Milito prijura 1952 SR

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Scienca Revuo Arkivo PDF

MILITO, PACO KAJ MONDORGANIZO EN LA LUMO DE LA KRISTANA PILOZOFIO PRIJURA

univ. prof. d-ro Alfred Verdroß-Droßberg, Wien

Fonto "Der Turm" trad. Adolf Halbedl

Dekuma klasifikado: 141.31 : 355.01 : 341

La kristana filozofio prijura okupis sin dekomence pri la problemo de la paco. Oni eĉ povas diri. ke ĝi cirkulas ĉirkaŭ ĉi tiu problemo, ĉar ĝi eliras ne de izolitaj normoj de la juro, sed de la tuto de la juro, de la jurordo. En tios. Aŭgusteno supreniras de la plej malgranda ordunuo, la familio, laŭgrade ĝis la ordo de la mor.do. Do ne estas kontesteble, ke la kristana filozofio elorigine celas ordon de la mondo. Tamen la ĉefa doktrino kristana — kontraŭ la doktrino de iuj sektoj — ne malakceptis Ia militon mem. sed diferencigis de post antikvaj tempoj justajn kaj la maljustajn militojn. Sed ĉar nun la ĉarto de Ia nova organizo por la sekureco de la mondo mal- akceptis la militon kiel rimedon de la repacigo kaj pravigo. tial la kristana filozofio prijura unuavide ŝajnas kontraŭi al la nova mondjuro.

Sed pli detala esploro de ĉi tiu problemo donas tute alian rezultajon. Sciu, ĝi montras al ni — kion oni plej ofte ne vidas —• ke ankaŭ la justa milito estas rekonita de la kristana filozofio prijura nur sub certaj kondiĉoj. kiuj ĉesas esti plenumitaj kiam ekfunkcias la sekuriga organizo de la mondo.

Ĝi tion pruvi mi provos ĉi tie. Sed por tio necesiĝas, antaŭc skizi la traktatan doktrinon.

Laŭ la kristana filozofio prijura la justeco de milito dependas de tri kon- diĉoj. Gin devas proklami plej supera aŭtoritato (eutoritas principis), plie ĝi devas kontraŭi al maljusto de la kontraŭulo (justa causa) kaj ankaŭ sub- jektive esti farata kun la intenco, pravigi la justecon kaj nur la juston (in- tentio recta). Nur tia milito estas bcllum iustum. Kontraŭe ne estas ĝuste aserti. ke la kristana filozofio prijura rekonis nur la militon defendan. Pri tio ne decidas defendo aŭ atako. sed. ĉu la milito estas farata kontraŭ ŝtato, kiu unua agis maljuste, aŭ ĉu ĝi estas direktita kontraŭ Stato senkulpa. En la lasta kazo temas pri maljusta, en la unua pri justa milito, por kiu distingo oni nc bezonas pripensi. ĉu kontraŭ la interŝtata juro la maljusto de la kon- traŭulo konsistas el jurkontraŭa atako aŭ cl ia alia faro, kiun Ii okazigis sur sia teritorio. Do, laŭ la kristana filozofio prijura la justa milito estas aprobebla rimedo de pravigo (sukcesigo de la justo). Gi estas — kiel diris la hispana juristo T o s t a d o „executio iustitiae". Malc ĉiaj aliaj militoj. farataj por trudi ion. kio ne estas justa prctendaĵo, estas malpcrmesitaj. Precipe la_ militoj akiraj. kiel la militoj por subigo kaj ekspluatado estas "bella iniusta".

Sed ĉi tiu montro de la kristana doktrino primilita laŭ la kutimaj klarigoj ne estas ties lasta parolo. Gia tuta senco klariĝas nur, sc ni ekkomprenis, ke tiu doktrino kreiĝis en la batalo kontraŭ tiu herezo, kiu entute malakceptis la uzon de potenco. Kontraŭ ĉi tiu kompreno emfazas ekz. s. Tomaso de A q u i n o. kc oni devas difercncigi la potencon unuopulan kaj !a potencon de la ŝtato. Tiu povas alvoki la ŝtatan juĝiston kaj tie serĉi sian rajton, kiam li opinias sian rajton ofendita. Sed la ŝtato estas, laŭ li, la plej supera potcnco de i' ordo: tial ĝi havas !a taskon. mem rcaligi !a juron, internc kaj eksteren. ĉar super la ŝtatoj ne estas pretoro. Do ni konstatas, ke la perraesebleco de la milito kiel rimedo de la sinhelpo en la altrudo dc rajtoj estas motivita per tio, ke ne ekzistas aŭtoritato super la Stato, al kiu povus sin turni la ŝtatoj ofenditaj en siaj rajtoj, por tic trovi sian rajton. Tiel la milito praviĝis kiel surogato de tiam ne ekzistanta potenco supcr ŝtato. Ci tiun ideon esprimis precipc klare la lasta granda reprezentanto de hispana doktrino pri 1' interŝtata juro, Francisko S u a r e z, en sia verko ,X>e legibus ac Deo lcgislatore". Tie li skribis: „Kiel por la daŭrigo de la paco en ŝtato estas necesa decida potenco por la punigo dc krirao, tiel ankaŭ en la mondo, — por ke la diversaj Statoj povu vivi pace — necesiĝas potenco. por puni la krimojn de unu ŝtato kontraŭ alia. Sed ĉi tiu potenco ne ekzistas. Tial estas necese. kc ĉi tiu povo apartenu al la ĉefo de 1' ofendita ŝtato. kies subulo la kontraŭulo estas pro sia maljusto. — Do la milito estas pcrmesita kiel justa kondamno al puniĝo."

