Miskone sed memfide: ok lingvistoj pritraktas Esperanton

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Resumo


Ĉi tiu artikolo analizas la respondojn al demandoj pri Esperanto afiŝitajn de lingvistoj kadre de "Ask-A-Linguist" ["Demandu lingviston"], servo proponita al la granda publiko fare de la forumo The Linguist List. Tiuj respondoj komune havas plurajn karakterizojn:

- ili neniam rilatas al la lingvo, kia uzata praktike,

- ili elmontras gravan nescion pri la lingvistikaj trajtoj de Esperanto kaj pri la personoj, kiuj uzas ĝin,

- ili preteratentas la ligon inter lingvaj strukturoj kaj uzfacileco,

- ili neniam komparas Esperanton al la aliaj sistemoj aplikataj por ebligi interkompreniĝon inter diverslingvanoj (ekzemple al uzo de la angla),

- ili prezentas nekontesteblaj teoriajn konkludojn, kiujn surterena esplorado rivelas malĝustaj.

Post ekzemploj pri la situacioj, en kiuj Esperanto nun estas uzata tagon post tago, la aŭtoro mallonge pritraktas la demandon, ĉu Esperanto estas lingvo aŭ kodo. La resto de la artikolo estas plejparte dediĉita al faktoj, kiuj pruvas neĝustaj precizajn asertojn faritajn en la lingvistaj respondoj. Poste, ĝi analizas la mensajn procezojn, pro kiuj aperas tiu diferenco inter firmaj eldiroj kaj realeco, kaj hipotezas, ke la simpla apero de la nomo "Esperanto" aktivigas psikologian komplekson, kiu inhibas la normalan mensan funkciadon.


Personoj, kiuj regas la anglan kaj estas scivolaj pri lingvoj, povas direkti siajn demandojn al "Ask-A-Linguist" (http://askaling.linguistlist.org/questions/), servo proponita de The Linguist List, surreta diskutforumo por profesiaj lingvistoj (http://linguistlist.org/). Laŭ tipe usona stilo, ties hejmpaĝo nomas tiun liston "la prilingva informfonto plej granda en la mondo". Oni tie povas legi, ke " 'Ask-A-Linguist' celas esti ejo, kie iu ajn interesata pri lingvoj aŭ lingvistiko povas starigi demandon kaj ricevi respondon de profesiaj lingvistoj."

Ĉu projekto, ĉu io reala ? Ĉu lingvo, ĉu kodo?


Estas interese vidi, kiel tiuj profesiuloj respondas demandojn pri Esperanto. (La originala anglalingva teksto de la demandoj kaj respondoj legeblas en la paĝo "Aldono".) Kiu ajn bone konas ĉi-lastan kaj ties uzantojn tuj rimarkas, ke neniam la respondoj pritraktas la lingvon, kia ĝi estas praktike aplikata. Tamen Esperanton intense utiligas tutmonda reto el personoj, kiuj ĝin uzas vojaĝe, vizite, koresponde, interrete (la programo Skype populariĝas en tiu medio), lege aŭ verke, aŭ aŭskultante radioprogramojn (Pekina kaj Varsovia radioj ĉiutage elsendas en Esperanto, Vatikana Radio kaj tuta serio da aliaj plurfoje semajne), same kiel en ĉiaspecaj aliaj okazoj. La motivoj, kiuj instigas iun lerni Esperanton estas diversaj kaj interplektitaj: intereso por interkulturaj etosoj, deziro partopreni en mond-ampleksa politika agado celanta akceli justecon inter la popoloj, plezuro havi kontaktojn en la tuta mondo por interŝanĝi ideojn kaj spertojn sen esti ĝenata de la lingva diverseco, ktp. Sed kiu ajn la komenca motivo, la Esperanto-uzantoj abunde renkontiĝas kaj komunikas. Fakte, ekde 1986, ne estis tago sen iu Esperanto-aranĝo aŭ -evento ie en la mondo. (1)


Por doni al la leganto ideon, pri kio temas, jen kelkaj ekzemploj el majo 2006, la monato, kiam verkiĝas ĉi tiu artikolo:


6a-13a de majo: 58-a Kongreso de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, Ŝanhajo, Ĉinio;

12a-14a: SATEB-Semajnfino en Barlaston, Anglio;

13a: Malferma Tago, Centra Oficejo de UEA, Roterdamo, Nederlando;

13a-14a: Maja Renkontiĝo de la Ĉeĥa Sekcio de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperanta) en Poibyslav, Ĉeĥio;

13a-17a: Postkongreso de IFEF (Fervojistoj) en Pekino;

18a-20a: 6-a Politika diskuto en Alsóörs, ĉe lago Balatono, Hungario;

19a-20a: Seminario pri apliko de Esperanto en scienco kaj tekniko, La Habana, Kubo;

19a-21a: Pokalo Kostrena 2006, konkurso por lernantoj en Kostrena, Kroatio;

19a-21a: Internacia Junulara Renkontiĝo en Kostrena, Kroatio:

20a: Printempa Kunveno de Nordokcidenta Esperanto-Federacio de Esperanto-Asocio de Britio, Preston, Anglio;

20a-21a: Esperanto-Renkontiĝo de Ŝtato Rio-de-Ĵaneiro, Rio-de-Ĵaneiro, Brazilo;

20a-21a: Esperantista Promenado ĉe la piedo de monto Yatugatake, Japanio;

20a-21a: Mez-Kanada Renkontiĝo (turisma semajnfino), Ottawa, Kanado;

22-a de majo - 1a de junio: Trazigzagante la sudajn Karpatojn aŭ svinge inter Valaĥio kaj Transilvanio - ekskurso en Rumanio.


Eblus krome citi la esperantlingvajn seminariojn, kie junaj koreoj kaj japanoj esprimas, kion ili opinias unuj pri la aliaj kaj komparas, kion oni instruis al ili en la respektivaj kursoj pri historio, en kadro, kie ili povas malkovri la fonton de siaj antaŭjuĝoj kaj pli bone kompreni, kio okazis inter la du landoj. (2) Ĉar tiuj renkontiĝoj postulas veran regon de la lingva ilo, por spontana esprimo de emocioj, ili ne povus okazi en tiu regiono en alia lingvo ol Esperanto.


Kiu ajn ĉeestas tiajn eventojn tuj konscias, ke Esperanto estas io alia ol abstraktaĵo aŭ projekto. Estas vera lingvo, kiel ĉiu ajn alia lingvo uzata en tiaj kontaktoj. Estas lingvo aplikata ĉiakampe: homoj uzas ĝin por konvinki politikan kontraŭulon, por interŝanĝi kuirajn receptojn, por diskuti pri temoj filozofiaj aŭ religiaj, por kompari sociajn situaciojn, por doni teknikajn klarigojn, por esprimi sian amon, por trovi komercan partneron, por havigi poezian eliron al siaj sentoj aŭ por konigi siajn kantojn al aliaj popoloj (Esperanto probable estas la lingvo, en kiun plej multe da kantoj tradukiĝas). Estas kompleta, plene funkcianta lingvo.


Kelkaj lingvistoj rifuzas tion kredi. En privata ret-mesaĝo al la aŭtoro de ĉi tiu artikolo, unu el la fakuloj de "Ask-A-Linguist" diris: "Esperanto estas ne lingvo, nur kodo". Klare, dependas de tio, kiamaniere oni difinas lingvon. Se oni aplikas la difinon de franca lingvisto Martinet, Esperanto estas nepridubeble lingvo, sed aliaj difinoj verŝajne estis proponitaj kaj akceptitaj de lingvistoj. Tamen estas malfacile vidi en ĝi kodon, kaj ne lingvon, se konsideri jenan kvarverson, de Henri Vatré:

Nu, Ariadna, ĉu la modomastron,

ni fadenfine pinglos en Panamo?

edzecon fuĝis kiel fidel-kastron. (3)

Doni ĉi tie ĉiujn klarigojn necesajn por komprenigi la kuntekston de tiuj versoj plenaj je aludoj postulus tro da spaco. Ni simple diru, ke temas pri panama Esperanto-poeto, kiu laŭdire laboris en la rondoj de altinivela vestomodo, kaj kies adreson trovi montriĝas ege malfacile. Jen proksimuma traduko de tiu poemeto:


[Tradukanto enmetu ĉi tien tradukon de la kvar versoj]


(En Esperanto fidel-kastro pro hazardo signifas 'tiu kastro, kiu estas fideleco' aŭ 'edza fideleco sentata kiel kastriteco'.)


Ĉu kodo ebligas tiajn vortludojn, tiajn aludojn? Ĉu kodo havas konotaciojn? Ĉu kodon portas tutplaneda komunumo da uzantoj kun humursento kaj kultura heredaĵo sufiĉe riĉa por kompreni tian kvarverson? La leganto juĝu.

Karakterizoj retroviĝantaj en la plimulto el la respondoj de "Ask-A-Linguist"


Iu ajn familiara kun la Esperanto-mondo tuj rimarkas en la lingvistaj respondoj ĉi-tekste analizataj plurajn karakterizojn konstante reaperantajn:


1. Ili neniam lokas Esperanton en la kadron de la ĝenerala monda komunikproblemo. Alivorte, ili neniel konsideras, ke Esperanto estas solvo proponita al efektiva problemo, kiu havas gravajn sekvojn por konsiderinda parto de la homaro.

2. Ili manifestas preskaŭ plenan nescion pri tio, kio Esperanto estas, kiel el lingvistika vidpunkto, tiel ankaŭ el sociologia.

3. En ili tute mankas historia perspektivo.

4. Iliaj asertoj estas pure teoriaj; ili konsistas nur el deduktoj, kiuj ne estis kontrolitaj en la efektiva realo.

5. Ili ĉiam evitas kompari en la praktiko, kiel Esperanto fukcias rilate al la sistemoj, kiujn ĝi cela anstataŭi.

6. Ili situas sur "supera-malsupera" akso: ili ofte havas desupran, patronisman, moŝte-degnan tonon, kaj ili enhavas konsilojn.


Tiuj karakterizoj - precipe punktoj 2, 4 kaj 6 - povos nur veki miron, se oni rilatigos ilin al la teksto de la demando, kiu estigis la plimulton el la respondoj. Tiu teksto enhavis jenan frazon: "Mi vojaĝis en multaj landoj kiel Hungario, Finnlando, Danlando, Rusio, Islando, kaj ĉie miaj restadoj tre agrablis dank'al personoj, kiuj parolas Esperanton." Ĝi ankaŭ inkluzivis opinion de japanaj esperantistoj. Ĉu ne estas strange, ke tiuj fakuloj, kiuj, evidente, havas neniun sperton pri la Esperanto-mondo - el la respondoj oni komprenas, ke ne ĉiuj scias pri ties ekzisto - ne hezitas vortigi juĝojn pri la lingvo kaj emfazi, ke ĝi ne estas uzebla pro tiu, tiu kaj tiu alia fuŝa trajto, sen konscii, ke ili respondas al persono, kiu konas la aferon de interne kaj povus instrui al ili multegon pri la temo?


Ni analizu tiujn karakterizojn unu post la alia.

1. Preteratento de la ĝenerala kunteksto.


En tempo, kiam ekonomio tutmondiĝas kaj aperas ĝenerala densiĝo de internaciaj rilatoj. la situacioj, en kiuj diverslingvanoj devas komuniki pli kaj pli oftiĝas. Homoj tiucele uzas diversajn rimedojn, de gestoj kun rudimenta uzo de apenaŭ regata lingvo ĝis la bonega angla de diplomitoj de business schools tra fuŝa angla, samtempa interpretado kaj Esperanto. Ĉi-lasta estas do unu rimedo inter aliaj por superi la lingvajn barojn. Kritiki ĝin neniam aludante al la ĝenerala problemo estas same absurde, kiel kritiki medikamenton el la vidpunkto de ties konsisto, sen konsideri la malsanon, kiun kuraci ĝi celas, kaj sen kompari ĝin al aliaj metodoj uzataj por trakti similajn kazojn.


Tiuj, kiuj favoras Esperanton, deiras de la konstato, ke la manko de oportuna kaj demokratia rimedo komuniki tra la lingvobaroj kreas seriozajn malfacilaĵojn en ĉiaspecaj situacioj, tiel multaj, ke ne eblus ilin listigi. Oni pensu nur pri la miskomprenoj dum vojaĝo en lando, kies lingvon oni ne scias; pri la malfacilaĵoj, kiun travivas estroj de malgrandaj aŭ mezgrandaj firmaoj, kiam ili traktadas kun partnero el malproksima lando; pri la problemoj, kiujn alfrontas skipestro bezonanta komprenigi sin al fremdlandaj laboristoj; pri la streĉiĝo, kiun spertas ŝtata delegito devigita paroli al internacia asembleo en lingvo alia ol la propra, ktp.


