Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin
(1826 - 1889)
Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin , konata per la pseŭdonimo Ŝĉedrin estas rusa verkisto kaj ĵurnalisto (1826-1889).
Kunlabori en Vikipedio Vikipedio proponas artikolon pri Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin.

KRISTNASKA FABELO[redakti]

 Ŝĉedrin-Saltikov estis unu el la ĉefaj reprezentantoj de la rusa literaturo. Tiu ĉi rakonto estas unu el la plej bonaj el liaj senmortaj “fabeloj”. Ĝi estis tradukita al Esperanto de Nikolaj Kabanov kaj publikigitan en la unua volumo de “La Revuo” (1906-1907), paĝoj 215-224.

La plej belan predikon diris hodiaŭ, okaze de la festo, nia vilaĝa pastro.

«Antaŭ multaj jarcentoj, - li diris, - en tiu ĉi sama tago alvenis en la mondon la Vero».

«La Vero estas eterna. Ĝi sidis antaŭ ĉiuj jarcentoj kun Kristo Homamemulo dekstre de la Patro, ĝi enkorpiĝis kun Li kaj ekbruligis sur la tero sian lumigilon. Ĝi staris ĉe la malsupro de la Kruco kaj kunkrucumiĝis kun Kristo; ĝi sidis en formo de lumradianta anĝelo apud Lia ĉerko kaj vidis Lian reviviĝon. Kaj, kiam la Homamemulo supreniĝis en la ĉielon, Li lasis sur la Tero la Veron, kiel la vivan ateston de Sia neŝanĝebla bonfavorado al la homa speco».

«De tiu tempo ne estas loketo en la tuta mondo, en kiun ne enpenetras la Vero, kaj kiun ĝi ne plenigas je Li. La Vero edukas nian konsciencon, varmigas niajn korojn, vivigas nian laboron, montras la celon, al kiu devas esti direktata nia vivo. La ĉagrenitaj koroj trovas en ĝi la malduban kaj ĉiam malfermitan rifuĝejon, en kiu ili povas kvietiĝi kaj konsoliĝi de okazaj maltrankvilaĵoj de la vivo».

«Nevere opinias tiuj, kiuj certigas, ke la Vero ien kaŝadis sian vizaĝon, aŭ - kio estas ankoraŭ pli maldolĉa - estis iam venkita de la malvero. Ne, eĉ en tiuj malĝojaj minutoj, kiam ŝajnis al ne malproksimen vidantaj homoj, ke triumfas la patro de l’ mensogo, efektive triumfìs la Vero. Ĝi sola ne havis maleternan karakteron, ĝi sola neŝanĝeble iradis antaŭen, eletendante super la mondo siajn flugilojn kaj lumigante ĝin per sia ĉiama lumo. La ŝajna triumfo de la mensogo distriĝis, kiel peza sonĝo, kaj la Vero daŭrigis sian iradon».

«Kune kun la pelataj kaj malaltigitaj, la Vero malsupreniris en subteraĵojn kaj penetris en intermontojn. Ĝi survenis kun la veremuloj sur brullignarojn kaj staris kune kun ili antaŭ la turmentistoj. Ĝi disblovis en animojn de veremuloj la sanktan flamon, forpelis de ili la pensojn de malgrandanimeco kaj de perfido; ĝi instruis ilin suferi dolĉe. Vane la servistoj de la patro de l’ mensogo kredis triumfi, vidante tiun ĉi triumfon en tiuj materialaj signoj, kiujn prezentis la ekzekutoj kaj la morto. La plej severegaj ekzekutadoj estis senfortaj por rompi la Veron, kaj male donis al ĝi pli grandan allogantan forton. Ĉeestante ĉe tiuj ĉi ekzekutadoj la simplaj koroj ekbrulis, kaj en ili la Vero trovis novan favoran teron por semado. La brullignaroj flamigis kaj formanĝis la korpojn de la veremuloj, sed de la flamo de tiuj ĉi brullignaĵoj ekbrulis sennombra multo da lumigiloj, simile kiel, dum paska nokta meso, de la flamo de unu ekbruligita kandelo subite eklumas tuta preĝejo per miloj da kandeloj».

