Maria/Glosaro - Esperanto

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
Noto de la tradukanto Indekso : Maria
de Jorge Isaacs
Tradukita de Andrés Turrisi, Detlef Karthaus kaj Ruben' Torres
Glosaro - Esperanto
Glosario - Español
Tradukata ekde 2005.


Glosaro - Esperanto


VULGARAJ NOMOJ SCIENCAJ NOMOJ KAJ DIFINOJ
Adorote (ankaŭ Angarilja aŭ Karape) Nomo vulgara de Combretum farinosum, planto de la familio Combretáceas. Ĝi estas grimpo-planto je parfumaj floroj ruĝ-purpuraj aŭ flav-verdecaj.
Atahasangre Nomo vulgara de Columnaea coccinea, planto gesneriaca kun kuracaj ecoj.
Atarrayas Fiŝ-retoj en formo de konuso.
Bambuo Nomo vulgara de Gradua angustifolia, planto de la familio Graminaceae (Poaceae), kun pli ol 75 genroj kaj 1200 specioj.
Bambureoj Enormaj bufoj je raŭka kanto.
Behuko Nomo de diversaj tropikaj sarmentecaj plantoj, kiuj etendiĝas sur la tero aŭ volviĝas sur aliajn plantojn.
Biao (ankaŭ: Plataniljo) Nomo vulgara de Heliconia biahi, muzaca planto, kies folioj estas uzataj por envolvi nutraĵojn kaj kuiri Ilin subtere, per kio oni donas al ili specialan saporon.
Biguare Arbo je ligno oleoza kaj densa fibro.
Buenastardes Nomo vulgara de Mirabilis jalapa, herbeca planto el la familio nicta ginaceae.
Bundeo Danco tipa de la nigruloj.
Corozal (Korozal’) Kolombia urbo.
Ĉhiminango Nomo vulgara de Pithecellobium dulce, arbo de la familio Mimosaceae.
Ĉipero (ankaŭ Quillay) Nomo vulgara de Quillaja saponaria, de la familio Rosacaj, arbo je perena foliaro.
Conta Venena serpento de Kolombio.
Ĉonta Palmarbo kies ligno malmola kaj obskura estas utiligata por fari bastonojn kaj ornamajn objektojn.
Ĉonta Vidu Ĉontaduro.
Ĉontaduro (ankaŭ Ĉonta) Nomo vulgara de Bactris Gasipaes, de la familia Arecaceae, palmarbo je manĝeblaj fruktoj kaj nigra ligno tre malmola.
Filiko-palmo Nomo vulgara de Cyathea Caracasana, de la Familio Cyatheacaj.
Fufu’ Farunaĵo farita el verda banano boligita kaj riĉa buljono.
Galindro Anso aŭ alispeca tenilo kiun havas la kanuo ĉe ĉiu ekstremo de sia kavo, por faciligi la navigadon tra tumultaj fluoj de la riveroj.
Gamuzo Ĉokolado kun maiz-faruno kaj sukero nerafinita.
Guabo (ankaŭ Guam-arbo) Nomo vulgara de Inga laurina, mimozaca arbo kiun oni plantas por doni ombron al la kafo-arbetoj.
Guadvo
Guako Planto de la familio Compositae, tipa de intertropical Ameriko, kun longaj trunkoj sarmentaj kaj volviĝemaj, kies foliojn oni utiligas kontraŭ la pikoj de venenaj bestoj.
Gualte (ankaŭ Gualte spadika Nomo vulgara de Wettinia hirsuta Burret, de la familio Arecaceae, ornama palmarbo je meza/granda alto.
Guaskama Venena serpento.
Gurio Onomatopea nomo de unu specio de pavino.
Gvajakano (ankaŭ Gvajako) Nomo vulgara de Guajacum officinale, arbo de la familio Zigofílacaj, je ligno tre malmola.
Hu turutas! Interjekcio montranta malaprobon aǔ senpaciencon.
Kaĉimbo (ankaŭ Bukare, Cejbo aŭ Pisamo) Nomo vulgara de Erythrina Poeppigiana, arbo de la familio Fabaceae,

subfamilio Papilionidae.

