Mastro Jano: Fizikaj ebloj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Fizikaj ebloj

Malpeziĝi, jen rimedo,
Fama tez' de Arĥimedo:
Por ke povu pezon perdi,
Vin en akvon devas mergi.
Tiom do vi malpeziĝos,
Kiom akvo elpremiĝos.
Super akv' enspiru nazo!
Trejnu vin en jogo-naĝo!
Post la trejnoj faru teston!
Kontrolu la brustokreskon!
Flosigos vin -Jen miraklo!
-certa spirad'. Nur en akvo!