Frustroj, nervoziĝoj, suferoj, maljustecoj ligitaj al la neeblo klare esprimi, kion oni volus, konstante aperadas. Ili povas konduki al io tragika, kiel ĉe tiu afrikano, kiu, en Ĝenevo, subskribis en la policejo malveran deklaron, ke li partoprenis en ŝtelo, ĉar li malbone komprenis la franclingvan tekston, kiun oni prezentis al li, aŭ la forpaso, en Germanio, de multaj turkaj pacientoj post organgrefto, ĉar ili ne komprenis la instrukciojn donitajn de la flegistaro, kiam ili elhospitaliĝis. Se aldoni al tiuj konkretaj aŭ psikologiaj malfacilaĵoj la gigantan investon tempan kaj nerv-energian en la lernadon de la angla, kiun faras dum jaroj milionoj kaj milionoj da junuloj tra la tuta mondo por fakte nekontentigaj rezultoj, (4) same kiel la enormaj monsumoj, kiujn sorbas tradukado kaj interpretado en interŝtataj institucioj, profesiaj kongresoj kaj komercaj aferoj, oni nepre konkludos, ke la lingvobaroj estas por la socio pli ol simpla bagatelo.


Se oni objektive komparas la diversajn sistemojn nuntempe aplikatajn por ilin superi, oni rimarkas, ke la malplej kosta ankaŭ estas tiu, kiu prezentas la plej bonan efikon kompare kun la investita penado: Esperanto. (5), (6) Ekonomiisto komisiita de la franca registaro, Prof. François Grin, konkludis el sia esploro, ke, se Eŭropo alprenus Esperanton, ĝi ŝparus 25 miliardojn da eŭroj ĉiujare. (7)


Ĉu ne estas interese, ke neniu el la respondoj afiŝitaj ĉe "Ask-A-Linguist" konsideras Esperanton en tiu kunteksto, en kiu ĝi ricevas sian sencon? Ili impresas, kvazaŭ ĉio funkcius tute bone en la kampo de internacia lingva komunikado, kaj kvazaŭ serĉi rimedon por plibonigi la situacion estus sensence. Ili subkomprenigas ankaŭ, ke agi por Esperanto estas io senrilata kun la politika, ekonomia, socia kaj kultura realeco de nia planedo, ke tio povas helpi neniun, kaj ke tiuj, kiuj sin engaĝas en ĝin, per tio mem lokas sin ekster la reala mondo.


La mesaĝo, kiu kaŝiĝas sub tiu respondoj, estas: ne estas komunikproblemo en la mondo, aŭ, se io simila ekzistas, ĝin solvas la angla. Kiom nejusta kaj absurda la solvo per la angla povas esti por la 95 elcentoj el la monda loĝantaro, kies gepatra lingvo ĝi ne estas, neniam estas prenata en konsideron.


Nejusta.

La angla estas tre malfacila lingvo. Komence ĝi ŝajnas simpla, ĉar ne troviĝas multaj gramatikaj formoj, kiujn necesus enmemorigi al si. Sed ju pli oni progresas, des pli oni konscias, ke tiu komenca facileco estas trompa, ĝis oni rezignacie akceptas la neeblon atingi perfektan regadon de la lingvo, regadon, kiu ebligus senti sin egalnivela kun denaska anglalingvano. "So much that is being said is correct, so little is right" ("Multaj el la diraĵoj estas gramatike ĝustaj, sed malmultaj sonas ĝuste"), diras la verkisto George Steiner pri la lingvo de neanglalingvaj studentoj, kiuj, teorie, atingis en la angla altan nivelon. (8) Fakte regado komparebla al tiu de denaskulo atingeblas nur, se oni sufiĉe longe vivas en ĉirkaŭaĵo, en kiu ĉiuj parolas angle. Ĝermanlingvanoj ofte atingas pli bonan lingvoscion ol la ceteraj, ĉar la angla apartenas al la sama familio, kiel ilia gepatra lingvo, sed la diferenco rilate al la denaskuloj tamen estas eĉ ĉe ili konsiderinda, Pro tiu malfacileco, ĉia rilato inter angla- kaj ali-lingvano enhavas ion fuŝan: unu estas supera, la alia malsupera; la unua havas absolutan mastrecon super la lingva ilo, la dua estas malpli bone armita por defendi siajn vidpunktojn.


La maljusteco situas ankaŭ en alia kampo: la tempo, kiun neanglalingvanoj devas dediĉi al la studado de la lingvo, dum tiu tempoperdo kaj tiu grava penado - meznombre necesas inter 4000 kaj 8000 studhoroj por atingi bonan praktikan nivelon - estas ŝparitaj al la denaskuloj, kiuj akiris sian lingvon farante nenion alian ol vivi kun sia familio kaj vizitadi la lernejon de sia vivregiono. Jena rimarkigo, respondo de korea scienculo, Kim Hiongun, al enketo de la brita radio BBC, bone emfazas la gravecon de tiu penado: "Koreio investas enormajn sumojn en la instruon de la angla. Se, kiam mi studis ĝin, mi povus uzi mian tempon laŭvole, mi povus akiri kvin doktoriĝojn per la jaroj, kiujn mi devis dediĉi al la lernado de tiu lingvo". Britoj, usonanoj, aŭstralianoj kaj aliaj denaskaj anglalingvanoj povas investi tiun tempon kaj tiun energion en la propran profesian perfektiĝon au en malstreĉiĝon; al la resto de la mondo tiu eblo ne estas donita. Ĉu juste?


Absurda.

La egan malfacilecon de la angla kaŭzas amaso da nekonsekvencaĵoj, kiuj neniel kontribuas al interkompreniĝo. En la plimulto el la lingvoj alfabete skribataj, sufiĉas koni kelkajn ortografiajn regulojn por povi senerare skribi vorton, kiun oni kapablas prononci. En la angla, skribi ĝuste tute ne estas facile, kaj necesas lerni kiel prononci ĉiun apartan vorton, speciale atentante, kiel akcenti ĝin, La litero a ne elparoliĝas same en nation kaj en national, nek i en wild kaj wilderness, kvankam ambaŭkaze la dua derivas de la unua. La tri literoj ict prononciĝas iumaniere (/ikt/) en depict, alimaniere (/ajt/) en indict. La plimulto el neanglalingvaj okcidentanoj fuŝe prononcas sweatshirt kaj Reagan. Tiun fuŝon kaŭzas la fakto, ke nenio ebligas diveni, kiamaniere ea elparoliĝos. Enmensigi al si la prononcon kaj la skribmanieron de ĉiu nova vorto postulas de ĉiu lernanto konsiderindan kvanton da energio. La vorton absurda por karakterizi tiun distancon inter skribo kaj prononco pravigas la konstato, ke ĝi forestas en la plimulto el la lingvoj, kaj tio neniel negative speguliĝas sur komunikado.


Tiu absurdaĵo estas nur unu inter dekoj da miloj. Regulo preskribas, ke oni formas la pluralon de substantivo aldonante la literon s. Sed la vorto woman 'virino' plurale fariĝas skribe women (e anstataŭas a), kaj parole /wim'n/ (la sono u, skribata o, cedis lokon al la sono i, ankaŭ skribata o). Aŭ ni konsideru neadon. En preskaŭ ĉiuj lingvoj de la mondo neado sekvas regulan modelon, validan por ĉiuj verboj. En la hispana, se oni scias, kiel diri 'mi ne scias', no sé, oni povas apliki la saman strukturon al la ceteraj verboj kaj diri no tengo 'mi ne havas', no puedo 'mi ne povas', no soy 'mi ne estas'. En la angla, la modelo de I do not know 'mi ne scias' ne estas aplikebla al pluraj aliaj verboj. Oni devas diri I am not 'mi ne estas', ne I do not be. Krome ankaŭ ĉi-rilate la skribmaniero estas malkohera. Se temas pri devo, la nea formo skribendas per tri vortoj: I must not, se temas pri povo, per du: I cannot. Kiom koncernas la neadon ĉe adjektivoj kaj substantivoj, ĝi esprimiĝas en la plimulto el la lingvoj per prefikso, kiu konstante restas si mem: in- france, un- germane, ne- ruse, bu- ĉine, ktp. En la angla, la prefikso estas jen in- (injustice 'nejusteco', invisible 'nevidebla'), jen un- (unjust 'nejusta', unpleasant 'neplaĉa'). Memori, ke, dum 'nekapabla' estas unable, 'nekapablo' estas inability, sed ke, en la kazo de unpleasant 'neagrabla', la prefikso un- ne ŝanĝiĝas al in-, kiam oni transiras de adjektivo al substantivo - oni diras unpleasantness - postulas de la cerbo energi-elspezon, kiun ŝparas preskaŭ ĉiuj aliaj lingvoj.


Alia aspekto de la angla, kiu aldonas al la fortostreĉoj necesaj por regi ĝin, estas ĝia giganta vortprovizo. Unuflanke, la angla havas sinonimojn, kiujn senprobleme malhavas la plimulto el la lingvoj. Oni ne regas la anglan, se oni ne scias, ke 'legi' estas ne nur read, sed ankaŭ peruse, ke apud inevitable 'neevitebla' ekzistas la samsenca unavoidable, kaj, apud menace, threat 'minaci'. Aliflanke, ofte estas neniu formrilato inter vorto kaj tio, kio en la grandega plimulto el la lingvoj, estas derivaĵo: komparu la anglan tooth / dentist 'dento / dentisto' kun la franca dent>dentiste, la germana Zahn>Zahnarzt, la araba asnân>tubîb al-asnân, la persa dandan>dandansaz, la japana ha>haisha, la ĉina ya>yayi, la malaja gigi>doktor gigi. Komparu arme > désarmement (germane: Waffe > Entwaffnung ; ruse : oružie > razoruženie) al la angla weapon / disarmament. Estas neniu formrilato inter year kaj annual, city kaj urban, moon kaj lunar (komparu kun Esperanto : jaro> jara, urbo > urba, luno > luna). Enmense konservi ĉiujn ĉi formojn, al kiuj mankas memorhelpa ligilo, postulas mensostreĉon des pli senkuraĝigan, ĉar la lernantoj ne povas ne kompari kun la propra lingvo; ili do rimarkas, ke tiuj absurdaĵoj tute ne necesas, por ke lingvo povu plenumi sian funkcion: efektivigi bonan interkomprenon. Krome, la manko de io percepteble komuna inter la du formoj komplikas la laboron de la longdaŭra memoro. Enmeti nekoheraĵojn en la cerbon postulas la instalon de kondiĉitaj refleksoj. Sed, por ke kondiĉitaj refleksoj restu stabilaj, necesas ilin ĉiutage plifortigi. Sufiĉas do unu aŭ du jaroj ekster anglalingva medio, por ke la formoj sen memorligilo dissolviĝu kaj ke granda parto de la lingvaj akiraĵoj iĝu malfacile retroveblaj, kio malhelpas flue paroli.


En tempo, kiam oni provas konvinki la homojn pri la avantaĝoj de raciigo en entreprenoj, estas vere strange elekti por komuniki, inter ĉiuj haveblaj lingvoj, lingvon, en kiu la rilato inter efikeco kaj peno estas tiagrade malfavora.


Neniam la lingvistoj en "Ask-A-Linguist" pritraktas tiun aspekton de la demando, kvazaŭ estus neniu rilato inter reguleco kaj flueco, inter kohereco kaj uzfacileco. Neniu asertus, ke ĉiuj cifersistemoj estas egalaj inter si. La superan efikecon de la hindaj / arabaj ciferoj, rilate al la romaj, neniu pridubas, kaj ĉiuj rekonas, ke ĝi rilatas al ilia konceptado. Sed ne ŝajnas veni en la menson de niaj lingvistoj, ke lingvo plenŝtopita je nekonsekvencaĵoj, kiel la angla, aŭtomate estos malpli oportuna ol lingvo esence regula, kiel Esperanto. Ke ilo aŭ komputila programo estas aŭ ne agrable kaj facile uzebla, tio dependas de la maniero, laŭ kiu ĝi estis kunmetita. La samo validas pri lingvo. Estas strange, ke niaj lingvistoj ŝajne neniam pri tio pensas.


