Lingvaj Respondoj (1925)/Pri la nomoj de landoj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Pri diversaj demandoj Indekso : Lingvaj Respondoj
de L.L. Zamenhof
Pri la nomoj de landoj
Letero pri la deveno de Esperanto
Respondo 47, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291

De la komenco ĝis nun mi ĉiam uzadis la nomon "Egipto" ne por la lando, sed por la popolo; la landon mi nomadis "Egiptujo". Mi tion faradis ne pro nesufiĉa pripenso, sed tute pripensite kaj intence. En la novaj landoj (ekzemple en ĉiuj landoj Amerikaj), la lando fakte kaj morale apartenas ne al ia difinita gento, sed egalrajte al ĉiuj siaj loĝantoj; tial estas afero tute natura, ke tie la lando ne uzas por si (per "uj"), la nomon de ia gento, sed kontraŭe, ĉiuj ĝiaj loĝantoj uzas por si (per "an") la nomon de la lando. Tute alia afero estis (kaj tradicie restis) en la landoj malnovaj : ĉiun pecon da tero okupis ia speciala gento, nomis la landon sia speciala genta propraĵo kaj ĉiujn aligentajn loĝantojn aŭ ekstermis, aŭ permesis al ili vivi en la lando kiel "fremduloj"; tial la landoj malnovaj preskaŭ ĉiam portas la nomon de tiu aŭ alia gento, kaj en Esperanto, ĝis la tempo, kiam ni havas nomojn pure geografiajn, ni tion esprimas per la sufikso "uj". La apud-Nila lando en la tempo de sia plej grava historia valoro estis lando antikva, aranĝita laŭ la principo "lando apartenas al unu gento", ĝi sekve nepre devas havi la sufikson "uj", por ke ni povu esprimi la tre gravan por antikva lando diferencon inter la gento-mastro kaj la gento-fremduloj; ni scias ja el la Biblio, ke tiu diferenco en Egiptujo estis tre granda! Ĉiuj novaj landoj, ne aranĝitaj laŭ la principo "lando apartenas al unu gento", neniam devas uzi la sufikson "uj"; ni devas sekve diri "Usono", "Kanado" k.t.p. Se mi dum longa tempo uzadis "Brazilujo", "Ĉilujo" k.t.p., mi konfesas nun, ke tio estis eraro. Ni povus diri "Brazilo, Ĉilo" k.t.p., tamen mi ne konsilis tion fari, parte pro tio, ke por la Slavoj kaj la Germanoj, kiuj alkutimiĝis al "Brazilia", "Brazilien", "Ĉiliec", la vortoj "Brazilo", "Ĉilo" ĉiam sonus kiel nomoj de popoloj, parte pro tio, ke la longatempe uzitaj formoj "Brazilo", "Ĉilo" en la senco de popolo donus nun grandan konfuzon, se la samajn formojn ni uzus nun en senco de lando. Sed tute oportune eviti samtempe ĉiujn tri malbonaĵojn (t.e. eraron, kontraŭkutimecon kaj konfuzon) ni povas tre bone, se ni de nun uzados por la diritaj landoj la formojn "Brazilio", "Ĉilio"; kaj tiel mi konsilas agi. Tiel same ni neniam devas diri "Meksikujo"; ni devus diri "Meksiko", sed, por fari diferencon inter la urbo kaj la samnoma lando, mi konsilas fari tion, kion ni faris kun aliaj similcirkonstancaj landoj, t.e. nomi la urbon "Meksiko" kaj la landon "Meksikio" (kiel Alĝero-Alĝerio, Tuniso-Tunisio k.t.p.). - Nun restas la demando pri la landoj Eŭropaj. Pli aŭ malpli frue venos eble la tempo, kiam ĉiuj Eŭropaj landoj ricevos nomojn neŭtrale geografiajn; sed tiel longe, kiel ni uzas por ili nomojn de gentoj, ni devas ĉiam uzi tiujn nomojn kun la sufikso "uj". Estas vero, ke ekzistas tri Eŭropaj regnoj, por kiuj la sufikso "uj" estas ne tute logika (Aŭstrujo, Belgujo kaj Svisujo), kaj se la Akademio trovus necesa anstataŭigi en ili la "uj" per "i", mi tion ne malkonsilus; sed fari propravole escepton por tiuj tri regnoj mi al niaj verkistoj ne konsilus, ĉar la Esperantistoj jam tro forte alkutimiĝis al la ĝisnunaj, neniom ĝenantaj nomoj de tiuj tre gravaj kaj ofte citataj regnoj, kaj por fari rompon en tiu alkutimiĝo mi ne vidas ian gravan neceson. Ĉar la tuta senco de lingvo estas bazita antaŭ ĉio sur interkonsento, tial komuna ĝisnuna uzado devas ludi en lingvo pli gravan rolon, ol seke teoria logikeco; oferi la unuan al la dua mi konsilus nur en tia okazo, se nia Lingva Komitato tion postulus.