Medaloj neniam abundis aŭ Du jaroj en la afgana armeo
Nikolao Bej partoprenis du militojn – unu mallongan, nedeklaritan kaj alian dekjaran, vaste konatan. Sed nur malmultaj sciis ke el preskaŭ tri jardekoj da militservo du jarojn la silentema subkolonelo pasigis en la afgana armeo.
Kampara infanaĝo[redakti]
Mi naskiĝis en 1946 en vilaĝo Voznesenovka (ekde 1993 – Birlik), Kazaĥa SSR. La patrino devenis de vilaĝo Konstantinovka, kiu situas ĉe rivero Tentek. Dum la Rusia enlanda milito ŝi, tiam okjara knabino orfiĝis kaj forveturis kun rifuĝintoj al Voznesenovka, kie eklaboris kiel vartistino en iu familio. La patro devenis de Poltavo (Ukraina SSR). Liaj gepatroj estis malkulakigitaj kaj dum Holodomoro (1932-1933) ekzilitaj al Kazaĥio, kien ili dum unu jaro kaj duono veturadis sur siaj bovoj.
En Voznesenovka loĝis multaj ekzilitoj. Post disfalo de Sovetunio la germanoj kaj ĉeĉenoj foriris kaj poste ankaŭ la rusoj devige forlasis la vilaĝon. Oni translokis tien kazaĥojn el Ĉinio kaj Mongolio, kiuj ne nur la rusojn, sed eĉ lokajn samgentanojn komencis forpremi. Disfloris ŝtelado kaj rabado. Oni povus eniri korton, forkonduki brutojn kaj ili malaperis por ĉiam. Plendoj restis senrespondaj.
La patrino mortis en 1993. Ni ankoraŭ ne enterigis ŝin, sed oni jam demandas: kiam vi foriros? Vendi loĝejojn ne eblis, do la parencoj simple lasis ĉion kaj translokiĝis al Pavlodara provinco.
En nia familio estis ses infanoj. La patro handikapiĝis en infanaĝo – li havis la paralizitajn krurojn, moviĝis kun lambastonoj. Li laboris en kolĥozo kiel gardisto kaj muelisto, akrigis falĉilojn por falĉmaŝinoj. La patrino laboris en draŝejo, legomejo, ŝmiris argilajn tegmentojn de la kolĥozaj deponejoj.
Sepjaran lernejon mi finis en Voznesenovka kaj poste kvar jarojn lernis en distrikta centro Georgijevka (ekde 2007 – Kalbataŭ), kie mi loĝis en internulejo.
Militlernejo[redakti]
Dum militserva registriĝo en 1964 mi deziris trafi militlernejon pri telekomunikado, sed jam mankis lokoj tie, do oni sendis min al la Tjumena inĝeniera militlernejo.
Kial mi elektis tiun vojon? La patro mortis jam en 1960, kiam mi ankoraŭ ne finis la sepjaran lernejon. La patrino ne povus samtempe vivteni du infanojn en la postbazaj lernojaroj, do la pli aĝa fratino rezignis je tio kaj iris al librokontista lernejo. Mi finis la plenan lernoperiodon, sed frekventi instituton jam ne povus – tie ja necesus ankaŭ lui loĝejon, aĉeti vestojn kaj manĝojn. Do mi decidis iri al militlernejo, kie la ŝtato provizis al la kursantoj ĉion.
Oni sendis min al la 10a roto de la inĝeniero-sapeista fako. Ni ĉiam estis en kazerna stato, nur somere oni lasis nin hejmen por ŭnu monato. Cetere mi sciis adaptiĝi al malfacilaĵoj. Oni instruis al ni multe pli ol unusolan fakon, ĉar en la armeo oni povus sendi novicon al iu ajn vaka posteno, ne nur al la inĝeniero-sapeista. Baldaŭ mi havis eblecon apliki ĉion en praktiko.
Damanskij[redakti]
Post fini la militlernejon en 1967 oni sendis min al Fora Oriento. En trajno mi veturis ĝis stacio Lazo en Ĉemara regiono kaj poste 3 km ĝis militista urbeto, kie estis deplojita la 225a inĝeniero-sapeista bataliono de la 135a motorpafista divizio de la 45a armea korpuso. Unue oni nomumis min komandestro de skolto-plonĝista plotono kaj post unu jaro mi komandis inĝeniero-sapeistan plotonon.
La 2an de marto 1969 ekflamis armita konflikto en insulo Damanskij, kiu troviĝas en rivero Ussuri, ĉe la limo kun Ĉinio. Reprezentantoj de nia bataliono partoprenis funebron en la 57a limgarda taĉmento, kiu estis en la unua frontlinio. Ili rakontis pri kruelaĵoj fare de ĉinoj, pri kripligitaj kadavroj de niaj limgardistoj.
La 15an de marto, tuj post veni al ekzercejo apud Blagoveŝĉensko, ni ricevis sciigon: vicestro de la inĝeniera servo (VIS) de la divizio kapitano Viktor Levickij estas vundita dum interpuŝiĝo kun la ĉinoj. La ekzercoj estis nuligitaj, ni entrajniĝis kaj rapide ekveturis al stacio Lazo. En la dua tago ni jam estis apud insulo Damanskij.
Oficiale tie batalis nur la limgardistoj. En realo ĉe la limo koncentriĝis trupoj, altiritaj de la tuta regiono – de Vladivostoko ĝis Krasnojarsko. Nia sapeista plotono konstruis komando-observjeojn, aranĝis vojojn kaj itinerojn por kolonoj, trahakis senarbajn striojn por trapaso de la veturiloj.
Poste mia vic-plotonestro Genadij Ŝlepov estis premiita de la ordeno de Ruĝa Stelo. Batalionestro Solodovnikov estis proponita al honorigo kiel Heroo de Sovetunio, sed fine oni donis al li Lenin-ordenon. La premiojn ili ricevis pro batalado ligita al tanko T-62. La ŝtatlimo tiutempe pasis laŭ ŝanelo de rivero Ussuri, kiu fojfoje translokiĝis. Insulo Damanskij estis malgranda, formiĝis el sablo, alportata de la ondoj, do post printempa disfluo de Ussuri ĝi reaperis en la ĉina flanko.
