Saltu al enhavo

Manifesto de la Komunista Partio

El Vikifontaro
Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/1 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/3
ANTAŬPAROLO


La “Manifesto” estis publikigita kiel la principaro de la “Komunista Ligo,” unu laborista asocio, unue eksklusive germana, poste internacia, kaj, sekve de la politikaj kondiĉoj de la Kontinento antaŭ ol 1848, neeviteble sekreta societo. Ĉe kongreso de la Ligo, tenata en Londono en Novembro, 1847, Marks kaj Engels estis komisiitaj prepari por publikigado plenan teorian kaj praktikan programon de la partio. Verkita germanalingve en Januaro, 1848, la manuskripto estis sendita al la presisto en Lon­dono kelkajn semajnojn antaŭ ol la franca revolucio de Februaro la 24’an. Franca traduko estis eldonita en Parizo, nelonge antaŭ ol la ribelo de Junio, 1848. La unua angla traduko, de Fraŭlino Helen Macfarlane, aperis en la Red Republican (Ruĝa Respublikano) de George Julian Harney, Londono, 1850. Dana kaj pola eldonaĵoj jam estis ankaŭ publikigitaj.

La malvenko de la Pariza ribelo de Junio, 1848—la unua granda batalo inter proletariaro kaj kapitalistaro—pelis ree en la malantaŭaĵon, kelkatempe, la socian kaj politikan aspirojn de la eŭropa laboranta klaso. De tiam, la batalado por supereco estis ree, kiel ĝi estis estinta antaŭ ol la revolucio de Februaro, sole inter diversaj sekcioj de la poseda klaso; la laboranta klaso estis subpremata ĝis batalo por politika “kubutospaco,” kaj al ia loko de ekstrema flanko de la mezklasaj radikaloj. Kie ajn sendependaj proletariaj movadoj daŭrade montris signojn de vivo, ili estis senkompate ĉasataj ĝis morto. Tiel la prusa polico elĉasis la centran konsilantaron de la Komunista Ligo, tiam lokitan en Kolonjo. La membroj estis arestataj kaj, post dekok-monata mallibereco, ili estis juĝataj en Oktobro, 1852. Tiu ĉi fama “Kolonja Komunista Proceso” daŭris de Ok­tobro 4’an ĝis Novembro 12’an; sep el la arestitoj estis kondamnataj je periodoj de mallibereco en fortikaĵo, diversantaj de tri ĝis ses jaroj. Tuj post la kondamno la Ligo estis formale disigita de la membroj restantaj. Rilate al la “Manifesto,” ĝi ŝajnis de tiu tempo esti destinita al tuta malapero.

Kiam la eŭropa laborklaso ree gajnis sufiĉe da forto por fari alian atakon kontraŭ la regantaj klasoj, la Internacia Asocio de Laboristoj ekkreskis. Sed tiu ĉi asocio, kreita kun la ekspresa celo fandi kune en unu korpon la tutan militantan proletariaron de Eŭropo kaj Ameriko, ne povis tuj proklami la principojn formulitajn en la “Manifesto.” La Internacia estis devigata havi programon sufiĉe largan por esti akceptebla al la anglaj Metiaj Unuigoj, al la sekvantoj de Proudhon en Francujo, Belgujo, Italujo, kaj Hispanujo, kaj la Lasalleanoj[1] en Germanujo. Marks, kiu elverkis tiun ĉi programon al la kontentigo de ĉiuj partioj, fidis tute al la intelekta plibonigado de la laboranta klaso, kiu estis certa rezulti de unuigita agado kaj reciproka diskutado. Eĉ la okazoj kaj malfacilaĵoj de la batalo kontraŭ Kapitalo, la malvenkoj eĉ pli multe ol la venkoj, ne povis ne memorigi la homajn spiritojn pri la nesufiĉeco de iliaj diversaj favorataj kuracilaĉoj, kaj preparadi la vojon por pli plena envido en la efektivajn kondiĉojn necesajn por laborklasa liberigado. Kaj Marks estis prava. La Internacia, ĉe sia disrompiĝo en 1874, lasis la laboristojn, tute malsamaj homoj de tiuj, kiuj ĝi ilin trovis en 1864. Proudhonismo en Francujo, Lasalleanismo en Germanujo, estis elmortantaj kaj eĉ la konservativaj anglaj “Metiaj Unuiĝoj” kvankam la plimulto el ili de longtempe estis rompinta sian rilaton kun la Internacia, estis grade antaŭenirantaj al tiu punkto ĉe kiu, lastjare ĉe Svansea, ilia prezidanto povis diri je ilia nomo: “Kontinenta Socialismo estas perdinta siajn terurojn por ni.” Laŭfakte, la principoj de la Manifesto faris konsiderindan antaŭenpuŝon inter laboristoj ĉiulandaj.