«En kio do konsistas la Vero, pri kiu mi paroladas kun vi? Al tiu ĉi demando respondas la evangelia ordono. Antaŭ ĉio amu Dion, kaj poste amu la proksimulon, kiel vin mem. Tiu ĉi ordono, malgraŭ sia mallongeco, enhavas en si tutan saĝecon, tutan sencon de la homa vivo».

«Amu Dion - ĉar Li estas Vivdonanto kaj Homamemulo, ĉar en Li estas la fonto de la bono, de la morala beleco kaj de la Vero. En Li estas la Vero. En tiu ĉi preĝejo mem, kie fariĝas la sensanga oferado al Dio, fariĝas ankaŭ senĉesa mesado al Vero. Ĉiuj ĝiaj muroj estas trapenetritaj de la Vero, tiel ke vi, - eĉ la plej malbonaj el vi, - enirante en preĝejon, sentas vin kvietigitaj kaj bonkoriĝintaj. Tie ĉi antaŭ la vizaĝo de la Krucumito vi trankviligas viajn malĝojojn; tie ĉi vi trovas la trankvilon por viaj malpacigitaj animoj. Li estas krucumita pro la Vero, kies radioj elverŝiĝis de Li sur la tutan mondon, - ĉu via spirito malfortiĝos antaŭ atakantaj vin elprovaĵoj?».

«Amu la proksimulon, kiel vin mem - tia estas la dua duono de la Krista ordono. Mi ne parolos pri tio, ke sen amo al proksimulo neebla estas la komunvivado, - mi diros malkaŝe, sen priparolaĵoj: tiu ĉi amo, per si mem, sen ĉiaj flankaj konsideroj, estas la beleco kaj la ĝojego do nia vivo. Ni devas ami la proksimulon ne pro la reciprokeco, sed pro la amo mem. Ni devas ami senĉese, rezignacie, pretaj oferi nin mem, kiel la bona pastro oferas sin mem por la ŝafoj».

«Ni devas celadi helpi al la proksimulo, ne kalkulante, ĉu li rekompencos aŭ ne rekompencos la faritan al li servon; ni devas defendi lin de la malfeliĉoj, se eĉ la malfeliĉo minacus pereigi nin mem; ni devas protekti lin antaŭ la fortuloj de tiu ĉi mondo; ni devas iri por li bataladi. La sento de la amo al la proksimulo estas plej supera trezoro, kiun posedas nur la homo, kaj kiu diferencigas lin de aliaj bestoj. Sen ĝia viviganta spirito ĉiuj homaj aferoj estas malvivaj, sen ĝi malklariĝas kaj iĝas nekomprenebla la celo mem de la ekzistado. Nur tiuj homoj vivas plenegan vivon, kiuj flamas je la amo kaj je la rezignacio; nur ili solaj konas la verajn ĝojojn de la vivo».

«Tiele, ni amu Dion kaj unuj la aliajn - tia estas la senco de la homa Vero. Ni serĉu ĝin kaj iru laŭ ĝia vojo. Ni ne timu la intrigojn de l’ mensogo, sed bonege kontraŭstarigu kontraŭ ili la de ni trovitan Veron. La mensogo malhonoriĝos, do la Vero restos kaj varmigos la korojn de la homoj».«Nun vi revenos en viajn hejmojn kaj gajiĝos pro la festo de la Naskiĝo de Nia Dio kaj Homamemulo. Sed ankaŭ meze de via gajado vi ne forgesu, ke kun Li venis en la mondon la Vero, ke ĝi dum ĉiuj tagoj, horoj kaj minutoj ĉeestos inter vi, kaj ke ĝi prezentas per si tiun sanktan fajron, kiu lumigas kaj varmigas la homan ekzistadon».

Kiam la pastro finis kaj de la ĥorejo estis ekkantata: «Estu benita la nomo dia», en la tuta preĝejo traportiĝis profunda ekspiro. Kvazaŭ la tuta amasego da preĝantoj jesigus per tiu ĉi ekspiro: «jes, estu benita!».

