Majo longa... Majo longa

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Majo longa... Majo longa
de Rosalía de Castro
Tradukita de Vikifontaro
El la libro Follas Novas (1884)

   Majo longa… Majo longa,
Tute kovrita de rozoj,
Por iuj tukoj de morto,
Por aliaj nuptaj tukoj.
   Majo longa… Majo longa,
Vi estis kurta por mi,
Kun vi venis mia ĝojo,
Denove ĝi fuĝis kun vi.