Mastro Jano: Tabelvortoj de fraŭlino

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi

Tabelvortoj de fraŭlino

Kia estos la amanto, brava viro, min ravanto?

Kie placo, parko, ponto estas inda por renkonto?

Kio estas tiu viro? Ĉu abelo? Ĉu vampiro?

Kiu tenus kun fidelo, gardus kiel GABRIELO?

Kial longe mi lin ŝatus, se malbone li rilatus?

Kiel trovi bravan viron, vivi kun li tutan vivon?

Kiam diros li la JESon, havi leĝe la permeson?

Ĉu al gasto estos gesto? Kiom kostos ties festo?

Lasta indas la forreston. (Ĝin sopiru, kiel peston!)

Je eksiĝ’, komuna aĵo, kies estu jam propraĵo?