Sed el la ĉeestantoj en la preĝejo plej atente aŭskultadis la vortojn de la pastro la dekjara filo de posedantino de malgranda terpeco, Serĉjo Ruslancov. Iatempe li eĉ elmontris ekscitiĝon, liaj okuloj pleniĝis je larmoj, la vangoj flamis kaj li mem tutkorpe antaŭeniĝis, kvazaŭ li volus ion demandi.

Mario Sergiido Ruslancov estis juna vidvino kaj havis malgrandetan biendomon en la vilaĝo mem. Kun servuta rajto en la vilaĝo estis sep biendomoj, troviĝantaj unu nemalproksime de la aliaj. La terposedantoj havis nur malgrandajn pecojn da tero, kaj Teodoro Pavlido Ruslancov estis el ili la plej malriĉa; li havis nur tri vilaĝanajn familiojn kaj dek domajn servutulojn. Sed tial ke oni lin preskaŭ ĉiam elektis por diversaj oficoj, la oficservado helpis al li formi negrandan kapitalon. Kiam okazis la liberigo de la servutuloj, li ricevis, kiel terposedanto, privilegian pagon por la deviga vendo de tero, kaj daŭrigante la terkulturadon sur la terpeco restinta post deviga vendo de tero al liberiĝintaj vilaĝanoj, li povis de tago al tago ekzistadi.

Mario Sergiido edziniĝis je li tuj post la liberigo de la servutuloj, kaj post unu jaro ŝi estis jam vidvino. Teodoro Pavlido estis pririgardinta rajde sian arbaran terpecon, la ĉevalo iom ektimis, deĵetis lin de la selo, kaj li rompis al si la kapon je arbon. Post du monatoj la juna vidvino naskis filon.

Mario Sergiido vivis pli ol modeste. Terkulturadon ŝi ĉesigis, farmedonis la teron al vilaĝanoj kaj por si konservis la biendomon kun negranda terpeco, sur kiu estis plantita ĝardeneto kun negranda legomejo. Ŝia tuta mastraĵa viva inventaro konsistis el unu ĉevalo kaj el tri bovinoj; tuta servantaro - el unu familio de domaj eksservutuloj, familio konsistanta el ŝia maljuna infanistino kun la filino kaj kun la edziĝinta filo. La infanistino zorgadis ĉion en la domo kaj vartis la malgrandetan Serĉjon; ŝia filino estis la kuiristino; la filo kun edzino zorgadis la brutaron, birdaron, prilaboradis la ĝardenon, legomejon k.t.p. La vivo fluis senbrue. La bezono ne sentiĝis: brullignoj kaj ĉefaj vivbezonaĵoj estis neaĉetataj, do rilatc la aĉetoj preskaŭ entute ne ekzistis postulado. La hejmuloj diris: «Kvazaŭ en paradizo ni vivas». Mario Sergiido mem ankaŭ forgesis, ke ekzistas en la mondo alia vivo. Nur Serĉjo iatempe maltrankviligis sin. Komence li kreskis bone, sed, alproksimiĝante al sep jaroj, li komencis elmontri la signojn de ia malsanema impresemeco.

Li estis knabo kapabla, modesta, sed kune malforta kaj malsanema. De la sepjara aĝo Mario Sergiido eklernigis lin; komence ŝi mem instruis, sed poste, kiam la knabo alproksimiĝis al la dekjara aĝo, la instruadon partoprenis la pastro. Oni intencis lernigi Serĉjon en gimnazio, do sekve estis necese sciigi al li la unuajn elementojn de la klasikaj lingvoj. La tempo proksimiĝis, kaj Mario Sergiido pensis kun granda maltrankvilo pri la estonta disiĝo kun sia filo. Nur je l’ kosto de tiu ĉi disiĝo estis eble atingi la edukajn celojn. La gubernia urbo estis malproksima; tien transmigri kun ŝiaj negrandaj enspezoj ne ŝajnis eble. Ŝi jam interkorespondis pri Serĉjo kun sia frato, kiu vivis en gubernia urbo, havante negrandan oficon, kaj antaŭ nelonge ŝi ricevis leteron, per kiu la frato konsentis akcepti Serĉjon en sian familion.