La Manifesto mem tiel ree venis al la antaŭo. La germana teksto estis, de post 1850, represita kelkfoje en Svislando, Anglujo kaj Ameriko. En 1872 ĝi estis tradukata en la anglan lingvon en Nov-Jorko, kie la traduko estis publikigata en Woodhull & Claflin’s Weekly. El tiu ĉi angla traduko unu franca estis farita en Le Socialiste, de Nov-Jorko. De tiam, almenaŭ du aliaj anglaj tradukoj, pli aŭ malpli multe hakitaj, estas eldonitaj en Ameriko, kaj unu el ili estas represita en Anglujo. La unua ruslingva traduko, farita de Bakounine, estis publikigata ĉe la de Herzen Kolokol’a eldonejo en Genevo, ĉirkaŭ 1863; dua, de la heroa Vera Zasulitch, ankaŭ en Genevo, 1882. Nova dana eldono estas trovata en Socialdemokratisk Bibliothek, de Kopenhago, jaro 1885; freŝa franca traduko en Le Socialiste, de Parizo, 1886. El tiu ĉi lasta hispana traduko estis preparata kaj eldonata en Madrido, 1886. La germanaj represaĵoj ne estas kalkulotaj; tute, estas estintaj almenaŭ dekdu. Armena traduko, kiu estis publikigota en Konstantinoplo antaŭ kelkaj monatoj, ne atingis, oni diras al mi, la lumon, ĉar la eldonisto timis eldoni libron surhavantan sur ĝi la nomon de Marks, dum samtempe la tradukinto rifuzis ĝin nomi sia propra produktaĵo. Pri pluaj tradukoj en aliaj lingvoj mi estas aŭdinta, sed ilin ne vidis. Tielmaniere, la historio de la Mani­festo rebriligas, laŭ granda mezuro, la historion de la moderna laborklasa movado; nunatempe, ĝi sendube estas la plej larĝe dissemata, la plej internacia produktaĵo el la tuta socialista literaturo, la komuna principaro konfesata de milionoj da laboristoj de Siberio ĝis Kalifornio.

Tamen, kiam ĝi estis skribita, oni ne povus ĝin nomi Socialista Manifesto. Per “socialistoj,” en 1847, estis signataj, unuflanke, la aliĝantoj de la diversaj utopiaj sistemoj: Owenanoj en Anglujo, Fourieranoj en Francujo, ambaŭ el ili jam forvelkintaj ĝis stato de nuraj sektoj, kaj laŭgrade elmortintaj; ĉe la alia flanko, la plej svarmaĉantaj sociaj kuracistaĉoj, kiuj, per ĉiuj manieroj de riparaĉado, pretendis rimedi, sen ia danĝero al kapitalo aŭ profito, ĉiuspecajn sociajn maljustecojn, en ambaŭ okazoj homoj ekster la laborklasa movado, kaj sin turnantaj plimulte al la “edukitaj” klasoj por subtenado. Kia ajn parto de la laborklaso estis konvinkita pri la nesufiĉeco de nuraj politikaj revolucioj, kaj proklamis la necesecon de tuta socia ŝanĝo, tiu parto, tiam, sin nomis komunista. Ĝi estis kruda, elhakegita, entute instinkta speco de komunismo; tamen, ĝi tuŝis la plej gravan punkton kaj estis sufiĉe pova inter la laboranta klaso por produkti la utopian komunismon, en Francujo de Cabet, kaj en Germanujo de Veitling. Tiel, la socialismo estis, en 1847, mezklasa movado, la komunismo estante laborklasa movado. Socialismo estis, almenaŭ sur la Kontinento, “respektinda”; komunismo es­tis rekte mala. Kaj kiel nia ideo, de la ekkomenco, estis ke “la liberigo de la laboranta klaso devigas esti la ago de la laboranta klaso mem,” ne povis esti dubo rilate al tio, kiun el la du nomoj ni devis preni. Plue, ni ĉiam poste tute ne deziris ĝin malakcepti.

