Militpropagando 1952 SR

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

MILITPROPAGANDO

de d-ro W. WINSEMIUS (Nederlando)

Ĉi tiu artikolo aperis en la nederlanda lingvo en la organo de la Nederlanda Asocio de Scicncistoj „Wetenschap en Samenleving" (Scienco kaj Socio), eldonejo de van Holkema & Warendorf N. V., Amsterdam, en N-ro 2a de la 6a jarkolekto, Februaro 1952, paĝo 209-214. Ĝin tradukls kun permeso la redaktoro de Scienca Revuo.

Dekuma kod 355.244.1

La preparado de aŭ sinpreparo al milito signifas, ke oni havigas al si, krom la necesan materialon, la neccsajn homojn kaj la necesan organizon, ankaŭ la laŭeble bonan kunlaboron de ĉiuj kiuj havos aferon kun la atendebla milito, t.e. niatempe praktike la tuta loĝantaro. Por la ordinara hotno minacanta aŭ efektiva milito signifas militan servon, altajn impostojn kaj aliajn ekonomiajn limigojn, laboregadon sub malfavoraj kondiĉoj, limigojn de la libero ĝis malkaŝaj devigoj kaj teroro inklude, vivdanĝeron por li kaj la liaj, eblon de detruo de hejmo kaj havajo, k.t.p. Ĝion ĉi tion sobre konsiderante, li ne volonte kunlaboros, kaj certc ne libervole. Por akiri la kunlaboron de la publiko, oni do devas influi ĝin. kaj ĉar — laŭsupoze — oni ne povas akiri la plej bonan kunlaboron sen konforma konvinko, ĉi tiu influado devas atingi, prefere, ke la publiko eĉ manifestos ian entuziasmon por la militado. Kelkan kunlaboron oni ja povas akiri per eldevigo kaj teroro; por akiri libervolan kaj entuziasman konlaboron tamcn, aliaj metodoj de influado estas bezonataj, kaj la komplekson de ĉi tiuj rimedoj oni nomas „propagando", en kazo konsiderata: „militpropagando". Militpropagandon (sub kiu tcrmino ni komprenas ankaŭ propagandon por militpreparo) niatempe intense faras ĉiu ŝtato siln preparanta por milito aŭ jam militanta.

Tasko kaj celo[redakti]

Propagando estas farata ĉefe per la tri precipaj rimedoj do amasa komunikado: gazetaro. radio kaj filmo, krome ankoraŭ laŭ nombro tio aliaj. trc diversaj manieroj: paradoj, demonstracio. sportfcstoj, ekspozicioj. afiŝoj. kunvenoj, disvastigado de onidiroj, k.t.p. Krom tlo, edukado kaj instruado povas esti kvazaŭ trompitaj en propagando; praktike eĉ ne estas ebla nete distingi inter propagando unu-. kaj edukado, instruado. informado k.s. aliflanke. Ofte oni ja tro emas nomi "propagando" tion, pri kio oni ne konsentas, kaj „edukado" aŭ „instruado" tion, kion oni subskribas.

Propagando celas elvoki ĉe la publiko al kiu ĝi estas direktita, certajn opiniojn, konvinkojn, kaj — en la fino — konforman konduton. En la kazo de la militpropagando ĉi tio signifas: igi la publikon preta pli-malpli entusiasme partopreni en ĉio, kion milito necesigas, aŭ almenaŭ akcepti ĉion ĉi tion sen tro forta kaj ..danĝera" mezuro da protesto. Samtempe oni faras la al la "malamika" publiko direktitan kontraŭpropagandon, kiu celas subfosi ĝian pretccon partopreni.

Car oni ĝenerale rigardas militon kiel malbonon. la militpropagando havas taskon ne facilan: ĝi devas trovi la bonajn argumentojn por igi sian publikon fari la malbonon.

Kiel ĝi plenumas ĉi tiun taskon?[redakti]

La celo de la propagando ĝeneraie estas do: la influado de opinioj, kon- vinkoj kaj konduto, en certa direkto dezirata de la propagandisto (sub kiu termino ni ne komprenu nepre iun individuon). Kaj la sola kriterio por „bona", efika propagando estas: vere montrebla influo efcktive efikanta en la dezirata direkto. Se, do, ni volas ekzameni la agmanieron dc propagando, ni provizore lasu flanke nian moralan juĝon pri ĉi tiu propagando. Se montriĝos, ekzemple, ke iu propagando konsistanta nur el mensogoj, estas pli celtrafa ol honesta, morale prava propagando samcela, ni do devos rekoni ke Ia mensoga aŭ alimaniere malmorala propagando estas efektive pli „bona" kiel propagando, kaj ni devos senantaŭjuĝe esplori kial ĝi estas pli „bona".