Reveninte el la preĝejo, dum tetrinkado, Serĉjo daŭrigis ekscitiĝadi.

- Mi, panjo, volas vivadi laŭ Vero! - ripetadis li.

- Jes, karulo, en la vivo estas ĉefa la Vero, - trankviligis lin la patrino - nur via vivo estas ankoraŭ en estonteco. La infanoj ne vivas, kaj eĉ ne povas vivi, alie ol laŭ Vero.

- Ne, mi ne tiel volas vivi; la pastro diris, ke tiu, kiu vivas laŭ Vero, devas defendadi la proksimulon kontraŭ ofendoj. Jen kiel estas necese vivi, ĉu mi do tiele vivas? Jen, antaŭ mallonge oni vendis la bovinon ĉe Ivano Malriĉulo. Ĉu mi defendis lin? Mi nur rigardis kaj ploris.

- Jen en tiuj ĉi larmoj estas via infana Vero. Vi eĉ ne povis fari ion alian. Oni vendis la bovinon ĉe Ivano Malriĉulo laŭ la leĝo, pro ŝuldoj. Ekzistas tia leĝo, ke ĉiu devas pagi siajn ŝuldojn.

- Panjo! Ivano ne povis pagi. Se li eĉ deziris, li ne povis. Kaj la vartistino diras: en la tuta vilaĝo ne ekzistas pli malriĉa vilaĝano ol li. Kia do estas tio ĉi Vero?

- Mi ripetas al vi, ekzistas tia leĝo, kaj ĉiuj devas plenumi la leĝon. Ĉar la homoj vivas en societo, ili ne havas rajton malŝati siajn devojn. Estus pli bone, se vi pensus pri lernado. Jen via Vero. Vi lernos en gimnazio, estu diligenta, kondutu modeste, kaj tio ĉi signifos, ke vi vivas laŭ Vero. Mi ne amas, kiam vi tiel ekscitiĝas. Kion ajn vi vidas, kion ajn vi aŭdas, ĉio iel enfalas en vian koron. La pastro paroladis ĝenerale; en preĝejo eĉ neeble estas paroladi alie. Nun vi rilatigas tion ĉi al vi. Preĝu por proksimuloj: pli ol tion ĉi eĉ Dio ne postulos de vi.

Sed Serĉjo ne trankviliĝis. Li kuris en la kuirejon, kien tiutempe kunvenis la servantaro kaj trinkis pro la festo teon. La kuiristino Stepanido klopodadis apud forno kun forna forko kaj ĉiuminute eltiradis poton kun bolanta grasa brasika supo. La odoro de la viando kaj de la festa kukaĵo trapenetris la tutan aeron.

- Vartistino, mi vivos laŭ Vero! - anoncis Serĉjo.

- Jen de kia aĝo vi ekintencis! - ŝercis la maljunulino.

- Ne, vartistino, mi donis al mi honestan parolon! Mi mortos por la Vero, sed jam ne submetiĝos al malvero!

- Ha, mia karulo, jen kio enfalis al vi en la kapon!

- Ĉu vi ne aŭdis, kion paroladis la pastro en la preĝejo? Por la Vero vivon oni devas oferadi. Jen! Iri bataladi pro la Vero ĉiu devus!

- Certe, kion alian paroladi en preĝejo! Por tio ekzistas la preĝejo, ke en ĝi oni aŭskultas pri la piaj aferoj. Nun vi, karulo, aŭskultu, sed ankaŭ prikonsideru!

- Kun la Vero estas necese vivi singardeme, - rezone diris la laboristo Grigorio.

- Pro kio, ekzemple, ni kun la patrino trinkas teon en manĝoĉambro, vi do: en kuirejo? Ĉu tio ĉi estas la Vero? - flamiĝadis Serĉjo.

