Manifesto de la Galega Rezistado

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Manifesto de la Galega Rezistado (2005)
La Manifesto de la Galega Rezistado estas dokumento origine aperinta en Interreto, en la retejo Brasil Indymedia, en 2005, kiun aludas diversaj personoj por depostuli violentajn agadojn de la maldekstrisma galega sensependisma batalo.


Paroli pri galega nacio signifas fundamente, ke ni havas la volon kaj kolektivan decidemon uzi nian rajton ekzisti kiel popolo, sen sintrudoj kaj dependecoj, prezervante nian identecon kaj fierante pri ĝi.

Ni estas nacio laŭ la mezuro, ke ni batalas, por esti kion ni volas esti, nek pli nek malpli, kaj nutras per faktoj kaj ne nur per paroloj kaj bondeziroj la ekzistadon de kolektiva subjektivaĵo, formita de liberaj gecivitanoj en suverena Galegio kiu konstruadas generacion post generacio varpadon kaj batalan tradicion.

Ni la galegaj civitanoj, la galega popolo, ne estas abstrakta koncepto, metafizika ento konstituita de dia inspiro. La nacia identeco ĉiam formiĝadas en historia tempo kaj en teritoria spaco en ĉeesto de kataliziloj socioekonomiaj, politikaj kaj mediaj.

Kiam ni akceptas kun rezignacio la hispanigadon kaj imbeciligadon de niaj gefiloj ĉe la lernejoj kaj liceoj, kiam ni akceptas rezignacie la detruon de nia produktiva kaj agrara ekonomio, kio igas nin pli dependecaj; kiam ni akceptas kiel biblian plagon, ke nia Lando brulu ĉiujare, fariĝu giganta farmo de eŭkaliptoj kaj feraj mueliloj kaj nia produktiva kaj media riĉeco estu periode ruinigita de nigraj tajdoj, kiam ni akceptas pasive, ke oni negocaĉu per la grundo kaj granda parto de la teritorio fariĝu populacia dezerto; kiam ni akceptas neŝanceleble, ke oni prirabu niajn energiajn resursojn; kiam ni akceptas, ke la galegaj gelaboristoj, farantoj de la tuta socia riĉeco de ni posedata, restu senigataj je la proprieto de l’ rimedoj de produktado kaj je la politikoekonomiaj decidoj prenataj en la Lando; kiam ni akceptas, ke granda parto de nia laborista junularo elfuĝu al elmigrado; kiam ni akceptas obeeme, ke la hispanaj pripovaj institucioj altrudu al ni vasalecojn, regulojn, modelojn kaj valorojn, verojn kaj mensogojn... Kiam ni akceptas rezignacie ĉiujn ĉi aferojn, tiam ni rezignas esti liberaj civitanoj, galega popolo; ni rezignas funkcii kiel nacio.

Ni ne malkovros nun kaj ĉi tie la nunan situacion de nia Lando. Preskaŭ ĉiuj ja konas la paradokson pri tio, ke neniam kiel hodiaŭ estis tiom da informo kaj tiel rapida aliro al tiu ĉi dum, kontraŭe, neniam estis tiel minacata nia privola kapablo. La hispana demokratia normaleco estas historia fakto, kiu mastrumas nian morton kiel nacion, malebligante la realigon de niaj bezonoj, fiaskigante historie la deziron kaj bezonon de suvereneco per sensubstantaj paroloj, burokratismo, altrudata leĝeco kaj enscenigoj. Aŭ oni intensigas en tiu ĉi epoko de longatempa nacia krizo la politikojn de rezistado al tiu malagemo, al tiu dolĉa agonio, al tiu konsumado preskaŭ plaĉa spertata de parto de nia Popolo aŭ, kiel diras la proverbo, post la batalo preĝo ne helpos.

