Mi vokas vin!

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Mi vokas vin! (1918)
de J. Vec
El: "La Laboro"

Ĉiumonata membrogazeto de Odense Esperanto Forening kaj Esperanta Klubo Unueco

El Februaro 1918.

Mi vokas vin!
Vi genularo!
Vin, kun la helaj, vidantaj okuloj.
Kiu la sunon ankoraŭ ne timas!
Vin mi vokas,
Kun la okuloj.
La entuziasmigeblaj.
Venu kun mi,
Kiuj demandas ne
Kioma da gajno?
Ĉu ankaŭ efikos?
Vi kurigantaj
Ĉiam antaŭen,
Ne strabantaj
Dekstren, maldekstren,
Venu kun mi,
Ke ni starigu sur superaĵo
La karan signon,
La verdan stelon.
Ke ĝi bemigu
Ebenan la vojon
Al la malmovigebla amaso.
Mi vokas Vin, sed mi vokas al Vi:
Vi ne trovos gajnon,
Ja eĉ ne dankon!
La vojo de pioniroj
Estas penadoplena,
Tial nur Vi,
Kun la entuziasmigeblaj,
Esperogajaj okuloj!
Vi nur venu kun mi
Ĉiam antaŭen!