Maksimo la Konfesoro: Kvincent Ĉapitroj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Legaĵo
> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro

Brevier-Legaĵo[redakti]

el la «Kvincent Cxapitroj» de la sankta abato Maksimo la Konfesoro

Mistero ĉiam nova

La Dia Vorto unue naskiĝis en la karno (per tio estas revelaciita Lia boneco kaj amo al homoj).[1] Por tiuj, kiuj sopiras Lin, Li volas denove naskiĝi spirite. Li fariĝas infano kaj kreskas proporcie al evoluo de iliaj virtoj. Li manifestiĝas tiagrade, kiagrade iu kapablas akcepti Lin. Tiucele Li ne limigas envieme kaj ĵaluze sian senmezuran grandecon, Li nur esploras, kiamaniere kaj kiagrade kapablas vidi Lin tiuj, kiuj sopiras Lin. Sed Lia mistero estas tiel granda, ke ĝi restas por ĉiam nekomprenebla por ĉiuj.

Tial do, kiam la Apostolo prudente meditas pri la profundeco de tiu ĉi mistero, li diras: «Jesuo Kristo estas la sama hieraŭ, hodiaŭ kaj eterne.» [2] Li intencas per tio diri, ke tiu ĉi mistero estas ĉiam nova. Nenia menso kapablas ĝin entute kompreni. Pro tio ĝi ne maljuniĝas.

Naskiĝis Kristo, Dio, prenis la karnon dotitan per inteligenta spirito kaj fariĝis homo; Li, kiu faris, ke ĉiuj kreitaĵoj ekestis el nenio. Dum la tago klare brilas la stelo de oriento kaj gvidas la saĝulojn al la loko, kie kuŝas la Vorto, kiu fariĝis karno. La stelo montras la Vorton, kiu, kvankam enestas en la leĝo kaj profetoj, alte kaj mistere superas la konojn de sensoj kaj alkondukas la paganojn al la klara lumo de ekkono.

La vorto de la leĝo kaj profetoj ĝuste komprenita alkondukas, kiel la stelo, al la ekkono de la enkarniĝinta Vorto tiujn, kiuj per la forto de graco estas alvokitaj laŭ la Dia destino.[3]

Dio fariĝas perfekta homo ŝanĝinte nenion el la homa naturo, escepte de la peko (kiu finfine ne apartenas al la homa naturo), por ke Li per sia karno, kiel per allogaĵo, allogu la manĝavidan drakon, kiu nesatigeble sopiregas la homan karnon.

La Dia forto kaŝita en tiu karno devis fariĝi veneno por la drako; ĝi tute ruinigos lin, sed por la homa naturo la sama Dia forto en ĝi kaŝita fariĝos medikamento, kiu en ĝi renovigos la originan gracon. La drako elsputis iam sian venenon sur la arbon de sciado kaj difektis tiel la homan naturon, kiu ĝin gustumis. Nun li kuraĝis gluti ankaŭ la karnon de la Sinjoro, sed la Dia forto kaŝita en ĝi venkis kaj pereigis la drakon.

La granda mistero de la Dia enkarniĝo restos mistero por ĉiam. Ĉar kiel povas la Vorto esti kiel persono en la korpo, se la sama persono estas komplete en la Patro? Kaj kiel tiu sama Vorto, kiu estas laŭ sia tuta esenca naturo Dio, fariĝis laŭ sia tuta esenca naturo homo, kaj samtempe nenio mankas nek el la esenca naturo, kiu estas Dio, nek el la nia, en kiu Li fariĝis homo?

Nur la kredo komprenas tiujn misterojn, ĉar ĝi estas esenco kaj bazo de ĉiuj aĵoj, kiuj superas ĉiun komprenon de homa menso kaj racio.

  1. kp. Tit 3,4
  2. Heb 13,8
  3. kp. Rom 8,28

Fontoj[redakti]

  • Originala teksto:
Maksimo la Konfesoro († 662): Capita ad Theologiam et œconomiam Spectantia, Cap. 101, 8-13
en: Patrologia Græca 90, 1182-1186
  • Esperanta traduko el la latina:
Alojz Dlugi SJ, 2000

Envicigo[redakti]

  • Kristnaska tempo > la 4-a de januaro

Vidu ankaŭ[redakti]

Aŭgusteno: Traktato 17 pri Johano (la 3-a de januaro)
Aŭgusteno: Prediko 194 (la 5-a de januaro)