Ni ne dogmumos pri kiuj politikoj de rezistado estas la bonaj aŭ malbonaj. Fari tion estus erare kaj malriĉigus la tipon de respondoj postulataj de kompleksa situacio politika kaj socia en malferma procezo de nacia kaj socia liberiĝo kiel la nia. La kultura rezistado, la ekonomia rezistado, la strikte politika rezistado kaj la kontraŭleĝa rezistado, en vasta senco, ĉiuj estas oportunaj kaj necesaj. Tiuj, kiuj parolas senĉese pri kondamnoj, absolutismoj, sterilaj dogmumoj rilate al la metodoj de lukto kaj formoj de rezistado, ĉu por disdegni la kulturajn kaj socipolitikajn intervenojn, ĉu por anatemi la agadojn kontraŭleĝajn kaj/aŭ de politika violento, mutiladas neresponse la eblecojn de batalo kaj kondamnas nian landon al fatalismo kaj eterna frustracio.

Venis la tempo, ke la galega naciismo, kun ĉiuj siaj familioj kaj subfamilioj, grupoj kaj subgrupoj, komprenu ke neniu formo de rezistado nuligas la ceterajn. Nur el dogmema analizo de la socia kaj patrimoniga komplekseco de la politika aktivado oni povas deziri ekvidi nian popolon malarmitan materiale kaj subjektive.

En Galegio, ekde 1974, parto de la galega naciismo komprenadis la neceson enkonduki formojn de nacia rezistado kun karaktero kontraŭleĝa kaj de politika perforto antaŭ jurpolitika kadro fermita kaj dogmema kiu malebligas la suverenan voĉon por nia nacio. La universale proklamita rajto je memdecido de la popoloj estas specife neata en la hispana konstitucio. La hispana Ŝtato neante al Galegio la decidon pri sia propra estonteco neas unu el la bazaj elementoj de iu ajn demokratia politika rilato. Kaj la bazajn politikajn rajtojn, la politikan demokration, oni ne devas petegi. Oni devas konkeri ilin.

Ne eblas paroli pri demokratio por Galegio dum ne kontentiĝos la minimumaj kondiĉoj de liberecoj kaj bazaj rajtoj: nome tiuj, kiuj dependas de la eksplicita agnosko de l’ memdecido kaj de la plena povo por konstruadi alian socian modelon fundamentitan sur la interesoj kaj bezonoj de la laboristaj plimultoj.

La galega sendependismo ĉiam komprenis tiun bezonon enkonduki formojn de kontraŭleĝa politika interveno kiel parton de politika kaj socia mondo multe pli vasta. Tiu ĉi sendependismo komprenas, ke la uzo de politika perforto en si mem ne koncesias akreditilojn pri nenio, nek igas tiun, kiu praktikas ĝin pli pura aŭ naciista. Nu, ni nepre devas agnoski, ke la naciismaj aktivuloj implikiĝantaj en tiu formo de rezistado estas ankaŭ grava politika referenco. Ni ja povus doni mil kialojn por subteni tiun aserton, sed sufiĉas agnoski la enorman gravecon alfronti la paralizigajn demonojn en popolo trejnita de tre frue sub la armiloj de la subpremado kaj alieneco en la obeemo kaj eskapismo.

La historio de la naciisma politika perforto en Galegio traspertis du grandajn etapojn. De 1974 ĝis 1993 kaj de 1995 ĝis nun. La lastajn dek jarojn, paralele kun la konstruado de nova politika procezo, ni estis partoprenantoj kaj atestoj de novaj formoj de interveno, de reformuladoj taktikaj kaj strategiaj kaj de la enarmeiĝo kaj interligado unuafoje en nia Lando de ĝis tri generacioj de batalantoj en la sama procezo. Estas fiero povi diri, ke la sendependisma flamo, en ĉiuj siaj frontoj, restas viva kaj scias priridi el la agado kaj por la agado la hispanajn gvidliniojn de submetado kaj la bedaŭrindan muzean naciismon de tiom multaj strategiistoj de l’ mediokreco kaj rezigno.

