Malgaje sonas mia liro

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
Al morto Indekso : [[Unuaj agordoj]]
de Eska
Malgaje sonas mia liro
Demando

Malgaje sonas mia liro


Malgaje sonas mia liro,
        Malgaje kantas mi,
Ĉar koro plena de sopiro,
        Ĉar tre suferas ĝi.

Ankoraŭ estas mi tre juna
        Kaj tamen jam sen fort',
Kiele la foli' aŭtuna
        Velkita por la mort'.

Dolor' sufero kaj malĝojo
        Jam senfortigis min;
Nur dornoj, kardoj sur vivvojo
        Jen mia la destin'.

Batalis longe mi por vivo
        Vivante per esper',
Disiĝis revoj—efektivo
        Nur regas sur la ter'.

La dolĉaj sonĝoj, revoj belaj
        De longe estas for',
En kapo pensoj nur kruelaj,
        Sopiro en la kor'.

Pri ĝojo kanti mi ne povas
        Nek pri feliĉo, am',
En mondo ĝojon mi ne trovas
        Por mi ĝi mortis jam.

Nur pri doloro kaj sopiro
        Ĉiame kantos mi,
Malĝojon sonos mia liro
        Ĝis ne pereos ĝi!