Lingvaj Respondoj/Verboj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nedifinitaj pronomoj Indekso : Lingvaj Respondoj
de L.L. Zamenhof
Verboj
Adverboj, Adverbaj formoj
La Esperantisto, 1890, p. 32; Respondo 46, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291

Pasivibleco de verboj[redakti]

La esprimo "estu timata" estas uzita tute bone kaj regule. En la rusa lingvo la vorto "timi" ne havas pasivon, sed tio ĉi ja tute ne montras ankoraŭ, ke ankaŭ en Esperanto ĝi ne devas havi pasivon. En ĉiu vivanta lingvo estas permesita uzi nur tiujn formojn, kiujn aliaj personoj jam uzis antaŭ vi; sed en la lingvo internacia oni devas obei sole nur la logikon. La logiko diras, ke ĉia verbo povas havi pasivon, se nur la senco ĝin permesas. Sed en la verbo "timi" la senco tute bone permesas pasivon, kiel en aliaj verboj. Ĉe la timado ni havas ĉiam du personojn aŭ objektojn : unu, kiu timas, kaj unu, kiun oni timas, aŭ kiu estas timata. "De l' malamikoj vi estu timata" signifas : ke la malamikoj timu vin (= je vi aŭ antaŭ vi). Vere, ke en la rusa lingvo oni diras ne "timi lin", sed "timi de li"; sed tio ĉi estas aparteco de la rusa lingvo, kiu tute ne estas deviga ankaŭ por ĉia alia lingvo. Jam la senco mem permesas tute bone uzi la verbon "timi" kun la akuzativo (en tia maniero ĝi ankaŭ estas uzata en multaj lingvoj, kie ĝi tiel ankaŭ havas pasivon); sed se la senco ĝin ankaŭ ne dirus, ĝin diras ja tute klare nia gramatiko, laŭ kiu en ĉia duba okazo oni povas uzi la prepozicion "je" aŭ la akuzativon sen prepozicio. Eĉ de vortoj, kiuj per si mem ne postulas la akuzativon, vi povas en nia lingvo libere ĉiam fari pasivon, se nur la senco de tiu ĉi pasivo estos komprenebla. Tiel ekzemple en la versaĵo "Al la Esperantisto" estas ne malregule uzita la esprimo "la celo estos alvenita" (= oni alvenos al la celo).

La Esperantisto, 1890, p. 32.

Pri la participo-substantivo[redakti]

Participo-substantivo en Esperanto signifas ordinare personon (aŭ objekton, kiu plenumas ian funkcion); se ni deziras doni al la participo alian sencon, ni devas uzi sufikson (ekzemple ec). Tial, laŭ mia opinio, la vorto "estonto" povas signifi nur "estonta persono", sed ĝi ne povas signifi "estonta tempo" aŭ "estonta afero", kiujn mi rekomendus traduki per la vortoj "estonteco" kaj "estontaĵo".

Respondo 46, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291

Pri la vorto "estonteco"[redakti]

En "Pola Antologio" (pp. 76-77) Kabe skribis : "pensoj pri trankvila estonto, kiu komenciĝas". D-ro Zamenhof korektis : "trankvila estonteco".

Presprovaĵoj korektitaj de D-ro Zamenhof.

Ankoraŭ pri la senco de la participa sufikso[redakti]

Se anstataŭ la kunsufiksa vorto «estanta» ni uzus ian simplan sensufiksan vorton (ekzemple: «nuna»), tiam ĝia substantiva formo kompreneble neniel povus signifi homon, sed povus signifi nur abstraktaĵon; sed la sufikso de participo enhavas en si mem la ideon pri io konkreta (iu aŭ io, kiu … as), sekve verbo, substantivigita per participa sufikso, povas esprimi nur konkretaĵon (ulon aŭ aĵon). Kaj ĉar en la grandega plimulto da okazoj la participa sufikso, laŭ sia senco mem, esprimas ulon, tial laŭ la principo de sufiĉo ni ne bezonas konstante aldonadi al ĝi la sufikson «ul», kaj nur en tiuj maloftaj okazoj, kiam per la dirita sufikso ni volas esprimi ne ulon, sed aĵon, ni aldonas la sufikson «aĵ».

Respondo 50, Oficiala Gazeto, IV, 191, p.1

"Okupita" aŭ "okupata"?[redakti]

Kiam pro ia laboro mi ne estas libera, mi diras ordinare "mi estas okupita". Kelkaj personoj trovas, ke tio estas neĝusta; ke ĉar mi parolas pri laboro, kiu daŭras nun, mi devas diri "okupata". Kelkfoje ŝajnis al mi, ke tiuj personoj estas pravaj, kaj tiam mi provis uzi "mi estas okupata"; mi tamen tuj forĵetis tiun formon, kontraŭ kiu protestis mia lingva sento. Ĉu ni devas uzi en tiu esprimo la pasivon nuntempan aŭ pasintan, pri tio la lingvoj franca kaj angla ne povas doni al ni respondon, ĉar ili ne havas apartajn formojn por tiuj ambaŭ pasivoj; sed la lingvoj slavaj kaj germana uzas en la dirita okazo la pasivon pasintan, sekve ĉi tio estas jam sufiĉe grava motivo, por ke ankaŭ en Esperanto ni tiel agu. Sed eble la formo estas kontraŭlogika? Ne. Se iu ion okupas (en la senco "prenas en posedon"), tiam en tiu momento la io estas okupata de la iu; ekzemple kiam la malamikoj okupas nian urbon, ĝi estas en tiu momento okupata de ili; se mi estis tute libera, sed en la nuna momento oni donas al mi ian laboron, kiu min ekokupas, mi povas diri, ke mi estas nun okupata de tiu laboro, t.e. ĝi forprenas en sian posedon mian tempon; sed se mi parolas pri laboroj, kiuj estis donitaj al mi jam antaŭe, t.e. se mi parolas ne pri la ago de ekokupo mem, sed pri la stato, en kiu mi troviĝas, tiam mi devas diri "mi estas okupita". Estas vero, ke, transformante la pasivan formon de la citita frazo en aktivan, ni ofte uzas la formon nuntempan ("laboroj min tre okupas"), sed tion ni faras por tio, ke la formo "okupis" ne pensigu, ke mia okupiteco jam pasis. En la pasiva formo ni ne bezonas timi tiun malkompreniĝon, ĉar "mi estas okupita" montras, ke io min okupis kaj la okupiteco ankoraŭ daŭras. La senco de "okupi" havas du nuancojn: preni en posedon kaj teni en posedo; per la formo "mi estas okupita" ni esprimas samtempe ambaŭ nuancojn, dum la formo "mi estas okupata" esprimus nur la unuan nuancon. Cetere pri la vorto "okupi" mi devas ripeti tion, kion mi diris pri multaj aliaj lingvaj demandoj: ĉiufoje, kiam la logiko ne donas al ni respondon tute klaran kaj senduban, kiu ne ofendus nian lingvan senton, ni devas peni konformigi nin al la ekzistantaj kutimoj; kaj la kutimo de la popoloj, kiel mi supre montris, postulas, ke ni diru "mi estas okupita".

Respondo 48, Oficiala Gazeto, III, 1911, p 293