Ekde 1995 ni ĉeestas novan galegan rezistadon, kiu uzas la politikan perforton kiel plian armilon por la batalo en la procezo de nacia kaj socia liberiĝo. En tiu ĉi tempo bankaj institucioj, transnaciaj entreprenoj, entreprenoj prirabantaj de energetikaj resursoj, okupaciantaj fortoj, projektoj kaj entreprenoj ligitaj kun turistigado, publikaj laboroj agresaj al la Lando, amaskomunikiloj je la servo de l' Ŝtato, hispaniismaj politikaj partioj, sklavistaj entreprenoj, agentejoj pri nemoveblaĵoj... estis la objekto de iu speco de popola puno sendependisma kaj pridubigis la miton de la galega obeemo.

Rezistado sen nomoj, nek sigloj, nek organoleptikaj surscenigoj. Rezistado anonima, kiel la suferado de miloj da galegoj eksproprietigitaj, elmigrintaj, ekspluatataj kaj hispanigataj. Rezistado kiu esprimiĝas per siaj agadoj kaj pretiĝas por malebligi, ke la tiranoj de tiu ĉi Lando dormu trankvilaj. La nuna galega rezistado ne adaptiĝas al rigidaj formoj trudataj de iu ajn ideologia dogmo aŭ konvencia aktivismo, sed strebas por malkovri per la praktiko de l’ batalado la vojojn ligontajn kun la plej sentatajn bezonojn de nia Popolo.

En la nova kontraŭleĝa galega rezistado estas loko por ĉiuj, por ĉiuj kategorioj de interveno kaj ĉiuj organizaj variantoj, kondiĉe ke oni respektu la interesojn kaj sanon de la laborista galega popolo. Tage aŭ nokte, individue aŭ kolektive, per teknologiaj rimedoj aŭ bazaj elementoj, kun publikaj klarigoj aŭ sen ili, enkadrigitaj en stabilaj strukturoj aŭ el la rabio, la konflikto aŭ la okazaj atakoj, la malamikoj de Galegio devas esti skurĝataj en ĉiu loko kaj kirkonstanco. Neniu devas atendi pordofrapon, nek pridelegi respondecojn. Se ion demonstris la nova galega rezistado laŭlonge de la lastaj dek jaroj, tio estas, ke la rimedoj neniam estas nesolvebla obstaklo se estas volo batali kaj rezervoj de imago kaj kreemo.

La nova galega rezistado nun lernadas forgesi la protagonismojn, same personajn kiel organizajn; ĝi ne kredas al sanktaj bovoj kaj sanktejoj, nek al mitoj mortaj aŭ vivaj. La grava ne estas kiu batas sed kiun oni batas. La grava ne estas kiu organizas nek la grado de organizado, sed la trafeco de la agadoj kaj la plifortigo de l’ batalado. La galega rezistado jam estas naskiĝanta socia fenomeno, kreskanta per ĉiu agado efektivigita en la Lando, por fariĝi fekunda rivero. Ĝi atentigas al la Popolo la nerepacigeblajn malamikojn de Galegio kaj la naturon radikalan kaj nelegitiman de la subpremado.

El ĉi tie ni alvokas ĉiujn galegajn naciistojn por aliĝo al la galega rezistado kun ilia forto, imago kaj decidemo.

VIVU LA GALEGA REZISTADO
VIVU GALEGIO LIBERA KAJ SOCIALISTA
PREFERE MORTAJ OL SKLAVAJ




Falarmos de naçom galega significa fundamentalmente termos a vontade e a determinaçom colectiva para fazermos valer o nosso direito a existir como povo, sem ingerências nem dependências, preservando e orgulhando-nos da nossa identidade.

Somos naçom na medida que pelejamos, para sermos o que queremos ser, nem mais nem menos, e alimentamos com factos e nom só com palavras e bons desejos a existência de umha subjectividade colectiva, formada por cidadaos e cidadas livres numha Galiza soberana que constrói geraçom trás geraçom umha urdime e tradiçom de luita.

As cidadás e cidadaos galegos, o povo galego, nom somos um conceito abstracto, um ente metafísico constituído por inspiraçom divina. A identidade nacional forja-se sempre num tempo histórico e num espaço territorial em presença de catalisadores sócio-económicos, políticos e ambientais.

