Letero de Zamenhof al Couturat (21-a de januaro 1907)
Ludwik Lejzer Zamenhof
1907
Indekso : Letero de Zamenhof al Couturat (21-a de januaro 1907) (1907) de Ludwik Lejzer Zamenhof |
Letero de Zamenhof al Couturat (21-a de januaro 1907)
Ludwik Lejzer Zamenhof
1907
Kara Sinjoro!
Kun plezuro mi vidis el Via letero, ke Vi konscias la necesecon de tre singarda formo de agado kaj ke Vi intencas esti singardaj, por ke Via ago ne malgrandigu tion, kion ni ĝis nun akiris.
Via timo, ke kelkaj esperantistoj volos kontraŭbatali Vian agadon, ŝajnas al mi tute senkaŭza. Se Vi klarigos al ili tion, kion Vi klarigis al mi, tiam certe neniu esperantisto havos ian eĉ plej malgrandan kaŭzon por kontraŭbatali Vin; kontraŭe, ĉiu tre volonte Vin helpos.
Mi persone ne povas min miksi en la aferon kaj mi ne volas doni al la apartaj esperantistoj iajn ordonojn; sed se Vi pensas, ke mia opinio povas havi ian influon, mi plene rajtigas Vin montri tiun ĉi mian leteron (kaj ankau mian leteron de la pasinta semajno) al ĉiu, por ke ĉiu vidu, ke en Via agado -- se ĝi estos kondukata kun la singardeco priparolita en mia lasta letero, kaj akceptita per Via lasta letero -- mi ne sole ne vidas ion malbonan, sed kontraŭe, mi vidas en ĝi nur bonon.
La malkonsento inter Vi kaj Viaj oponantoj laŭ mia opinio estas bazita sur simpla malkompreniĝo. Se Vi estas tute certa, ke la Delegacio simple alprenos Esperanton, kaj alprenos ĝin senkondiĉe, lasante la decidon pri plibonigoj al mi kaj al la Lingva Komitato, -- kiu do esperantisto povas ion havi kontraŭ Vi? Diri al la Delegacio: "Vi ne havas la rajton enmiksi vin en nian aferon", oni povus nur en tia okazo, se la Delegacia Komitato (kiu konsistos eble el homoj tre gloraj, sed tute ne kompetentaj en Esperanto) [Mi parolas kompreneble ne pri Vi, kies grandega kompetenteco estas afero senduba kaj de ĉiuj konfesata, sed pri tiuj personoj, kiuj eniros en la Komitaton nur dank'al sia nomo] volus doni leĝojn al la tuta mondo esperantista (kiu en sia afero multe laboris kaj spertis); sed se la Delegacio ne volas tion ĉi fari, sed ĝi volas lasi tiun ĉi demandon oficiale al la decido de personoj plej kompetentaj en Esperanto, kaj nur konfidence alsendi la rezultatojn de siaj esploroj kaj siajn konsilojn kaj dezirojn al mi kaj al la Lingva Komitato, tiam mi absolute ne komprenas, kion iu esperantisto povus havi kontraŭ la Delegacio! Mi estas plene konvinkita, ke se Vi klarigos al Viaj oponantoj precize Viajn intencojn, ĉia opozicio tuj ĉesos kaj la oponantoj fariĝos Viaj fervoraj helpantoj. Tion ĉi sincere deziras
Via L. Z.
P.-S. -- Via opinio, ke mi aŭdas nur la voĉojn de konservativaj esperantistoj, estas tute erara: ĉion kritikan, malamikan aŭ atakantan, kion oni diras aŭ skribas pri Esperanto, mi ne sole tuj ekscias, sed mi ricevas ĝin eĉ en kelkaj ekzempleroj, parte de la atakantoj mem, parte de la esperantistoj-reformistoj, kiuj per tio ĉi volas min instigi al reformado. Sed ĝuste tial, ke mi aŭdis tro multe da kritikoj, ĝuste tial ke mi praktike tro multe konvinkiĝis (precipe en la lastaj 3-4 monatoj), kiel malfacile estas kontentigi la reformistojn kaj al kia grandega danĝero oni venas kiam oni komencas la cedadon, -- ĝuste tial mi en la lastaj monatoj fariĝis tiel singarda kun ĉiuj reformaj projektoj. Kiam ni estos tute fortaj, ni povos ĉion al ni permesi, sed ĝis tiu tempo ni devas esti tre, tre, tre singardaj.