Ni devos do, en tia kazo, ne malembarasi nin per la neniondira diro, ke la publiko (aŭ „la amaso") ja efektive estas „stulta" aŭ eĉ „malbona", aŭ ke ĉi tiu propagando apelacias al la „plej malaltaj instinktoj" (kion, kiel ni poste vidos, celtrafa propagando nepre neniam faras!). Ni ne deturnu nin en malespero, simple kaj plene lasante la afcron. sed ni studu kaj ekkonu la ag- manieron de ĉi tia propagando, por ke ni lernu kontraŭbatali ĝin se nccese kaj eble, ekzemple per kontraŭpropagando. Kaj por ekkoni Ia efikort de propagando sur opiniojn, konvinkojn kaj konduton. ni devas antaŭe scii kiel, ĝenerale, opinioj, konvinkoj kaj konduto estiĝas. Mallonge, do. ni devas disponi pri ĝenerala teorio de la homa konduto (sub kiu termino ni komprenu ankaŭ opiniojn kaj konvinkojn).

Ci tio estas ĝuste tio. kion la psikologio klopodas atingi, sed de kiu atingo ĝi estas efektive ankoraŭ tre malproksime. Ĉar, krome, la verkoj pri la ĉi- rilataj problcmoj plenigas tutajn bibliotckojn. evidente ne cstas eble skizi ĉi tie sur unu aŭ du paĝo; tian, ankoraŭ ne certan teorion.

Tamen neccsas prilumi almenaŭ kelkajn elementojn el tia ebla teorio, kiom tio helpas al pli bona kompreno de la fenomeno „propagando". Sed pli ol tre mizera kaj malgrasa skemo tio ne povos esti, kaj la leganto bonvolu noti, ke pri mankolokoj kaj malfacilajoj kiujn li eble rimarkos. oni serioze pensadas kaj laboras.

Vivospaco[redakti]

  • a) Evidentc ĉi tiu vorto ĉi tie havas tute alian sencon ol en la politiko

(oni pensu pri la „vivospaco" kiun postulis Hitler por la germana popolo). Mi uzis ĝin (kaj plurajn aliajn terminojn) nur prove. — La tradukinto.

La opinioj, la konvinkoj, la agado, mallonge: la konduto dc ĉiu homo estas agordita laŭ la mondo aŭ la mondeto en kiu li vivas, laŭ la imago kiun li havas, la bildo kiun li prezentas al si, de la realo lin cirkaŭ- nnta. de sia „vivospaco", laŭ la esprimo de la german-amerika psikologo Kurt L e w i n. Ci tiu vivospaco entenas la tuton dc ĉiuj kondutebloj por li ekzistantaj. Ni povas imagi ekzemple, ke iu estas cn situacio en kiu troviĝas unu apud la alia panejo, tabakbutiko kaj kinejo, dum li havas en la poŝo nur kclkajn groŝojn. Li povos aĉeti bulkon, paketon da clgaredoj, aŭ viziti la kinejon; ĉi tiuj tri diversaj kondut-ebloj apartenas al la strukturo de lia vivospaco en tiu momento.

Ni prenu ankoraŭ tute alian ekzemplon: iu vivas en lando kie troviĝas gcnta malplimulto. kia estas. ekz. la negroj en Usono. Kiel loĝanton de tiu lando ĉi tiu malplimulto iel koncernas lin, kaj lia sinteno en ĉi tiu afero prczentas problemon por li. En tia situacio eblas por li nombro da diversaj manieroj) de sinteno, da diversaj opinioj kaj konvinkoj rilate ĉi tiun mal- plimulton, ekz.: „Ili prezentas malsuperan rason kaj efektive devns csti ckstermotaj", „Ili estu hominde traktataj, sed tamen prefcre restu en rezcr- vcjoj", „Ili havu rajtojn egalajn al tiuj de la plimulto, sed socia kontakto cstu evitata". ,.Ili havu ŝancon por plena alsimiliĝo, kaj do estu nenia mal- kelpo al socia kontakto". Tiuj ĉi kvar eblaj opinioj do ree prezentas aspekton (parton) de lia „vivospaco", ĉe kio ni provizore lasas ankoraŭ ekster kon- sidcro la demar.don ĉu la viro scias aŭ ne. ke ĉiuj kvar ekzistas kaj ke ĉiu el ili havas certan nombron da adeptoj.

