Literatura Mondo/Oktobro 1922/La ideo kaj la amo
Vivu Petro Fidelan!” sonis en la ĉambrego kaj la ĉeestantoj entuziasme leviĝis por tondre aplaŭdi. La ĉambrego tondris kaj la vizaĝoj brilis, respegulante, ke por la plimulto Petro Fidelan estas populara homo. Estis granda momento! Por la alitaga kongreso de diplomatoj, kiuj decidos pri la sorto de Esperanto kaj kiuj volas aŭskulti la proponojn kaj klarigojn de la plej spertaj Esperantistoj, oni devis elekti reprezentanton de la societo. La sin anoncantoj estis multaj. Sed inter ĉiuj la juna, sed plej ŝatata Petro Fidelan ricevis la grandan plimulton de la balotoj, pli, ol la aliaj kurie. Kaj eĉ la proponantoj de la aliaj konkurantoj nun ekstaris kaj aplaŭdis al la bravega pioniro de la ideala movado de lingvo internacia.
Petro Fidelan staris trankvile sur la estrado kaj rigardis trans la bruanta homamaso, kvazaŭ li tute ne vidus ĝin. Li estis juna homo, de kvin jaroj Esperantisto, sed jam tutmonde konata persono, kies voĉon oni volonte aŭskultis, kies konsilojn oni ofte petis kaj kies laboron oni ĉie bezonis. Li estis mirinda poeto Esperanta. Kurson post kurso li instruis sen ripozo kaj redaktis la malgrandan, sed signifplenan Esperantistan gazeton de sia lando. De unu jaro li estis la unua sekretario de la tutlanda asocio atingante sukcesojn por Esperanto ĉie, de la registaro ĝis la plej malgranda societo, kaj baldaŭ ne nur la ĉefan rolon li ludis en la landa movado, sed eĉ kun forta mano, sukcese li direktis ĝin.
„Vivu Petro Fidelan!” preterpasis la krioj apud liaj oreloj. Kaj Petro Fidelan staris mute, kun okuloj nebulaj, sen ia ajn emocio, reve Paĝo:Literatura Mondo - Oktobro 1922.pdf/9 Paĝo:Literatura Mondo - Oktobro 1922.pdf/10 Paĝo:Literatura Mondo - Oktobro 1922.pdf/11 Paĝo:Literatura Mondo - Oktobro 1922.pdf/12