Letero de Zamenhof al Lucien Cornet (12-a de marto 1907)

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Letero de Zamenhof al Lucien Cornet (12-a de marto 1907) (1907)
de Ludwik Lejzer Zamenhof

Tre Estimata Samideano,

Mi ricevis kun plezuro Vian karton kaj ankaŭ Vian "Projekton de Rezolucio", kaj mi dankas Vin kore. Jam de longe mi scias pri la grava servo, kiun Vi preparas por Esperanto; nun mi uzas la okazon, por danki Vin tre kore en la nomo de la tuta mondo esperantista por la granda helpo, kiun Vi penas alporti al nia afero. Mi esperas, ke Viaj penoj havos bonan sukceson kaj Via nomo estos kara por ĉiuj esperantistoj.

Volu akcepti, estimata sinjoro, la esprimon de mia respekta saluto.