Dum la batalo komandestro de la 57a limgarda taĉmento kolonelo Demokrat Leonov provis aranĝi flangan atakon per kvar tankoj, sed alfrontis fortan kontraŭtankan pafadon kaj la ofensivo fiaskis. La unua tanko en kiu troviĝis li mem, estis damaĝita, la skipo pereis.
Ĝi restis en akvo, proksimume 500 m for de nia bordo kaj 100-150 m for de la ĉina. Oni diris ke ĝin trafis sperta bombokanonisto, kiu partoprenis la Korean militon, kaj havis eskorton el pli ol cent soldatoj. T-62 estis nova, sekreta tanko, do kompreneble ĉinoj deziris ekhavi ĝin. Ili rampis al ĝi, provis malmunti aparatojn kaj komencis prepari betonajn fundamentojn por fortaj vinĉoj, kiuj devis fortrnei ĝin al la ĉina bordo. Do nia bataliono ricevis ordonon: eksplodigi la tankon.
En sapeista grupo partoprenis mia vicplotonestro Ŝlepov. Kiam la grupo proksimiĝis al la tanko, la ĉinoj jam estis tie. Komenciĝis proksima batalo dum kiu niaj soldatoj foje kaptis ĉinajn grenadojn kaj ĵetis ilin reen. Unu el ili eksplodis en la mano de Ŝlepov, kripliginte la fingrojn. En nia bataliono neniu pereis, estis nur vunditoj, kiujn oni transportis al hospitaloj kaj sanitaraj trupoj. En sanitara trupo de la Lazo-garnizono koncertis famaj artistoj, mi memoras ke Josif Kobzon kantis antaŭ la vunditoj.
Ion la ĉinoj sukcesis malmunti, sed finfine ni eksplodis la tankon kaj ĝi sinkis sub glacion. Nur poste la ĉinoj eltrenis ĝin surborden. La pereinta skipo estis evakuita kaj entombigita en urbo Imano (ekde 1972 – Dalnereĉensko) kaj en la limgardejo. Meze de aprilo ĉio trankviliĝis.
Staboj kaj garnizonoj[redakti]
En novembro 1969 oni promociis min ĝis asistanto de estro de mobiliza grupo en urbo Lesozavodsko. Post redukto de la personaro mi iĝis asistanto de stabestro je la rango de supera leŭtenanto. Danke al tio mi lernis la staban laboron.
Post unu jaro mi edziĝis. La bopatro estis handikapulo de infanaĝo, sen kruro, laboris kiel seruristo en fervojo. La bopatrino samloke laboris kiel instrumentistino. Post plia redukto mi devis translokiĝi al Ĥabarovsko por la sama posteno. Poste mi estis komandestro de sapeisto-inĝeniera roto, VIS de motorpafista regimento.
En 1978 mi enmatrikuliĝis je la komandestra fakultato de la Supera Milito-Inĝeniera Akademio de V.V. Kujbiŝev en Moskvo. Ĝis 1982 mi loĝis kaj studis en la ĉefurbo, tiel ricevinte du altajn edukojn – la militan kaj civilan. Post fini la akademion mi estis sendita al Erevano (Armena SSR) por okupi postenon de VIS de divizio. Tamen surloke mi eksciis, ke mia antaŭulo, kiun oni devis sendi al Afganio, kolektis aron da paperoj pruvantaj lian malfortan sanon, kaj tute ne planis lasi la komfortan lokon. La diviziestro eĉ ne akceptis mian viziton.
Mi ne luktis por tiu posteno, ĉar komprenis kiel funkcias la inĝeniera fako en tiu divizio – la teknikaĵoj laboris ne nur oficiale, por la armeo, sed ankaŭ neoficiale kaj ĉiuj estis kontentaj. Mi ne akceptus tion. En stabo de la divizio oni proponis al mi vakan postenon en urbo Aĥalkalako (Kartvela SSR) kaj mi aprobis.
La urbeto troviĝis en alta montaro. 70 km for kreskis ĉio – fruktoj, legomoj. En Aĥalkalako oni plantis nur pomojn kaj terpomojn. La konstruaĵoj estis ĉefe unuetaĝaj, simplaj. Tio estis la tipa kartvela distrikta centro. Apude troviĝis Leninakano, do ankaŭ ĉe ni senteblis la fama tertremo en 1988. Sed mi tiutempe jam estis en Tjumeno.
Urĝa telegramo[redakti]
En Aĥalkalako oni proponis al mi registriĝi por militservo eksterlande – en Pollando, Ĉeĥoslovakio, GDR. La edzino delonge revis viziti aliajn landojn, do mi enlistiĝis kaj vere trafis eksterlanden, tamen ne en Eŭropon. Tio okazis post du jaroj, en aprilo 1984, dum printempa kontrolado. Mi estis en pafejo, pafis el pistolo, kiam alkuris mesaĝisto: “Kamarado subkolonelo, oni urĝe vokas vin al la stabo!” En la stabo oni montris al mi telegramon: “Post tri tagoj esti en Moskvo. Direktiĝas al DRA kiel konsilisto de la 14a infanteria divizio”. Tiutempe oni ankoraŭ kaŝis nenion, nur poste komencis skribi: “Direktiĝas en landon kun varma klimato”.
La edzino tiutempe laboris en kirurgia sekcio kaj partoprenis kun la hospitalo ekzercojn en Erevano. La gefiloj loĝis en la hospitalo en Aĥalkalako, kie flegistinoj prizorgis ilin. La filo Aleksandro estis jam en la kvina lernojaro, do li zorgis pri la filineto Olga – vekis ŝin matene, preparis por infanĝardeno. Mi sendis asistanton al Erevano por preni la edzinon dum mi mem kolektis la aĵojn kaj vespere aranĝis adiaŭon kun geamikoj. Ludmila venis meznokte kaj matene mi jam veturis al Leninakano, de kie tra Kievo (rektaj flugoj mankis) flugis al Moskvo.
