Mastro Jano: Vendisto

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Vendisto

Poemo de Matos Maja, ĝin tradukis mastro Jano

Kiel vendist'  plenkreskule
ellitiĝos mi tre frue,
valoraĵojn surbretigi,
klientaron kontentigi.
Kuŝu buter' sur bretaro
alte, do sen unu haro!
Ĝin vorleki ĝis la sato,
ne atingu lerta kato!
Venu spinac' al la fronto!
Ĝin aĉetu aĉetonto!
Marmeladon mi mem lekos,
kovre do ĝin mi surmetos.
Antaŭtukon mi surprenos,
la bakisto baldaŭ venos.
Freŝa kraken' kaj panetoj
bongustas al infanetoj.
Ŝajnas vico jam senfina
de spicaĵ' al Katerina.
Ŝi kuiros ankaŭ supon
por manĝigi sian pupon. 
Vend-laboro jam sufiĉas,
malfacila ĝi troviĝas.
Ĝin mi finas lacon sente.
Atendu min pacience!