II Reĝoj 2
- Kiam la Eternulo volis levi Elijan en ventego en la ĉielon, Elija estis iranta kun Eliŝa el Gilgal.
- Kaj Elija diris al Eliŝa:Restu do ĉi tie, ĉar la Eternulo sendas min al Bet-El. Sed Eliŝa diris:Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili ekiris al Bet-El.
- Kaj eliris la profetidoj, kiuj estis en Bet-El, al Eliŝa, kaj diris al li:Ĉu vi scias, ke hodiaŭ la Eternulo forprenos vian sinjoron de super via kapo? Li diris:Mi ankaŭ scias, silentu.
- Kaj Elija diris al li:Eliŝa, restu do ĉi tie, ĉar la Eternulo sendas min al Jeriĥo. Sed li diris:Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi ne forlasos vin. Kaj ili venis en Jeriĥon.
- Kaj la profetidoj, kiuj estis en Jeriĥo, aliris al Eliŝa, kaj diris al li:Ĉu vi scias, ke hodiaŭ la Eternulo forprenos vian sinjoron de super via kapo? Li diris:Mi ankaŭ scias, silentu.
- Kaj Elija diris al li:Restu do ĉi tie, ĉar la Eternulo sendas min al Jordan. Sed li diris:Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili ambaŭ iris.
- Kaj kvindek homoj el la profetidoj iris kaj stariĝis malproksime kontraŭ ili; sed ili ambaŭ staris ĉe Jordan.
- Tiam Elija prenis sian mantelon kaj kunvolvis ĝin, kaj frapis la akvon, kaj ĝi dividiĝis duflanken, kaj ili ambaŭ trapasis sur sekaĵo.
- Kiam ili trapasis, Elija diris al Eliŝa:Petu, kion mi faru al vi, antaŭ ol mi estos prenita for de vi. Kaj Eliŝa diris:Duobla parto de via spirito estu do sur mi.
- Kaj tiu diris:Vi petas ion malfacilan; se vi vidos min, kiam mi estos prenata for de vi, estos al vi tiel; kaj se ne, tiam ne estos.
- Dum ili estis irantaj kaj parolantaj, subite aperis fajra ĉaro kaj fajraj ĉevaloj kaj disigis ilin; kaj Elija en ventego suprenflugis en la ĉielon.
- Eliŝa vidis, kaj ekkriis:Mia patro, mia patro, ĉaro de Izrael kaj liaj rajdistoj! Kaj li ne plu lin vidis. Kaj li kaptis siajn vestojn kaj disŝiris ilin en du pecojn.
- Kaj li levis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj reiris kaj stariĝis sur la bordo de Jordan.
- Kaj li prenis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj frapis la akvon, kaj diris:Kie estas la Eternulo, Dio de Elija? Kaj li frapis la akvon, kaj ĝi dividiĝis duflanken, kaj Eliŝa trapasis.
- Kiam la profetidoj, kiuj estis kontraŭe en Jeriĥo, lin ekvidis, ili diris:La spirito de Elija transiris sur Eliŝan. Kaj ili iris al li renkonte kaj adorkliniĝis antaŭ li ĝis la tero.
- Kaj ili diris al li:Jen kun viaj servantoj troviĝas kvindek homoj, viroj fortaj; ili iru kaj serĉu vian sinjoron; eble la spirito de la Eternulo forportis lin kaj ĵetis lin sur unu el la montoj aŭ en unu el la valoj. Sed li diris:Ne sendu.
- Tamen ili insistis tiel longe, ĝis li hontis, kaj li diris:Sendu. Kaj ili sendis kvindek homojn kaj serĉis dum tri tagoj, sed ne trovis lin.
- Kaj ili revenis al li, dum li estis en Jeriĥo. Kaj li diris al ili:Mi diris ja al vi, ke vi ne iru.
- Kaj la loĝantoj de tiu urbo diris al Eliŝa:Jen do la loĝado en ĉi tiu urbo estas bona, kiel nia sinjoro vidas; sed la akvo estas malbona, kaj la tero estas senfrukta.
- Tiam li diris:Alportu al mi novan pladon, kaj metu tien salon. Kaj oni alportis al li.
- Kaj li eliris al la fonto de la akvo kaj ĵetis tien salon, kaj diris:Tiele diras la Eternulo:Mi resanigas ĉi tiun akvon, ĝi ne kaŭzos plu morton nek senfruktecon.
- Kaj la akvo fariĝis sana ĝis la nuna tempo, konforme al la vorto de Eliŝa, kiun li diris.
- Kaj li foriris de tie en Bet-Elon. Dum li estis iranta sur la vojo, malgrandaj knaboj eliris el la urbo kaj mokis lin, kaj parolis al li:Iru, kalvulo, iru, kalvulo!
- Li returnis sin kaj ekvidis ilin, kaj malbenis ilin en la nomo de la Eternulo. Kaj eliris du ursinoj el la arbaro kaj disŝiris el ili kvardek du infanojn.
- Kaj li iris de tie al la monto Karmel, kaj de tie li revenis en Samarion.