Ni do vidas, resume, ke la homo ĉiam vivadas en certa kunfigurajo de kondut-ebloj (en la realo. komprcneble, kunfigurajo multe pli komplikita ol ni povis indiki en la supra skemo), kiuj kune formas ĝian „vivospacon" kaj laŭ kiu ĝia konduto estas agordita tiusence, ke kondut-ebloj aliaj ol troviĝas cn la donita vivospaco en difinita momento, ne estas rcaligeblaj. La viro el nia unua ekzemplo ne iros al biciklovendejo se tie li havas neniion por serĉi, CĈ se tia butiko troviĝus inter la panejo kaj la tabakcjo; al tiu ĉi lasta punkto ni rcvenos ankoraŭ poste. Kaj la viro el nia dua ekzemplo ne povas havi pri la malplimulto opinion kiu neniam ekzistis, kiun neniu iam eldiris, kiun li incm neniam povus elpensi, aŭ kiu sub la aspekto de la validanta signifo- sistemo neniel koncernus la problcmon.

Efcktiva konduto. — Kion ni volas scii, tamen, ne estas kiel povus konduti lu en iuj situacioj, sed kiel li efektive kondutus (aŭ pliĝuste: kiel granda cstas la probablo por ĉiu el la eblaj kondutoj esti efektivigata). Ĉi tio depen- das de faktoroj de .alia speco. por kiu(j) ni povas elekti nomon el multnombraj terminoj: strebadoj, instinktoj. emoj: motivoj, sintcnoj, bezonoj; valoroj normoj. ideologioj, k.t.p. ĉiu el ĉi tiuj vortoj havas iom alian signifonuancon. La unuaj tri estas iaspecaj dinamikaj nocioj, kompareblaj kun „forto". La lastaj tri havas pli la karakteron de principoj kaŭzantaj distribuojn de energio aŭ elvokantaj fortojn. La mezaj tri okupas interajn poziciojn. Ce pli preciza konsidero, montriĝas nekredebla konfuzajo de nocioj. kaj — ĉar niaj pluaj konsideroj ne estas intencataj kiel neta teorio de homa konduto — ni ne provos malimpliki ĉi tiun nodon, sed tute oportunisme uzos tiujn terminojn kiuj en certaj rilatoj ŝajnos plej taŭgaj.

paĝo 6[redakti]

Tiel en nia unua ekzemplo ni povas diri: kion la viro vere faros, tio de- pendas de la proporcio inter la intensoj de la tri bezonoj. la bezonoj manĝi, fumi, kaj distriĝi. ay. de la relativaj fortoj de tri respondaj valoroj. la valoroj de la manĝado de bulko, de la fumado de cigaredo, kaj de la rigardado de filmprezentado.

En la dua ekzemplo ni povas diri: kiun opinion la viro havas, tion deter- minas lia sinteno rilate ai la malplimulto, kio cfektive signifas nenion alian ol lian antaŭinklinon al iu difinita konvinko. Sed ni povas diri ankaŭ (kaj pli klare): kiun valoron havas por li ĉiu el ĉi tiuj eblaj opinioj, kio estas la pro- porcio inter Ui, kaj kiel ĉi tiu estiĝas en la konkreta kazo? Aŭ ni povas diri: kiuj strebadoj troviĝas Ĉe ĉi tiu viro. kiom fortaj ili estas, kaj kiuj opinioj respondas al ili?

