Literatura Mondo/Novembro 1922/Rememoro

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ŝerceto Indekso : Literatura Mondo/N.2
de M. Solovjev
Rememoro al F-ino Emma H.
Ĉe miaj plumvestitaj amikoj

Mi amis vin sincere kaj freneze.
En mia koro regis firma kred',
Ke al ĉiel' leviĝas ni senpeze,
Ke ĝis mem morto daŭros ninposed'.

Mi amis vin kaj pro pasia flamo,
Kaj pro mildeco de sindona kor',
Pro haroj longaj — de l' kapet' ornamo,
Pro nigra de okuloj brulkolor'...

Foriris vi... Mi perdis bonhumoron,
Mi rigidiĝis por eterne jam,
Kaj nun en vi mi amas nur memoron
Pri mia juna aĝ' kaj lasta am'