Luis Cernuda

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : La merlo, la mevo
de Luis Cernuda
Tradukita de Vikifontaro
El la libro Los placeres prohibidos ("La malpermesitaj plezuroj")

La merlo, la mevo,
La tulipo, la tuberosoj,
La pampo dormanta en Argentino,
La Maro Nigra kiel post morto,
La knabinetoj, la dolĉaj knaboj,
La junuloj, la adoleskanto,
La plenkreska virin', la viro,
La olduloj, la funebra ceremonio,
Giradas lante kun la mondo;
Kvazaŭ verda pruno,
Dispikita pro la tempo,
Estus neŝancelebla en la branĉo.

Dolĉaj knabetoj, mi amas vin;
Mi amas vin tiel multe, ke via patrino
Kredus ke mi volas fari al vi malbono.

Donu al mi la bluaj glicinoj sur la senkulpa kotmuro,
La ebriigaj magnolioj sur la blanka, malplena jupo,
La melankolia libro duonaperta,
La kruroj duonapertaj,
La blondaj bukloj de l' adoleskanto;
Per tio ĉio mi faros la eternan ampocion:
Trinku kelkajn gutojn kaj vi spertos la vivon kvazaŭ tra kolorigita vitro.

Lasu min, estas tempo ke mi dormu,
Ke mi dormu tiun sonĝon senfinan.

Mi volas iam vekiĝi,
Sciiĝi, ke via hararo, knabo,
Via ventro milda kaj dorso
Estas nenio, nenio, nenio.

Kolekti konkojn delikatajn:
Jen rigardu kia viola muaro.

La skvamoj de l' neatenditaj fiŝoj,
La orkoloraj muskoloj de l' maristo,
Liaj lipoj salitaj, friskaj,
Min kaptas en miraĝa mondo.

Mi kredas je l' vivo,
Mi kredas je vi, kiun ankoraŭ ne konas,
Mi kredas je mi mem;
Ĉar iam mi estos miaj tutaj amitaĵoj:
La aero, l' akvo, la plantoj, la adoleskanto.