Forgesu ke vi estas nura konsilisto![redakti]
Unue oni kolektis estontajn konsilistojn en Moskvo, kie ni troviĝis dek tagojn. Oni iom instrukciis nin, donis civilajn vestojn – modestajn pelton kaj kompleton, kies kostojn oni poste adiciis el nia salajro. En Afganion mi venis meze de aprilo 1984 en An-24 el Taŝkento. Antaŭulo decidis ne atendi min en Kandaharo kaj forveturis al Kabulo kie ĝoje festenis sian foriron. Ni iom interparolis pri specifaĵoj de la inĝenieraj taskoj, mi ricevis instrukciojn de konsilisto de la komandestro de la Inĝenieraj trupoj de Afganio, kaj post tri tagoj flugis al Kandaharo.
Post alveni mi enloĝiĝis en ĉambro, prezentis min ĉe komandestro kaj ricevis mitraleton kaj pistolon, kiujn ĉiam havis ĉe mi. En la konsilista urbeto ni surportis civilajn vestojn, ekster ĝi uzis afganan uniformon sen rangosignoj. Specimenojn de minoj post malminado mi lasis por mi – forigis eksplodigilojn kaj la minojn stokis en la ĉambro por poste uzi dum instruado. Afganoj ne ŝatis longe gasti tie – post vidi la minojn ili tiuj sin turnis kaj foriris. En la 15a divizio de la 2a armea korpuso militservis ankaŭ konsilisto de la diviziestro, konsilistoj de estroj de la ĉefaj diviziaj fakoj kaj konsilistoj de la regimentestroj. Je nia dispono estis ŝoforoj, unu asistanto por ĉiuj kaj interpretisto, kiu kutime troviĝis ĉe la konsilisto de la diviziestro.
Kompreneble ne eblis lerni la lingvon dum tiom mallonga periodo kaj neniu atendus nin lerni – jam post dek tagoj mi partoprenis bataloperacon. Do mi aĉetis vortaron kun rusa transskribo kaj tiel interkompreniĝis – jen per ĝi, jen pemane.
En Moskvo oni instruis nin tiel: “Vi estas nuraj konsilistoj, via tasko estas konsili kaj ili mem sekvu la konsilojn kaj realigu ilin”. En Kabulo oni tuj diris al mi: “Forgesu ke vi estas nura konsilisto. Vi estas komandestro de la inĝeniera fako de la divizio”.
Tio estis la vero. Mi vere gvidis la inĝenieran fakon de la divizio. Instruado, aranĝo de la vojoj por kolonoj, serĉado, sendanĝerigo kaj detruado de la minoj, ebenigo de la vojoj post eksplodoj, liverado de akvo kaj elektro – ĉion ĉi mi aranĝis kaj foje persone faris.
Dum la operacoj en dezerto ni devis veturigi kun si akvon en aŭtoakvujoj kaj akvujoj, kroĉitaj sur la veturiloj. Ni prenis ĝin el riveroj, rojoj, kjarizoj (irigaciaj kanaloj konstruitaj antaŭ jarcentoj) kaj poste purigis per MAFS (Modernigita Aŭtofiltra Stacio). Mi proponis ne sendi MAFS al danĝeraj lokoj, sed anstataŭe venigi por akvoprenado aŭtoakvujojn kun pumpilo kaj eskorto por poste purigi la akvon en sekura loko.
Ni ĉiam bolis akvon, ĉar en la kjarizoj povis esti kadavroj de bestoj kaj homoj. La militistoj, speciale en la sovetia 40a armeo, ofte malsanis je iktero. Iuj intence infektiĝis por eksiĝi de la armeo, sed plimulto malsaniĝis nature.
Rande de Kandaharo[redakti]
La konsilista urbeto estis inĝeniere prikonstruata sub mia observado. Ĝi estis malgranda, 400 x 400 metroj kaj situis en la sud-orienta rando de Kandaharo. Unuflanke troviĝis dezerto, aliflanke estis verdejo. Antaŭ ni tie loĝis usonaj konsilistoj, post kies foriro la urbeto tri monatojn malplenis kaj estis tute disrabita.
Ni loĝis en unuetaĝaj vilaoj, kiuj havis po du enirejoj. Ĉiu konsilisto loĝis en aparta ĉambro dum kuirejo estis komuna kaj necesejo troviĝis en la korto. Ni kuiris memstare, sur primusoj. En oficejoj kaj dum la operacoj oni donis al ni tiucele afganan soldaton, kiun ofte necesis kontrolu kaj konsulti. Por bani nin ni uzis elektrovarmigilojn, poste konstruis banejon. Elektron dum certaj horoj provizis dizela generatoro.
La urbeto estis ĉirkaŭbarita per tri metrojn alta argila barilo super kiu streĉiĝis pikdrato. Tuj post la barilo, laŭlonge de la interna flanko etendiĝis kvin metrojn larĝa obstaklostrio kun kontraŭinfanteriaj minoj. Surtere kuŝis la drato MZP (rusa mallongigo: malmulte videbla obstaklo). Ĝi estis eta, maldika, sed kroĉiĝis al piedoj, do ne eblis kuri rapide.
De tempo al tempo en la urbeton penetris ŝakaloj. Ili eksplodis sur minkampo kaj mi devis restarigi ĝin. Mi iris kun palpilo (skemoj de la minkampo haveblis, sed realo povis esti alia), ĉion kontrolis kaj metis novajn minojn. La urbeton gardis motorpafista plotono de la Sovetia armeo. La duŝmanoj gratulis nin per bombardado je ĉiuj sovetiaj kaj afganaj festoj. Fojfoje sekvis sturmoj, tiam ni repafis. Mi estis ano de la skipo de 120 mm bombokanono. La skipo konsistis nur el la konsilistoj.
La gardistaro uzis grandkalibrajn mitralojn KPVT (rusa mallongigo: la grandkalibra tanka mitralo de Vladimirov, 14,5 mm), Utjos (Klifo; grandkalibra mitralo, 12,7 mm). Por protekti la domojn kontraŭ kugloj kaj splitoj oni metis sur tegmentojn korpusojn de la blendveturiloj kaj konstruis tie pafejojn el haveblaj materialoj. Kompreneble ni ne ĉiam pafis ĝuste kontraŭ celoj, ofte simple kontraŭ la verdejo, de kie oni pripafis nin. Tie povus troviĝi ankaŭ civiluloj, sed ni ne havis elekteblon.