Eblas, ekzemple, ke la viro el nia unua ekzemplo ankoraŭ ne manĝis la tutan tagon, sed ke li ja havas paketon da cigaredoj en la poŝo kaj jam vidis la filmon kiun oni prezentas; en tiu kazo li kredeble iros al la pancjo. Eble, ankaŭ, ke li estas kaj malsata, kaj ne havas cigaredojn, kaj ne scias kiel pasigi sian tempon; sed, ĉar li havas nur kelkajn groSojn, li devas elekti, kaj lian elekton determinas la proporcio inter Ia intensoj de lia „manĝinklino", lia „fuminklino" kaj lia „filminklino". Kaj tiel oni povas elpensadi ankoraŭ pluajn kombinajojn, kaj „ataki" ilin per multnombraj terminaj sistemoj.

En la dua ekzemplo povas esti. ekz., ke nia viro sentas sin cn sia ekzistado ckonomie minacata de la malmultekosta laborforto ofertata de la' malplimulto. kaj/aŭ ke li projekcias certajn proprajn, en Ia nekonscion puŝitajn, inkJinojn sur la malplimulton — populare dirite: ke li subpremas en si la ..bestecon", kaj kredas retrovi ĝin cn la tiel alispeca, ne al lia „propra" sfero apartcnanta malplimulto. Sur ĉi tiu bazo li tre eble antaŭinklinas al la unua opinio. Sur la bazo de sistemo de normoj aŭ de ideologio kies ano li samtempe estas — ekz. lia kristana konvinko kaj/aŭ demokrata inklino — Ii eble havas samtempe antaŭinklinon al la laste menciita opinio, kaj lia efektiva opinio estos ia kom- promiso, kia cstas esprimita en la dua aŭ tria opinio. Kiun cl ĉi tiuj du li elektas, denove dependas de la proporcio inter Ia fortoj de la du antaŭ- inklinoj. Resumante ĉion ĉi tion, ni alvenas al la jena tezo:

Kiun el la en difinita momento eblaj kondutoj iu efektive prezentas, dependas de la konstelacio de la al ĉiu el ĉi tiuj ebloj atribuitaj valoroj, kiuj en

paĝo 7[redakti]

Ciu el la „direktoj" respondantaj al ĉi tiuj ebloj, clvokas „forton". Ni do ankaŭ povas diri ke la rczulta konduto estas determinata de la rezultanto de ĉi tiuj ,,fortoj", ĉu oni nomas tiujn „instinktoj". „inklinoj", „strebadoj", „motivoj", „kvazaŭbezonoj", aŭ kicl ajn. Valoroj. — Kiel estiĝas ĉi tiuj valoroj. dependas siavice de multspecaj aliaj faktoroj; la valoron atribuatan al Ia bulko, ekz., grandparte determinas la „malsato". Sed valoroj ankaŭ povas dependi de ies edukiteco aŭ de la kul- turo en kiu li vivas. Normo kia „amo al la proksimulo" determinas, ke apar- tcnas certa vajoro al ĉiuj kondut-ebloj en kiuj esprimiĝas ĉi tiu amo al la proksimulo. Ĝu ĉi tiuj kondut-ebloj efektiviĝas, en ĉiu unuopa kazo dependas de tio, ĉu eble troviĝas aliaj kondut-cbloj al kiuj sur la bazo de „propra in- tereso" cble multe pli granda valoro estas atribuata. En kulturo kia tiu de la Zuni-indianoj, kiu atribuas multe pli altan valoron al la sindono al la komuno ol al individua sinsuperigo, ni trovas tute alian kunfigurajon de kondutformoj ol ĉe la Kvakiutl-indianoj. kiuj precipe alte taksas la individuan grandfaron kaj sinsuperigon. kaj kics konduto tial ofte impresas observantojn el nia („okcidenta") kulturo kiel plena grandulfrenezo[1]


Ankaŭ jam la nura apartenado aŭ deziro aparteni al certa grupo povas ĉi-rilate esti grava faktoro: al agmaniero aŭ konvinko kiun oni etikedas per predikatoj kiaj „malfalse nederlanda", aŭ „laŭ niaj plej bonaj tradicioj". multaj nederlandanoj pro tio atribuas pozitivan valoron. La ideologio de la grupo al kiu oni apartenas, signifas kunfigurajon de valoroj pro kiu en multaj situacioj iuj kondutmanieroj akiras preferon super aliaj, kaj ĉi tiu kunfigurajo dc valoroj estas ankoraŭ plifortigata de la bezono de la membroj plu aparte- nadi al la grupo, sin identigi kun ĝi, kaj ja vere konduti laŭ la grupaj nor- inoj, almenaŭ tiom, kiom aliaj kondutmanieroj, surbazc de aliaj valoroj. ne cstas tamen ankoraŭ pli profitaj.