Ĉar la “Manifesto” estas nia kuna produktaĵo, mi opinias min devigata diri ke la fundamenta propozicio kiu estas ĝia esenca centraĵo, apartenas al Marks. Tiu pro­pozicio estas: ke en ĉiu historia epoko, la plej ĝenerala modo de ekonomia produktado kaj interŝanĝado, kaj la socia organizo necese elkreskanta el ĝi, formiĝas kiel la fondaĵo sur kiu estas konstruata, kaj laŭ kiu sole povas esti klarigata la politika kaj intelekta historio de tiu epoko; ke, sekve, la tuta historio de la homaro (de la disiĝo de la primitiva genta societo, tenanta teron en komuna posedeco), estas historio de interklasaj bataladoj, konkuradoj inter ekspluatantoj kaj ekspluatatoj, regantaj kaj subpremataj klasoj; ke la historio de tiuj ĉi interklasaj bataladoj estas serio evolucia en kiu, nunatempe, estas atingita punkto kie la ekspluatata kaj subpremata klaso— la proletariaro—ne povas atingi sian liberigon el la regado de la ekspluatanta kaj reganta klaso—la kapitalistaro—ne samtempe, unufoje por ĉiam, liberigante la tutan socion el ĉia ekspluatado, subpremado, in­terklasaj distingoj kaj interklasaj bataloj.

Tiun ĉi propozicion, kiu, laŭ mia opinio, destiniĝas fari por la historio kion la de Darvin teorio estas farinta por la biologio, ni ambaŭ estis laŭgrade alproksimiĝintaj dum kelkaj jaroj antaŭ ol 1845. Kiom mi mem sendepende progresis al ĝi estas plej bone montrate en mia Condition of the Working Class in England.[2] Sed kiam mi ree renkontis Marks en Bruselo, printempe, 1845, li jam estis ĝin elpensinta, kaj metis ĝin antaŭ mi en terminoj preskaŭ tiel klaraj, kiel tiuj, per kiuj mi ĝin elmontras tie ĉi.

El nia kuna antaŭdiro je la germana eldono de 1872 mi citas la jenan:

“Kiom ajn la stato de aferoj estas ŝanĝinta dum la lastaj dudek-kvin jaroj, la ĝeneralaj principoj proponitaj en tiu ĉi Man­ifesto estas, laŭtute, tiel pravaj hodiaŭ kiel iam. Tie ĉi tie ia detalo povus esti plibonigita. La praktika aplikado de la principoj dependos, kiel diras la Manifesto mem, ĉiuloke kaj ĉiuokaze, de la historiaj statoj en tiu tempo ekzistantaj, kaj, pro tiu kaŭzo, nenia speciala emfazo estas metata al la revoluciaj rimedoj proponataj ĉe la fino de Sekcio IIa. Tiu parto estus, en multaj manieroj, redaktata tre malsame hodiaŭ. Konsiderante la gigantajn paŝegojn faritajn de Moderna Industrio de 1848, kaj la akompanantan plibonigitan kaj etenditan organizon de la laboranta klaso; en vido de la praktika sperto akirita, unue en la februara revolucio, kaj poste, ankoraŭ pli multe, en la Pariza Komunumo, kie la proletariaro por la unua fojo tenis politikan povon dum du tutaj monatoj, tiu ĉi programo en kelkaj detaloj estas fariĝinta antikva. Unu fakto aparte pruviĝis per la komunumo, t. e., ke “la laboranta klaso ne povas simple preni posedon de jam-farita ŝtata maŝinaro kaj ĝin uzi por siaj propraj celoj.” (Vidu “The Civil War in France; Address of the General Council of the International Working-men’s Association," eldonita London’, True­-love, 1871, p. 15, en kiu tiu ĉi punkto estas plue klarigata). Plue, estas mem-evidente, ke la kritiko de la socialista literaturo estas manka rilate al la nuna tempo, ĉar ĝi nur pritraktas ĝis 1847; ankaŭ, ke la rimarkoj pri la rilatoj de la Komunistoj al la diversaj opoziciaj partioj (Sekcio IV), kvankam laŭprincipe ankoraŭ pravaj, tamen en la praktiko estas antikvaj, ĉar la politika situacio estas tute ŝanĝita, kaj la progreso de la historio forbalais de la tero la plimulton el la politikaj partioj tie nome cititaj.

Sed jam, la Manifesto estas fariĝinta historia dokumento, kiun ni ne plu havas ian rajton ŝanĝi.

La jenan tradukon faris Sro. Samuel Moore, tradukinto de la pligranda parto da “Kapitalo,” de Marks. Ni estas ĝin reviziintaj kune, kaj mi aldonis kelke da notoj klarigantaj la historiajn aludojn.