En majo 1986, kiam mi revenis al Sovetunio, pripafado okazis preskaŭ seninterrompe. Post ĉiuj 15-30 minutoj la duŝmanoj lanĉis misilojn “tero – tero”. 1985-1986 estis la plej danĝeraj jaroj. En 1987, jam post mia foriro, komenciĝis intertraktoj kun la muĝaĥidoj kaj laŭetapa eliro de la trupoj, unuavice el Kandaharo kaj aliaj foraj garnizonoj.
Decembristino[redakti]
Post unu jaro oni permesis al mi aranĝi invitilon por la edzino kaj tiam aperis nova problemo. Ni ne povis kunpreni al Afganio la infanojn. La parencoj ne havis specialan entuziasmon pri tio, do… Ni jam planis lasi ilin en internulejo en Moskvo (multaj konsilistoj tiel faris), sed finfine Olga kaj Aleksandro forveturis al la bopatroj en Lesozavodsko.
Ludmila venis en septembro 1985 kaj foriris kun mi en majo 1986. Ankaŭ aliaj konsilistoj alportadis edzinojn, kiam tio eblis. En la 40a armeo tio estis malpermesite. Do ankaŭ pro tio malŝatis nin ĝiaj oficiroj, ili pensis ke kondiĉoj de nia militservo estas pli bonaj. Sed pri kiaj avantaĝoj oni povus paroli?! Tage kaj nokte ni estis ĉirkaŭitaj de la samaj muĝaĥidoj, nur iom pli mildaj.
Ni anticipe informis la parencojn en Kazaĥio kaj Lesozavodsko, kiam aviadilo flugos al Kabulo, diris kiom da tagoj ni restos tie kaj kiam flugos al Kandaharo. Jam mi sidiĝis en la aviadilo kun afganaj militistoj kaj iliaj familianoj kaj jen oni eligas nin – diris, ke okazis troŝarĝado, do atendu sekvan flugon. Mi memoras kiel ni stariĝis malantaŭ la aviadilo kaj kiam ĝiaj turbinoj ekfunkciis aerfluo forblovis mian valizon, nur la tenilo restis en la mano.
Kiam ni kun la sekva flugo alteriĝis en Kandaharo, evidentiĝis ke oni jam ne plu atendas nin – la aviadilo el kiu oni eligis nin estis trafita per misilo “tero – aero”, la skipo kaj ĉiuj pasaĝeroj pereis. Tio estis civila flugo, unuafoje okazis tio. Pri la faligita aviadilo oni rakontis en la sovetia televido. La patrino grizhariĝis je unu tago, la bopatrino malsaniĝis kaj la filo estis enhospitaligita pro korproblemoj. Nur post unu monato ili ricevis nian leteron kaj eksciis, ke ni hazarde saviĝis.
En la konsilista urbeto mi tuj konatigis la edzinon kun mitraleto kaj montris kie kaŝi sin dum la bombardoj – eta koridoro, sen fenestroj kaj pordoj. Obusoj povus trafi ĝin nur tra la tegmento, sed tio jam estis malpli verŝajne. Ŝi neniam eliris la urbeton. La decembristino!
Bataloperacoj[redakti]
Ĉiutage ni veturis al laborloko, kiu troviĝis en la stabo de la divizio. Plej ofte ni veturis sur blendaĵo de bataltransportilo. Tra la urbo ni flugis rapidege por malfaciligi celpafadon. Min kiel novicon oni tuj sidigis ĉe mitralo. Tiu loko estis konsiderata la plej danĝera, ĉar kaze de eksplodo homoj sur blendaĵo estis nur kontuzitaj, dum interne ĉiuj skatoloj kaj kestoj malkroĉiĝis kaj disĵetiĝis, krome batondo trafis la krurojn apogitajn surplanke. Tiel ĝis la fino de mia afgana servo mi estis neoficiala mitralisto.
En la stabo plejparton de la tempo mi pasigis kun mia konsilato, ofte vizitis trupojn rande de Kandaharo. Necesis instrui al soldatoj bazajn konojn de la inĝenierado, minadon kaj malminadon. Krome necesis aranĝi bazan instruadon, ĉar multaj estis senalfabetaj.
Trankvilaj tagoj ĉiam pli malmultis. Dum du jaroj mi ne partoprenis nur unu aŭ du operacojn, ĉar ne eblas fari ilin sen sapeisto, lia ĉeesto estas nepra. Ni “purigadis” Kandaharon kaj aliajn loĝlokojn, speciale post atakoj de la gerilanoj. Unuavice ni purigis apudvojajn terenojn.
Vespere postenoj en la urbo malpleniĝis kaj ne eblis eniri en la urbon. Matene reaperis afganaj postenoj, poste en iuj lokoj aldoniĝis tiuj sovetiaj kaj ni ekveturis al la laborejoj. Jen ni ruliĝas tra la urbo, mi sidas ĉe la mitralo, aliaj konsilistoj kun mitraletoj enmane rigardas tra paftruoj, ĉiuj pretas. Ni jam konis la plej danĝerajn lokojn, tien anticipe direktigis paftubojn. Lokanoj ne havis laboron kaj multaj enspezis per milito. La prezoj ekzistis por ĉio: eksplodigo de aŭto, tanko, bataltransportilo, mortigo de soldato, oficiro, konsilisto (ni kostis pli ol la oficiroj). Oni engaĝis en militadon maljunulojn kaj infanojn, inkluzive tre etajn – 6- ĝis 8-jarajn. Oni sidigis etulon apud vojo kaj donis en la manojn du kablojn de regebla fugaso. Tanko surveturas la fugason, la knabo kontaktigas la kablojn, eksplodo – la tankotureto forflugas je 50 metrojn kaj la familio de la eksplodiginto ricevas monon. La eksplodaĵojn kaj minojn oni aĉetis ĉe la duŝmanoj, la monon ricevis post la eksplodo, kiun ofte pruvis per fotoj kaj filmaĵoj.
Minoj ofte estis por ni novaj, nekonataj, same kiel metodoj de la minado. La muĝaĥidoj vaste uzis memfaritajn fugasojn kaj minojn. Oni fandis trotilon el aviaj bomboj, metis ĝin en kuglingojn de la artileriaj obusoj kaj alkroĉis memfaritajn eksplodigilojn. Kiel ni kontraŭstaris tion? Tre simple: se oni trovis, do eksplodigis, se ne – atendu eksplodon.