Kiujn eblojn la homo en sia mondo efektivigas, tion determinas la kunfiguraĵo de la valoroj apartenantaj al ĉi tiuj ebioj. En konkretaj situacioj ĉi tiuj valoroj povas esti, parte, tre efcmeraj. Ekzistas, tamen, ankaŭ pli daŭra kunfigurajo dc valoroj, kiu validas por difinita kulturo, kaj kiu tute ĝenerale ntribuas iun preferindecon al certaj kondutmanieroj, opinioj kaj konvinkoj. En nia kulturo, ekz., valoroj kiaj rapido, efikeco, teknika perfekteco, karieri. esti ..pcrsoneculo", „dece" konduti, kiel „ĉiu" ĝin faras, ktp.. ktp. Oni tuj vidas, kc neniel estas simple sisteme ordigi ĉi tion, kaj ke ne estas ekskludite ke unu nama kunfigurajo entenas interkontraŭajn valorojn, ekz. esti „originalulo". kaj fari kion „ĉiu" faras, praktiki amon al la proksimulo kaj servi la propran Intereson, kun —- kiel kompromiso — la fama „ĝuste komprenita propra in- trreso". Kelkaj cl ĉi tiuj interkontraŭajoj estas eĉ akceptitaj kiel pli-malpli konvcnciaj stereotipajoj kaj aperas kiel tiaj en la drama arto: la konfliktoj Inter „amo kaj devo", inter „konscienco kaj kariero", k.t.p.

l).

paĝo 8[redakti]

Kaj finfine ekzistas certaj tre fundamcntaj valoroj, validaj por la tuta homaro, ekz. la valoro determinita de la regule revenadanta bezono pri nu- traĵo. Same universala estas. kompreneble, la emo al sinkonservo, plue la emo al pariĉo (sekskuniĝo), kaj kredeble la bezono pri simpatio aŭ la korligiteco al la propra grupo. Pri sistema ordigo kaj katalogado de ĉi tiuj universalaj kaj fundamentaj valoroj, cetere. oni ankoraŭ tute ne atingis unuopiniecon. Ankaŭ kie temas pri difinita kulturo, ekz. nia „okcidenta". oni ankoraŭ tute ne estas preta por sistema kaj klare aranĝita priskribo de la kunfigurajo de valoroj kiu karakterizas ĉi tiun kulturon kaj diferencigas ĝin de aliaj kulturoj.

Valoroj kaj vivospaco.[redakti]

Antaŭ ol alveni al finfina resumo de tio kion ni traktis ĝis nun. ni devas mencii ankoraŭ alian gravan fenomenon, kiu koncernas la rilaton inter valoroj unuflanke kaj la vivospaco aliflanke. Ĝi supre ni difinis la vivospacon kiel „la bildon kiun iu prezentas al si pri la realo lin ĉirkaŭanta". kaj ankaŭ kiel „la tutaĵon de ĉiuj por li ekzistantaj kondutebloj". La filozofian demandon ĉu ekzistas realo nedependa de la imago kiun iu havas pri ĝi. ni ĉi tie ne konsideros, kaj la rilato inter ambaŭ difinoj estos klara sen multe da peno.

La konduto signifas (konscian aŭ nekonscian) elekton el ĉiuj ebloj, kiuj ekzistas por la persono konsiderata. kaj kiuj do kune prezentas lian bildon de la realo. Sed ni ja devas rimarki ke ĉi tiu bildo ne estas nedependa de la valoroj validantaj por tiu persono en la donita momento. Returnante nin al nia unua ekzemplo, ni konstatu ke tie ni jam trovis la biciklovendejon, kie la viro havis nenion por serĉi; en lia vivospaco ĉi tiu butiko tute simple ne ekzistis. Tiel same la impulso al manĝado ne estas aktiva kiam ni estas sataj. Sed ne nur Ia ĉe- aŭ foresto de certaj kondutebloj en la vivospaco. ankaŭ la karaktcro de la bildo kiun nl prezentas al ni pri la realo. estas determinita de nia sistemo de valoroj.

