Letero de Zamenhof al Michaux (24-a de marto 1907)

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Letero de Zamenhof al Michaux (24-a de marto 1907) (1907)
de L. L. Zamenhof

Kara Sinjoro!

La skriban manieron de nia mortinta amiko Javal mi tute ne aprobis kaj mi tion ĉi diris al li tute malkaŝe; sed ĉar li estis konvinkita, ke mia opinio estas erara, tial mi laŭ lia insista petado donis mian konsenton, ke li faru sian proponon, sed kun la kondiĉo, ke li faru sian provon nur en gazetoj ne esperantaj. Laŭ mia opinio ĉia parolado pri ŝanĝoj estus nun tre danĝera; ni devas atendi ĝis nia afero staros tute forte.

Tre malĝojigis min la sciigo pri la malsano de Via filo kaj nepo. Mi esperas, ke nun ili estas jam tute sanaj.

Volu transdoni al Via tuta estimata familio mian koran saluton.