2. Nescio pri Esperanto

2.1 Lingvistika aspekto


Kiel ĉiu lingvo, Esperanto havas propran spiriton, propran etoson, kiuj devenas de diversaj karakterizoj, inter kiuj elstaras jenaj:


a ) absoluta nevarieco de la morfemoj, kiujn eblas senlime kombini;

b) eblo uzi iun ajn koncepton laŭ iu ajn gramatika funkcio dank'al preciza marko (fina vokalo);

c) rajto ĝeneraligi ĉian lingvan strukturon;

d) libereco en la rilatigo inter vorto kaj ties komplemento;

e) eblo vortigi sian penson same bone "analize" (kiel en la angla), kiel "sinteze" (kiel en la latina).

a) En la franca, la morfemoj, kiuj esprimas la koncepton 'vid', estas pluraj kaj diversaj: v (vu), voy (voyez), vis (invisible, visuel), ver (verrai). Same pri la angla, en kiu la sama ideo esprimiĝas jen per s + neantaŭkoneblaj vokaloj (see, saw, sight), jen per vis (visual, invisible). En Esperanto, vid ĉiam restas vid, kiel oni povas vidi konsiderante la tradukojn de la ĉi-supre cititaj francaj vortoj: vidita, vidas, nevidebla, vida, vidos. Pro la sama kialo la morfemo mi restas fidela al si mem en mia, miaj, mian, min kontraste kun la angla, en kiu I 'mi' adjektive fariĝas my 'mia' kaj akuzative me 'min'. Tiu nevarieco de morfemoj estas trajto, kiun Esperanto kundividas kun la ĉina lingvo.


b) En multaj lingvoj, vortoj devas aparteni al difinita kategorio: verbo, substantivo, adjektivo, adverbo ktp. Esperanto anstataŭ kategorioj havas funkciojn: ĉiu radiko povas funkcii verbe, substantive, adjektive kaj adverbe: -i signas la verban-infinitivan funkcion, -o la substantivan, -a la adjektivan kaj -e la adverban. Fakte, la adjektiva ofte respondas al tio, kion oni nomas "genitivo" en aliaj lingvoj kaj la adverba al la "cirkonstancaj komplementoj" aŭ "adjektoj". Kiu lernis la morfemon vid ne devos ŝarĝi sian memoron por povi esprimi la ideojn vidi [tradukanto enskribu post ĉiu E-vorto la tradukon en sia lingvo], vido, vida, vide. Same la morfemo ebl naskos la vortojn ebli, eblo, ebla, eble. Kaj kombino de ambaŭ havigos videbli, videblo, videbla, videble.


c) Kiuj lernis, ke [ĉi tie aperu la nacilingva traduko de 'li ne vidas'] estas li ne vidas, tiuj kun plena certeco scias, ke [nacilingva traduko de 'li ne estas'] sekvos la saman modelon: li ne estas. Kiam ili eksciis, ke ili povas formi la vorton senvidulo (< sen [nacilingva traduko de la vorto, kaj same por la postaj eroj], vid, ulo), kiu samsignifas kiel blindulo, ili scias, ke ili povos uzi la saman strukturon kun iu ajn radiko: sen-religi-ulo 'persono, kiu ne apartenas al iu religio', sen-mon-ulo 'persono, kiu ne havas monon', sen-pov-ulo 'iu, kiu en sia situacio povas nenion fari'.


d) La vortordo estas tre libera en Esperanto. ' [li rigardas min, nacilingve] ' povas esti li rigardas min same bone kiel li min rigardas. ' [ironia rigardo] ' povas esti ironia rigardo aŭ rigardo ironia. Krome, la maniero, laŭ kiu komplemento ligiĝas al verbo estas pli libera ol en okcidentaj lingvoj. Li rigardas al mi estas same ĝusta kiel li rigardas min.


e) El la ĵus cititaj trajtoj rezultas, ke Esperanto proponas al tiu, kiu volas esprimi ideon, ege pli larĝan gamon da esprimoj ol la plimulto el la lingvoj. La ideon ' [li ludas gitaron kun entuziasmo] ' oni povas vortigi per analiza strukturo: li ludas gitaron kun entuziasmo, aŭ per sinteza : li entuziasme gitaras. Same, por esprimi la ideon ' [traduki en la francan] ' oni havas elekton inter traduki en la francan lingvon, traduki francen aŭ tute simple francigi.


En neniu el siaj respondoj la lingvistoj de 'Ask-A-Linguist' konsideras tiujn karakterizojn de Esperanto, pri kiuj, ŝajne, ili ne scias aŭ scias nur malmulte. Ili tamen havas gravegajn konsekvencojn.


2.2 Neŭropsikologia aspekto: rilato inter strukturado unuflanke, flueco kaj facileco aliflanke


Psikologia profesoro kaj esploristo Jean Piaget nomis ĝenerala asimilado la naturan inklinon de la homa cerbo ĝeneraligi al ĉiu ajn komparebla situacio agsistemon [france: "schème d'action", "agoskemon"] antaŭe asimilitan. Pro tio ne estas tre malfacile uzi Tojotan aŭtomobilon, se oni jam kapablas uzi Ford-an, kaj pro tio oni pli rapide lernas ludi orgenon, se oni jam kapablas piani. Tiu emo ĝeneraligi ludas grandan rolon en lingvo-akirado. Oni facile evidentigas ĝin ĉe junaj infanoj kaj ĉe personoj, kiuj provas esprimi sin fremdlingve. En granda nombro da lingvoj, por paroli laŭnorme oni devas repuŝi ["repuŝi" estas la psikologia fakvorto, kiu tradukiĝas en la anglan per repress, en la francan per refouler, en la germanan per verdrängen] formojn, al kiuj kondukas ĝeneraliga asimilado, kiu instalas en la cerbo unuagradajn refleksojn. En la franca, por uzi la ĝustajn formojn vous dites 'vi diras' aŭ des chevaux 'ĉevaloj', necesas repuŝi la formojn, kiuj spontane aperas: vous disez kaj des cheval. Same en la angla: diri feet 'piedoj' kaj he came 'li venis' necesigas repuŝi foots kaj he comed. Iom da alkoholaĵo aŭ forta emocio facile povas revenigi la malĝustajn formojn el la kelo, en kiun ili estis repuŝitaj: la repuŝo neniam estas centprocenta. Lingvaj neregulaĵoj kontraŭas la naturan iron de la nerva fluo. Fakte, ili fariĝas aŭtomataj nur, se ili estas ripetataj tuttage dum longaj periodoj. Kiam ni parolas nian gepatran lingvon (krom se temas pri lingvo perfekte regula, kiel la ĉina), ni estas akrobatoj, kiuj faras kontraŭnaturajn movojn kun plej granda facileco, ĉar, ripetataj tagon post tago, ili fariĝis kvazaŭ dua naturo en ni. Sed infano, kiu komencas paroli, kaj lernejano, kiu ekstudas fremdan lingvon, ankoraŭ malproksimas de tiu trejnnivelo: ili oftege falas en la kaptilojn, kiujn neregulaĵoj prezentas per si.


Ĉar ĝi ne enhavas kaptilojn, Esperanton oni lernas pli rapide kaj uzas pli glate ol iun ajn okcidentan lingvon. La emo ĝeneraligi asimilitajn lingverojn estas en ĝi centprocente respektata. Ne nur gramatiko akiriĝas en malmulte da tempo, sed krome ankaŭ la akiro de la vortprovizo facilas pro ties perfekta reguleco. Demandu franclingvanon, kiel, lialingve, nomiĝas la ido de kamelo. Plej probable li diros, ke li ne scias (la vorto estas chamelon). Starigu la saman demandon al juna infano kun nur kelkaj monatoj da Esperanto, li tuj respondos, kvazaŭ reflekse: kamelido. Li lernis katido, kaprido, bovido, [tradukanto ĉiufoje metu la nacilingvan vorton post la esperantan] ktp, kaj li scias, ke li rajtas ĝeneraligi la saman modelon al ĉiuj bestoj.


Simile, la transiro de verbo al substantivo estas en Esperanto plene kohera. Kompare kun Esperanto, la franca estas tiurilate malfacila. Oni povas scii, ke 'ami' estas aimer, ne pro tio oni scios, kiel diri 'amo' : amour, kaj ne eblas dedukti chute 'falo' el tomber 'fali'. La du vortojn necesas lerni aparte. La angla ne estas pli konsekvenca, kvankam komencanto povas ne tuj rimarki tion. Kiam li lernis he loves / his love 'li amas' / 'lia amo', he falls / his fall 'li falas' / 'lia falo', li riskas imagi, ke la afero estas plej simpla. Sed estas iluzio, ĉar li ne rajtas ĝeneraligi kaj diri he lives / his live 'li vivas' / 'lia vivo'; he sells / his sell 'li vendas' / 'lia vendo'; he suggests / his suggest 'li sugestas' / 'lia sugesto'. Necesas aparte lerni la vortojn life 'vivo', sale 'vendo', suggestion 'sugesto'. En Esperanto oni ne hezitas: li amas / lia amo ; li falas / lia falo ; li vivas / lia vivo; li vendas / lia vendo ; li sugestas / lia sugesto.


Kio estas gajno por la memoro, kiam oni lernas, tio prezentas enorman ŝparon de nerva energio, kiam oni esprimas sin. Flue paroli, tio estas paroli reflekse. Se oni devas ĉiumomente traserĉi la memoron por trovi vorton aŭ gramatikan regulon, oni ne esprimas sin flue. Lingvo, en kiu ne ekzistas duagradaj refleksoj, kiujn oni enmetu en la nervan sistemon por inhibi la unuagradajn, estas lingvo, kiun eblas paroli ege pli komforte, pli glate, ol lingvo, en kiu tiu avantaĝo forestas. Por esprimi sin en Esperanto, ne necesas duagradaj refleksoj.


2.3 Socia aspekto


Neniu el la lingvistoj, kiuj respondas la demandojn pri Esperanto, ŝajne konscias, ke la plimulton el la personoj, kiuj lernis tiun lingvon, motivis deziro progresigi justecon inter la popoloj, kaj kreskigi por la plej malfavoritoj de nia planedo la ŝancojn socie bonfarti. Estas klare, ke tiuj lingvistoj havas neniun ideon pri la politika-socia historio de Esperanto, pri ties ligoj kun la sindikata kaj liberiga movadoj, nek pri la persekutoj, kiujn ĝiaj parolantoj suferis sub la plimulto el la diktatoroj.


Unu el la respondoj konsideras, ke Esperanto ne povas funkcii kiel mondlingvo, ĉar, laŭ la respondanto, ĝi estas hind-eŭropa kaj pro tiu eco asociita en la mensoj al okcidentaj koloniismo kaj imperiismo. La rapida progreso de Esperanto en subsahara Afriko kaj ĝia sukceso en landoj kiel Koreio, Japanio, Vjetnamio, Ĉinio aŭ Irano demonstras, ke tiu kritiko enhavas nenion realan. Nenio ebligas aserti, ke ligo kreiĝas en la mensoj de la publiko inter lingvaj ecoj kaj politika pozicio. Krome, kiel ĉi-supre vidite, la karakterizoj de Esperanto igas ĝin, strukture, lingvo nehindeŭropa. La eŭropa aspekto estas limigita al la vortaro. La vortostoko de la haitia kreola lingvo estas pli okcidenta ol tiu de Esperanto. Ĉu haitianoj havas pro tio la senton, ke ili alianciĝis al imperiismo? Vortigi la demandon estas percepti ĝian absurdecon.


Krome, la personoj, kiuj eklernas Esperanton, scias, au post nelonge ekscias, ke tiu lingvo naskiĝis en lando subpremata, okupata de imperiisma najbaro, kaj ke laŭ sia tuta historio ĝi estis aliancano de la etuloj, senpovuloj, ekspluatatoj.


Fine, tiu riproĉo aspektas des pli suspektinda, ĉar nenio estas proponita por solvi la internaciajn komunikproblemojn, krom la angla. Nur iu ege naiva kaj komplete disigita disde niamondaj realaĵoj povas imagi, ke la angla estas libera je imperiismaj kaj koloniismaj konotacioj.


3. Graveco de la historia perspektivo


La lingvistaj respondoj enhavas pri la tempoj inta kaj onta juĝojn, kiuj estas pli firmaj, ol objektiveco permesas:


- "La vera kialo, pro kiu Esperanto ne pli disvastiĝis, kuŝas en ĝia artefariteco." - "Ĉar ĝi estis ligita al neniu grava politika movado, ĝi ne tre progresis." - "Internacian lingvon influos la gepatra lingvo de ĝiaj uzantoj, kaj ĝi disdialektiĝos, kiel okazis al la latina, kiu naskis la latinidajn lingvojn, ne reciproke kompreneblajn (...). Malhelpi lingvon evolui estas same malfacile, kiel rekunigi diskurantajn katojn.


3.1 La ritmo de historio


Tiuj frazoj rigardas Esperanton fakto el la pasinta historio, aŭ kondamnita al estonta fiasko, ne nuntempa disvolviĝanta realaĵo. Jes ja, neniu povas diri, ĉu Esperanto ankoraŭ ekzistos post kvindek jaroj, sed oni ne pli rajtas aserti kun perfekta memfido, ke ĝi malsukcesis, ke ĝi havis sian ŝancon, kaj ĝin preterlasis, aŭ ke ĝi atingis la nivelon de sia maksimuma disvastiĝo. La hipotezo, ke la progresado de Esperanto sekvas la malrapidan ritmon de historiaj fenomenoj kulturaj kaj politikaj-sociaj, estas almenaŭ same probabla, kiel la cititaj asertoj, ankaŭ kiuj estas nur hipotezoj, kvankam ili prezentiĝas kiel faktoj certaj.


