraj fortoj ni ne kapablas atingi la Dian regnon.

Tiun kapablecon donas al ni nur la forto de Dio. Kiam kulminis la mezuro de nia maljusteco, kiam estis tute klare, ke puno kaj morto minacas nin kiel repago, kiam alvenis per Dio fiksita tempo por esprimi Lian bonecon kaj povon (jen, kiel konsterniga estas la rilato de Dio al la homo, kaj Lia amo!), Li ne dekliniĝis de ni kun naŭzo, ne ekmalŝatis nin nek sin venĝis, sed zorgis pri ni pacience. Li prenis sur sin niajn pekojn, kaj sian propran Filon donis por ni kiel elaĉetan prezon:[5] la sanktan por pekuloj,[6] la senkulpan por difekteblaj, la senmortan por mortemaj.

Ja kio alia povus kovri niajn pekojn, se ne Lia justeco? Kiu alia krom la Filo de Dio povus senkulpigi nin sentaŭgajn kaj malpiajn? Kiel altvalora interŝanĝo, kiel neesprimebla intenco, kiel neatendita bonfaro! La maljusteco de multaj estis forigita [7] per unu Justulo, kaj la justeco de Unu senkulpigas multajn maljustulojn.

  1. kp. Joh 1,18
  2. kp. Tit 3,4
  3. kp. Mat 19,17
  4. kp. Luk 8,14; Mar 4,19; Tit 3,3
  5. kp. Rom 8,32; Joh 3,16
  6. kp. 1 Pet 3,18
  7. kp. Jak 5,20

Fontoj[redakti]

  • Latina teksto:
Epistola ad Diognetum (3-a jarcento): cap. 8,5 – 9,5
en: Ed. Funk, vol. 1, Tübingen 1871, 324-327
  • Esperanta traduko:
Alojz Dlugi SJ, 2000
2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 65-66

Envicigo[redakti]

  • Advento > la 18-a de decembro

Vidu ankaŭ[redakti]

Leono la 1-a: Letero 31 (advento > la 17-a de decembro)
Ireneo: Kontraŭ Herezoj, lib. 3, ĉap. 20 (advento > la 19-a de decembro)