Karamba! Interjekcio signifanta surprizon aŭ ĉagrenon.
Karangano Instrumento kiu en la muziko de nigruloj utilas kia bas-gitaro.
Karbonero Nomo vulgara de Calliandra pitteri, arbo de la familio Mimosáceae.
Karaska Instrumento kiun ludas la nigruloj Ĉokoanoj.
Katangas Korbo por fiŝkaptado.
Kaŭka Departemento de Kolombio.
Kavalongas Speco de semoj uzataj de la ministoj kia amuleto, kaj de la sorĉ-kuracistoj kia kuracilo.
Kibdoo Ĉefurbo de la distrikto Ĉokoo, en Kolombio, ĉe la Rivero Atrato.
Klik-serura pordo Pordo kun riglilo instalita tiamaniere ke, ricevinte frapon, tiu restas fermita.
Kukaraĉero Nomo vulgara de Cistothorus Apolinaris, birdo de la familio Roglodytidae.
Kvadro Mezur-unuo ekvivalenta al m. 463 (aŭ ¼ de mar-mejlo).
Lulo Solanaca planteto je manĝeblaj fruktoj.
Mandulo Arbo de la familio arajacaj.
Matambo Nomo vulgara de Desmoncus polyacanthus, palmarbo je folioj longaj kaj dornaj, kiu kreskas en la tropikaj ĝangaloj.
Mirakla Kristo de Buga Ikono aperinta al humila virino en la jarcento XVII. Komence je “la grando de unu fiŝo”, la Kristo kreskiĝis dum la tempo. Nun la bildo estas objekto de disvastigita kulto.
Mil-pesos Specio de palmarbo.
Nacedero (ankaŭ Kajeto): Nomo vulgara de Trichantera gigantea, arbode la Familio Trichantera gigantea. Ĝia ŝelo estas kuraca.
Naguare kaj Piaŭnde Gigantaj arboj de la Kolombia pacifika ĝangalo.
Najo River-fiŝo.
Nigra-ledo Arbo je ligno obskura kaj tre malmola.
Nja Mallongigo de Donja, el la latina Domina. Signifas Sinjorino (hispane: Doña), kaj estas uzata nur antaŭ nomoj de
Njo Mallongigo de Sinjoro. Uzata nur antaŭ nomoj de plebanoj.
Njoro Familiara mallongigo de “sinjoro”.
Pambilo Nomo vulgara de diversaj specioj el la genro Iriartea, malgranda palmarbo je trunko svelta kaj vasta foliaro.
Panĉano: Nomo vulgara de Pionus menstreus, speco de papago.
Pandebono Pano el maiza faruno kaj fromaĝo.
Pasifloro Nomo vulgara de Passiflora edulis, planto de la Familio Pasifloracaj, kaj ties manĝebla frukto.
Paují (ankaŭ Paujíl) Nomo vulgara de Paŭi paŭi, birdo de la familio Kracidoj, speco de sovaĝa pavo.
Poto pastana Poto tipa de la Kolombia urbo Pasto.
Plum-sitelo Mezur-unuo por mezuri la akvojn, kaj kies ekvivalento varias laŭ la Landoj.
Primavera Nomo vulgara de Recurvirostra aboceta, birdo de la Familio Recurvirróstridos.
“Provincaninoj” Antioĥianinoj.
Rabihorkudo En Kolombio, nomo de planto je folioj similaj al tiuj de la bananarbo kaj uzataj por tegmenti.
Rastrojo "Grundo forlasita kaj iam antaǔe produktiva...” (Tascón). Stoplejo.
Sankoĉo Tipa kreola buljono aǔ supo el verda banano, viando aǔ fiŝo, kaj radikoj kiaj terpomo, jukao, ktp.
Sankta Francisko Preĝejo de Kalio.
Siempreviva Nomo vulgara de Perpetua amarilla, herbeca planto de la familio Compositae.
Simi-kratago Komuna nomo de Pithecellobium lanceolatum, dorna arbusto el la familio Mimosaceae.
Tulpas La tri ŝtonoj sur kiujn la vojirantoj kaj la malriĉuloj apogas la poton por kuiri la manĝaĵojn.
Ulno Longo-mezuro ekvivalenta al 83,5 cm. kaj 9/10.
Venturozo nomo vugara de Lantara camara, arbusto de la familio Verbenáceae.
Zahonoj Speco de almetebla ledaĵo, kiu kovras ŝirme la pantalonon de vakeroj, ĉasistoj ktp).
Zaragoza Nomo vulgara de Najas major, plano de la familio Nayadaceae.