Kara Sinjoro!
Se la estraro de Via urbo deziras doni al iu el la stratoj la nomon "Louis Zamenhof", mi volonte donas mian permeson kaj mi dankas kore por tiu honoro, kiun la urbo al mi faros kaj per kiu ĝi multe servos al la propagando de Esperanto.