- Nu, kvankam ne la vero, sed tiel iras de l’ antikvo. Ni estas simplaj homoj, por ni bone estas eĉ en kuirejo. Se ĉiuj en manĝoĉambron irus, la ĉambroj mankus.

- Vi, Sergio Teodorido, jen kio, - denove ekparolis Grigorio: - kiam vi estos plenaĝa, sidu kie vi volas: aŭ en manĝoĉambro, aŭ en kuirejo. Sed kiam vi estas malgranda, sidu kun la panjo. Pli bonan Veron ol tiun ĉi vi en via aĝo vi ne trovos! Alvenos ja la pastro por tagmanĝi, kaj li diros al vi tion saman. Ni faras multon: kaj brutaron ni zorgas, kaj teron prilaboras, sed al sinjoroj tio ĉi ne decas. Jen!

- Do ja tio ĉi estas la malvero mem!

- Sed laŭ mia opinio tiel: se la sinjoroj estas bonaj, kompatemaj, tio ĉi estas ilia Vero. Se do ni, laboristoj, fervore servadas al sinjoroj, ne trompas, diligentas, tio ĉi estas nia Vero. Bone estas eĉ jam tio, se ĉiu gardas sian Veron. Estis, por ia tempo, silento. Serĉjo videble volis ion rediri, sed la argumentoj de Grigorio estis tiel bonkoraj, ke li konfuziĝis.

- En nia lando, - unua interrompis silenton la vartistino - de kie ni kun via panjo alveturis, vivis la bienhavanto Razsoŝnikov. Komence li vivis kiel la aliaj, kaj subite ekvolis vivi laŭ Vero. Kaj kion do li finfìne faris? Li vendis la bienon, disdonis monon al malriĉeguloj, li do mem iris migradi... De tiu tempo oni jam ne lin vidis.

- Ha, vartistino, jen vera homo li estas!

- Sed interalie lia filo servadis en Peterburgo, en regimento! – aldiris la vartistino.

- La patro bienon disdonis, sed la filo restis kun nenio... Oni demandu la filon, ĉu estas bona la patra Vero? - elkonsideris Grigorio.

- Ĉu la filo ne komprenis, ke la patro laŭ Vero agis? - ekdefendis Serĉjo.

- Ne, li tute ne tre komprenis tion ĉi, sed eĉ provis juĝe procesi. Por kio do, li diras, la patro sendis min en regimenton, se mi nun nenion havas, por min tenadi.

- En regimenton sendis… havas nenion por min tenadi… - meĥanike ripetis Serĉjo post Grigorio, konfuziĝante inter tiuj ĉi kontraŭstaraĵoj.

- Kaj mi havas unu okazon en memoro, - daŭrigis Grigorio: - imitis tiun ĉi saman Razsoŝnikov ĉe mi en la vilaĝo unu vilaĝano. Martino li estis nomita. Ankaŭ ĉiun monon, kiun li havis, li disdonis al malriĉeguloj, konservis nur la dometon por sia familio, li do mem surmetis trans ŝultro sakon, kaj ekiris, kiel ŝtelisto, nokte, kien la okuloj rigardis. Nur, jen, li forgesis elpreni pasporton Nu, post unu monato oni lin resendis hejmen kiel krimulon, kun arestitoj.

- Pro kio do? Ĉu li faris ion malbonan? - rediris Serĉjo.

- Nu kvankam ne malbonan, mi diras ne pri tio ĉi, sed pri tio, ke por vivi laŭ Vero singardemo estas necesa. Sen pasporto iradi ne estas permesate. Nu jen! Tiel ĉiuj disiros, laboron lasos, nenia trankvilo estos por ili, vagantoj...

La teo fìniĝis. Ĉiuj sin levis de la tablo kaj preĝis.

- Nu, ni nun tagmanĝos, - diris la vartistino - iru, karulo, al panjo, sidu kun ŝi; baldaŭ eble la pastro kun edzino venos.

Efektive, ĉirkaŭ la dua horo alvenis la pastro kun sia edzino.