Tiel Ansbacher[2] faris eksperimenton, en kiu li igis siajn provopersonojn taksi la grandecon de poŝtmarkoj. Rezultis unualoke, ke pri samformataj poŝtmarkoj la formatotakso variis paralele kun la afrankovaloro, kaj ke en okazo de egala afrankovaloro, oni taksis (emis taksi) propralandajn poŝtmarkojn pli grandaj ol fremdlandajn. Alia esploristo (pri kies nomo mi forgesis) igis infanojn el subvenciataj malriĉulaj familioj kaj infanojn de prosperaj gepatroj taksi la grandecon de moneroj: montriĝis ke la „malriĉaj" infanoj vidis la monerojn signife pli grandaj ol la „riĉaj". konforme al la dife- rencaj valoroj kiujn havis la mono por ambaŭ kategorioj.

paĝo 9[redakti]

La bildo kiun oni prezentas al si pri la realo do ne estas nedependa de la valoro kaj valorkunfiguraĵoj sub kies influo oni estas, kaj en kelkaj okazoj tio eĉ povas kaŭzi trean misprezenton de tio, kion el objektiva vidpunkto ni devas rigardi kiel la „realon". La kontraŭŝemidulo vidas, e! sia sistemo de valoroj, karikaturon de la Judo, kaj kredas vidi la realon; unuajara studento rigardas karikaturon de profesoroj kiel la realon, kaj la laboristo karikaturon de la direktoro de la fabriko, kaj de la akciuloj. Kaj kompreneble ankaŭ inverse. Oni vidas tion kion oni volas vidi. kaj estas blinda antaŭ tio kion oni ne volas vidi; oni vidas oblikva tion, kion oni volas vidi oblikva, kaj ja tro emas kredi ke korekte tiel.

Resume:

Cies konduto estas agordita laŭ la imago kiun oni havas de la realo. Ci tiun imagon determinas, i.a., la valoroj validaj en donita situacio por difinita persono. Diversaj valoro-sistemoj rezultigas diversajn bildojn de la realo kiuj povas devii pli aŭ malpli de tio, kio Iaŭ objektive scienca vidpunkto (ankaŭ valoro-sistemo!) devas esti rigardata kiel „la realo", La imago kiun oni havas de la realo, parte determinita ankaŭ de la aktuala valoro-sistemo, signifas; la ekziston de nombro da eblaj kondutmanieroj (sub kiu termino ni do ankaŭ komprenas opiniojn kaj konvinkojn). la elekton inter kiuj, kaj kun tio la cfcktivan konduton, determinas la proporcio inter la grandoj aŭ intensoj de la valoroj, respondantaj al ĉiu el ĉi tiuj ebloj.

Kaj kompletige ni devas ankoraŭ aldoni; La bildo de la realo estiĝas en procezo kiun ni nomas „obscrvado". La karakteron de ĉi tiu bildo estas determinata ne nur de valoroj, sed ankaŭ de la kvalito kaj la kvanto de tio, kio estas disponebla por observo.

Ni vidos. ke tio ĉi estas gravega konstato por Ia studado de !a fenomeno „propagando". Influado. — El la ĉi tie tre krude skizita teorio pri la homa konduto sekvas ke influado sur ĉi tiun konduton eblas en du manieroj, nome le. per influado sur la aktualan valorosistemon, kaj 2e. per influado sur la bildon de la realo, kiun havas la influendaj personoj.

Simplan ekzemplon de influado de la unua speco prezentas tio, ke oni igas iun malsata; oni tiam influas lian konduton tiel, ke preferon akiras tiaj kon- dutmanieroj kiuj kondukas al nutriĝo (cn ekstremaj cirkonstancoj kelkfoje eĉ al fantaziata nutriĝo; oni pensu ekz. pri la festenoj kiujn en tempoj de mal- sato rnultiu fantaziadis por si).