Ofte la muĝaĥidoj aplikis italajn minojn – la plastajn, kun bervuroj, kiuj forte enmordiĝis je malmola grundo. Oni devis eksplodigi ilin surloke. La plasto ne troveblas per minserĉilo, do ni precipe atentis la senmaskigajn signojn. Jen grundo estas damaĝita, jen suspektindaj ŝtoneroj kunmetitaj – tiel la gerilanoj avertis la siajn. Oni speciale atentis danĝerajn lokojn – mallarĝajn trapasejojn, kurbiĝojn de montovojoj, kie ne eblis forveturi flanken de la vojo, do eksplodigo de unu aŭto blokus la tutan kolonon.
Bonajn armilojn la muĝaĥidoj ricevadis de la tuta mondo – Pakistano, Germanio, Usono, Italio, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Ĉinio kaj aliaj. Multe da problemoj kaŭzis la malfacile troveblaj plastaj minoj el Italio. Fojfoje ili ricevadis ankaŭ la sovetiajn armilojn – iuj soldatoj kaj suboficiroj vendis ĝin. Ne ofte, sed tio okazis. De tempo al tempo inter trofeoj renkonteblis la ĉinaj mitraletoj – kopioj de Kalaŝnikov, sed malpli fidindaj. La egiptaj kopioj estis eĉ malpli bonaj. Nian Kalaŝnikov oni povis ŝovi en sablon, faligi en akvon, poste trablovi, iom purigi per ĉifono kaj tuj ekpafi dum la kopiaĵoj en tiaj kondiĉoj rapide paneis.
La 40a armeo estis deplojita en pluraj garnizonoj tra la lando dum la ŝtatlimoj kun Pakistano kaj Irano restis malfermitaj. Do la muĝaĥidoj kaj armiloj enfluadis senhalte dum la sovetia armeo gardis nur sin mem kaj la plej gravajn objektojn – grandajn urbojn, flughavenojn, hidroelektrostaciojn ktp.
Fruntobatalojn kun regulaj trupoj la muĝaĥidoj evitis. Ili havis iom da artileriaj sistemoj, tankoj, infanteriaj batalveturiloj kaj bataltransportiloj, sed dominis malpezaj armiloj kaj mankis aersubteno. La tipa atako de la duŝmanoj okazis tiel: ili paftrafis en mallarĝa vojo la unuan kaj lastan veturilojn por poste dispafis la tutan kolonon.
La operacoj daŭris de tri-kvar tagoj ĝis du semajnoj kaj okazis en zono de respondeco de la 2a armea korpuso – Kalato, Helmando, Kandaharo, Laŝkargaho, limo kun Pakistano ktp. Ilin plenumis jen sole afganaj trupoj, jen tiuj kun la 40a armeo – unue la afganoj purigis la teritorion, poste iris la sovetiaj trupoj. Lokanoj antaŭ la operacoj kutime foriradis al montaro, dezertoj, sin kaŝis en kjarizoj. Restis nur maljunuloj, kiuj ĉion observis kaj raportis al la siaj.
Dum la unua operaco en areoj kun kjarizoj tiuj kanaloj kaŭzis al ni multajn problemojn. La duŝmanoj elrampis de tie, pripafis nin per bombokanonoj kaj malaperis denove. Atingi ilin subtere preskaŭ tute ne eblis. La sekvan operacon ni jam preparis pli bone. Unue per megafonoj ni proponis al la muĝaĥidoj kapitulaci. Poste ni eksplodigis la kjarizojn, enverŝis tien benzinon kaj bruligis ĝin, do al la duŝmanoj restis nur elkuri aŭ morti en siaj sibterejoj. En la 40a armeo oni aktive uzis la kontraŭinfanterian minaron Oĥota (Ĉasado). Kiam iris homo, azeno, ĉevalo (depende de agordoj de la sismosensiloj) la mino elsaltis kaj eksplodis. Oni kuras por savi la vunditojn – elsaltas sekva mino kaj tio daŭras ĝis eksplodos la tuta minaro. Kun la lasta mino eksplodis ankaŭ la kontrolilo, ĉar tio estis sekreta armilo. La afganaj trupoj ne havis ĝin, la minadon plenumis nur la sovetiaj trupoj. Sendanĝerigi Oĥota la muĝaĥidoj malsukcesis, alilandaj militistoj rifuzis helpi ilin pri tio. Do ili komencis lasi antaŭ si militkaptitojn, brutojn aŭ afganojn, kiujn ili ne ŝatis.
Trovi generalon Vlasov[redakti]
En novembro 1985 apud Kandaharo malaperis generalo-majoro Nikolaj Vlasov. Li estis konsilisto de la komandestro de la Aerarmeo de Afganio kaj faris batalflugon. Tiu areo estis danĝera – post ebenaĵo komenciĝas montoj sur kies deklivoj kutime embuskis la muĝaĥidoj kun kvaropigitaj grandkalibraj DŜK-mitraloj (kalibro 12,7 mm). Oni trafis lian aviadilon, ĝi falis.
Komenciĝis savoperaco, en kiu partoprenis ĉiuj sovetiaj kaj afganaj trupoj. Tiutempe jam okazis intertraktoj kun Usono, do oni timis ke la gerilanoj povintus kapti la generalon kaj uzi lin por ĉantaĝi Sovetunion. La unua ekis al interkrutejo la 40a armeo, sed ne sukcesis trapasi ĝin. Do ekiris nia 15a divizio. La interkrutejon ni trapasis, kvankam la vojo estis vere malbona, montara serpentaĵo kiun traveturis nur afganaj ĵipoj-kamionetoj kun mitraloj en kargujo. Mi trairis, markis terenojn, kiujn oni bezonis fortigi kaj vastigi, sapeistoj ĉion korektis.
Unue trairis bataltransportiloj, poste infanteriaj batalveturiloj kaj ni raportis: la veturiloj pasis. Poste ekis la 40a armeo, unue iris trupoj de la 70a brigado. Ekveturis kamionoj “Uralo” kun municioj kaj unu el ili falis en abismon cent metrojn profundan. La ŝoforo sukcesis elsalti (ĉiuj veturis kun malfermitaj pordoj), aŭtotiriloj eltiris la kamionon, sed la municioj restis en la interkrutejo. Ni ne povis ilin lasi.
