Letero de Zamenhof al J. M. Dow (21-a de februaro 1907)

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Letero de Zamenhof al J. M. Dow (21-a de februaro 1907) (1907)
de Ludwik Lejzer Zamenhof

Kara sinjoro! Al via demando mi povas respondi jenon: En la unuaj jaroj de Esperanto troviøis diversaj personoj, al kiuj tio aŭ alia en la lingvo ne plaĉis. Ĉiu el tiuj personoj postulis, ke mi nepre faru en Esperanto tiajn aŭ aliajn ŝanøojn. Sub la konstanta bombardado de tiuj personoj mi fine cedis, kaj en la jaro 1894 mi publikigis en la tiama gazeto "Esperantisto" projekton de diversaj formoj en Esperanto. (En tiu projekto mi forigis la supersignojn, la akuzativon, la deklinacion de la adjektivo, la neromanajn vortojn k.t.p.)

Sed baldaŭ montriĝis, ke tio, kio en la teorio ŝajnis bona, en la praktiko nenion taŭgis, kaj ĉiuj reformistoj kaj malkontentuloj ekkriis, ke la proponitaj reformoj nur malbonigus la lingvon (ĉar al ĉiu plaĉis nur tio, kion li proponis). Tiam mi aranĝis voĉdonadon inter ĉiuj tiamaj esperantistoj; kaj ili decidis, ke oni faru en Esperanto neniajn reformojn. De tiu tempo ni jam ne parolas pri reformoj.

P.S. Via granda batalado kontraŭ la diversaj projektoj de novaj lingvoj ŝajnas al mi tute superflua, ĉar laŭ mia opinio vi batalas kontraŭ fantomoj. Ili dissendas leterojn al diversaj personoj kiuj komprenas la plej gravajn eŭropajn lingvojn kaj poste ili trumpetas al la mondo, ke tiuj personoj tuj komprenis iliajn leterojn pli ol leterojn en Esperanto. Sed tio ĉi estas ja nur trompa iluzio, kiun multaj personoj bedaŭrinde ne rimarkas, sed kiu tuj aperos, kiam oni volos lerni ilian "lingvon". Poliglotaj personoj facile komprenos ilin ankaŭ se ili skribos angle, france, aŭ latine; sed ĉu kolektoj da vortoj kompreneblaj por poliglotuloj estas lingvo kaj povus servi al la tuta mondo? -- Pri unu nutraĵo oni diras, ke inter siaj aliaj bonaj ecoj ĝi estas ankaŭ facile digestebla. Tiam aperis persono, kiu ekkaptis la vorton "digestebla" kaj diris: "Mi tuj donos al vi nutraĵon pli bonan". Li prenis simplan akvon, enmetis en ĝi iom da suko, donis ĝin al diversaj sataj personoj kaj demandis ilin: "Ĉu mia nutraĵo ne estas multe pli digestabla ol tiu?" Kaj kiam li ricevis la respondon "jes", tiam li trumpetis al la mondo, ke lia nutraĵo estas la plej bona. Sed baldaŭ venis infano malsata kaj provis tiun nutraĵon, kaj kiam øi kun kolero ekkriis: "jes, via nutraĵo estas digestebla, sed ĝi ja tute ne estas nutraĵo!" Nur tiam la homoj rimarkis, ke por ke ia miksaĵo estu nutraĵo, ne sufiĉas ke øi estu nur digestebla por satuloj, -- ĝi devas antaŭ ĉio esti nutra.