Frederick Engels.

Londono, 30’an de Januaro, 1888. MANIFESTO DE LA KOMUNISTA PARTIO

de

KAROLO MARKS

kaj

FREDERIKO ENGELS

FANTOMO vizitadas Eŭropon—la fantomo de la Komunismo. Ĉiuj povoj de malnova Eŭropo estas aliĝintaj sanktan interligon por trankviligi tiun Ci fantomon; papo kaj caro, Metternich kaj Guizot, francaj radikalistoj kaj germanaj policaj spionoj. Kie estas la partio de opozicio kiu ne estas nomaCita kiel komunista de siaj kontraŭuloj regantaj? Kie la opoziciantaro kiu ne estas ĵetinta returnen la brulajantan riproCon de Komunismo, kontraŭ la pli antaŭaj opoziciaj partioj tiel bone kiel kontraŭ siaj reakciaj kontraŭuloj? Du aferoj rezultas el tiu Ci fakto. I. Komunismo estas jam konfesata de Ciuj eŭropaj “povoj” esti “povo” ĝi mem. II. Estas ja tempo kiam la Komunistoj devas malkaŝe, antaŭ la tuta mondo, publikigi siajn opiniojn, siajn celojn, siajn tendencojn, kaj kontraŭmeti al tiu Ci infaneja fabelo pri la Fantomo de Komunismo ian Manifeston de la partio mem. Al tiu celo, komunistoj de diversaj naciecoj esta? kunvenintaj en Londonon, kaj xz Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/13 aŭ en revolucia rekonstruado de la socio ĝenerale, aŭ en la komuna ruiniĝo de la batalantaj klasoj.

En la pli fruaj epokoj de la historio, ni trovas preskaŭ ĉie komplikigitan aranĝon de la socio en diversajn klasojn, multoblan gradigadon de socia viceco. En antikva Romo sin trovis patricioj, kaviliroj, plebejoj, sklavoj; en la mezepokoj, feŭdismaj sinjoroj, vasaloj, gildmajstroj, metiistoj, metilernantoj, servutuloj; en preskaŭ ĉiuj el tiuj klasoj, ree, estis filiaj gradigoj.

La moderna kapitalista socio kiu estas ekkreskinta el la ruinoj de la feŭda socio, ne estas foriginta klasajn antagonismojn. Ĝi nur starigis novajn klasojn, novajn statojn de subpremado, novajn formojn de batalado anstataŭ la malnovaj.

Nia epoko, la epoko de la kapitalistaro, posedas, tamen, tiun ĉi distingan econ—ĝi estas simpliginta la klasajn antagonis­mojn. La socio kiel tuto estas pli kaj pli sin dividanta en du grandajn malpacajn kampojn, en du grandajn klasojn rekte fronto fronton: kapitalistaro kaj proletariaro.

De la servutuloj de la mezepokoj ekkreskis la enrajtigitaj burĝoj de la unuaj urboj (towns). El tiuj ĉi burĝaroj la unuaj elementoj de la kapitalistaro kreskadis.

La eltrovo de Ameriko, la ĉirkaŭpaso de la Promontoro, malfermis freŝan teron al la supreniĝanta kapitalistaro. La orient-india kaj ĥina komercejoj, la koloniigado de Ameriko, interkomerco kun la kolonioj, la kreskado de la rimedoj de interŝanĝo kaj de komercaĵoj ĝenerale, donis al komerco, al marveturado, al industrio, antaŭenpuŝon neniam antaŭe konatan, kaj per tio donis ankaŭ al la revolucia elemento en la ŝanceliĝanta feŭda socio rapidan disvolviĝon.

La feŭda sistemo de industrio, sub kiu la industria produktado estis monopoligita nun ne plu sufiĉas al la kreskantaj bezonoj de la novaj komercaj kampoj. La fabrikada sistemo prenis ĝian lokon. La gildmajstroj estis flanken ŝovitaj de la fabrikanta mezklaso; divido de laboro inter la diversaj enkorpigitaj gildoj estis anstataŭita per divido de laboro en ĉiu memstaranta laborejo.

Meztempe, la vendejaroj daŭre kreskis, la postuloj ĉiam pligrandiĝis. Eĉ la fabriko ne plu sufiĉis. Tiam, la vaporo kaj la maŝinaro revoluciigis la industrian produktadon. La fabrikado cedis lokon al la giganto, Moderna Industrio, kaj la industriaj mezklasoj estis anstataŭigitaj de industriaj milionuloj, estroj de tutaj industriaj armeoj, la moderna kapitalistaro.

