Literatura Mondo/N.1/Mi ploris dum la dormo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Fabelo Indekso : Literatura Mondo/N.1
de Heinrich Heine
Tradukita de Kalman Kalocsay
Mi ploris dum la dormo
El miaj rememoroj

Mi ploris dum la dormo,
Mi sonĝis: vi kuŝas sub ter'
Vekiĝis mi, tra la vangoj
Ruliĝis larm' de sufer'.

Mi ploris dum la dormo,
Mi sonĝis: vi lasis min for.
Vekiĝis, sidis mi longe
En maldolĉega plor'.

Mi ploris dum la dormo,
Mi sonĝis, vi amas min plu...
Vekiĝis mi, kaj jen eĉ nun
Ne ĉesas larmoflu'.

el la germana: K. de KALOCSAY