Malgranda kongreso en sporta atmosfero

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: Malgranda kongreso
en sporta atmosfero
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 22-a de julio 2019
Permesilo: CC BY 4.0

La ĉi-jara Universala Kongreso en Finnlando estas la plej malgranda UK en Eŭropo post la dua mondmilito, kun nur naŭcento da aliĝintoj. La kongreso okazas en sportejo, kaj kiel salono Zamenhof servas enorma glacihokea areno. Dum la komitato de UEA devas fari seriozajn decidojn pri la estonteco de la asocio, la kongresanoj povas ĝui intiman kaj amikan atmosferon.

La dimanĉo en Lahtio komenciĝis per la solena inaŭguro kun la eliranta estraro sur la podio. Nome de la Zamenhof-familio salutis la pranepino Margaret Zaleski-Zamenhof, kiun fine de ŝia parolado oni surprizis per atribuo de lingvoekzamena diplomo. La ekzamenon ŝi sukcese trapasis pli frue.

Estis anoncitaj neniuj novaj honoraj membroj, ĉar neniu estis proponita por tiu honorigo. La longiĝantajn landajn salutojn markis laŭvicaj reklamoj kaj akuzativaj eraroj. La inaŭguro aliflanke ricevis salutmesaĝon nek de urbaj aŭ ŝtataj autoritatoj nek de UN aŭ Unesko. Tiaj salutmesaĝoj ordinare estas la rezulto de instigo flanke de la LKK kaj UEA. Ja salutis la ambasadoro de Kanado, kiu invitis al la sekva UK en Montrealo.

Kiel kongresejo ĉi-jare funkcias la glacihokea stadiono Isku Areena. Krom la granda ĉefa stadiona halo, kiu duone-duone estas salonoj Zamenhof kaj Hodler, la sportejo disponas precipe pri malgrandaj ĉambroj. La libroservo estas nekutime malgranda kaj la salonon de aŭtoraj duonhoroj povas eniri samtempe nur deko da homoj.

Ankaŭ la kongreso estas tre malgranda, kun malpli ol 900 aliĝintoj – temas pri la plej malgranda eŭropa kongreso post la dua mondmilito. Aliflanke la Universala Kongreso en Lahtio tamen ŝajne estas la plej granda internacia kongreso en Finnlando ĉi-jare, kaj ĝi jam ricevis iom da atento en gravaj amaskomunikiloj.

En artikolo en la plej prestiĝa gazeto de Finnlando, Helsingin Sanomat, la prezidanto de LKK, Tuomo Grundström, konstatis ke la relativa malgrandeco de la kongreso efektive estas seniluziiĝo, konsiderante ke la kongresoj nemalofte havas du milojn da partoprenantoj. Kiel eblan kaŭzon li menciis la proksimecon de Baltiaj Esperanto-Tagoj.

Por UEA la malalta nombro de aliĝintoj estas problemo, ĉar ne antaŭvideblas granda financa profito, kiun la asocio tre bezonus. Por la partoprenantoj la malgrandeco de la kongreso ne nepre estas problemo – la etoso estas pli amikeca kaj intima ol kutime. La vetero, same kiel la organiza nivelo, estas favoraj al la kongresanaro – kaj tiel prognozataj ĝis la fino.

La dua kunsido de la komitato de UEA estis unu el la gravaj okazaĵoj de dimanĉo.

Kvankam limigo de la dumkongresa tempo dediĉata al formalaĵoj estis unu el la argumentoj por la enkonduko de reta voĉdonsistemo, dum la tuta jaro ne okazis reta voĉdono pri la aprobo de la protokolo el Seulo. Tiu tagordero dimanĉe prenis de la komitatanoj preskaŭ duonan horon, unuavice pro la amendo kiu forigis el ĝi unu fragmenton, kiun kelkaj opiniis maltaŭga.

La komitato akceptis tiun eksterordinaran proponon kaj lige kun tio Francesco Maurelli, kiu protokolis pasintjare kaj ĉi-jare, sciigis sian demision kiel protokolanto, opiniante la amendon cenzuro.

Dum la komitata kunsido la antaŭa ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, demandis, kiel povas esti, ke la vojaĝkostoj de oficistoj en 2018 superis la buĝeton per preskaŭ 10.000 eŭroj. Por tiu celo estis buĝetitaj 1.500 kaj elspezitaj 11.226.

Montriĝis, ke la kroman elspezon kaŭzis la kontrakto de la nova ĝenerala direktoro Martin Schäffer, kiu ne loĝas en Nederlando kaj ricevas abundan vojaĝkompenson por siaj vizitoj en la laborejo. Schäffer mem diris, ke lia salajro aliflanke estas malpli alta ol tiu de liaj antaŭuloj.

Prezidanto Mark Fettes agnoskis, ke la estraro efektive malrespektis la regularon, ĉar por tia enorma devio de la buĝeto oni ja devus peti aprobon de la komitato “sed neniu pensis pri tio”.

La ceteraj komitatanoj apenaŭ havis demandojn pri la estraraj raportoj kaj kun granda plimulto ili senŝarĝigis la elirantan estraron. La nova teamo oficiale ekoficos nur lunde posttagmeze, post la fermita sesio de la komitato pri la ekonomia situacio de la asocio.

Fermis la tagon la kongreslanda vespero, kiun organizis la Kulturaj Servoj de la urbo. Profesian duhoran prezentadon en la prestiĝa Sibelius-domo gvidis du esperantistaj gejunuloj, kiuj ĉi-jare diplomiĝis en muzika gimnazio de Lahtio. Al la programo kontribuis junula arĉa kvarteto kaj la konata orgenisto Pauli Pietiäinen, kiuj prezentis muzikon de Sibelius.

Ĉi-jare la programon riĉigis ankaŭ nekutima prezentado de Cirque des puces (Pulcirko), kiu kunigis dancon, muzikon kaj cirkon, kaj eble eĉ pli neordinara prezento de Áilu Valle, nordsamea rep-artisto. Bonvenigajn vortojn – plene en Esperanto – prezentis Timo Väänänen el la ensemblo Suunta.

Iom bedaŭrinde, la imponan programon povis ĉeesti ankaŭ lokanoj – de diversaj kongresanoj ili povis sperti neakcepteblan konduton, kiu intertempe iĝis jam tolerata normo: malfrua alveno, fotado kun fulmolumo, umado inter la seĝoj eĉ en la unuaj vicoj, laŭtaj interparoloj.

Por la lunda antaŭtagmezo estas planita la kutima kleriga programo.

Lunde posttagmeze okazos interalie tria kunsido de la komitato de UEA, kiu escepte estos parte fermita por la publiko. En tiu speciala sesio la ĝenerala direktoro prezentos konfidencan raporton pri la kriza financa situacio de la asocio. La komitato devus decidi kiel plu trakti la temon, inkluzive de la buĝeto 2020.

Malgraŭ la malemo de Mark Fettes, laŭ la sabata decido de la komitato, al la koncerna parto de la fermita sesio estas invititaj ankaŭ la oficistoj kiujn minacas la tranĉo de la laborhoroj. Laŭ propono de komitatano Ans Bakker, ili havos la ŝancon klarigi, kion la nova situacio signifos por ilia laboro kaj ili persone.