Letero de Zamenhof pri reformoj de Esperanto (majo 1907)
L. L. Zamenhof
1907
Indekso : Letero de Zamenhof pri reformoj de Esperanto (majo 1907) (1907) de L. L. Zamenhof |
Letero de Zamenhof pri reformoj de Esperanto (majo 1907)
L. L. Zamenhof
1907
...La kaŭzo de la malĝusta famo pri la "reformoj" estas jena:
Jam antaŭ longe mi trovis, ke oni povas enkonduki en Esperanton kelkajn plibonigojn per vojo natura, sen reformoj, sen ia rompado de la lingvo. Tiu ĉi sendanĝera kaj natura vojo estas la vojo de "neologismoj kaj arĥaismoj", pri kiu mi parolis en la Antaŭparolo al la "Fundamento de Esperanto". Mi ellaboris en la lastaj jaroj tabelon da neologismoj, kiun mi intencis prezenti al la esploro de la Lingva Komitato.
Sed... mi baldaŭ konvinkiĝis, ke la malsameco de la opinioj estas tiel grandega kaj interkonsentigi inter si la diversajn opiniojn estas tiel malfacilege, ke eĉ la plej senkulpa vojo de neologismoj povus nin enmeti en tre grandan danĝeron. Tial... mi fine decidis forĵeti mian projekton... Mi atendos kun ĝi, ĝis venos tempo pli oportuna...
Per serĉado de plibono, pri kiu ni fantazias, ni povus facile perdi la bonon, kiun ni posedas... Ne pro obstineco, ne pro malamo al progreso kaj ne pro aŭtora amo al mia verko mi tion ĉi parolas. Mi esperas, ke la amantoj de reformoj tion ĉi komprenos kaj ili oferos siajn personajn gustojn kaj opiniojn por la bono de nia afero. Se troviĝos tiaj malkontentuloj, kiuj ne volas tion ĉi fari..., mi petas ilin, ke ili prezentu sian proponon ne al mi, sed al la Lingva Komitato. De mia flanko mi promesas, ke... mi... ĉiun bonorde ekzamenatan kaj leĝe voĉdonitan decidon de la Komitato ĉiam akceptos sen protesto.