Mankas konsento pri kotizoj en UEA

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: Mankas konsento pri kotizoj en UEA
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 24-a de julio 2017
Permesilo: CC BY 4.0

Post du jaroj da diskutado, daŭre mankas konsento pri tio, kiel aspektu la nova sistemo de kotizoj kaj membrokategorioj de UEA. Ne klaras, ĉu la komitato sukcesos decidi pri tio en Seulo.

Jam en la Universala Kongreso en Lillo en 2015 estis starigita komisiono pri membrokategorioj kaj kotizoj. La komisiono eklaboris en novembro 2015.

Dum 2016 la demando pri plena reformo de la kotiza sistemo de UEA estis diskutata en la komitata retlisto, en la Universala Kongreso, kaj kompreneble en la estraro de UEA.

La celo estis, ke la komitato en Seulo finfine povu aprobi novan kotiz-sistemon, kiu baziĝu sur la koncepto de reta membreco. Ĉiuj bazaj servoj, kiel la revuo kaj la Jarlibro, laŭ la diskutita propono estonte unuavice estu retaj, kaj la atendata nova retejo de UEA laŭeble proponu ankaŭ tute novajn retajn servojn.

Tamen montriĝis, ke la estraro de UEA kaj la ĝenerala direktoro de la asocio Veronika Poór ne sukcesis ĝustatempe interkonsenti eĉ pri la bazaj principoj de la nova kotizsistemo. Sekve anstataŭ preta propono la estraro dissendis al la komitato "diskutdokumenton" pri la temo.

Laŭ la diskutdokumento, ordinara reta membreco en landoj de la plej alta kotizkategorio en 2018 povus kosti 45 eŭrojn. Aldona kosto por ricevi paperajn servojn en ĉiuj landoj povus esti 18 eŭroj.

Kompare kun la nunaj kotizoj temus tiukaze pri grava altigo ĝuste por multaj el tiuj membroj, kiuj ne deziras ricevi paperan revuon. La plej alta prezo (en tiel nomataj A-landoj) de ordinara membreco kun papera Jarlibro kaj elektronika versio de la revuo nun estas 26 eŭroj.

En sia mesaĝo al la komitato Mark Fettes tamen atentigas, ke ne temas pri preta propono:

– Dum la diskutoj pri tio en la Estraro, montriĝis ke ni vere bezonas enplekti komitatanojn en la planadon de la nova sistemo – estas pluraj aspektoj pri kiuj necesas konsideri diversajn vidpunktojn por veni al la plej bona decido.

Tiu diskuto devis okazi en la komitata forumo pri membreco kaj kotizoj, kiu kunvenis en Seulo lunde. La komitatan forumon partoprenis kvardeko da personoj, kaj la diskuto ne vere alportis plian klarecon al la afero.

Laŭ tio, kion diris prezidanto Mark Fettes dum la komitata forumo, efektive mankas konsento pri la temo inter li mem, ĝenerala sekretario Martin Schäffer kaj ĝenerala direktoro Veronika Poór. Tial la estraro laŭ li decidis doni al la komitato pli vastajn marĝenojn por la diskuto.

La du horoj de la komitata forumo tute ne sufiĉis por veni al konkludo pri la plej taŭga kotiza sistemo. Fine ĝenerala direktoro Veronika Poór krome neatendite anoncis, ke antaŭ decido necesus trovi fakulon, kiu analizu la sekvojn de eventualaj ŝanĝoj en la kotiza sistemo.

Michael Boris Mandirola, la prezidanto de TEJO, kiu pasintjare gvidis la laborgrupon pri la kotiza sistemo, responde al demando de Libera Folio esprimis miron pri la prokrastiĝo de la afero:

– Mi bedaŭras ke oni parolas nun pri dungado de fakulo por esplori la konsekvencojn de propono kiu esence estis starigita antaŭ pli ol unu jaro kaj prezentita kaj debatita dum pasintjara komitatkunsido.

En la diskutdokumento dissendita al la komitato Mark Fettes atentigas, ke indus decidi pri nova kotiza sistemo en Seulo, por ke la jarfina membrovarba kampanjo povu okazi surbaze de la nova sistemo de reta membreco:

– Ĉar la plimulto de aliĝoj okazas inter novembro kaj aprilo, estos eble jam antaŭ la UK en Lisbono pritaksi la rezultojn de la ŝanĝoj, kaj konsideri eventualajn modifojn surbaze de la spertoj.

Enkonduko de nova kotiza sistemo tamen postulus ankaŭ ŝanĝojn en la regularo de UEA. Ankoraŭ tute ne klaras, ĉu efektive la komitato vendrede ricevos konkretajn proponojn pri ŝanĝoj en la kotiza sistemo kaj la regularo.