Moderna industrio starigis la tutmondan vendejegon, al kiu la eltrovo de Ameriko pavimis la vojon. Tiu ĉi vendejego estas doninta grandegan disvolviĝon al komerco, al marveturado, kaj al komunikado surtera. Tiu ĉi disvolviĝo, en sia vico, reagis al la etendado de industrio; kaj proporcie kiel industrio, komercado, marveturado kaj fervojoj etendiĝis, laŭ tiu sama proporcio la kapitalistaro kreskadis, pligrandigis sian kapitalon, kaj puŝis en la malantaŭon ĉiun klason restantan el la mezepokoj.

Ni vidas, tial, kiel la moderna kapitalis­taro mem estas la produktaĵo de longa kurso de kreskado, de serio da revolucioj en la metodoj de produktado kaj interŝanĝo.

Ĉiu paŝo en la kreskado de la kapitalistaro estis akompanata de responda politika antaŭeniro de tiu klaso. Jen subpremata klaso sub la regado de la feŭda nobelaro, jen armita kaj mem-reganta klaso en la mezepoka komunumo[3], jen sendependa urba respubliko (kiel en Italujo kaj Germanujo), jen impostebla “tria etato” de la monarĥaĵo (kiel en Francujo), poste, dum la vera periodo de fabrikado, servante aŭ al la duon-feŭda aŭ al la absoluta monarĥaĵo kiel kontraŭbalancilo kontraŭ la nobelaro, kaj, laŭfakte, kiel la angul-ŝtonego de la grandaj monarĥaĵoj ĝenerale, la kapitalistaro estas fine, post la starigo de Moderna Industrio kaj la tutmonda vendejo, venkinta por si mem, en la moderna reprezenta ŝtato, ezsklusivan politikan regadon. La registaro de la moderna ŝtato estas nur komitato por administri la komunajn aferojn de la tuta kapitalistaro.

La kapitalistaro ludis, rilate al la histo­rio, plej revolucian rolon.

La kapitalistaro, kie ajn ĝi atingis la superecon, finigis ĉiujn feŭdajn, patriarkajn, idiliajn rilatojn. Ĝi senkompate disrompis la multekarakterajn feŭdajn ligilojn kiuj ligis la homon al liaj “naturaj superuloj” kaj lasis restanta nenian alian ligilon inter homo kaj homo ol nuda mem-intereso, ol kala “kontanta pago.” Ĝi dronigis la plej ĉielajn ekstazojn de religia fervoro, de kavalira entuziasmo, de filistra sentimentalismo, en la glacia akvo de egoista kalkulado. Personan indon ĝi ŝanĝis en komercan valoran, kaj anstataŭ la sennombraj neforpreneblaj alrajtigitaj liberecoj, ĝi starigis tiun solan, senrezonecan liberaĵon—Liberan Interkomercadon. En unu vorto, por ekspluatado, vualita per religiaj kaj politikaj iluzioj, ĝi anstataŭis senhontan, nudan, rektan, brutan ekspluatadon.

La kapitalistaro estas devestinta je ĝia lumkrono ĉiun okupon ĝisnune honoritan kaj alrigarditan kun reverenca respektego. Ĝi ŝanĝis la fizikiston, la leĝiston, la pastron, la poeton, la scienciston, je siaj dungataj porsalaraj laborantoj.

La kapitalistaro devestis de la familio ĝian vualon sentimentalan, kaj redukciis la familian rilaton ĝis nur mona rilato.

La kapitalistaro estas elmontrinta kiel okazis ke tiu bruta elmontro de fortegeco en la mezepoko, kiun la reakcianoj tiel multe admiras, trovis sian taŭgan komplementon en la plej granda mallaboremeco. Ĝi estas la unua kiu montris kion povas okazigi la homa agemo. Ĝi faris miraĵojn grande superajn al egiptaj piramidoj, romaj akvokondukiloj kaj gotaj katedraloj; ĝi faris militirojn kiuj metis sub ombron ĉiujn antaŭajn elirojn de nacioj kaj krucmilitirojn.

