Moby-Dick/Epilogo

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search

[redakti]

stato Esperante Originale
ne provlegita Finiĝis la dramo. Kial do ĉi tie iu ajn elpaŝas? — Ĉar iu ja postvivis la ruinon. The drama's done. Why then here does any one step forth? — Because one did survive the wreck.
ne provlegita Tiel hazarde okazis, ke post la malapero de l’ Parsio, mi estis tiu, kiun destinis la Parcoj, ke mi prenu la lokon de la pruisto de Aĥab, kiam tiu pruisto alprenis la vakan postenon; tiu sama, kiam je la lasta tago la tri viroj elĵetiĝis el la balanciĝanta boato, kiu falis malantaŭen. Tiel, flosante sur la marĝeno de la sceno kiu sekvis, kaj en plena vidodistanco de ĝi, kiam la duonĉerpita suĉado de la sinkinta ŝipo atingis min, mi tiam, sed lante, tiriĝis al la fermiĝanta vortico. Kiam mi atingis ĝin, jam ĝi mildiĝis en kremecan flakon. Ronde kaj ronde do, kaj ade kuntiriĝante cele al la butoneca nigra bobelo ĉe la akso de tiu lante turniĝanta cirklo, kiel nova Iksiono mi rivoluis. Ĝis kiam, trafinte tiun vitalan centron, la nigra bobelo supren krevis; kaj nun, liberigite pro ĝia ruza risorto, kaj pro sia ega flosemo leviĝante kun granda forto, la ĉerko-savbuo pafis sin laŭlonge el la maro, renversiĝis, kaj ekflosis apud mia flanko. Flosigate de tiu ĉerko, dum preskaŭ unu tuta tago kaj nokto, mi flosis sur mola funebrokanta oceano. La nevundantaj ŝarkoj preterglisis kvazaŭ kun pendseruroj ĉe la buŝoj; la sovaĝaj fiŝagloj flugis kun la bekoj ingiĝintaj. Je la dua tago, jen velo proksimiĝis, pliproksimiĝis, kaj finfine min ekprenis. Ĝi estis la trompeme krozanta Raĥel, kiu en sia resekvanta sinspurado post siaj mankantaj infanoj, trovis nur alian orfon. It so chanced, that after the Parsee’s disappearance, I was he whom the Fates ordained to take the place of Ahab's bowsman, when that bowsman assumed the vacant post; the same, who, when on the last day the three men were tossed from out the rocking boat, was dropped astern. So, floating on the margin of the ensuing scene, and in full sight of it, when the half-spent suction of the sunk ship reached me, I was then, but slowly, drawn towards the closing vortex. When I reached it, it had subsided to a creamy pool. Round and round, then, and ever contracting towards the buttonlike black bubble at the axis of that slowly wheeling circle, like another Ixion I did revolve. Till, gaining that vital centre, the black bubble upward burst; and now, liberated by reason of its cunning spring, and, owing to its great buoyancy, rising with great force, the coffin life-buoy shot lengthwise from the sea, fell over, and floated by my side. Buoyed up by that coffin, for almost one whole day and night, I floated on a soft and dirge-like main. The unharming sharks, they glided by as if with padlocks on their mouths; the savage sea-hawks sailed with sheathed beaks. On the second day, a sail drew near, nearer, and picked me up at last. It was the devious-cruising Rachel, that in her retracing search after her missing children, only found another orphan.