Ĉiutage mi malsupreniĝis tien kun eskorto, ni kolektadis 120 mm obusojn kaj portadis ilin supren. Vespere, kiam mankis la trupoj apude, mi eksplodigis ilin, samtempe larĝigante terenojn por sinturniĝo de la veturiloj. Iunokte restis kelkaj neeksplodigitaj obusoj. Mi altiris kablojn, konektis eksplodigilojn, restis nur enigi ilin en la obusojn kaj eksplodigi. Noktiĝis. Supre staras niaj trupoj. Soldatoj dormas – iuj en tendoj, aliaj subĉiele, sin protektinte per bataltransportiloj starigitaj arkoforme. En Afganio krepuskas rapide – la suno sidiĝas kaj tuj ĉio dronas en mallumo, nenio videblas.
Mi provas fari eksplodon – silento. Necesas serĉi solvon surloke. Konsilistoj rifuzis akompani min en la interkrutejo, same afganoj. Do mi devis sekvi la kablon sola, kvankam laŭ reguloj la konsilisto dum bataloperaco devis ĉiam iri kun eskorto el tri-kvar homoj.
Ni sciis ke la duŝmanoj estas apude – ja trovis lasitajn de ili fajrujojn kaj aĵojn. Fine mi trovis ke en tri lokoj la kablo estis tranĉita kaj nodita por se iu tiros ĝin, ne eblus kompreni ke ĝi estas damaĝita. Kiu faris tion – ĉu la muĝaĥidoj aŭ afganaj soldatoj mem? Ĉiuj bezonis la municiojn. Mi purigis la kablofinaĵojn, konektis la damaĝitajn lokojn, eksplodigis.
Kompreneble la duŝmanoj povus kapti min senprobleme – mia ja estis pli ol 1 km for de niaj trupoj, sola, en plena mallumo. Eĉ pli, antaŭ eksplodigi la obusojn mi kriis afgane: foriru, eksplodo! Mi sciis tion, sed jam ne eblis prokrasti – matene devis removiĝi la veturiloj de la 70a brigado kaj ĝis tiu tempo necesis ankaŭ restarigi la vojon post la eksplodo.
La generalon trovis trupoj de la 15a divizio – en pilota seĝo, ĉe rivero. Li katapultis sin, sed la duŝmanoj pafis lin dum paraŝutado. Plej verŝajne ili mem metis lin je tiu loko apud la rivero.
Danĝero[redakti]
Kie estis plej danĝere? En la operacoj. Speciale en vilaĝoj kaj verdejo. Unu el la plej danĝeraj estis operaco en provinco Helmando. Plenumis ĝin la afgana armeo, sen aersubteno. Dezerta aero, laŭ kiu iras kanalo ene de holmeto 4 ĝis 5 metrojn alta. Ĉi tie staras ni, trans la kanalo estas la gerilanoj. Nia bataltransportilo troviĝis je 1 km de ili. Mi eĉ vidis per binoklo kiel muĝaĥido kun bombokanono eliris, sed oni ne rekomendis al ni pafi la unuaj, do mi faris nenion.
Konsilisto de la komandestro de la divizio ordonis transloki nian regopunkton pli proksimen al tiu holmeto, je centmetra distanco de la duŝmanoj. Mi eliris por aranĝi ĉion surloke kaj tiam gerilano (mi ne certas, ĉu tiu aŭ alia) pafis el bombokanono. Mi ne estis trafita, eĉ ne grataĵo aperis, sed la kapdoloro estis terura – kontuzio. La sekvoj senteblas nun. Kiam mi komencas rememori kaj rakonti, do unue eĉ du vortojn ne povas elbuŝigi – kvazaŭ bulo ŝtopas la gorĝon. Tiutempe mi ne turnis min al medicina helpo, ja aliaj taskoj abundis.
Dum la operacoj kugloj ofte fajfis super la kapo, tre proksime. Sed mi estas feliĉulo, eĉ ne unu trafis min. Dum la bombokanona bombado de la konsilista urbeto kelkfoje splitoj gratis la haŭton, sed mi ne atentis tion. Ankaŭ la eksplodojn mi eskapis, kvankam foje troviĝis apude. Baldaŭ post alveno al Kandaharo ni ekis al operaco kaj konsilistoj de la korpusestro ekveturis en bataltransportilo antaŭ ni. Konsilisto de VIS de la korpuso sidis interne. Eksplodo okazis sub la antaŭa maldekstra rado, municia kesto malkroĉiĝis kaj rompis lian kruron. Oni sendis lin al hospitalo en Kabulo, poste al Sovetunio kaj mi provizore plenumis liajn devojn.
Sed la pleja teruraĵo okazis du monatojn post mia reveno al la patrujo, en julio 1986. Okazis purigado de Kandaharo. La konsilisto de la korpusestro ekveturis antaŭe en UAZ (sovetia ĵipo, vaste uzata en la armeo) kaj ordonis sendi post li bataltransportilon kun konsilistoj de la divizio. Sed proksime sidis la muĝaĥidoj kun kabloj de regebla fugaso enmane. UAZon ili lasis, sed la bataltransportilon eksplodigis. Ŝoforo kaj tri konsilistoj pereis surloke. La ŝoforo estis disŝirita je kelkaj partoj. Al konsilisto, kiu sidis en svingpordo, la eksplodo forŝiris la krurojn, li mortis post kelkaj minutoj. Alian konsiliston subpremis la renversiĝinta bataltransportilo kaj oni sukcesis eltiri lin nur post tri horoj kiam jam estis tro malfrue.
Kiam mi legis tion en letero la haroj sur mia kapo hirtiĝis. Mi konis ilin ĉiujn en Afganio, kun du loĝis en la sama domo – kaj ĉiuj ili pereis en unu momento.
La duŝmanoj – la siaj kaj la fremdaj[redakti]
Ĉu ni povintus fidi al la afganaj trupoj? Mi donu unu ekzemplon. Necesis ripari mian ĉambron, sed mi ne havis laborilojn, nek materialojn. Mi prenis afganan soldaton, li ĉion plenumis, mia edzino estis kun li la tutan tagon. Sekvan tagon li mortpafis en posteno tri afganajn soldatojn, prenis iliajn armilojn kaj foriris al la duŝmanoj.