La kapitalistaro ne povas ekzisti, ne konstante revoluciante la rimedojn de la produktado, kaj per tio la rilatojn de produktado, kaj kun ili la tutajn rilatojn de la socio. La konservado de la antikvaj metodoj de produktado en neŝanĝita formo estis, kontraŭe, la unua kondiĉo por la ekzistado de ĉiuj pli fruaj industriaj klasoj. Konstanta revoluciado de produktado, seninterrompa maltrankviligo de ĉiuj sociaj statoj, ĉiama necerteco kaj agitado, distingas la kapitalistan epokon de ĉiuj pli fruaj. Ĉiuj fiksitaj, alglaciigitaj rilatoj, kun sia sekvantaro de antikvaj kaj respektegindaj antaŭjuĝoj kaj opinioj, forbalaiĝas, ĉiuj nove formitaj antikviĝas antaŭ ol ili povas povas malmoliĝi. Ĉio solida forfluidiĝas en aeron, ĉio sankta profaniĝas, kaj ĉe la fino la homo estas devigata stari kun sobraj sentoj antaŭ siaj realaj kondiĉoj de vivado, kaj siaj rilatoj kun sia gento.

La bezono de konstante etendiĝanta vendejo por siaj produktaĵoj ĉasas la kapitalistaron laŭ la tuta supraĵo de la terglobo. Ĝi devas nestiĝi ĉie, enlokiĝi ĉie, starigi interrilatojn ĉie.

Per sia ekspluatado de la komerca kampo la kapitalistaro estas doninta kosmopolitan karakteron al produktado kaj konsumado en ĉiu lando. Je la granda ĉagreno de la reakcianoj, ĝi fortrenis el sub la piedoj de industrio la naciecan teron sur kiu ĝi staris. Ĉiuj jamlonge staritaj naciaj industrioj estas aŭ jam detruitaj aŭ nun ĉiutage detruataj. Ili estas elŝovitaj de novaj industrioj, kies enpreno fariĝas afero de vivo aŭ morto al ĉiuj civilizitaj nacioj, de industrioj kiuj ne plu ellaboras enlandan krudan materialon, sed krudan materialon entiritan el plej malproksimaj terzonoj; in­dustrioj kies produktaĵoj estas konsumataj ne sole hejme, sed en ĉiu parto de la mondo. Anstataŭ la malnovaj bezonoj, satigataj de la produktaĵoj de la lando, ni trovas novajn bezonojn, postulantajn por sia satado la produktaĵojn de malproksimaj landoj kaj klimatoj. Anstataŭ la malnova loka kaj nacia memsufiĉeco, ni havas interrilatojn en ĉiun direkton, universalan interdependecon de nacioj. Kaj kiel en la materia, tiel ankaŭ en la intelekta produktado. La intelektaj kreaĵoj de individuaj nacioj fariĝas komuna propraĵo. Nacia unuflankeco kaj mallarĝanimeco fariĝas pli kaj pli multe neeblaj, kaj el la multaj naciaj kaj lokaj literaturoj leviĝas unu tutmonda literaturo.

La kapitalistaro, per la rapida plibonigo de ĉiuj iloj de produktado, per la grandege faciligitaj rimedoj de komunikado, entiras ĉiujn, eĉ la plej barbarajn naciojn, en Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/20 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/21 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/22 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/23 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/24 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/25 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/26 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/27 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/28 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/29 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/30 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/31 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/32 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/33 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/34 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/35 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/36 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/37 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/38 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/39 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/40 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/41 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/42 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/43 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/44 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/45 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/46 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/47 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/48 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/49 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/50 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/51 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/52 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/53 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/54 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/55 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/56 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/57 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/58 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/59 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/60 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/61 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/62 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/63 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/64 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/65 Paĝo:Marx, Engels - Manifesto de la Komunista Partio, 1908, Baker.pdf/66

  1. ↑ Lasalle meme, al ni, ĉiam konfesis sin lernanto de Marks, kaj, kiel tia, staris sur la fondaĵo de la "Manifesto.” Sed en sia publika agitado, 1860-64, li iris ne plu ol postuli kunfarajn laborejojn subtenatajn per la ŝtata kredito.
  2. ↑ “The Condition of the Working Class in England in 1844.” De Frederiko Engels. Tradukita de Florence K. Wischnewetsky—London: Swan, Sonnenschein & Co.
  3. ↑ “Commune” estas la nomo alprenita, en Francujo, de la naskiĝantaj urboj eĉ antaŭ ol ili pervenkis de siaj feŭdaj sinjoroj kaj regantoj lokan memregadon kaj politikajn rajtojn kiel “La Tria Etato.” Ĝenerale parolante, rilate al la ekonomia disvolviĝo de la kapitalistaro, Anglujo estas tie ĉi alprenata kiel la tipa lando, kaj rilate al ĝia politika disvolviĝo, Francujo.