Mia Ĝardeno

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
Ŝipo Indekso : Mia Ĝardeno (1912)
de Wiktor Elski
Tagiĝe
Aperis en Unuaj agordoj.

En la ĝardeno de miaj revoj
La diversforma kreskas floraro,
Apude bluas senlima maro,
Super ĝi flugas blanketaj mevoj.

De miaj revoj en la ĝardeno
Karaj trezoroj troviĝas ĉie,
La supermara stelo radie
Lumigas florojn. For de ĉagreno,

De l' homamaso mi iras ĉiam
Mian ĝardenon kaj mia staro
Komence estas ĉe l' bord' de l' maro
Kie mi revas aŭ ploras tiam.

Penso forkuras en malproksimon,
Ĉar maro finon havas nenian,
Okul' serĉante la celon ian
Vane rigardas de l' mar' senlimon.

Poste mi iras tra l' voj' ĝardena,
Kie kreskadas diversaj floroj:
Unuj, ĝi estas mortintaj koroj
Kun mi batintaj dum vivo pena.

Ĉe unu floro kaptas min flamo,
Okul' larmiĝas ĉe la alia,
Ĉe l' flor' velkinta -- la amo mia
Revenas penson, unua amo...

En la angulo plejfreŝa floro
Kreskas gracia, alta lilio.
Sur ĝi neĝblanka ĉiu folio,
En la kaliko larm' de l' doloro.

Tiu lilio simbol' plejvera,
Lasta ĝi venis ĝardenon mian,
En la animon la harmonian
Pacigon donis lili' mistera. En tiu regno mia festeno,
Sent' tie spiras el ĉiu floro,
El ĉiu fluas rava odoro
De miaj revoj en la ĝardeno.

Post ĉiutagaj malaltaj devoj,
Trovas konsolon mi forkurante
Kaj repaciĝon, per pens' migrante
En la ĝardeno de miaj revoj.