Letero de Zamenhof al Couturat (13-a de januaro 1907)

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Indekso : Letero de Zamenhof al Couturat (13-a de januaro 1907) (1907)
de L. L. Zamenhof

Kara Sinjoro!

Kun malĝojo mi legis Vian leteron pri la obstina opozicio, kiun faras al Vi kelkaj el la plej gravaj esperantistoj. Tamen mi estas al Vi tre danka pro Via detala letero, ĉar ĝi klarigis al mi kelkajn cirkonstancojn, kiujn mi antaŭe ne atentis.

Vi scias, ke mi mem estis absoluta amiko de Via entrepreno, kvankam mi ne esperis de ĉi tiun gravan rezultaton, kian Vi de ĝi esperas. Sed traleginte kaj pripensinte atente Vian leteron, mi venis al la konvinko, ke la opoziciuloj estas ne tute malpravaj. Bonega estas la principo "audiatur et altera pars".

Viaj argumentoj estas tre bonaj, sed ankaŭ la argumentoj de la opoziciuloj enhavas en si multe da graveco. La sola kaŭzo de Via reciproka malkonsento konsistas nur en tio, ke ambaŭ partioj estas tro absolutaj. Vi vidas nur la absolutan bonon de Via entrepreno, kaj Vi ne rimarkas, ke ĉe nesufiĉa singardeco Via entrepreno povas fariĝi danĝera por nia ideo; Viaj oponantoj vidas nur la danĝeron, kaj ili ne rimarkas, ke ĉe sufiĉa singardeco Via entrepreno povas nur esti utila al Esperanto. Ĉar la celoj de la vera esperantismo kaj la celo de la Delegacio estas tute identaj, tial mi estas forte konvinkita, ke ambaŭ partioj tre facile povas veni al bonega kaj perfekta reciproka interkonsento, se ili nur elektos la ĝustan manieron de agado. Pri tiu ĉi maniero de agado mi volas nun paroli.

Ankoraŭ antaŭ kelkaj semajnoj mi estas amiko absoluta de Via entrepreno (kvankam mi kompreneble ne povis montri tion ĉi publike kaj tro frue); fariĝi pli singarda igis min ne ia letero de opoziciuloj (kun kiuj mi tute ne korespondis pri tio ĉi), sed VIA PROPRA letero: tial mi esperas, ke Vi ne rigardos mian opinion kiel partian kaj Vi volos atente ĝin pripensi.

Se la elekton de lingvo internacia farus ia institucio tre grava, kies decido estus leĝdona por la grandaj amasoj da homoj (ekzemple la registaroj, aŭ almenaŭ la "Asociacio de la Akademioj"), tiam ĉiuj veraj esperantistoj (ne la ŝovinistoj, kiuj volas nur "aŭ Esperanton aŭ nenion") povus kuraĝe aliĝi al tiu ĉi institucio kun okuloj fermitaj kaj helpi ĝi per ĉiuj fortoj, ĉar se ni eĉ povus timi, ke ekzistas ia danĝero por Esperanto, ni almenaŭ scius, ke ekzistas nenia danĝero por la mondlingva ideo, kiu per la decido de la dirita institucio estus pozitive kaj por ĉiam solvita. Sed tute alia afero estas, kiam la elekton volas fari la "Delegacio"; tiam ĉe nesufiĉa singardeco nia ideo povas ricevi de tio ĉi ne akcelon sed ruinigan, eble eĉ mortigan baton! Ni rigardu efektive, kion donos la Komitato de la Delegacio:

a) Se ĝi ne elektos Esperanton, tiam fariĝos granda skandalo, kiu mortigos la tutan ideon, ĉar Esperanton ĝi malkreditigos kaj pereigos, kaj por doni krediton al ia alia sistemo kaj por krei al ĝi post la laŭta falo de Esperanto tian forton, kiun ĝis nun akiris Esperanto, la Komitato estos ridinde tro malforta. Sekve per la nesingardeco de la Delegacio la tuta ideo kaj ĉiuj akiritaj fruktoj de 20-jara laborado estos por ĉiam enterigitaj!!