Se oni komparas la disvastiĝon de Esperanto kun tiu de la hindaj/arabaj ciferoj, kun la elimino de sklaveco aŭ kun la progresigo de virinoj en la vivo politika kaj ekonomia, oni konstatas, ke historio progresas tre malrapide en la kampoj, en kiuj la homoj devas anstataŭigi malnovan pensmanieron per nova por povi ĝui la avantaĝojn de la koncerna progreso. Novigaj proponoj, kiuj celas pli grandan justecon, ĉiam vekas kontraŭstaron. Ili kontraŭas la interesojn de potencaj grupoj, kiuj tutforte agas por konservi siajn privilegiojn. Homaro rezistas ankaŭ, probable pro timo devi adapti sin, kaj do devi ŝanĝi profundradikajn kutimojn, al neteknikaj, nemateriaj novaĵoj, kiuj estas simplaj, praktikaj, faciligas la ĉiutagan vivon kaj estas frukto de homa kreemo. Tiuj do disvastiĝas malrapide.


Tipa ekzemplo estas la metra sistemo. Ĝin proponis Gilbert Mouton en 1647. En 1767, cent dudek jaroj post la publikigo, ĝi estis nenie uzata, kaj sciis pri ĝi nur kelkaj stranguloj. Kompare kun tio, la sukceso de Esperanto estas plej rimarkinda, se konsideri, ke hodiaŭ (2006), malpli ol 120 jaroj post kiam ĝi aperis sur la monda scenejo, troviĝas homoj, kiuj praktikas ĝin en multegaj urboj de pli ol cent landoj, kaj ankaŭ en granda nombro da malpli grandaj loĝlokoj. Se tiel, la demando stariĝas, ĉu ni ne estas je la stadio, kiam eksponenciala kurbo ankoraŭ estas ebena. Nee respondi, kiel niaj lingvistoj, ne estas science. Ankaŭ jese respondi ne estus. Historio instruas al ni, ke estas tro frue por scii.


3.2 Artefariteco


La lingvisto, kiu atribuas la limigitan disvastitecon de Esperanto al la fakto, ke ĝi estas, laŭ li, artefarita, ne klarigas la kaŭzan rilaton inter la du konstatoj. Arabaj ciferoj, kun ties nulo, aŭ la metra sistemo, kies bela kohereco memorigas pri la formado de la esperanta vortaro, estas ne malpli artefaritaj. Kiel Esperanto ili estas la frukto de homa kreemo.


Cetere, kion signifas la vorto "artefarita", kiam aplikita al lingvo? Por franclingva infaneto estas pli nature diri plus bon, vous disez, des cheval ol uzi la ĝustajn formojn meilleur, vous dites, des chevaux. Simile anglalingva bubo plej nature diras foots, it's mines, he falled, kaj mem dekomence ne uzas la oficialajn feet, it's mine, he fell. La formoj akordaj kun la oficiala normo fiksiĝas en la cerbo nur post longa influo de la medio, do per kondiĉado artefarite plenumata de ekstere: ĉe neniu tiujn formojn la menso nature produktas. La verkanto de ĉi tiu artikolo havis okazon observi la lingvaĵon de kvinjara knabo dulingva, esperanta-franca. Lia Esperanto estis senerara, sed lia franca ankoraŭ malproksimis de la normo. Ĉu el tia fakto ne indas dedukti, ke Esperanto estas pli natura?


3.2 Estonta evoluo


Neniu povas diri, kio okazos morgaŭ. Eble, post x jardekoj aŭ jarcentoj, Esperanto disdialektiĝos. Sed tio tute ne estas certa. La ekzemplo de la latina ne validas. Dum jarcentoj la latina restis unueca lingvo, kvankam uzata sur ege vasta teritorio, etendiĝanta de Britio ĝis Okcidenta Azio. Kio kaŭzas diseriĝon de lingvo en reciproke ne kompreneblajn dialektojn, tio estas nek distanco, nek daŭro, sed ĉeso de komunikado. La latina fariĝis la latinidaj lingvoj nur, kiam la romia administrado disfalis, tiel ke la latinlingvaj komunumoj iĝis izolitaj. Cetere, tiu malapero de la latina okazis nur je la nivelo de la popolo, ne de la intelekta elito, kiu plu regis unuecan latinan, malsaman ol la klasikan pri iuj punktoj, sed ebligantan perfektan interkomprenon de unu ekstremo de Eŭropo al alia. En la dektria jarcento, universitatano el Kolonjo, Prago aŭ Kembriĝo instruis latine en Parizo, kaj tio kaŭzis neniun problemon. Kiel ajn estas, kiam rilatoj densiĝas inter lingvanoj, kiam ili vojaĝas unuj al la aliaj, spektas samajn spektaĵojn, legas samajn magazinojn, lingvoj reciproke proksimiĝas. Tion ekzempligas la franca: la diferencoj inter la lingvo laŭ tio, ĉu ĝi estas parolata en Francio, Belgio, Kanado kaj Svislando estas malpli grandaj nun ol ili estis antaŭ unu jarcento.


Laŭtempa esploro [tradukanto povas traduki laŭtempa per vorto simila al diakrona, diachronic, kiu estas la faktermino lingvistika] pri Esperanto atestas pri la sama fenomeno. Komence, ne estis malfacile diveni, al kiu popolo aŭtoro apartenas. Ne plu hodiaŭ. La lingvo unuiĝis. Retmesaĝado, furora en la Esperanto-mondo, efikas unuige. Sama evoluo okazis rilate al prononco. En la jaroj 1950-aj, esperantlingvaj radioprogramoj el Francio kaj Svedio karakteriziĝis per tre klare perceptebla nacia maniero prononci. Hodiaŭ la plimulto el junaj francoj, kiuj parolas Esperanton, prononcas la rojn lange kaj ĝuste akcentas la antaŭlastan silabon, kio estis maloftaĵo antaŭ nur dudek jaroj. Kaj oni ne plu aŭdas svedojn prononci la finan -e "ŝvae" (9) - t.e. per neklara, nedifinita, senkolora vokalo - kiel faris la parolisto de la sveda radio ĉirkaŭ 1950 (kio, cetere, neniel malhelpis perfektan komprenon). La volo interkompreniĝi estigas lingvajn mekanismojn, kiuj ebligas eviti miskomprenojn. Tiu fakto estas klare rimarkebla al ĉiu ajn, kiu esploras per dokumentoj la evoluon de Esperanto. (10)


La historio de Esperanto pruvas, ke konvencia lingvo povas evolui perdante nenion el sia unueco: sufiĉas por tio, ke la volo sin reciproke kompreni estu sufiĉe forta, por ke la evoluo ĉie disvolviĝu sammaniere, aŭ por ke diverĝaj evoluoj ne fiksiĝu, pro la simpla fakto, ke la komunumo sentas ilin, eĉ se nur nekonscie, neakordaj kun la spirito de la lingvo.


4. Nekontrolitaj deduktoj


La respondoj legeblaj ĉe 'Ask-A-Linguist' plenplenas je nekontrolitaj asertoj, ekzemple:

- "Esperanto ne estas pli facila, por neeŭropano, ol alia eŭropa lingvo."

- "Ĉar ĝi ne havas komunumon el parolantoj, Esperanto ne estas vivanta lingvo."

- "Mankas al ĝi la riĉeco kaj kapablo vibrigi de lingvo vivanta."

- "Ĝia vortprovizo estas monotona, ĉar tuta familio da vortoj derivas de nur unu radiko."

- "Lerni Esperanton estas komplete perdi sian tempon."

- "Ĉar ne ekzistas denaskaj parolantoj, ĉiu prononcas laŭ la fonetika strukturo de la gepatra lingvo, kaj estas malfacile kompreni sin reciproke."

Ĉiu el tiuj asertoj estas teoria konkludo, kiun oni ne komparis kun la realo. Tiuj lingvistoj esprimas sin, kvazaŭ la konkludo estus memevidenta. Fakte, sufiĉas observi surterene, kiel la aferoj prezentiĝas, por konstati, ke neniu el ili akordas kun la vero.


a) "Esperanto ne estas pli facila por neeŭropano ol alia eŭropa lingvo". Tion aserti estas montri, ke oni ne konscias, kio igas lingvon facila aŭ malfacila. En Svislando itallingvaj lernantoj skribas senerare post la unua jaro de elementa lernejo, dum junaj franclingvanoj ankoraŭ ne skribas ĝuste je la aĝo de 12 aŭ 13 jaroj. Kial? Ĉar la itala ortografio estas simpla kaj konsekvenca, kontraste kun la franca, en kiu ne estas regula ligo inter la maniero prononci kaj la maniero skribi. Ju malpli da memorendaj detaloj, des pli rapida la progreso. Esperanto akiriĝas pli rapide ol iu ajn eŭropa lingvo, kia ajn la gepatra lingvo, simple ĉar ĝi estas pli konsekvenca. Legeblas sub la titolo "Asie : anglais ou espéranto - Quelques témoignages" [Azio: Angla aŭ Esperanto - Kelkaj atestoj] franclingva artikolo, kun multaj citoj en la angla, kiu enhavas dudekon da atestoj de azianoj, kiuj lernis la anglan kaj Esperanton kaj komparas ambaŭ lingvojn laŭ facileco. Nur persono, kiu nenion kontrolis, povas aserti, ke la du lingvoj prezentas egalan malfacilecon. Jes ja, Esperanto povas esti tri- aŭ kvaroble pli malfacila por ĉino ol por franco, sed tio ne forigas la fakton, ke por li, ĝi estas tridekoble pli facila ol la angla, lingvo kun giganta vortostoko, en kies gramatiko, ortografio kaj vortformado abundas malkoheraĵoj.


b) "Ĉar ĝi ne estas la lingvo de komunumo el parolantoj, Esperanto ne estas vivanta lingvo". Kiuj estas la kriterioj, kiuj ebligas difini lingvovivantecon? Tiu punkto estis pritraktita sur paĝoj 237 - 242 de Le défi des langues, (11) same kiel ĝia apliko al la speciala kazo de Esperanto. Jen eltiraĵo:


En Svislando, neniu dubas, ke la romanĉa, kvara nacia lingvo, parolata en kelkaj valoj de Grizono, estas lingvo vivanta. Sed kompare kun la vigleco de Esperanto, ĝi estas lingvo, kiu apenaŭ vivetas. Esperanto havas pli da parolantoj ol la romanĉa, ĝi produktas pli da libroj, pli da kantoj, estas pli uzata ĉe radio, ĝi konstante servas en ĉiaspecaj kunvenoj, kaj, ĉefe, la volo vivigi ĝin estas senfine pli granda ol la volo de la romanĉa loĝantaro, precipe de la juna generacio, teni sian lingvon viva. Ĉiuj esperantlingvanoj estas dulingvaj, sed ankaŭ ĉiuj romanĉoj.


Cetere, Esperanto akordas kun la kriterioj de vivanta lingvo, ĉar ĝi evoluas. Estas en tio nenio miriga, se konsideri, ke ĝi estas uzata. Uzado ĉiam transformas lingvon, krom se ege potencaj konservemaj premoj efektiviĝas sur ĝin el ekstere, artefarite. En tiu evoluo tri fortoj rolas: la reciproka influo de diversaj kulturoj, la neceso adapti la lingvon al mondo rapide ŝanĝiĝanta, kaj la ekspluato de latenta lingva potencialo, kiu estis neuzata komence, ĉar la nacilingvaj kutimoj superfortis. La homoj, kiuj lernis Esperanton, lernis ĝin por komuniki kun ĉialandanoj. Okazas do konstante interagadoj inter tre malsamaj manieroj pensi, senti, esprimi sin. Ankaŭ la kulturaj referencoj estas tre diversaj. Ĉio ĉi kreas seninterrompan interŝanĝon de agoj kaj reagoj, kiuj faras el Esperanto realaĵon same vivan, kiel la franca en la tempo de Rabelais.


La ekziston de komunumo el parolantoj oni povas pridubi nur, se oni elektas ne traserĉi la koncernajn dokumentojn. La leganto, kiu deziras ricevi certecon, trovos konfirmon de tiu ekzisto krozante sur Interreto. Rekomendindas ankaŭ la artikolo de Richard E. Wood "A voluntary non-ethnic, non-territorial speech community". (12)


c) "Mankas al ĝi la riĉeco kaj kapablo vibrigi de lingvo vivanta." Simpla analizo de literaturaj tekstoj publikigitaj en Esperanto sufiĉas por montri tiun kritikon senbaza. Esperanto estas riĉa lingvo, ĉar nenio limigas la lingvan kreemon de la parolanto aŭ verkanto. Ni konsideru jenajn frazojn ĉerpitajn el teksto de bengalia Esperanto-parolanto: (13)


[Tradukantoj anstataŭigu la ĉi-subajn francajn frazojn per traduko en la nacia lingvo]


Ĉu kun la aliloĝiĝo oni alipsikiĝas? (14) [ĉapitro. 4, p. 6] `Est-ce que quand on déménage on change aussi de psychisme (de personnalité) ?'


