Literatura Mondo/N.1/Popolkanto

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
El miaj rememoroj Indekso : Literatura Mondo/N.1
Tradukita de Kalman Kalocsay
Popolkanto
Maud

Kiu scias, kaj divenas,
Ke de kie am' devenas.
Kiu scias, kiu konas,
Ke el kio am' burĝonas

El la lipo ruĝeflama,
Neĝa kolo perlornama,
El dorlotaj vortoj, petoj,
Dolĉaj, rondaj brustmontetoj.

el la rumana: K. de KALOCSAY