b) Se ni havos eĉ plenan certecon ke la Delegacio elektos nepre nur Esperanton, tiam ankaŭ -- se la Delegacio ne agos sufiĉe singarde -- la malutilo de la elekto estos multe pli granda ol la utilo. Kiel ajn paradoksa tio ĉi al Vi ŝajnos, ĝi estas tamen vera. ĉar a) pri la utileco ni ne devas fari al ni iluzion kaj ni devas kompreni, ke ĝi estos preskaŭ nula, ĉar kiun ne konvinkis la faktoj kaj la forto, tiun ne konvinkos eĉ dek Ostwaldoj, kiuj la mondon tute ne interesas; la indiferentuloj restos indiferentaj; la diversaj Molenaaroj, Bonto-van-Byleveltoj k.t.p. nur mokos la decidon de la Delegacio kaj trumpetados al la mondo, ke la "Delegacio" konsistis el maskitaj esperantistoj, kiuj aranĝis komedion, por trompi la mondon ... k.t.p. b) Sed la malutileco -- se la Delegacio ne estos sufiĉe singarda -- estos granda. Elekto estus tre bona antaŭ 10-15 jaroj, kiam ekzistis ankoraŭ multaj personoj, kiuj volis havi lingvon internacian, sed ne sciis, kiun ili devis preni; sed nun jam de longe la tuta mondo alkutimiĝis al la ideo, ke ekzistas nur unu preta kaj elprovita arta lingvo; pri iaj aliaj projektoj ĝi aŭ tute ne scias, aŭ scias pri ili nur ke ili estas malfortaj teoriaj projektoj de diversaj malkontentuloj, kiuj volas sed ne povas konkuradi kun Esperanto; se nun venos la Delegacio kaj diros al la mondo: "ni, kompetentaj homoj, diras al vi, ke ekzistas diversaj artaj lingvoj, kaj ke inter ili ni elektis Esperanton", -- kian rezultaton tio ĝi donos? Rekte la malon de tio, kion Vi deziris!! kaj la esperantistoj devos eĉ per ĉiuj fortoj kaŝi Vian agon. Ĉar Via decido venanta de komitato, kiu ne havas aŭtoritaton kaj pri kiu oni eĉ diros, ke ĝi konsistis el maskitaj esperantistoj, havos por la mondo nenian signifon, sed Viaj vortoj pri la "elekto" havos terure pereigan efikon, ili donos armilojn en la manojn de niaj malamikoj, ili detruos ĉiujn niajn ĝisnunajn akirojn, ili denove ekdubigos kaj fortimigos de nia ideo ĉiujn, kiuj jam estis pretaj labori por ĝi -- ĉar la mondo diros: "nun ni eksciis, ke ekzistas multaj egalvaloraj artaj lingvoj, sekve ni povas aliĝi al neniu el ili, ĉar se unu komitato hodiaŭ elektis unu lingvon, kie ni havas la garantion, ke morgaŭ alia komitato ne elektos alian lingvon!"

Pripensu do bone, kian pereigan rezultaton por nia komuna ideo povas doni Via agado, se Vi ne agos sufiĉe singarde! Se Vi deziras, ke Via agado ne alportu malutilon anstataŭ utilo, Vi ne devas diri al la mondo, ke Vi kunvokas komitaton "por ELEKTI inter la diversaj artaj lingvoj", sed Vi devas diri "por DECIDI pri la afero de lingvo internacia".

Estu tre singardaj kun Viaj vortoj, ĉar alie Vi atingos ĝuste la malon de tio, kion Vi deziras atingi!

