Letero de Zamenhof al Michaux (31-a de januaro 1907)

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Letero de Zamenhof al Michaux (31-a de januaro 1907) (1907)
de Ludwik Lejzer Zamenhof

Kara Sinjoro!

Mi ricevis Vian leteron de 25. I. Vi scias, kredeble, ke antaŭ nelonge (sub la konstanta premado de kelkaj reformistoj) mi havis la intencon proponi al la Lingva Komitato projekton de kelkaj plibonigoj per vojo de "neologismoj". Sed baldaŭ mi konvinkiĝis, ke, kion ajn ni farus, ni neniam kontentigus la reformistojn kaj ĉia parolado eĉ pri la plej senkulpaj plibonigoj estus nun tre danĝera; tial mi forĵetis mian intencon. Ĝis la tempo, kiam ni estos tute fortaj kaj havos la sankcion de la registaroj, ni devas severe eviti ĉian paroladon pri plibonigoj. Se ni mem tenos nin forte, tiam neniaj atakoj de kritikistoj prezentos por ni ian danĝeron. Se niaj malamikoj diras, ke pro la supersignoj ni ne povas presi en ĉiu presejo, tio ĉi estas ja malvero, ĉar dank'al la "h" ni povas presi en ĉiu presejo.

Se la esploradon de nia afero prenus sur sin ia institucio tre aŭtoritata (ekzemple ia registaro aŭ la Asocio de Akademioj), tiam ni povus aliĝi al ĝi tute oficiale kaj promesi, ke ni ĉion akceptos; sed se la Delegacio kreos nur privatan komitaton, kiu ne havos sufiĉe da aŭtoritateco en la okuloj de la mondo, ni devas esti tre singardaj; ĉar la forto, kiun donos al ni nia konstanteco kaj persisteco, estas multege pli granda ol tiu tre duba forto, kiun povas doni al ni la Delegacio. Tial mi opinias, ke ĉiu esperantisto faros tre bone, se li helpos la Delegacion, sed li devas tion ĉi fari private, ne en la nomo de la esperantistoj kaj ne ligante sin blinde antaŭe per ia promeso.

Fari reformojn (sub la preteksto, ke tion ĉi decidis la komitato de la Delegacio) ni povos nur tiam, se la komitato de la Delegacio havos tre grandan aŭtoritatecon en la okuloj de la mondo (kion mi tre dubas); en alia okazo ni devos eviti ĉian paroladon pri reformoj, kaj la Delegacio (se ĝi ne volas alporti malutilon al nia ideo) devos simple diri, ke ĝi post esplorado akceptis Esperanton kaj ke la demandon pri ŝanĝoj ĝi lasas al la decido de la Lingva Komitato de la esperantistoj.