Mia Libro

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Mia Libro (1918)
de Peter Bondesen
La poemo el: La Laboro, membrogazeto de Odense Esperanto Forening, Danio, - junio 1918.

1-2-3


Ĉesis la tempo de l' taga laboro,
brilas silente la hejma kandel'.
Venu, la gastoj, kun tonriĉa horo,
gvidu animon al serĉata cel'.
Birdofacile ekflugas trans limon
penso al la fruktodona vizit',
vi, mia libro, alportu animon
al la altejo de l' homa spirit'.

Forte, bruege la libro raportas
pri batalado por nia liber'.
Nomo prapatra, neniam ĝi mortas
kiel venkinto de granda danĝer'.
Sange vivplene ni trovas esprimon
de netimema, heroa milit',
nova kuraĝo trablovas animon,
ĝi parenciĝas kun norda granit',

Jen la floraro ! Per multaj koloroj
brilas kaj logas nin la poezi',
sunaj radioj kaj mildaj odoroj
fluas riĉige al la fantazi'.
Ĉio pensita de koro varmega
nin instigadas al amo sur ter',
amo al homo, al mondo ĉarmega —
en la beleco ripozas la ver'.


4-5


Kaj sub la pala, arĝenta stelaro
studis, meditis grizhara saĝul'.
De la abismo sentencjuvelaro
lumas lernige al nia okul'.
Oni divenis enigmon naturan,
solvis sekreton de l' mara profund'.
Ofte ni trovas konsilon maturan —
tie la voj' al evito de l' vund'!

Tamen plej alte la libron mi ŝatas,
kiu la vivon ellernas al mi,
kie la hom' kompateme rilatas
kun malriculoj - mi dankas al ĝi.
Se ni ekstermus la pezan mizeron,
ĉie helpadis per milda ofer',
tiam ni ĝoje ekvidos someron
ekaperantan al tagluma ter'!