Alia ekzemplo: sc oni haste pelas kaj rapidigas iun ĉe ties Iaboro. oni kreas aŭ pliigas valoron, kiu igas la plej mallongajn kaj plej rapidajn agmanierojn preferataj. Ankoraŭ tria ekzemplo: se oni edukas infanon tiel, ke ĉiam kaj en ĉiaj situacioj oni instruas al ĝi grandan respekton kaj estimon antaŭ aŭtoritato, do ankaŭ en ĝia posta vivo ĝia konduto prefere moviĝas laŭ linioj kiuj ga- rantios al ĝi laŭeble grandan mezuron de konformeco kun rekonitaj aŭtoritatoj. ĉu tiuj ĉi estas enkorpigitaj en registaro, magistrato, estroj de entreprcnoj, leĝaroj kaj regularoj, eklezio, la grupo kies ano oni estas, aŭ kio ajn. Se, kompreneble, la eduko ne preterpafis sian cclon kaj clvokis ĝuste fortan rllnternan rezistor. kontraŭ aŭtoritato. Ofte ni vidas eĉ. kiel disvolviĝas ambivalenta sinteno kontraŭ aŭtoritato: konflEkto inter la pli konscia inklino sub- metiĝi al la aŭtoritato kaj la pli en la nekonscion puŝita rezistemo. kion ni povas rigardi kiel interkontraŭecon de valoroj, kiu povas rezultigi ĉu kondu- ton en si tute kontraŭecan, ĉu ian kompromisan konduton.

paĝo 10[redakti]

Ĉi tiuj tri ekzemploj apartenas precipe al la kampo de la individua psi- kologio; la unuaj du koncernas momentajn kaj nedaŭrajn situaciojn, Ia tria koncernas pli daŭran procezon, nome la procezon de la edukiĝo.

Tia speco de influado kia propagando estas intencata esti. direktiĝas ne tiom al unuopaj individuoj, kiom al kolektlvo de individuoj, la publiko. kaj devas efiki, doni rczultojn. post relative mallonga tempo, maksimume kelkaj jaroj, ĉe ĝenerale jam plenaĝa kaj mense kaj karaktere jam formita publiko. Ĝi tio signifas unualoke, ke tia influado, se entute ĝi sekvu la unuan vojon. ne povas efiki agante sur valorojn kiuj.nur de tempo al tempo, en tre varian- taj situacioj validas por unuopaj individuoj, sed nur, agante sur tiajn valorojn, havantajn pli fundamentan kaj pli ĝeneralan validecon por tuta publiko, tuta kulturo. Kaj dualoke. ke ĉi tiu publiko pro ĝia jama edukiteco sub la jam ekzistanta kulturkunfigurajo jam havas sufiĉe konstantan sistemon de valoroj.

Ŝajnas ke la sperto ja instruas, ke nc cstas tiel simple en relativc mallonga tempo aliigi ĉi tiun pli konstantan kaj fundamentan valorsistemon ticl funde, kiel necesas por igi la publikon akcepti .— kaj eĉ kun kelka entuziasmo — komplckson dc cventoj kaj agoj tiel malkonformaj al la reganta valorsistemo. kiel estas milito.

La valoroj kaj normoj de kio estas rigardata kiel ..deca", de konvencia moralo, de ĝcnerale akccptitaj vivokutimoj, la estimo al la vivo kaj la laboro, la motivoj pro kiuj kaj la manieroj laŭ kiuj oni serĉas distriĝon. la reguloj dc la interhomaj rilatoj, k.t.p., kune formas tre rigidan kaj malfacile influe- blan tutajon kiu nur en la daŭro de jardekoj. kaj, kiom temas pri Ia pli fundamentaj karakterajoj, eble nur en la daŭro de jarcentoj. montras konsi- derindajn ŝanĝiĝojn.

Ĉi tiuj malfacilajoj igas kompreni ke propagando multe pli sekvas la duan vojon de influado: la influado de la bildo, la imago. kiun la publiko ricevas de sia realo. Kaj Ĉi tic precipe gravas nia konstato per kiu ni ..kompletigis" nian tezon pri Ia estiĝo de konduto ĝenerale: oni povas, principe. influi la konduton ankaŭ. per la regado pri tio, kio estas disponebla por observado fare de la kondutantaj personoj. ĉe kio oni nc nur ne suferigas la valorosistemon de Ia publiko, sed eĉ ek- spluatas ĝin por manovri la publikon en tiu direkto, kiun oni prezentas kiel la plej konvenan, Ia plej taŭgan, aŭ cĉ kiel la solan eblan en la lumo de la aktuala valorosistemo. Kiam oni prezentas al la publiko bildon de la realo, en kiu oni prezentas la konduton deziratan de la propagandisto, ne kiel dc la propagandisto. sed kiel de la publiko mem, pro kaj laŭ ĝia valorosistemo, deziratan. tiam la publiko senkontestc kredos ĉi tiun propagandon, rigardos la mondbildon sorĉe prezentatan de ĉi tiu propagando, kiel la realon, kaj kondutos laŭ la deziroj de la propagandisto, eĉ se tia konduto kondukas rekte al pereo, almenaŭ tiel longe, kiel ĉi tiu pereo nc estas tro videble proksime.