Ŝi senŝvitigadis la frunton per la rando de sia sario. [ĉ. 5, p.5]. `Elle épongeait constamment la transpiration de son front avec le bord de son sari'


La subita ekkolero iom malordas ŝin, belen [ĉ 6, p.2]. `Le fait de se mettre tout à coup en colère dérange ses traits d'une manière qui la rend belle' aŭ `Sa soudaine colère remanie son visage, la voici belle.'


Ŝi iel senpeze lanĉas la vortojn el malantaŭ la dentoj - kaj ili disvojas nebulen [ĉ. 6, p. 5]. `Avec légèreté, elle parvient d'une manière ou d'une autre à lancer les mots de derrière ses dents, et ils empruntent des voies différentes pour se disperser comme dans un brouillard'.


Se bati la propran edzinon kaj devigi servon estis la feŭdismo, ĉu batminace perterori la servon de aliulaj edzinoj do nomiĝu la socialismo? [ĉ. 5, p.8]. `Si battre sa femme et l'obliger à servir était le féodalisme, est-ce que le fait de forcer les épouses des autres à servir en les terrorisant avec des menaces de coups doit s'appeler socialisme ?'

Kiel sentigi al leganto, kiu ne komprenas Esperanton, la elvokan naturon de la netradukeblaj vortoj uzataj en tiuj frazoj? Ne nur estas neeble ilin ekzakte traduki, sed eĉ komprenigi la sencon - evidentan por iu ajn, kiu lernis Esperanton - estas malfacile. En la unua cito, ali-loĝ-iĝ-o '[nacilingva traduko]' analiziĝas kiel ali '[trad.]', loĝ '[trad.]', iĝ '[trad.]', -o, marko, ke la koncepto estas uzata substantive. La vorto alipsikiĝi '[trad.]', simile analiziĝas: ali-psik-iĝ-i (la fina -i indikas, ke temas pri infinitivo; alipsikiĝo signifas 'la fakto ŝanĝi sian psikon', 'transiro de psiko al alia psiko'. Kion ne povas senti leganto ne scipovanta la lingvon, tio estas la impreso, kiun faras tiu vorto, ĝia vibrancy, ĝia kapablo vibrigi, se citi la esprimon de la lingvisto. La vorto eĥas tute malsame en la menso de la leganto ol farus laŭvorta traduko kiel ŝanĝi la psikon, transiri al alia psiko aŭ transiri alipsiken.


En la dua cito, sen-ŝvit-ig-ad-is analiziĝas kiel sen '[trad.]', ŝvit '[trad.]', ig '[trad.]', ad '[trad.]' -is verbo preterita. Laŭvorta traduko estus "ripete ŝi igis [sian frunton] libera je ŝvito".


Vorto kiel senŝvitigadis povas aperi longa kaj barbara al neinicito. Fakte, sperto pruvas, ke necesas malmulte da praktiko, por ke okulo kaj cerbo kutimiĝu percepti la erojn, el kiuj konsistas tia vorto, kaj aŭtomate fari la sintezon, kiu liveras la signifon. Cetere, senŝvitigi '[trad.]' apartenas al bone konata serio, en kiu troviĝas ekzemple sen-arb-igi '[trad.]', sen-vest-igi '[trad.]', sen-ŝu-igi '[trad.]', sen-kulp-igi '[trad.]', sen-hered-igi '[trad.]', ktp.


Iu, kiu regas la du lingvojn, kaj komparas ĉiufoje la frazon kaj ties tradukon, tuj sentas, ke la [nomo de la lingvo] ne sukcesas transdoni la impreson, la senton, la eĥon de la vortoj esperantaj. Ĉu tio signifas, ke nia lingvo estas malriĉa? Tute ne, ĝia riĉeco simple estas malsama ol la esperanta. La malfacileco esprimi tiujn konceptojn en [nomo de la lingvo] aŭ en la angla demonstras, ke ne estas objektive riproĉi al Esperanto, ke mankas al ĝi riĉeco aŭ kapablo vibrigi.


d) "Ĝia vortprovizo estas monotona, ĉar tuta familio da vortoj derivas de nur unu radiko." Sur kio baziĝas la verkinto de tiu frazo por montri sin tiel memcerta? Certe ne, kiel devus fari lingvisto, sur esploro de tekstoj kaj de konversaci-surbendigoj. Se la fakto, ke multaj vortoj derivas de nur unu radiko, devus esti fonto de monotoneco, la araba kaj la hebrea estus du lingvoj ege monotonaj. La lasta eldono de la unulingva Esperanto-vortaro Plena Ilustrita Vortaro (Parizo: SAT, 2002) enhavas 16780 radikojn, la araba-franca vortaro de Daniel Reig (Parizo: Larousse, 1999), konsiderata plena vortaro, enhavas nur 6089. La tuta hebrea Biblio estis verkita per 2055 radikoj. Nur persono, kiu ne familiaras kun ĝi, povas taksi ĝin monotona, kaj tiu nefamiliareco tuj montras lin au ŝin nekompetenta. Cetere, la latina atingis sian kulturan supron en la tempo de Cicerono, kiam ĝia vortostoko limiĝis je 2500 vortoj.


Esperanto ne estas monotona, ĉar estas lingvo, en kiu sinonimoj abundas. Lingvisto, kiu volas esplori tiun aspekton de la lingvo rapide konvinkiĝos, se li simple ekzamenos, kiel la vortoj 'tradukita de' '[trad.]' estas esprimitaj en la publikigitaj tekstoj. La varieco estas pli granda ol en iu ajn alia lingvo Oni kompreneble trovas tradukita de, sed tre ofte vortojn kiel elangligis '[tradukis el la angla]', sekvatajn de la nomo de la tradukinto, aŭ esperantigis '[tradukis en Esperanton]', ktp. Cetere, eblas anstataŭigi la verbon traduki per translingvigi '[transigi de unu lingvo al alia]' aŭ alilingvigi '[igi alilingva]'.


En esperantlingva romano, la vortprovizo estas des malpli monotona, ĉar la aŭtoro ekspluatas la sennombrajn modulaĵojn, per kiuj eblas nuanci iun ajn radikon. La fakto, ke por diri 'sen flamo' '[trad.]', eblas elekti inter sen flamo, sen flami, senflama kaj senflame jam ebligas eviti monotonecon rilate al la sonoj. Krome, la vorto 'bruli' '[trad.]' havas pli multajn sinonimojn en Esperanto ol en diversaj lingvoj, se konsideri, ke krom bruli eblas diri flami kaj fajri (< fajr '[trad.]').


Multaj aliaj trajtoj de Esperanto igas ĝin lingvo aparte agrabla por verkisto, kiu abomenas monotonecon. Ni citu nur tri:


1) la morfemon ul, ofte uzatan sufikse, ebligas signi rolulon per karakterizan detalon: pipulo 'la viro kun pipo', kisemulo 'tiu, kiu konstante volas kisi', zigzagnazulo 'la homo kun zigzaga nazo';

2) morfemon em, kiu signas tendencon, inklinon, deziron: li rigardis vin foteme 'li rigardis vin, kvazaŭ li dezirus fati foton de vi' ;

3) participojn aktivajn kaj pasivajn, as-, is- kaj os-tempajn, ofte uzatajn substantive : la sekvoto 'tiu, kiun oni sekvos', la celato 'tiu, kiun oni celas', la minacinto 'tiu, kiu minacis', aŭ adverbe : ridinte, 'post kiam li ridis', batote, 'sentante, ke oni volas bati lin'. La monotoneco, kiun la lingvisto atribuas al Esperanto estas dedukto farita el premiso, kies multajn aspektojn li ne imagis, kaj kiun li ne kontrolis antaŭ ol ĝin pritrakti per aŭtoritata tono, kvazaŭ li kompetentus. Li falis en la saman kaptilon, kiel liaj kolegoj pri aliaj punktoj.


e) "Lerni Esperanton estas komplete perdi sian tempon." Ĉi tiu drasta juĝo ne konsideras la multajn avantaĝojn, kiuj rezultas el regado de Esperanto, nek la signifon de la politika-socia sinengaĝo, kiu instigas partopreni en la agadoj entreprenitaj por ĝin diskonigi. Ĝi same preteratentas la fakton, ke Esperanto estas bonega preparo al la posta studado de aliaj lingvoj.


La Esperanto-komunumo estas sufiĉe vasta kaj sufiĉe disvastigita tutmonde, por ke povu utili, en ĉiaspecaj cirkonstancoj, havi kontaktojn sen lingvoproblemo kun lokanoj en tiu aŭ tiu alia lando. Ankaŭ la agrableco povi interŝanĝi ideojn sen lingva malfacileco kaj sen senti sin fremdulo estas grava faktoro, el kiu fontas gravaj kontentigoj. Esperanto lokas ide-interŝanĝadon en etoson tre malsaman ol tiu, kiun kreas iu ajn alia lingvo uzata kiel perilo inter diverslingvanoj. Fine la originala literaturo esperanta ne estas malpli interesa ol tiu de iu ajn lingvo en la unua jarcento de ties ekzisto kiel skriblingvo, kaj ankaŭ tradukita literatura indas konsideradon, ĉar Esperanto estas lingvo pli bone adaptita ol la aliaj al la bezonoj de tradukado, kiel montras komparo inter malsamaj versioj de tiu aŭ alia verko. (15)


f) "Ĉar ne ekzistas denaskaj parolantoj, ĉiu prononcas laŭ la fonetika strukturo de la gepatra lingvo, kaj estas malfacile kompreni sin reciproke." Estas vere, ke multaj Esperanto-parolantoj prononcas laŭ la fonetiko de la gepatra lingvo. Tamen ankaŭ ekzistas ampleksa proporcio, kiu elparolas sen aparta akĉento. Kiel ajn estas, la ĉefa afero estas, ke tiuj diferencoj ne malhelpas glatan interkompreniĝon. Certe tio estas unu el la punktoj, pri kiuj Esperanto montriĝas, praktike, tre supera al la angla.


Se oni observas Esperanton kiel parolatan dum kunsidoj aŭ simplaj konversacioj, oni rimarkas, ke regionaj prononcoj neniel gravas. Ili estas simplaj variecoj en la maniero paroli, kiuj elvokas difinitan originon sen ĝeni la komprenon. La ĉi-supre menciita lingvisto kritikas Esperanton dirante, ke iuj prononcos /k/, /p/ kaj /t/ kun eta aspiracio (aŭdebla aerblovo) antaŭ la posta vokalo, kiel en la germana kaj angla, dum aliaj elparolos sen ĝi, kiel en la itala aŭ franca. Efektive, se vi aŭskultas la Esperanto-programojn de la ĉina radio, vi perceptos tiun etan aspiracion, kiun vi ne aŭdos ĉe vatikana radio. Sed vi ne povos citi eĉ unu kazon, en kiu tiu diferenco influas la kompreneblon. Ĉiuj Esperanto-uzantoj alkutimiĝis al tiaj etaj malsamecoj.


Kiu observas parolan komunikadon en internaciaj grupoj, tiu rapide konstatas, ke reciproka kompreno estas ege pli bona per Esperanto ol per la angla. Tiun superecon estigas, i.a.:


- la eta nombro da vokalaj fonemoj, ĉiu el kiuj havas larĝan gamon da eblaj konkretigoj (5 klaraj vokaloj, kontraste kun 24 en la angla se juĝi laŭ la Internacia Fonetika Alfabeto; distingi inter socks kaj sucks, sucks kaj sacks, sacks kaj sex, sex kaj six, six kaj seeks estas serioza malfacilaĵo por la plimulto el la teranoj);


- la nevaria loko de la akcento;


- la mezuma iom pli granda longeco de la vortoj, kiu havigas al la cerbo pli bonajn ŝancojn bone analizi la diraĵon (tiun pli grandan longecon kompensas la strukturado de la lingvo: komparu la anglajn system, systematic, systematically kun la esperantaj sistemo, sistema, sisteme aŭ translated into English kun angligis;


- la fakto, ke en Esperanto preskaŭ ĉiuj vortoj en iu ajn frazo finiĝas per vokalo, duonvokalo, s aŭ n, kio igas la prononcon klare pli facila por la granda plimulto el la popoloj, dum konsonantgrupoj, oftaj fine de anglaj vortoj - kiel rst, rd, cts, ndz, pt - postulas prononcmovojn, kiujn multaj neanglalingvanoj, precipe ekstereŭropaj, nur pene sukcesas produkti.


Logiko estas io bonega, sed ĝi ne povas anstataŭi kontrolon en la realo. Dedukti el nekontrolitaj premisoj, ke Esperanto prezentas tiun kaj tiun alian malavantaĝon, neniam esplorante en la realo por scii, ĉu tiu konfirmas la konkludon, estas maniero procedi, kiu havas nenion komunan kun scienca lingvistiko. Indas bedaŭri, ke, certe tute honest-intence, niaj lingvistoj ĝin alprenis kun tiel bela unuanimeco.