- Mi, patro, laŭ Vero vivos! Mi pro la Vero bataladi iros! - salutadis la gastojn Serĉjo.

- Nu, jen kia batalanto eltroviĝis. Tia malgranda, kaj jam al batalado prepariĝis - ŝercis la pastro.

- Li tedis al mi. De matene li parolas ĉiam pri tio sama, - diris Mario Sergiido.

- Nenion signifas, sinjorino. Li parolos, parolos kaj forgesos.

- Ne, mi ne forgesos! - insistis Serĉjo - Vi mem antaŭ mallonge parolis, ke oni devas laŭ Vero vivi... en preĝejo vi parolis!

- Por tio la preĝejo estas starigita, ke en ĝi oni anoncu pri la Vero. Se mi, la pastro, ne plenumus mian devon, tiam la preĝejo mem rememorigus pri la Vero. Kaj krom mi, ĉia vorto, kiu estas elparolata en ĝi, estas la Vero, nur la krueliĝintaj koroj povas resti surdaj al ĝi…

- Vivi do kiel?...

- Kaj vivi oni devas laŭ Vero. Jen, kiam vi plenaĝa estos, tiam vi komprenos la Veron en tuta amplekso, sed ĝis tiam sufìĉos por vi tia Vero, kiu estas propra al via aĝo. Amu panjon, havu estimon al pli maljunaj, lernu diligente, kondutu modeste: jen via Vero.

- Do ja turmentitoj… Vi mem antaŭ mallonge diris…

- Ekzistadis ankaŭ turmentitoj. Pro la Vero decas suferi eĉ ofendojn. Nur ne venis ankoraŭ por vi la tempo pripensadi pri tio ĉi.

- Turmentitoj... brullignaroj... - murmuretis Serĉjo en konfuzo.

- Sufiĉe! - malpacience ekkriis Mario Sergiido.

Serĉjo silentiĝis, sed dum la tuta tagmanĝo li restadis enpensa. Dum la tagmanĝoj, estis ĉiutagaj interparoloj pri la vilaĝaj aferoj. Rakontoj iradis post rakontoj, kaj ne ĉiam el ili elmontriĝis, ke la Vero triumfis. Por propre diri, estis nek Vero, nek malvero, sed la ordinara ĉiutaga vivo, en tiuj formoj kaj kun tiu kontraŭflanko, al kiuj ĉiuj de antikve alkutimis. Serĉjo sennombre multajn fojojn aŭdis tiujn ĉi interparolojn, kaj neniam li tre ekscitiĝis pro ili. Sed ĉitiutage lian ckzistaĵon trapenetris io nova, kio instigis kaj ekscitis lin.

- Manĝu! - devigis lin la patrino, vidante, ke li preskaŭ tute ne manĝas.

- In corpore sano, mens sana, - de sia flanko aldiris la pastro. - Obeu panjon, per tio ĉi vi plej bone montros vian amon al patrino. Oni devas ami la Veron, sed imagi sin turmentito sen kaŭzo, tio ĉi estas jam vanteco.

Nova rememorigo pri la Vero maltrankviligis Serĉjon; li klinis sin al la telero kaj penis manĝi, sed subite ekploregis. Ĉiuj ekklopodis kaj ĉirkaŭis lin.

- Ĉu la kapo doloras? - eldemandis Mario Sergiido.

- Doloras, - respondis li per malforta voĉo.

- Nu, iru, kuŝigu vin en liton. Vartistino, kuŝigu lin!

Oni lin forkondukis. La tagmanĝo interrompiĝis por kelkaj minutoj, ĉar Mario Sergiido ne eltenis sin kaj foriris tuj post vartistino. Fine ili ambaŭ revenis kaj anoncis, ke Serĉjo ekdormis.

- Nenion signifas, li eldormos kaj restaros! trankviligis Marion Sergiidon la pastro.

Je l’ vespero, tamen, la kapdoloro ne nur ne pasis, sed aperis la febro. Serĉjo nokte maltrankvile sin levis de lito kaj ĉiam palpis ĉirkaŭ si per la manoj, kvazaŭ li ion serĉus.