paĝo 11[redakti]

Kaj efektive estas fundamenta regulo por ĉia propagando, ke en la valoroj, normoj, motivoj, k.t.p., sur kiuj ĝi sin apogas, ĝi adaptiĝu kiel eble plej pre- cize al la valoroj. normoj, motivoj, k.t.p., de la publiko al kiu ĝi direktiĝas. Tiel. ekz., la politika propagando de unu sama partio ofte montras tute mal- samajn fizionomiojn laŭ tio, ĉu ĝi estas direkdta al kampuloj, fabriklaboristoj aŭ intelektuloj, kaj tion precize laŭ la diferencoj inter la valoroj, normo), motivoj, deziroj, k.t.p. de ĉi tiuj tri grupoj. Kaj neniu militpropagando iam prezentas militon kaj militpreparon kiel ion alian ol rimedojn por akirado aŭ konservado de la paco, escepte se ĝi direktiĝas al etaj grupoj de fanatikuloj kiuj konscie anas al ideologio gloranta la militon. kiel ekz. en la „tria regno" la ..elito" de la SS-superĝermanoj. La ebloj por influado laŭ ĉi tiu vojo neniel mankas, pro tio ke la mond- bildo de la moderna homo nur tre etparte estiĝas per propraj senperaj ob- servo kaj sperto. La granda plimulto dc tio kion li scias, aŭ kredas scii, pri „la mondo" kaj „la mondeventaro" ekstcr lia propra cta rondo. devenas, krom de ĝeneraligoj de liaj propraj sperto), de pera obscrvo, de onidiroj, dc tio kion li lernis en la Iernejo, legas en siaj libroj kaj precipe cn siaj gazetoj, aŭdas per la radio, kaj vidas prezentata en la kinejoj. Tial tiu kiu povas dctermini kion prezcntos gazetoj, radioprogramoj kaj kinejoj, povas per tio konduki la opi- niojn, la konvinkojn kaj la konduton de Ia publiko en kiu ajn direkto de li dezirata, kaj certc havigi al si la kunlaboron de ĉi tiu publiko por la efektivi- gado de liaj celoj.

Tio kio okazas en la lernejoj, ni alkalkulas ordinare al la kategorio „eduko", sed estas kompreneble ke ĉi tio esence malmulte diferencas de „propagando", se ni esceptas tion. ke ĉl tiu ..instruado" koncernas grandparte ankaŭ temojn pri kiuj ĉiuj saniopinias. Cetere oni pripensu ke eĉ tiel nomata nedisputata materialo povas esti miksita kun propagando, komencante ĉe la „envolvo" de knlkulproblemoj. kaj finante ĉe Ia muziko. Oni pensu ekz. pri la rolo kiun ludas marŝomuziko ĉe militista parado. Propagando, kompreneble, havas sencon nur tiam, kiam pri la traktata temo povas ekzisti diversaj opinioj kaj konvinkoj; ja neniu provos konverti la publikon al alia konvinko, se tia kon- vlnko cstas praktike neebla.

Se. nun, oni analizas iun propagandon, pri kiu oni povas supozi ne sen- kaŭze ke ĝi cstas ccltrafa, oni efektive trovas aranĝon, kiu plene respondas al la ĉi tie tre mallonge kaj malkomplete skizita agmaniero. Tian analizon faris Ralph K. White kaj priskribis ĝin en konciza. sed tre interesa artikolo[3].

Rimarkoj[redakti]

  1. Ruth Benedict: Patterns of Culture, 1935 (aperinta ankaŭ kiel „Pocketbook")
  2. 4)H. Ansbacher. ĉi tie citita laŭ Kimball Young. Handbook o/ Social Psychology, (London. Kegan Paul, Trench. Trubner & Co., 1946)
  3. R. K. White: Hitler. Roosevelt and the Nature of XVar Propaganda (]. Abnormal and Social Psychol. 44, 1949, 157-174)