5. Manko de komparado


5.1 La diversaj rimedoj aplikataj por superi la lingvobarojn ne estas komparataj


La solaj komparoj prezentitaj de la respondantaj lingvistoj rilatas al lingvaj trajtoj, neniam al la lingvo rigardata kiel interkultura ponto. Ili do preteratentas gravegan aspekton de la demando, nome, ke Esperanto havas precizan funkcion: ebligi al diversoriginaj personoj sin reciproke kompreni. Taksi ĝin ne konsiderante tiun funkcion ne havas pli da senco ol taksi laborilon sen atenti la uzon, por kiu ĝi estis fabrikita.


Kiel antaŭe dirite, en tiu funkcio, Esperanto estas unu rimedo inter pluraj, same kiel la fuŝa angla, samtempa interpretado kaj la aliaj rimedoj uzataj inter malsamlingvanoj por komuniki. Tiuj rimedoj egalas inter si nek rilate la tempan, monan, ekipan, personaran aŭ nerv-energian investon, nek rilate la investrezulton, kiu povas esti preskaŭ nula (gestoj) ĝis preskaŭ perfekta (angla bone regata). Neniam niaj lingvistoj komparas Esperanton, en realaj situacioj, al tiuj aliaj manieroj interkulture komuniki. Ili esprimas sin, kvazaŭ sufiĉus alskribi al la lingvo serion da mankoj kaj malbonaĵoj por ke la demando estu likvidita. Sed post kiam ili forĵetis Esperanton, ili proponas nenion, krom la angla, sen komenti la fakton, ke ankaŭ ĝi havas la plimulton el la ĝenaĵoj riproĉitaj al Esperanto, en ege pli ampleksa mezuro. Ni allasu, ke Esperanto ne estas ideala mondlingvo pro tio, ke ĉiu elparolas ĝin per sia nacia aŭ loka prononco. Sed kio pri la angla? Kiam ĝi estas uzata kiel interkomprenilo, ĉu ankaŭ ĝin ne misformas la prononckutimoj de la gepatraj lingvoj? Kaj ĉu ne estas objektiva fakto, ke la fonetikaj miskomprenoj pli oftas kun la angla ol kun Esperanto? Simpla kompara analizo de la fonetikaj trajtoj de ambaŭ kaj de la multaj lingvoj parolataj sur nia planedo sufiĉas por montri, ke Esperanto havas pli da komunaĵoj ol la angla, el fonetika vidpunkto, kun la plimulto el la lingvoj. Kiun sencon havas forĵeti opcion, se oni zorge evitas proponi sambonan aŭ pli bonan?


5.2 Manko de komparado de elementoj indaj je konsidero


La inklino pretervidi, kiom grave estas bazi siajn rezonojn sur komparoj, jam plurfoje notita, jen kaj jen retroviĝas rilate al izolitaj lingvaj trajtoj. Ekzemple unu el la lingvistoj taksas Esperanton forĵetinda pro tio, ke, laŭ li, homoj, sekvante la kutimojn de la gepatra lingvo, prononcos malklare - kiel "ŝvaojn" (16) - la vokalojn, kiuj ne plu estas akcentataj, kiam la regula deriva sistemo elŝovis la akcenton al posta silabo. Strange, ĉu ne?, ke tiu sinjoro ne rimarkis, ke la sama fenomeno okazas en la angla, en kiu transiri de economy al economic aŭ de product al production perdigas al la unua o, en la dua vorto de ambaŭ paroj, la klaran sonon, kiun ĝi havas en la unua. Se tio ne igas la anglan netaŭga por funkcii kiel mondlingvo, kial la sama fenomeno devus havi negativan efikon sur Esperanton? Refoje, sian aserton li ne kontrolis. Esploranto, kiu observas Esperanton, kia efektive parolata, konstatas efektive, ke britoj, portugaloj kaj bulgaroj ofte prononcas "ŝvae" vokalon, kiu devus esti klara. Sed li aŭ ŝi ankaŭ konstatas, ke, en la praktiko, tio tute ne malhelpas perfektan komprenon.


La ĉefa eraro de tiu lingvisto estas, ke li ĝeneraligas al la tuta planedo kazon, kiu, finfine, estas relative malofta en la panoramo de la lingvoj. "Ŝvaigon" - ŝanĝon de la naturo de vokalo pro perdo de la akcento - prezentas la angla, sed nek la germana nek la nederlanda; la portugala, sed nek la hispana, nek la itala, nek la franca, nek la rumana; la rusa, sed nek la ĉeĥa, nek la pola, nek la serba-kroata. Ĝi forestas el tiom da lingvoj - japana, ĉina, indonezia, hebrea, persa, svahila, lakota, hungara, finna, ktp - ke ne eblus listigi ĉiujn. La plimulto el la lingvoj ne elmontras tiun fenomenon. Ĉu, por lingvo kun tutmonda alvokiĝo, la plej bona sistemo ne estas sekvi tiun de la plimulto?


6. Emo rilati de supre


6.1 Konsiloj


Estas tute normale, ke profesoro, konsultita de studento aŭ de nefakulo, alprenu tonon de scianto, de kompetentulo; li estas ja specialisto. Bedaŭrinde, ĉe la lingvistoj ĉi tie konsiderataj, kompetenteco mankas rilate Esperanton. Nur unu el ili siatempe lernis la lingvon, sed li ne vere partoprenis en aktivecoj, kiuj ebligus al li paroli plenscie pri tio, kiel ĝi praktike funkcias. Por iu familiara kun la Esperanto-mondo, estas do ŝoke konstati, ke tiuj fakuloj pri lingvoj, sed nefakuloj pri la zamenhofa, ofte donas konsilojn, ekzemple: "Diru al via japana amiko, ke li forgesu pri Esperanto kaj prefere lernu la anglan, la francan aŭ la ĉinan." Oni povas bedaŭri, ke tiajn konsilojn eldiras personoj, kiuj scias nenion pri la praktikaj avantaĝoj de regado de Esperanto, kaj kiuj havas pri ĝiaj karakterizoj nur malĝustan ideon. Ili efektivigas sur la demandinton premon, kiu ne estas tre demokratia. Se oni sentas sin devigita konsili ion, ĉu ne preferindus diri: "Vi sciu, eĉ kiam oni estas lingvisto, oni ne pro tio kompetentas en la kampo de Esperanto. Mi konsilas al vi esplori la aferon. Per Interreto devus esti ne tro malfacile."


Unu el liaj koleginoj ripetas similan kanton: "Kion vi celas, kiam vi konsideras la ideon eklerni fremdan lingvon? (...) Se vojaĝi, lernu lingvon el la regiono, kien vi intencas iri. Se plaĉas al vi la sonoj de iu lingvo, tiun elektu. Se vi deziras legi literaturon en la originalo, studu la lingvon de viaj preferataj aŭtoroj." Tiu persono ŝajnas ne koncepti, ke oni povas deziri vojaĝi en la tuta mondo kaj ĉie kontakti lokanojn sen lingvoproblemo, ekzemple dank'al la tutmonda reto de loĝigo en Esperanto-parolantaj hejmoj. (17) Nek ke la sonoj de la zamenhofa lingvo povas allogi. Nek ke eblas ŝati tre malsamajn literaturojn kaj deziri legi verkojn el diversaj landoj laŭ tradukoj faritaj de samlandanoj de la verkisto en lingvon pli bone adaptitan ol la plimulto al la postuloj de literatura tradukado. Tiu nekapablo de intelektulino imagi la oftajn motivojn, pro kiuj homoj eklernas Esperanton, estas vere stranga, ĉu ne?


6.2 Tono


Kelkaj respondoj karakteriziĝas per desupra, patroneca, moŝte-degna tono, ofte kun ironio aŭ sarkasmo, kiujn nenio pravigas.


Kiun sencon havas paroli pri la "altaj pastroj kaj evangeliistoj de la Esperanto-movado" (High Priests and Evangelists of the Esperanto Movement) ? Pri kiuj temas? Jes ja, ekzistas inter la Esperanto-uzantoj personoj, kiuj impresas strange aŭ fanatike, kiajn oni trovas en ĉiu homgrupo. Eble la ĵus citita lingvisto renkontis tiajn homojn. Sed ĉu tio pravigas, ke li rigardu ilin tipaj pri la tuta komunumo de tiuj, kiuj praktikas la lingvon? Sociologo Peter G. Foster konkludis el sia esploro pri britaj esperantistoj, (18) ke ili ĉiurilate similas al la ĝenerala britaro krom pri du detaloj: iom pli multas inter ili vegetaranoj kaj homoj, kiuj voĉdonas por la Labour-partio.


La Esperanto-mondo estas ege diversa kaj la etoso en unu lando ne ebligas ĝeneraligi al la tuta planedo. En Brazilo, ekzemple, multaj Esperanto-uzantoj apartenas al la spiritisma movado (aŭ inverse: eble spiritistoj, multnombraj tiulande, pli emas ol la aliaj brazilanoj lerni Esperanton), sed Brazilo prezentas per si, tiurilate, kazon unikan en la mondo. Rigardi ĝin tipa pri la esperantistaro estus grave erari. La Esperanto-komunumo enkalkulas dekduon da Nobel-premiitoj. La aŭtoro de la ĉi-supra citaĵo ne sukcesus prezenti eĉ nur unu el ties tekstoj, kiu ebligus klasi ilin inter la "altajn pastrojn kaj evangeliistojn" de Esperanto. Estas facile uzi tiajn esprimojn, kiuj subdiras pli ol ili diras klare. Estas malpli facili pravigi ilin per dokumentoj aŭ atestoj.


Cetere, estas neniu rilato inter ideologia elekto kaj la kapablo de lingvo faciligi la komunikadon inter malsamlingvanoj. Kiel ĉiun ajn lingvan kolektivon, la anglalingvan loĝantaron stampas trajtoj, kiuj diferencigas ĝin disde ĉiuj aliaj. Neniu konkludis el tio, ke tio forprenas de la angla la kvalitojn necesajn por esti efika kiel tutmonda komunikilo. La citita frazo nur esprimas malestimon, kiun nenio pravigas.


Koncerne la lingviston, kiu proklamas: "Mi ne kaŝos la malestimon, kiun mi sentas por tiuj frenezuloj (19), kies gefiloj havas Esperanton kiel unuan lingvon. Kial ne Klingon?" (20), kion diri, se ne, ke tiu eldiraĵo ne elstarigas lin kiel iun aparte tolereman aŭ objektivan? Ĉu la dunaciaj paroj, kiuj formiĝis dum Esperanto-aranĝo kaj kiuj fondis esperantlingvan familion, ĉar la zamenhofa lingvo komence estis la sola komuna, meritas tian malrespekton? Kaj eĉ se temas pri du gehomoj kun sama gepatra lingvo, kiuj decidas eduki la idojn en Esperanto, ĉar ili ŝuldas al tiu lingvo homan kaj kulturan riĉiĝon, kiun ili alte taksas, kaj ĉar ili scias proprasperte, kian avantaĝon por la posta ellernado de aliaj lingvoj prezentas infanaĝa akiro de Esperanto, ĉu oni rajtas esprimi sin tiatone? La leganto juĝu mem.


Diagnozo


El la 20 respondoj analizataj en ĉi tiu artikolo, nur tri manifestas pozitivan sintenon. La unua diras: "Esperanto estas natura lingvo, kvankam ĝi rezultas el artefarita lingvo naskita en Pollando fine de la 19-a jarcento." La dua: "Kiel ajn estu, mi estas feliĉa ekscii, ke la Esperanto-komunumo estas sufiĉe vigla kaj vasta por ebligi al vi vojaĝi tutmonde kaj kontakti lokanojn en la landoj, kiujn vi vizitas." Kaj la tria: "Se iam devus esti artefarita universala lingvo, mi opinias, ke Esperanto estus tre bona elektaĵo. Kiel persono, kiu havas pri ĝi sufiĉe bonan konon, tamen sen esti iel ajn ĝia subtenanto, mi ne vidas en ĝi seriozajn mankojn." Ĉiuj aliaj respondoj eldiras pri la lingvo nur negativajn juĝojn.


Etinfana pensmaniero


[Tiun pensmanieron la franclingva psikologia ĵargono nomas préopératoire, laŭvorte antaŭoperacia (ĝi rilatas al difinitaj mensaj operacioj). Laŭ la Webster-vortaro, ankaŭ la angla havas same formitan vorton: preoperatory. Tradukanto povas uzi similan vorton, anstataŭ etinfana, en ĉi tiu parto de la artikolo, se lia aŭ ŝia lingvo enhavas ĝin, kiel la itala (preoperatorio)].