Laŭ tio la kristana filozofio prijura eliras de la opinio. ke la juro ne estas suino de normoj. kiuj dircktiĝas nur al la bona volo de 1' homoj en ŝtatoj. sed ke ĝi formas sankciitan ordon. kiu postulas procedi perforte kontraŭ la ofendinton de rajto. Sed ĉar tiam cn la komunumo de la ŝtatoj superŝtata potenco ne ekzistis. tial la reago kontraŭ la maljusto devis esti lasata al la Stato ofendita, krom kiu estis neniu por malhelpi la maljuston.

La kristana filozofio prijura en tio ne pretervidis, ke la ŝtatisto, kiu juste intencas ekmiliti, staras antaŭ treege malfacila tasko. Ĉar li devas — laŭ la aserto de V i t o r i a, fondinto de la hispana doktrino pri la interŝtata juro — severe demandi sian konsciencon, ĉu fakte okazis maljusto kontraŭula. Do kvankam juĝanto en propra afero, li tamen devas procedi tiel objektive, kvazaŭ li estus juĝanto de afero fremda. Krome S u a r e z emfazas, ke milito ne estas juĝo dc Dio, tiel kc ankaŭ la ofendinto de rajto povas venki. se li estas la pli forta. Do la milito justa estas surogato dc puna juĝo. sed malbona kaj nefidinda surogato, kvankam ankoraŭ ĉiam pli bona ol la ne- punata regado de la maljusto. Sed kvankam la kristana filozofio prijura principe rekonas la militon justan, S u a r e z tamen atentigis, ke en dubaj kazoj la diferenco inter militoj justa kaj maljusta estu prijuĝota dc arbitraciantaro, ĉar oni ne povus supozi, ke Dio postlasis la naturon de la homo en tia nepreta stato. ke interŝtataj malpacoj ne povus solviĝi alimaniere ol per milito. Krome li substrekis, kc laŭ la natura rajto la homoj ja poscdas la cblon, la militon anstataŭi per alia reago kontraŭ la maljusto, sciu, per tia superŝtata arbitraciantaro kun povo por devigo. Se la ŝtato) nun instalis tian supcrŝtatan potencon de decidigo kaj akceptigo, tiam ankaŭ en ŝtataro ekzistas aŭtoritato, kiun la ŝtatoj unu- opaj povas alvoki (pro malpaco). Scd tial, ke ili estis ricevintaj la ius belli nur pro tio, ke sian malpacon ili ne povis antaŭmeti al pli alta aŭtoritato, la ŝtato unuopa, pro la kreo de tiu aŭtoritato, perdas la rajton de la sinhelpo, aŭ pli ĝuste, tiu rajto malaktualiĝas por tiom da tempo. dtim kiom ekzistas supcrŝtata aŭtoritato. kiu kapablas garantii pacon kaj ordon de la ŝtataro.

Kompreneble la doktrino pri milito justa nc senvalidiĝas per tio. Sed ĝi ne estas plu aplikebla, se la kondiĉo, sur kiu ĝi estis bazita, ne plu estas plenumita. Tiel la kristana filozofio prijura. se ni pensas logike, gvidas nin al mondorganizo.

Sed. dum S u a r e z rekonis nur la eblon dc tia evoluado, papo Benedikto XV-a faras paŝon plu, postulante la realigon de tiu ĉi eblo. Ci tiun postulon ni trovas en lia alvoko por paco de la la de Aŭgusto 1917, dircktita al ambaŭ partioj militaj, en kiu li proponas al la ŝtatoj krei komunan arbitraciantaron kaj minaci per certaj malavantaĝoj tian ŝtaton. kiu rifuzos oŭ transdoni la malpacigan problemon al la arbitracio aŭ akccpti ties decidojn. Per tio la "papo de la paco" postulis. la reagadon kontraŭ la maljusto forpreni de la ŝtato ofendita kaj transdoni al la komunumo dc la ŝtatoj. Sed ĉar sankcioj nur povas efiki, sc al la maljustulo kontraŭas supera potenco, tial aktualiĝis la problemo de organizo de la ŝtatoj.

La plenumo de tiu ĉi postulo tial ne signifas la nuligon aŭ aliigon dc la malnova kristana doktrino, sed ĝian aplikon por la okazo. ke formiĝas superŝtata organizajo. Do, se la venkintaj potencoj de la mondo kun la aliaj paca- maj nacioj faras organizon de la mondo, en kiu la unuan fojon en la mond- lilstorio la superŝtata juro estas ligata al superŝtata potenco. Tiam ili ne nur tute akordiĝas kun la kristana filozofio prijura, sed — ili realigas postulon, kiu ĝermis el ĝi.