Literatura Mondo/Oktobro 1922/El miaj rememoroj
Paĝo:Literatura Mondo - Oktobro 1922.pdf/20 ke ili malŝategas tiun „fantazmagorian utopion“; ke mi estas „maniulo“; ke ĉiu esperantisto estas „sencerbulo“, ilin oni devus enfermi en frenezulejon, ktp. — Ho! la bela rozo de Esperanto havis ankaŭ dornojn: ĉie mi renkontis nur mokridojn. Sed tiuj dornoj ne povis min korpiki; mia koro ja plena estis de entuziasmo, ne restis en ĝi spaco por la dornoj. Mi do mokridis la mokridantojn kaj daŭrigis mian vojon.
En tiu tempo fondiĝis ankaŭ alia gazeto: L’Espérantiste, en Francujo, redaktita france kaj esperante. Ankaŭ ĝin mi diligente legis.
La redakcio de tiu ĉi gazeto tiam organizis esperantan literaturan konkurson, kiun mi ankaŭ partoprenis kaj mi sukcesis gajni trian premion: arĝentitan bronzopalmon. Tiu neesperita prospero multe fierigis kaj energiigis min, tiom pli, ĉar eĉ kelkaj hungaraj gazetoj parolis pri tiu fakto.
En la jaro 1899-a mi verkis la Libron de l’Humoraĵo, mian unuan libron, por kiu mia kara amiko Nylén bonvolis skribi antaŭparolon tre ĉarman. Tiun libron mi presis en mia presejo; ĝi baldaŭ disvendiĝis.[1]
En la fino de la sama jaro Lingvo Internacia deklaris, ke ĝi, post kvarjara vivo, devas ĉesigi sian ekzistadon, pro financaj kaŭzoj, precipe pro manko de sufiĉa nombro da abonantoj. Tiu cirkonstanco tre malĝojigis min, ĉar mi estis konvinkita, ke L’Espérantiste ne povos daŭrigi tiun rolon, kiun la malaperonta Lingvo Internacia plenumis.
Sed dank’ al mia intima korespondado kun S-ro Nylén, ni sukcesis savi la vivon de la agonianta gazeto: mi entreprenis ĝian eldonon kaj presadon, kaj li restis redaktoro. Tiam ĝi havis nur kelkdekon da abonantoj; sed kiam la esperantistaro vidis, ke la presorgano refariĝas vivokapabla, ĝi baldaŭ havis preskaŭ sufiĉe da abonantoj. S-ro Nylén do sendadis al mi la porgazetajn manuskriptojn el Svedujo en Hungarujon, kaj la gazeto reaperis regule. Baldaŭ S-ro Nylén tute transcedis ĝin al mi, — kaj tiamaniere mi fariĝis „redaktoro-eldonanto-presanto-administranto“ Lingvo Internacia.
- (Daŭrigota.)
- ↑ Mi devas rimarkigi, ke la nova eldono de la Libro de l’Humoraĵo (firmo Hachette kaj K-io, en Parizo, 1908) ne estas la senŝanĝa represaĵo de la unua eldono.