Melankolio

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
Eble iam... Indekso : Melankolio
de Eska
La sento
Aperis en Unuaj agordoj.

Melankolio

(Laŭ pentraĵo).


Kion ŝi vidas en hel' malproksima,
                 Kaj en la lumo radia,
Kion parolas malĝojo senlima,
                 Rigardo melankolia?...

Ĉu ŝi sopiras, ke tie bele,
                 Ke suno brilas por mondo,
Dum en ĉambreto ŝia malhele,
                 Kaj ŝi ne estas en rondo?

Aŭ eble flama kant' de l' birdetoj
                 Parolas pri l' am' ilia,
Pri vivo gaja, pri infanetoj,
                 Pri l' varma nest' familia?

Kaj ŝi envias, ĉar ŝia koro
                 Ne batis ankoraŭ ame
Neniu eble ŝin nomis "trezoro"
                 Neniu, premante flame,

Aŭ eble amo ŝia sincera
                 Ne trovis indan resenton?
Do ŝi ne kredas, ke l' amo vera
                 Feliĉo—kaj ne turmento.

Kiu divenos? Ĉu plendon portas
                 Ŝi sola en preĝo pia,
Ĉu pri pasinto sopire vortas
                 Rigardo melankolia?