Ankaŭ kun la formo de Via decido, Vi devos esti tre singardaj [Se la Delegacio decidos elekti ian alian lingvon, ne Esperanton, tiam mi, kiel aŭtoro de Esperanto, kompreneble ne povas miksi min en la aferon, kaj mi rezervas al mi la rajton akcepti Vian decidon aŭ ne, depende de la aŭtoritateco de Via komitato; sed en la okazo, se Vi decidos elekti Esperanton, tiam mi petus Vin esti tre singardaj kun la formo de via decido]. Se vi diros "ni elektis Esperanton", -- tiam Vi (pro la supre dirita kaŭzo) ĉion terure malbonigos. Via decido povos alporti utilon nur en tia okazo, se Vi esprimos ĝin proksimume en la sekvanta maniero (mi donas kompreneble ne definitivan tekston, sed nur ekzemplon):

"Ni, senpartiaj delegitoj ... esploris ... kaj venis al la sekvanta konkludo:

"Ĉar la esploroj montris, ke devas esti elektita nepre nur lingvo arta;

"Ĉar en la nuna tempo ekzistas nur unu lingvo arta tute preta, perfekte vivipova, plene elprovita kaj multe uzata, kaj ĉio alia estas nur projektoj;

"Ĉar tiu ĉi lingvo apartenas al neniu aparta persono nek societo;

"Ĉar por la mondo estas grava la ekzistado de taŭga internacia lingvo, sed ne diskutado pri tiuj aŭ aliaj sensignifaj detaloj, kiuj prezentas nur aferon de gusto kaj neniam finiĝus;

"Tial ni venis al la konkludo, ke ĉiu amiko de la ideo de lingvo internacia devas nepre aliĝi al Esperanto kaj labori por ĝia disvastigado, kaj ke ĉiu, kiu batalas kontraŭ Esperanto, devas esti rigardata kiel malamiko de la ideo de lingvo internacia.

"Kelkaj plibonigoj, kiujn laŭ nia sperto estus utile fari en Esperanto, devas esti farataj ne de apartaj personoj, sed de la Centra Lingva Komitato Esperantista, kiu pro la bono de la afero konsiliĝas pri ĉio kun la aŭtoro de Esperanto, sed kiu estas tute sendependa de tiu aŭtoro kaj ĉiujn tri jarojn elektas mem siajn membrojn.

"Tiujn ĉi niajn konkludojn ni dissendas al la ministroj de publika instruado de ĉiuj landoj, al ĉiuj sciencaj societoj kaj al ĉiuj gazetoj, kun la peto, ke..."

Se la Delegacio agos en tia maniero, tiam ĝi alportos al nia komuna ideo grandan servon, aŭ (en la plej malbona okazo) almenaŭ nenian malutilon. Mi estas konvinkita, ke se Vi agos en tia senco, la eminentaj esperantistoj volonte aliĝos al Vi.

Mi scias, kompreneble, ke Vi ne povas dikti al la Delegacio tian aŭ alian manieron de agado; sed Vi povas almenaŭ admoni ilin, ke ĉar oni ne povas antaŭvidi, kian aŭtoritatecon havos la komitato de la Delegacio, oni pro singardeco uzu ne la vorton "elekto", sed la sendanĝeran vorton "decido" aŭ "esploro", aŭ ion similan. Al komitato kiu "esploras", ĉiu esperantisto povas kuraĝe aliĝi sen timo, ke li per tio ĉi a priori malkreditigas Esperanton, kiel tio ĉi estas ĉe la vorto "elekti".

Mi esperas, kara smideano, ke Vi ne koleros min, ke mi tiel malkaŝe klarigis al Vi mian nunan opinion pri la afero. Vi komprenos, ke mi faras tion ĉi ne pro ia aŭtora malhumileco. Mi faras al Vi mian proponon nur tial, ke mi estas konvinkita, ke ĝi estas la sola sendanĝera vojo, kiu kondukos nin al nia komuna celo. Se mi scius, ke la Komitato de la Delegacio estas sufiĉe aŭtoritata, por devigi la mondon akcepti ĝian decidon, tiam mi persone blinde akceptus ĉion, kion la Delegacio farus; sed ĉar mi tre forte timas, ke tiu aŭtoritateco ne estos tre granda, tial pro la bono de nia komuna ideo ni devas esti tre singardaj, ke ia nepripensita paŝo de la Delegacio ne pereigu la 20-jarajn laborojn de la esperantistoj.