Malferma Tago la 30-a novembro

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Aŭtoro: UEA - Universala Esperanto-Asocio
Permesilo: CC BY 4.0


La stabo de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO invitas vin al la 51-a Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 30-an de novembro 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en la CO de UEA kaj TEJO en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176.

La evento estas registrita en Eventa Servo: https://eventaservo.org/eventoj/iWnVaxUygORJVwBq kaj en Fejsbuko: https://www.facebook.com/events/2226908600933748/?ti=cl


La programo:

10:00- 10:30: Akcepto.
10:30- 10:50: Libroservaj novaĵoj; Ionel Oneţ.
11:00- 11:45: Prelego; Orlando E. Raola, nova estrarano de UEA, pri "Ĉu ni parolis science? Ekskurso tra sep jardekoj de faka kaj populariga scienca verkado en Esperanto".
12:00- 12:45: Prelego; Heidi Goes, pri komenciĝanta Esperanto-movado en Angolo.
12:45- 13:40: Tagmanĝa paŭzo.
13:40- 14:00: Prelego; Klara Ertl, pri pedofilio.
14:00- 14:45: prelego; Guillaume Armide, pri "Ĉu vi volas pravi aŭ feliĉi? SenPerforta Komunikado (SPK)."
15:00- 15:45: Prelego; Duncan Charters, la nova prezidanto de UEA, pri "Interkultura Kompetento kaj miskomprenoj inter diversaj grupoj inkluzive de Esperantistoj".
16:00- 16:30: Prelego; Joop Kiefte, la nova prezidanto de TEJO.
16:30-17:00: Dialoga momento kun la prezidantoj kaj estraranoj de UEA kaj TEJO.

Aldone al specialaj ofertoj, la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la Libroservo. Kafo kaj teo estos senpagaj.


Orlando E. Raola, estrarano de UEA pri kulturo kaj kongresoj
Said Baluĉi, stabano de TEJO