Quando aceitamos com resignaçom que as nossas filhas e os nossos filhos se espanholizem e imbecilizem nas escolas e licéus, quando acatamos resignadamente que se desmantele a nossa economia produtiva e agrária, fazendo-nos mais dependentes; quando aceitamos como umha plaga bíblica que o nosso País se queime todos os anos, se converta numha gigante granja de eucaliptos e moínhos de ferro e periodicamente a nossa riqueza produtiva e ambiental seja arrassada por marés negras, quando aceitamos passivamente que se especule com o chao e grande parte do território se converta num deserto povoacional; quando aceitamos impassivelmente que se expoliem os nossos recursos energéticos; quando aceitamos que as trabalhadoras e trabalhadores galegos, artífices de toda a riqueza social que desfrutamos, continuem privados da propriedade dos meios de produçom e das decisons político-económicas que se tomam no País; quando aceitamos que boa parte da nossa mocidade trabalhadora fuja à emigraçom; quando aceitamos submiss@s que as intituiçons de poder espanholas nos imponham vassalagens, réguas, pautas e valores, verdades e mentiras... Quando aceitamos resignadamente todas estas cousas estamos renunciando a sermos cidadaos livres, povo galego; renunciamos a exercer como naçom.

Nom imos descobrir agora aqui a situaçom actual do nosso País. É sabido por quase todas e todos o paradoxo de que nunca como hoje houvo tanta informaçom e um acesso tam veloz à mesma e, pola contra, nunca tam ameaçada estivo a nossa capacidade volitiva. A normalidade democrática espanhola é um facto histórico que administra a nossa morte como naçom, impedindo que as necessidades se convertam em realidades, frustrando historicamente o desejo e a necessidade de soberania através da retórica, o burocratismo, a legalidade imposta e o happening. Ou se redobram neste tempo de crise nacional prolongada as políticas de resistência a esta indolência, a esta agonia doce, a esta consumiçom quase pracenteira que vive umha parte do nosso Povo ou, como diz o refrám, tarde piamos.

Nom vamos dogmatizar sobre que políticas de resistência som as boas e quais as más. Fazê-lo seria incorrecto e empobreceria o tipo de respostas que exige umha situaçom política e social complexa num processo aberto de libertaçom nacional e social como o nosso. A resistência cultural, a resistência económica, a resistência estritamente política e a resistência ilegal, num sentido amplo, som todas pertinentes e necessárias. Aqueles e aquelas que se encham a boca com condenas, com absolutismos, com dogmatizaçons estéreis em torno aos métodos de luita e as formas de resistência, já for para desprezar as intervençons culturais e sócio-políticas ou para anatemizar as acçons ilegais e/ou de violência política, estám fanando irresponsavelmente as possibilidades de luita e condenando o nosso País ao fatalismo e à frustraçom eterna.

Chegou a hora de que o nacionalismo galego, com todas as suas famílias e subfamílias, grupos e subgrupos, compreenda que nengumha forma de resistência é anuladora das outras. Só desde umha análise dogmática da complexidade social e patrimonializadora da actividade política se pode desejar ver ao nosso povo desarmado material e subjectivamente.

Na Galiza, desde 1974, umha parte do nacionalismo galego compreendeu a necessidade de implementar formas de resistência nacional de carácter ilegal e de violência política ante um marco jurídico-político fechado e dogmático que impossibilita a voz soberana para a nossa naçom. O universalmente proclamado direito de autodeterminaçom dos povos é negado expressamente na constiuiçom espanhola. O Estado espanhol negando à Galiza a decisom sobre o seu próprio futuro nega um dos elementos primários de qualquer relaçom política democrática. E os direitos políticos básicos, a democracia política, nom se esmolam. Conquistam-se.

Nom é possível falar de democracia para Galiza no entanto nom se satisfazerem as mínimas condiçons de liberdades e direitos básicos: as que passam polo reconhecimento explícito da autodeterminaçom e pola plena potestade para erguermos um outro modelo social alicerçado nos interesses e necessidades das maiorias trabalhadoras.