Alian fojon ni lasis afganan regimenton, kiu devis gardi la ŝtatlimon. Sed jam post du tagoj el ĝi restis nur manpleno da soldatoj, kiuj koncentriĝis sur altaĵo kaj gardis sin mem. Ĉiuj aliaj fuĝis al la gerilanoj, preninte kun si armilojn, veturilojn kaj havaĵojn. Komandestro de afgana sapeista bataliono el nia divizio ankaŭ fuĝis al la muĝaĥidoj.
Perfido abundis. La informoj lekis de ĉiuj fontoj, de la Ministerio pri defendo de Afganio ĝis ordinaraj soldatoj. Do kiam la trupoj venis al destinita loko oni jam atendis ilin. Pro tio pri estontaj operacoj oni diris al ni lastmomente. Ofte okazis tiel: vespere komandestro rakontas kie komenciĝos ofensivo. Matene li denove kolektas ĉiujn, ĵus antaŭ eliro kaj diras, ke la ofensivo okazos el tute alia loko. En tiaj kazoj la duŝmanoj ne atendis nin kaj operacoj estis pli sukcesaj.
Plejparto de la afganoj dum tago subtenis la popolan povon kaj nokte – la gerilanojn. Ni iris al operaco, forpelis la duŝmanojn, sed post kelkaj tagoj la trupoj foriris kaj la muĝaĥidoj rekaptis la potencon. Homoj surloke devige subiĝis al ili, ĉar de tio dependis ilia vivo kaj sekureco de iliaj familioj.
Rekrutadon al la afgana armeo mi observis plurfoje. Jen staras ĉe vojo barbulo, vendas manĝaĵojn. Venas komandestro kun eskorto, malfermas lian buŝon – aha, li estas juna (la barbo kovras duonon de la vizaĝo, do stato de la dentoj estas pli fidinda aĝosigno). Tuj oni enaŭtigas lin – jam li estas rekruto. Oni sendas lin al Kabulo aŭ alia provinco kaj tie li unu monaton estas en lernobataliono. Poste oni sendas lin daŭrigi la militservon en alia loko. Nek lia familio, nek la parencoj dume scias ion pri li – la homo simple ne revenis hejmen.
La duŝmanoj rekrutis al siaj taĉmentoj sammaniere. Rifuzito estos mortpafita – de la registaro aŭ de la gerilanoj. En la afgana armeo instruado estis pli bona, do la “rekrutoj” ofte unue lernis tie kaj dum operacoj kun armiloj enmane foriris al la muĝaĥidoj. Dum la operacoj nokte okazis amasa dizertado, tutaj regimentoj foriris. La kontraŭan fuĝon mi neniam vidis.
Aliflanke, la militkaptitoj kaŭzis neniujn problemojn al ni – ili tute ne kompareblis kun niaj partizanoj de la Dua mondmilito. Sufiĉis kapti muĝaĥidon kaj li tuj rezignis eĉ pensi pri rezisto aŭ fuĝo. Oni sidigas ilin en ZIL-130 (sovetia kamiono), la afganaj soldatoj ĵetas tien ŝafojn, manĝaĵojn, transdonas al la militkaptitoj mitraletojn kaj nur poste ili mem engrimpas.
Neniam mi forgesos eliron al urbo Kalato, oriente de Kandaharo. La duŝmanoj kutime okupis pafpoziciojn apud riverujoj, precipe proksime de la vojoj. Tiufoje ni antaŭis ilin, venis neatendite kaj mortigis multajn. Kun granda ŝoko rigardis mi kiel afganoj traktas la mortintojn. Ili ĵetis ilin kvazaŭ ŝtipojn sur infanteriajn batalveturilojn – la kadavroj jam estis duraj, malfleksaj. Poste oni alportis ilin al garnizono, forĵetis surteren, envicigis soldatojn kaj aranĝis mitingon por levi la batalspiriton.
Provizado[redakti]
Manĝaĵojn por la konsilistoj oni alportis el Kabulo ĉiumonate per aviadilo, laŭ mendoj: grenoj, sukero, fiŝaĵo kaj viando en ladskatoloj, alkoĥolaĵoj – po botelo da vodko, konjako, ĉampano kaj vino. La drinkaĵoj sufiĉis por unu monato, ne pli, ĉar post ĉiu operaco ni drinkis – tio helpis malstreĉiĝi.
Ankaŭ la afganoj drinkis, kvankam ne tiom multe. Manĝis ili selektive. Ekzemple dum Ramadano, kiam estas malpermesite manĝi aŭ trinki dum la tuta tago, en ĉeesto de kamaradoj ili ĉiuj fastis. Sed se oni alportas tion al afgano kiam li estas sola, do li manĝas kaj trinkas kun granda plezuro. Ja estis varmege kaj malsato turmentis ilin. Sed ĝenerale ili estis religiemaj, speciale en publikaj lokoj.
Foje mia VIS, afgana regimentestro, alvenigis filon kaj la etulo unuafoje ekvidis buteron. Estis varmege kaj ĝi degelis rapide. Li manĝis ĝin per la manoj, prenis per polmoj kaj metis en la buŝon. La regimentestro estis jam grizharulo proksimume 60-jara. Li servis ĉe ĉiuj reĝimoj, sed pereis dum operaco.
Fruktojn, legomojn kaj viandon ni aĉetis en bazaro, rande de la urbo. Tie infanoj jam parolis la rusan kaj la vendistoj estis fidindaj. Ni sciis ke oni ne venenos nin, ne enŝprucos ion en la fruktojn kiel jam okazis en aliaj lokoj. Tiuj antaŭzorgoj ne estis troaj. Foje konsilisto de la hospitalestro kaj lia edzino invitis al sia hejmo afganojn. Ili kune manĝis, drinkis, ĉio estis bone. Poste la afganoj foriris kaj la konsilisto kun sia edzino komprenis, ke ili estas venenitaj. Jam estis vespero, deĵorpostenoj forigitaj, do ne eblis eniri la urbon kaj neniu povis transporti ilin al la hospitalo. Ili mortis solaj en sia apartamento. Post tio oni ne plu nomumis konsilistojn al la hospitalo.
