Lupfantomo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Lupfantomo


Volis virgulino iri al la dometo
Tilioj tremas en la arbaro
Tiam sekvis ŝi la vojon al blua arbaro
Ŝi portis kun si la frukton de amo

Kaj kiam atingis ŝi la bluan arbaron
Tilioj tremas en la arbaro
Tie ŝi renkontis grizan lupon
Ŝi portis kun si la frukton de amo

O kara lupo bonvole ne manĝu min
Al vi mi donos mian arĝentan robon

Arĝentan robon mi tute ne povas uzi
Via juna vivo kaj via sango devas for

O kara lupo bonvole ne manĝu min
Tilioj tremas en la arbaro
Al vi mi donos miajn arĝentajn ŝuojn
Ŝi portis kun si la frukton de amo

Arĝentajn ŝuojn mi tute ne povas uzi
Tilioj tremas en la arbaro
Via juna vivo kaj via sango devas for
Ŝi portis kun si la frukton de amo

O kara lupo bonvole ne manĝu min
Al vi mi donos mian oran kronon

Oran kronon mi tute ne povas uzi
Via juna vivo kaj via sango devas for

Virgulino alten grimpis sur kverkon
Tilioj tremas en la arbaro
La lupo paŝadis surgrunde kaj hurlis
Ŝi portis kun si la frukton de amo

la lupo elfosis la kverkon ĝisradike
Tilioj tremas en la arbaro
Virgulino korfandige ekkriis
Ŝi portis kun si la frukton de amo

La juna paĝo selis lian grizan (steed)
Tilioj tremas en la arbaro
Li rajdis iom pli rapida ol birdo povus flugi
Ŝi portis kun si la frukton de amo

Kaj kiam li venis al la boska loko
Tilioj tremas en la arbaro
Li trovis nur sangan brakon
Ŝi portis kun si la frukton de amo

Dia komforto, Dio plibonigu min, junan paĝon
Tilioj tremas en la arbaro
Mia junulino iritiĝis, mia ĉevalo mortis
Ŝi portis kun si la frukton de amo