O independentismo galego entendeu sempre esta necessidade de implementar formas de intervençom política ilegal como parte de um universo político e social muito mais amplo. Este independentismo entende que o exercício da violência política em si mesma nom outorga credenciais de nada, nem converte quem a a pratica em mais puro ou mais nacionalista. Ora bem, tampouco podemos deixar de reconhecer que @s militantes nacionalistas que se implicam nesta forma de resistência som também umha referência política importante. Poderíamos dar mil razons para soster esta asseveraçom, mas avonda com reconhecer a enorme importáncia que tem fazer-lhe frente aos demonhos paralisantes num povo treinado desde muito cedo baixo as armas da repressom e a alienaçom na obediência e o escapismo.

A história da violência política nacionalista na Galiza passou por duas grandes etapas. De 1974 a 1993 e de 1995 até hoje. Estes últimos dez anos, de maneira paralela à edificaçom de um novo processo político, fomos partícipes e testemunhas de novas formas de intervençom, de reformulaçons tácticas e estratégicas e da incorporaçom e concatenaçom por primeira vez na nossa Terra de até três geraçons de combatentes no mesmo processo. É um orgulho poder dizer que a chama independentista, em todas as suas frentes, continua viva, e que sabe rir-se desde a acçom e para a acçom das directrizes de submetimento espanholas e do triste nacionalismo de museu de tantos estrategas da mediocridade e a renúncia.

Desde 1995 assistimos a umha nova resistência galega que utiliza a violência política como umha arma mais de combate no processo de libertaçom nacional e social. Neste tempo instituiçons bancárias, transnacionais, empresas espoliadoras de recuros energéticos, forças de ocupaçom, projectos e empresas vencelhadas à turistificaçom, obras públicas agressivas com a Terra, meios de comunicaçom ao serviço do Estado, partidos políticos espanholistas, empresas escravagistas, imobiliárias... fôrom objecto de algum tipo de castigo popular independentista e pugérom em causa o mito da docilidade galega.

Umha resistência sem nomes, nem siglas, nem postas em cena organolépticas. Umha resistência anónima, como o sofrimento de milhares de galeg@s expropriad@s, emigrad@s, explorad@s e espanholizad@s. Umha resistência que se exprime através das suas acçons e que se dispom a impedir que os verdugos desta Terra dormam tranquilos. A resistência galega actual nom se amolda a formas rígidas impostas por qualquer dogma ideológico ou militança convencional, esforçando-se por descobrir na prática do combate os caminhos que vinculem as necessidades mais sentidas do nosso Povo.

Na nova resistência galega ilegal há lugar para tod@s, para todas as modalidades de intervençom e todas as variáveis organizativas, sempre e quando forem respeitados os interesses e a saúde do povo trabalhador galego. De dia ou de noite, individual ou colectivamente, com meios tecnológicos ou elementos primários, com explicaçons públicas ou sem elas, enquadrad@s em estruturas estáveis ou desde a raiva, o conflito ou os ataques ocasionais, os inimigos da Galiza devem ser fustigados em todo lugar e circunstáncia. Ninguém debe agardar a que o chamem à porta, nem delegar responsabilidades. Se algo demonstrou a nova resistência galega ao longo destes últimos dez anos é que os meios nunca som um impedimento irressolúvel se há vontade de luitar e reservas de imaginaçom e criatividade.

A nova resistência galega está apreendendo a esquecer os protagonismos, tanto pessoais como organizativos; nom acredita em vacas sagradas e santuários, nem em mitos mortos ou vivos? O relevante nom é quem bate senom em quem se bate. O relevante nom é quem organiza nem o grau de organizaçom, senom o certeiro das acçons e o afortalamento da luita. A resistência galega é já um incipiente fenómeno social, medrando com cada acçom levada a cabo no País, para converter-se num rio fecundo. Assinala ante o Povo os inimigos irreconciliáveis da Galiza e a natureza radical e ilegítima da opressom.

Desde aqui fazemos um chamamento a tod@s @s nacionalistas galeg@s a somar-se à resistência galega com a sua força, imaginaçom e determinaçom.

VIVA A RESISTÊNCIA GALEGA
VIVA GALIZA CEIVE E SOCIALISTA
ANTES MORT@S QUE ESCRAV@S

Fontoj[redakti]