Mi supozis pro kio oni murdis lin. Ni kalkulis homoperdojn dum la operacoj. Kaj li vidis, ke en la hospitalon venas pli da soldatoj ol estis vunditaj dum la bataloj. Tio estis muĝaĥidoj, kiujn oni enhospitaligis kvazaŭ soldatojn de la afgana armeo. Li komencis esplori la aferon kaj pagis kontraŭ tio sian vivon.
Afgana salajro[redakti]
Ni ricevis po du salajroj – la sovetia deponiĝis en banko, la afgana estis pagata en loka valuto – afganio. Per la lasta ni pagis manĝaĵojn kaj aliajn aĉetojn, la reston deponis en banko. Post reveni al Sovetunio oni konvertis afganiojn al specialaj ĉekoj, kiujn oni akceptis en vendejoj destinitaj por la “afganoj” kiel oni nomas veteranojn de la Afgana milito. Mi sukcesis aĉeti aŭton Moskviĉ-2141, polvosuĉilon kaj magnetofonon. La reston mi decidis ŝpari por estonteco, sed baldaŭ tiuj vendejoj fermiĝis kaj la ĉekoj estis ŝanĝitaj kontraŭ rubloj, kiuj jam preskaŭ tute senvaloriĝis – mi povis nur aĉeti pelton por la filino. En tiu Moskviĉ mi veturis 11 jarojn ĝis la fundo elfalis. Poste mi fordonis ĝin al infanoj, kiuj frekventis gokartan klubon, kaj ili malmuntis ĝin.
Reveno[redakti]
En Afganio mi servis du jarojn, sed restis subkolonelo. Oni promesis post reveno doni al mi sekvan rangon, oni multon promesis tiam… Kiam mi memorigis pri tio, do unue en Moskvo kaj poste en Tjumeno aŭdis responde: “Mi vin al Afganio ne sendis”.
Oni neniam dorlotis nin per medaloj. Ekzistis neskribita regulo, laŭ kiu oni donas premion unufoje dum la tuta militservo en Afganio. La ordenon de la Ruĝa Stelo mi ricevis du semajnojn antaŭ la reveno. La signon “Pro malminado” mi devis ricevi, sed bedaŭrinde io fuŝis en la superaj instancoj kaj ĝi perdiĝis en burokrataj labirintoj. Ĝi donas neniujn formalajn avantaĝojn, sed gravas por la sapeisto.
Oni proponis al mi daŭrigi la militservon en Kamenec-Podolska milit-inĝeniera lernejo (Ukraina SSR), sed mi rifuzis. Antaŭnelonge okazis la Ĉernobila katastrofo, krome miaj parencoj loĝis en Kazaĥio, parencoj de la edzino en Fora Oriento, do veturi al ambaŭ estus tro longe kaj multekoste. Finfine mi elektis Tjumenon.
Sekva tasko estis kolekti la familion tra la lando. En Moskvo oni donis al mi neoficialan 10-tagan ferion. Mi kun la edzino veturis al Aĥalkalako, kie disiĝis – mi ekis al Tjumeno, ŝi – al Fora Oriento. En la Tjumena supera inĝeniera militlernejo oni tuj diris al mi, ke ĉiuj ferias, mankas laborfortoj, do mi ne esperu pri la ferioj, kiujn mi ne povis uzi dum la afgana militservo. Rekomencon por tiuj kelkaj monatoj mi ankaŭ ne ricevis – oni diris, ke ĝin devintus pagi alia fako de la Ministerio pri defendo.
Formiĝis tia dispozicio: la edzino laboras en la hospitalo en Aĥalkalako, la filino lernas tie en la tria ŝtupo de mezlernejo, la filo finas la okan ŝtupon en Lesozavodsko, mi servas en la militlernejo en Tjumeno. Sed almenaŭ loĝejon la “afganoj” tiam ricevadis rapide – la 7an de novembro mi jam havis ŝlosilojn de apartamento. Do jam eblis kunigi la familion en Tjumeno, sed… mankis la ferioj al mi. Mi sendis al la edzino telegramon: “Mi ricevis apartamenton en Tjumeno. Preni vin persone mi ne povas. Venu”.
Malnovaj amikoj donis al ŝi soldatojn el sapeista bataliono, kiuj helpis meti ĉiujn aĵojn en konteneron kaj riparis la apartamenton antaŭ redoni ĝin al la armeo. Kio atingis Tjumenon senrompe – tion ni uzis, kio rompiĝis – forĵetis, kaj tiel komencis la novan vivon. Fina reunuiĝo de la familio okazis printempe de 1987, kiam el Lesozavodsko revenis la filo, fininta la okjaran lernejon. Mi estis bonŝanculo, ĉar la veteranoj kiuj revenis post mi jam atendis loĝejojn po du-tri jaroj.
Ĝis 1992 mi instruis en la militlernejo. Kune kun aliaj instruistoj-“afganoj” ni klopodis transdoni nian batalsperton al estontaj oficiroj. En ekzercejo ni konstruis el sablo kaj ŝtonoj realismajn fortikaĵojn similajn al tiuj en Afganio.
Poste komenciĝis disfalo de la armeo kaj la lando. En januaro 1992 mi finis la militservon kaj jam en februaro eklaboris en la provinca stabo pri la civila defendo. En 1997 mi dungiĝis en TjumenNIIgiprogazo, kie gvidis la civildefendan fakon dum 15 jaroj.
Memoro[redakti]
Mi estas ano de la veterana konsilio de la militlernejo, renkontiĝas kun veteranoj de la Granda Patriota milito, eksaj kaj nunaj kursantoj de la militlernejo, mezlernejanoj. En Tjumeno el finlernintoj de 1967 restis kvar kursantoj kaj du komandestroj jam pli ol 80-jaraj.
Ĉiujare la 27an de julio ni renkontiĝas en la militlernejo, metas florojn antaŭ la monumento al la pereintaj kursantoj, inter kiuj estas la knabo el nia roto – Pjotr Derid, pereinta en 1983 en Afganio. Mi ĉion filmas, poste muntas filmetojn, skanas la fotojn kaj ni interŝanĝas ĉion per Interreto.
En 2017 okazis la 50a datreveno de nia lernokurso.