- Martino... kiel arestito, por la Vero... kio do tio ĉi estas? - murmuretis li senlige.

- Kian Martinon li rememoras? - ne povante kompreni, sin turnis Mario Sergiido al vartistino.

- Ĉu vi memoras, ĉe ni en la vilaĝo estis vilaĝano, kiu foriris de sia hejmo por nomo Krista ... Antaŭ mallonge Grigorio rakontis al Serĉjo.

- Ĉiam vi rakontas malsaĝaĵojn - ekkoleris Mario Sergiido: - tute neeble estas lasi iradi al vi la knabon.

Sekvantan tagon, post frumatena meso, la pastro proponis veturi al la urbo por kuracisto. La interspaco ĝis la urbo estis kvardek verstoj, tiel ke neeble estis esperi la alveturadon de kuracisto pli frue, ol nokto. Kaj la kuracisto, oni devas diri, estis tre maljuna, nesperta; li uzadis neniam aliajn rimedojn ol opodeldokon, kiun li ordonadis kaj ekstere kaj interne. En la urbo oni diris pri li: «Medicinon li ne kredas, sed opodeldokon kredas».

Nokte, ĉirkaŭ la dek-unua horo, la kuracisto alvenis. Li esploris la malsanulon, palpis la pulson kaj anoncis, ke ekzistas «febreto». Poste li ordonis surfroti la malsanulon per opodeldoko kaj devigis lin engluli du pilolojn el ĝi.

- Estas febreto, vi jen vidos, ke per opodeldoko ĉio tuj malaperos! - konvinke li anoncis.

La kuraciston oni nutris kaj kuŝigis por dormi. Serĉjo la tutan nokton sin ĵetadis kaj flamadis kiel en fajro. Kelkajn fojojn oni vekis la kuraciston, sed li ripetadis ordoni opodeldokon kaj daŭrigis certigi, ke matene ĉio nepre malaperos. Serĉjo deliris; en deliro li ripetadis: «Kristo... Vero... Razsoŝnikov... Martino....» kaj daŭrigis palpi ĉirkaŭ si, elparolante: «kie? kie?...».

Matene tamen li trankviliĝis kaj ekdormis.

La kuracisto forveturis dirinte: «Jen vi vidas» kaj rimarkigante, ke en la urbo lin atendas aliaj malsanuloj.

Tuta tago pasis inter timo kaj espero. Ĝis kiam ekstere estis lume, la malsanulo sentis sin pli bone, sed la falo de la fortoj estis tiel granda, ke li preskaŭ ne parolis. Kune kun krepusko denove aperis «la febreto» kaj la pulso komencis bati pli rapide. Mario Sergiido staris apud lia lito kun senparola teruro, penante ion kompreni kaj ne komprenante.

Opodeldokon oni lasis; la vartistino almetis al la kapo de Serĉjo vinagrajn kompresojn, almetis mustardaĵojn, trinkigis infuzon de tiliaj floroj, unuvorte, trafe kaj maltrafe uzis ĉiujn rimedojn, pri kiuj ŝi aŭdis, kaj kiuj estis sub la mano.

Je l’ nokto komenciĝis la agonio. Je la oka horo de l’ vespero aperis la luno, kaj tial ke la fenestraj kurtenoj erare ne estis mallevitaj, sur la muro formiĝis granda hela makulo. Serĉjo sin levetis kaj etendis al ĝi la manojn.

- Panjo! - murmuretis li: - rigardu! Tuta en blanka... tio ĉi cstas Kristo... tio ĉi... Vero... post Li… al Li...

Li renversis sin sur kusenon, infane ekploretis kaj mortis. La Vero montretis sin antaŭ li kaj plenigis lian ekzistadon per riĉego; sed la nefortikiĝinta koro de la knabo ne eltenis la pleniĝon kaj disrompiĝis.

Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin - El rusa lingvo tradukis Nikolaj Kabanov

(“La Revuo”, I, 1906-1907, paĝoj 215-224)