Tiuj respondoj kunfaras koheran bildon. Ili elmontras la karakterizojn de maniero pensi tipa pri infano malpli ol kvinjara. Tiu takso riskas ŝoki. Tial utilas precizigi, ke ĉiu plenkreskulo tiamaniere funkcias en granda parto de sia mensa aktiveco. Intelekto ĉiam maturiĝas nur parte. Plenkreskula pensado, kiu aperas, kiam la mensa evoluo atingis la disvolviĝnivelon, kiun psikologia ĵargono nomas la stadio de formalaj operacioj, estas aplikata nur en la kampoj, kun kiuj la koncernato estas familiara aŭ kiujn ne blokas emociaj faktoroj. En ĉiaspecaj kampoj - teknikaj aŭ aliaj fakoj, kiujn la individuo malbone konas; arto vivi; socia aŭ politika vivo; religio; filozofio; opinioj pri aliuloj kaj pri si; opinioj pri grandaj homkategorioj ("nigruloj estas altkreskaj", "islamanoj estas fanatikuloj", "kristanoj estas sintrudemaj", "virinoj ne kapablas racie rezoni", "viroj ne komprenas virinojn", ktp) - mezumaj plenkreskuloj uzas la kvinjarulan menson: ili neglektas la "inklud"-funkcion kaj rezonas du-aĵe, reduktante ĉiun konsideron, ĉiun demandon, al nur du kontraŭaj, ekstremaj kaj simetriaj terminoj.


Inkludo


La foresto de la funkcio "inkludi" estas konstantaĵo en la lingvistaj respondoj. Ili prezentas ĉion, kvazaŭ Esperanto ne havus ligon al la vivo socia, al la problemoj de la homaro. Ili pritraktas ĝin kiel aferon izolitan de ĉia kuntektso, kvazaŭ ĝi ekzistus nur en "fermita ujo", sen ia ajn rilato kun ĉio alia, kio okazas en la mondo. Neniam ili perceptas ĝin ebla solvo al reala problemo, kiu povas konkuri kun aliaj opcioj proponitaj por superi la samajn malfacilaĵojn.


Ekzistas ne malmulte da esplorlaboroj publikigitaj pri Esperanto, i.a. doktoriĝaj tezoj kaj studfinaj disertaĵoj, same kiel artikoloj fakĵurnale aperintaj. La respondoj donitaj kadre de "Ask-A-Linguist" impresas, kvazaŭ tiaj tekstoj neniam ekzistis. Simile, neniu el la multaj argumentoj invitantaj forĵeti Esperanton baziĝas sur studo aŭ observado de reala Esperanto, kia oni povas renkonti ĝin ĉeestante internacian kunsidon okzantan tiulingve aŭ efektivigante tekst-analizon. Por permesi al si eldiri drastajn juĝojn pri lingvo, kiun oni neniam aŭdis kaj en kiu oni neniam legis ion ajn, necesas transformi ĝin al pure abstrakta afero, ia projekto ekskludita el la socia vivo: la "inklud"-funkcio estis malŝaltita. Eĉ io tiel evidenta, kiel la kompreno, ke por ĝuste taksi Esperanton, necesus konkrete koni ĝin, ne estas inkludita en la rezonado de niaj lingvistoj. Tiu manko klare estas nekonscia, se konsideri, ke neniu el ili komencas sian respondon dirante ion, kiel: "Verdire, pri ĝi mi scias malmulte, sed, deirante de tio, kion mi scias pri lingvistiko ĝenerale, mi kredas, ke eblas supozi, ke..."


Eĉ en detaloj rimarkeblas tiu foresto de inkludado, karakteriza pri la mensa funkciado de eta infano. Tipa tiurilate estas la argumento pri la neakcentataj vokaloj, kiuj riskas perdi sian difinitan koloron kaj do transformiĝi al "ŝvaoj". La asertinto izolas la situacion en kelkaj lingvoj disde la situacio en la plimulto, kaj li ŝajne ne rimarkas, ke la argumento ege pli validas pri la angla, kiun li en alia respondo laŭdas kiel "la mondolingvon".


Du-era aŭ du-aĵa [binara] pensado


Unu el la karakterizoj de du-era (binara) pensado, tipa pri la etinfana maniero mense funkcii, estas la ĝeneraligo de la sistemo "aŭ ĉio, aŭ nenio", "aŭ tute, aŭ ne". Oni retrovas ankaŭ ĝin en la lingvistaj respondoj. Plurfoje ili esprimas sin, kvazaŭ Esperanto estus ekskluziva opcio. Ili perceptas ĝin kiel "se Esperanto, tiam nenio alia" aŭ kiel "se nacia lingvo, tiam ne Esperanto". Ili ŝajne ne kapablas konsideri, ke oni povas aliri la demandon ekskludante nenion, do surbaze de "kaj Esperanto, kaj ankaŭ alia(j) lingvo(j)". Tamen, multaj personoj, kiuj lernis Esperanton, lernis ankaŭ alian lingvon, aŭ intencas tion fari, sciante, ke la peno dediĉota al la zamenhofa lingvo lasos al ili multe da tempo por studi alian lingvon. Estas fakto, ke la proporcio de plurlingvuloj estas pli granda en la esperantistaro ol en hazarde kunmetita specimeno el la ĝenerala loĝantaro. [por tradukanto: la esprimo ĉi tie uzata - hazarde kunmetita specimeno - estas statistika esprimo, fakvorte aleatora samplo, france échantillon aléatoire, angle random sample].


Kiam la menso funkcias laŭ la du-era sistemo, la koncernato ne kapablas preni en konsideron la tuton el la ebloj. Ekzemplon de tiu maniero funkcii prezentas la lingvistino, laŭ kiu ne eblas fari, ke lingvo ne evoluu, kio, laŭ ŝi, kondamnas Esperanton al disdialektiĝo, kiel spertis la latina. Ŝi ignoras, kio fakte okazis: Esperanto efektive modifiĝis, tamen la unueco de la lingvo ne estis pro tio endanĝerigita. Laŭtempa studo [por tradukanto: diakrona studo] ja rivelas, ke, kvankam Esperanto konsiderinde evoluis ekde la zamenhofa tempo, ĝi ne estis viktimo al diverĝaj fortoj. Por pretervidi, ke nekonsciaj regulantaj mekanismoj povas teni lingvon unueca, necesas troviĝi en fazo de du-era pensado, kiu limigas la eblojn al nur du kazoj, reciproke ekskludaj: aŭ oni aŭtoritate fiksas la lingvon en iu stato por eviti, ke ĝi evoluu, aŭ ĝi evoluas kaj disdialektiĝas. Redukti la eblojn al tiuj du estas mirige ĉe lingvisto, kiu devus esti rimarkinta, ke la plimulto el la lingvoj evoluas konservante sian unuecon, sen pro tio bezoni la intervenon de ekstera aŭtoritato.


Ebeniga efiko


Je la stadio, kiun psikologa ĵargono nomas "antaŭoperacia" [préopératoire, preoperatory] - ĝis, mezume, aĝo de kvin jaroj - infana pensado "platigas", "ebenigas". Ĉiuj aferoj, kiujn li mense konsideras, situas samnivele. Tio estas la kialo, pro kiu etulo tiel facile sentas sin kulpa aŭ honta: bagatelo, por li aŭ ŝi, ne havas malpli da reliefo ol abomena krimo. Pluraj respondoj evidentigas tiun trajton. Ekzemple, Esperanto estas kritikata pro tio, ke ĝi havas supersignojn. (21) Fakte, la maniero skribi Esperanton estas nur duagrada trajto. Se ortografio estas plene konsekvenca, ĉu oni skribu tiel, ĉu ĉi tiel, estas nur la vesto de la lingvo, ne ĝia korpo. Esperanto ne estus tiel vaste uzata en retaj forumoj, diskutoj kaj mesaĝinterŝanĝoj, se tiu problemo estus serioza. Cetere jam Zamenhof indikis, kiel solvi ĝin: sufiĉas anstataŭigi la supersignon per h metita post la konsonanton. (22) Se la problemo stariĝis je la komenco de komputil-uzo, ĝi nun estas solvita.


Cetere, eblas rigardi la aferon el alia angulo: Esperanto neniam ĉesis disvastiĝi malgraŭ tiu handikapo, reala komence, kaj ankoraŭ evidenta en iuj situacioj. Ĉu tio ne estas la plej bona pruvo, ke ĝi kontentigas bezonon, kiun neniu alia sistemo internacie komuniki sambone efike aliras? Se tiu detalo tiel gravus, Esperanto estus jam delonge mortinta. Fari el tiu punkto "la elementon plej ĝenan" de Esperanto ilustras la platigan efikon de etinfana pensado.


La komplekso


La plimulto el la asertoj ĉi tie konsiderataj respondas al demando starigita de persono, kiu havas propran sperton pri Esperanto. La miskonekto inter la demando kaj la reagoj, kiujn ĝi vekas, emigas pensi, ke aktivas en tiuj lingvistoj subkuŝanta komplekso. Ĉiuj respondoj, krom unu, preteratentas la travivaĵojn de la demandinto, kaj preciza punkto, vortigita jene: "Kiom da tempo necesas por lerni fremdlingvon kiel la japana, la rusa, aŭ la hungara?" estigas nur unu reagon, cetere ne adaptitan al la demando (ĝi limiĝas je la vojaĝa uzo de lingvo, dum la demando koncernas la lingvon kiel ilon por trakti pri ĉiaspecaj temoj). La aliaj lingvistoj ne klarigas, kial ili evitas respondi. Estus facile diri: "Via demando ne respondeblas, ĉar intervenas tro multaj faktoroj", "Pri tio ni havas neniun informon" aŭ "Tio ne apartenas al la kampo de lingvistiko", sed neniu respondas tiusence. Neniu rimarkas, ke la demandanta sinjorino citas tri lingvojn – el kiuj du ne estas hindeŭropaj – parolataj kun homoj, kun kiuj ŝi diras, du frazojn poste, ke ŝi parolis Esperanton. Kion ŝi celas klare estas: "En proksimume dek monatoj eblas atingi en Esperanto nivelon, kiu ebligas agrable konversacii pri ĉiaj temoj kun homoj el tiuj landoj, kiom longe necesus por same interparoli kun ili ilialingve?" Kial tiu manko de respondo? La demando estis prezentita al 'Ask-A-Linguist', kiu difinas sin kiel "la lokon, kie iu ajn interesata pri lingvoj aŭ lingvistiko povas starigi demandon kaj ricevi respondon fare de profesiaj lingvistoj."


Impresas, kvazaŭ la nura apero de la vorto "Esperanto" estigus agacan reagon. Anstataŭ serene rigardi la demandon en ties detaloj kaj serĉi respondon, la lingvistoj alprenas sindefendan sintenon. Ĉio disvolviĝas, kvazaŭ gravus tuj sufoki la plej etan ĝermon de intereso pri la zamenhofa lingvo. La lingvistaj komentoj ja signifas: "Rezignu!", "Diru al via amiko, ke li ne perdu tempon ĉe tiu freneza ideo!", "Esperanto ne povas funkcii", "Prefere lernu la lingvon de la lando, kiu interesas vin". Tiuj reagoj odoras je cenzuro. Feliĉe la demandanto konas la veron proprasperte, alie ŝia ekinteresiĝo pri Esperanto tuj estus mortbatita per apliko de rimedoj objektive malhonestaj, se konsideri, ke la asertoj, kiuj instigas forlasi la ideon, misprezentas facile kontroleblan realon (fakte, la personoj ne estas malhonestaj, ĉar tute certe ili respondas sincere; tamen restas la fakto, ke iu ajn tribunalo deklarus iliajn dirojn kontraŭaj al la faktoj kaj malutilaj al la Esperanto-komunumo, se ĉi-lasta iel procesus kontraŭ ili pro misfamigo). Kiel ajn estas, ĉio prezentiĝas, kvazaŭ la efektiva Esperanto estus tabua ĉe tiuj lingvistoj. Ĉiuj respondoj ja ignoras alian gravan frazon en la demando: "Se oni volas vojaĝi al nur unu lando aŭ koni nur unu kulturon, oni povas kontentigi sin per lernado de unu sola lingvo, sed kion fari, se oni interesiĝas pri pluraj landoj?" Tiu vortigo ne povus esti pli klara. Ĉu ne mirige, ke la sola respondo, kiun la koncernato ricevas estas: "Lernu la lingvon de la lando, kien vi intencas iri"?


Etiologiaj hipotezoj


Kiel eblas, ke universitatanoj, kvankam specialigitaj en rigora fako kaj certe trejnitaj uzi la kritikan spiriton de plenkreskulo, rezonas kiel etaj infanoj, kiam temas pri Esperanto? Por kredinde respondi, necesus havi kun ili longajn interparolojn aŭ entrepreni esploron surbaze de detalaj demandaroj celantaj lumigi la psikologiajn mekanismojn, kiuj, je profunda, nekonscia nivelo, kaŭzas la notitan misfunkciadon.


