Mi amas vin… Kial vi min malamas?

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Indekso : Mi amas vin… Kial vi min malamas?
de Rosalía de Castro
Tradukita de Vikifontaro
El la libro En las orillas del Sar (1884)

Mi amas vin… Kial vi min malamas?
Mi malamas vin… Kial vi min amas?
Sekreto estas tiu la plej trista
kaj mistera de l' animo.

Sed ĝi estas vero… Vero
dura kaj turmentiga!
Vi malamas min ĉar mi vin amas;
mi amas vin ĉar vi min malamas.