Ni unue emfazu, ke tia konduto tute ne estas eksterordinara. Kiel jam dirite, ĉiuj normalaj plenkreskuloj elmontras similajn mensajn procezojn en multaj kampoj, kun kiuj ili ne havas familiarecon. Oni do ne miru, kaj nenion riproĉu al la koncernatoj. Sed tio ne signifas, ke ne indas demandi al si, kio kaŭzas tiun transŝovon de plenkreskula pensado al etinfana.


Ĝenerale, simila transglito okazas en la kampoj, kiuj iel afekcias la sentojn. Emocia implikiĝo efektive manifestiĝas en pluraj respondoj: "Japana firmaestro DEVAS povi diskuti angle", "La Altaj Pastroj de tiu mesia movado tuteŭropa", "Mi ne kaŝos la malestimon, kiun mi sentas por tiuj frenezuloj, kies gefiloj havas Esperanton kiel unuan lingvon." Kial Esperanto, ĉe tiuj fakuloj, ekvekas emociajn reagojn, kiuj fuŝas la intelektan funkciadon? Refoje temas pri banala fenomeno. Estas fakto, ke mencio de tiu lingvo, aŭ klarigoj donataj pri ĝi, ofte havas tiun efikon sur plenkreskulojn, (23) tiagrade, ke la sobra, objektiva sinteno, fakte estas escepto, kaj tute ne la plej kutima reago. Ĉe mirige alta proporcio el la homoj, Esperanto, tuj kiam menciata, aktivigas la klasikajn defendmekanismojn, kiuj protektas kontraŭ angoro. (24)


Retroiron al etinfana pensmaniero oni povas asimili al tia mekanismo. Ĝi ebligas ne vidi la problemon laŭ ties tuteco, kaj do eviti alfronti ĝin kun ĝia plena komplekseco. Likvidante la distingon inter parto kaj tuto, kio estas tipa pri du-era funkciado, ĝi ebligas ankaŭ pretervidi, ke oni ne havas informbazon por respondi. Tiuj lingvistoj pekas kontraŭ logiko. Ŝajne ili kredas, ke sufiĉas ligi "mi kompetentas pri lingvoj" al "mi havas nebulan ideon pri tio, kio Esperanto estas" por povi konkludi: "mi estas kompetenta por respondi al demandoj pri Esperanto kun plena memfido." Malpreciza konscio pri parta kompetento fariĝas certeco pri plena kompetento. Sen tiu mistakso, niaj lingvistoj ne alprenus tiun patronecan tonon de specialisto, kiu funde konas la aferon kaj do povas doni konsilojn kaj eldiri firmajn asertojn pri faktoj neniam kontrolitaj, respondante al persono, kies kompetentecon neniu povas pridubi. Efektive, la demandon, kiun koncernas la plimulto el la respondoj oni povas resumi jene: "Kion vi lingvistoj diras pri Esperanto, tio ne akordas kun miaj travivaĵoj. Kiel vi povus tion klarigi?" Interese, niaj lingvistoj konstante elturniĝas por ignori la konsiderojn, al kiuj kondukas la atesto de la demandinto. Ili respondas, kvazaŭ ili neniam rimarkis, ke ŝi diras: "Mi vojaĝis en multaj landoj kiel Hungario, Finnlando, Danlando, Rusio, Islando, kaj ĉie miaj restadoj tre agrablis dank'al la personoj, kiuj parolas Esperanton." Se, tute simple, ili ne kredus ŝin, ili tion dirus. Sed ili ne komentas tiun frazon. Ĉu tio ne estas la signo de bele sukcesinta repuŝado, kaj do de vera komplekso?


Aliflanke, ni ne forgesu, ke ĉiuj estas anglalingvaj. Pluraj respondoj rivelas la subkuŝantan ĉeeston de du-era mensa skemo "angla ↔ Esperanto". Esperanto sentiĝas kiel rivalo, kontraŭulo, konkuranto de la angla, riskanta kapti ties lokon. La bezono prezenti ĝin plena je mankoj kaj malbonaĵoj povus esti maniero defendi la anglan. Estas konate, ke homo identigas sin al sia lingvo. Se mi estas denaske anglalingva, defendi la anglan estas defendi min mem. Diri, aŭ subdiri: "la angla estas la mondolingvo", "la angla estas la lingvo, kiun vi ne povas malhavi", "la angla estas lingvo tre supera al tiu Esperanto, kiu enhavas tiujn kaj tiujn kaj tiujn aliajn fuŝtrajtojn" egalas diri: "Mi estas grava", "mi estas la venkinto", "I am the best" ["mi estas la plej bona"]. Ĉu ne estas home fali en tiun misaĵon? Kiu neniam identigis sin al ento, haviganta senton de supereco, tiu ĵetu la unuan ŝtonon al la lingvistoj de "Ask-A-Linguist". [Por tradukantoj al lingvo, en kiu tiu esprimo ne estas konata: ĵeti la unuan ŝtonon aludas al la ŝtonmortigo de adultulinoj, kaj do signifas "esti la unua, kiu riproĉas aŭ kondamnas" (aludo al rakonto en la Evangelio de Johano, 8, 7)].


Ĉar Esperanto estas juna lingvo, ĝi ankaŭ povas veki funde de la nekonscia psiko sentojn, kiuj invadas mezaĝulojn, kiam riskas forŝovi ilin el iliaj postenoj rivalo eble malpli sperta, malpli saĝa, sed kun la pli granda forto de l' juneco.


Kompreneble, aliaj faktoroj povas interveni en tiuj reagoj. Ekzemple, se Esperanto estas lingvo, kiu funkcias same bone kiel la aliaj, se ĝi estas neniurilate malsupera al ili, kvankam pli konsekvenca, kaj do pli facila, tio povas devigi rekonsideri tutan serion da ideoj ĝenerale akceptitaj de lingvistoj koncerne la esencon de la fenomeno "lingvo". Al neniu plaĉas devi pridubi siajn bazajn ideojn, ĉar al ili oni identigas sin. Tiu bezono konservi senŝanĝa sian manieron koncepti lingvojn povus esti unu el la kaŭzoj, pro kiu la lingvistoj demanditaj pri Esperanto respondas neobjektive.


Fine, plenkreskula respondo neprigus, ke la fakulo alfrontu du frazojn, kiujn li tute ne deziras rigardi rekte: "Mi ne scias" kaj "Mi ne esploris, mi ne studis". Tiuj negativaj frazoj signifas "Mi ne estas kompetenta". Kiel eblus atendi, ke lingvisto (escepte se li aŭ ŝi krome estas heroo aŭ sanktulo) konsentu klare vidi sin nekompetenta en kampo, kiu evidente apartenas al lingvistiko? Estas pli simple kaj pli agrable repuŝi tiujn pensojn en iun forperditan kelon en la nekonscia psiko, kaj atribui al si kompetentecon, kiun, objektive, oni ne havas.


1. Nekompleta listo de tiaj eventoj troviĝas ĉe http://www.esperanto.hu/eventoj/kalendaro.htm.

2. Goro Kimura (Keio University) "The metacommunicative ideology of Esperanto. Evidence from Japan and Korea", Language Problems & Language Planning, 2003, vol. 27, 1, 73-85.

3. [En ĉi tiu piednoto la tradukanto enmetu kelkajn klarigojn pri la prononco de literoj: c, ĵ kaj ĝ, laŭ la lingvo ankaŭ pri vokaloj.]

4. Ekzemplo : "La kvin semajnaj horoj da angla lernado, kiujn aranĝas la lernejoj en la Unuiĝintaj Arabaj Emirejoj, ne sufiĉas por ke la junuloj akiru lingvan kompetentecon, kiu ebligu al ili fari superajn studojn, por kiuj regado de la angla estas ege grava." [Wafa Issa, "Experts discuss problems in the teaching of English", Gulfnews, 19-a de majo 2006].

5. Claude Piron, « Communication internationale - Étude comparative faite sur le terrain », Language Problems & Language Planning, vol. 26, 1, 23-50. En Esperanto: « Lingva komunikado: kompara esploro farita surterene ».

6. Claude Piron, Observi, kompari, elekti.

7. François Grin, L'enseignement des langues étrangères comme politique publique (Paris : Haut Conseil de l'évaluation de l'école, 2005, p. 7 http://www.ladocumentationfrancaise.fr/var/storage/rapports-publics/054000678.pdf)

8. After Babel, Oksfordo: Oxford University Press, 1975, p. 470.

9. Lingvistoj nomas angle shwa aŭ schwa vokalon neklaran, nenetan, similan al la prononco (angle) de e en quiet, aŭ al tio, kion francoj nomas e muet.

10. Pri tio vidu: Piron, Claude « A few notes on the evolution of Esperanto » in Schubert, Klaus, red. Interlinguistics (Berlino, Novjorko: Mouton de Gruyter, 1989), 129-142. Iom malsama versio legeblas kun la titolo "Evolution is proof of life".

11. Claude Piron, Le défi des langues - Du gâchis au bon sens (Parizo : L'Harmattan, 1994).

12. En Mackey, William Francis, kaj Ornstein, Jacob, red., Sociolinguistic Studies in Language Contact (Hago, Parizo kaj Novjorko: Mouton, 1979), 433-450.

13. Manaŝi Dasgupta, Dormanta Hejmaro, elbengaligita de Probal Dasgupta (eldonota de Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno).

14. [Piednoto por eventualaj tradukantoj] Ni memorigu ke prononciĝas " " [enmeti literojn esprimantajn la koncernan sonon en la cellingvo, kaj same por la aliaj:] ĝ, ŝ kaj j. [j nur se la prononco estas alia en la nacia lingvo].

15. Tio ŝuldiĝas al la tre granda fleksebleco kaj riĉeco de la lingvo, sed ankaŭ al la fakto, ke la tradukanto tradukas el sia gepatra lingvo, kies subtilaĵojn li perceptas pli bone ol fremdlingvano, kiom ajn talenta. Vidu William Auld "The International Language as a medium for literary translation", en Rüdiger kaj Vilma Eichholz, Esperanto in the Modern World (Bailieboro: Esperanto Press, 2-a eld. 1982), 111-158, kaj : Claude Piron, "Poésie et espéranto".

16. Ŝva (esperante ŝvao, el la hebrea, angle shwa aŭ schwa) estas la nomo donita en lingvistiko al centre artikataj vokaloj kun malklara sono, inter kiuj tipaj estas la vokalo e en la angla vorto quiet aŭ en la franca le.

17. Por ricevi ideon pri mondvojaĝo, en kiu la vojaĝanto estas akceptata en esperantlingva familio je ĉiu etapo, vidu Deguti Kiotaro, My travels in Esperanto-land (Kameoka : Oomoto, 1973).

18. Peter G. Foster, The Esperanto Movement (Hago: Mouton, 1982).

19. Mi tiel tradukas la esprimon basket cases, kiun mi ne estas certa bone kompreni, malgraŭ la sennombraj horoj, kuijn mi dediĉis al la studado kaj praktikado de la angla. La Webster-vortaro difinas ĝin aplikebla al persono, de kiu oni fortranĉis la kvar membrojn.

20. Klingon estas la lingvo de ekstertera popolo en la televidserio Star Trek.

21. La lingvisto, kiu pritraktas tiun problemon, misprezentas la realon. Li diras: "Estas probable, ke la plej ĝena elemento de Esperanto (...) estas, ke ĝia alfabeto enhavas plurajn specialajn literojn (konsonantojn kun supersigno, kiaj ekzistas en neniu lingvo), kio jam kreis problemojn por malnovaj skribmaŝinoj; tiuj literoj estas eĉ malpli akordigeblaj kun la nuntempaj tekstprilaboraj programoj." Sufiĉas rigardi, ekzemple, la fakon "Specialaj karaktroj" en la tekstprogramo Word, la plej uzata en la hodiaŭa mondo, por vidi, ke ĝi enhavas la Esperanto-literojn. Kaj jam delonge uzantoj de Macintosh-komputiloj senprobleme tajpas en Esperanto.

22. Ankaŭ diversaj aliaj sistemoj estas uzataj. Iuj almetas x post la konsonanto, kio donas al la tajpitaj tekstoj aspekton strangan, malestetikan, forpuŝan, sed kun la avantaĝo, ke tio ne ŝanĝas la alfabetan ordon, ĉar la litero x ne ekzistas en Esperanto (tiu sono skribiĝas ks), kaj ke ekzistas programoj, kiuj kelksekunde anstataŭigas la literojn kun x per la supersignaj literoj. Aliaj aldonas apostrofon. Tiuj diferencoj ne pli komplikas la legadon ol la malsamaj manieroj skribi multajn anglajn vortojn: color / colour, realize / realise, program / programme, ktp.

23. Vidu tiurilate Claude Piron, "Psikologiaj reagoj al Esperanto".

24. http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/reagoj.htm#defendmekanismoj.