Monadologio/Monadologio

El Vikifontaro


MONADOLOGIO

1. La Monado, pri kiu ni parolados tie ĉi, estas nur substanco simpla, kiu enestas ĉe la kunmetitoj; simpla, tio estas, sen partoj.

2. Kaj estas ja necese ke ekzistu simplaj substancoj, pro tio ke ekzistas kunmetitoj, ĉar kunmetito estas nur amaso aŭ aggregatum da simploj.

3. Sed kie ne estas partoj, tie ne povas esti amplekseco nek figureco nek dividebleco. Kaj tiuj Monadoj estas la veraj Atomoj de la Naturo kaj la Elementoj de l’ ekzistaĵoj.

4. Ne estas ankaŭ dissolvo timebla, kaj estas nenia maniero imagebla, per kiu simpla substanco povus perei nature.

5. Pro la sama kaŭzo, estas nenia maniero, per kiu simpla substanco povus komenciĝi nature, ĉar ĝi ne povas esti formata per kunmeto.

6. Tiel oni povas diri, ke la Monadoj povas nur per unu fojo komenciĝi aŭ finiĝi; t. e. ili povas komenciĝi nur per kreo kaj finiĝi nur per neniigo; dum tio, kio estas kunmetita, komenciĝas aŭ finiĝas partoj post partoj.

7. Ne estas ankaŭ rimedo por klarigi, kiamaniere Monado povus esti aliigita aŭ ŝanĝita en sia interno de alia kreitaĵo; ĉar oni ne povas ion transloki aŭ imagi en ĝi ian movon internan, kiu povus esti ekscitata, direktata, pliigata aŭ malpliigata tie interne; kiel tio estas ebla en kunmetitoj, en kiuj estas ŝanĝo inter la partoj. La Monadoj ne havas fenestrojn, tra kiuj io povus eniri aŭ eliri. L’ akcidentoj ne povas sin malligi nek promeni ekster la substancoj, kiel faris antaŭe la senteblaj specoj de la Skolastikanoj. Tiel do nek substanco nek akcidento povas eniri de l’ ekstero en Monadon.

8. Tamen estas ja necese ke la Monadoj havu kelkajn kvalitojn: alie ili ne estus eĉ estaĵoj. Kaj se simplaj substancoj ne reciproke diferencus laŭ siaj kvalitoj, ne estus rimedo ekvidi ian ŝanĝon en l’ objektoj; ĉar kio estas en la kunmetito povas nur deveni de l’ enestantaj simplaĵoj; kaj la Monadoj, estante sen kvalitoj, estus ne distingeblaj unu de l’ alia, ĉar kvante ja ili ne diferencas; kaj sekve se la pleno estus supozita, ĉiu loko ĉiam ricevus en la movo nur l’ ekvivalenton de tio, kion ĝi havis, kaj unu stato de l’ objektoj estus ne distingebla de l’ alia.

9. Estas eĉ necese, ke ĉia Monado diferencu de ĉia alia. Ĉar neniam ekzistas en la Naturo du Estaĵoj, kiuj estus tute unu kiel la alia kaj en kiuj ne estus eble trovi diferencon internan aŭ sur interneca denomiĝo fonditan.

10. Mi prenas ankaŭ kiel konsentite, ke ĉiu kreita estaĵo estas ŝanĝiĝema, kaj sekve la kreita Monado ankaŭ, kaj eĉ ke tiu ŝanĝiĝo estas senĉesa en ĉiu.

11. De tio kion ni ĵus diris, sekvas ke la naturaj ŝanĝiĝoj de la Monadoj devenas de interna principo, ĉar ekstera kaŭzo ne povas influi en ĝian internon.

12. Sed estas ankaŭ necese, ke krom la principo de l’ ŝanĝiĝo estu detalaro de tio kio ŝanĝiĝas, kiu faru, por tiel diri, la speciĝecon kaj la diversecon de la simplaj substancoj.

13. Tiu detalaro devas envolvi multegon en l’ unuo aŭ en la simplo. Ĉar, tial ke ĉiu ŝanĝiĝo fariĝas laŭgrade, io ŝanĝiĝas kaj io restas, kaj sekve estas necese, ke en la simpla substanco estu multenombreco da afektoj kaj rilatoj, kvankam ne estas da partoj.

14. La nedaŭra stato, kiu envolvas kaj reprezentas multegon en l’ unuo aŭ en la simpla substanco, estas nur kion oni nomas Percepto, kiun oni devas distingi de l’ AperceptoKonscio, kiel ĝi poste aperos. Kaj pri tio ja Kartezianoj tre eraris, kalkulinte kiel neniom la perceptojn, kiujn oni ne aperceptas. Tio ankaŭ ilin igis kredi, ke nur la solaj Spiritoj estas Monadoj, kaj ke ne estas animoj de la Brutoj aŭ de l’ aliaj Entelekioj, kaj intermiksi, kiel la popolo, longan senkonsciiĝon kun vera morto; tio ankaŭ ilin enĵetis en la skolastikan antaŭjuĝon pri la tute senigitaj animoj, kaj eĉ firmigis la malbone disponitajn spiritojn en l’ opinio pri la mortemeco de l’ animoj.

15. L’ ago de l’ interna principo, kiu faras la ŝanĝon aŭ pason de unu percepto al alia, povas esti nomata «Apeto» (Apeticio); estas vere, ke l’ apetado ne povas ĉiam trafi la tutan percepton, kiun ĝi celas; sed ĝi akiras ĉiam ion el ĝi, kaj trafas perceptojn novajn.

16. Ni spertas ĉe ni mem multegon en la simpla substanco, kiam ni trovas, ke la plej malgranda penso, kiun ni aperceptas[1], envolvas diversecon en l’ objekto. Tial ĉiuj, kiuj konfesas, ke l’ animo estas simpla substanco, devas konfesi tian multegon en la Monado, kaj Sro Bayle ne devis trovi malfacilaĵon en tio ĉi, kiel li faris en sia Vortaro artik. Rorarius.

17. Oni estas devigata konfesi, ke la percepto, kaj kio dependas de ĝi, estas neklarigebla per mekanikaj kaŭzoj t.e. per figuroj kaj movoj. Kaj supozante ke ekzistus maŝino, kies strukturo igus senti, pensi, havi percepton, oni povus ĝin imagi pligrandigita, konservante la samajn proporciojn, tiamaniere ke estus eble eniri ĝin kiel muelejon. Kaj tion supozinte, oni trovos, vizitante ĝin, nur pecojn, kiuj sin puŝas unuj la aliajn, kaj neniam ion kio klarigus percepton. Tion ĉi do en la simpla substanco, kaj ne en la kunmetito aŭ en la maŝino, oni devas serĉi. Efektive nur tion en la simpla substanco oni povas trovi, t. e. la perceptojn kaj iliajn ŝanĝojn. En tio sola ankaŭ povas konsisti ĉiuj internaj agoj de l’ simplaj Substancoj.

18. Oni povus doni la nomon de Entelekioj al ĉiuj simplaj substancoj aŭ kreitaj monadoj, ĉar ili havas en si ian perfektecon (ἔχουσι τὸ ἐντελές), estas sufiĉeco (αὐτάρϰεια) kiu faras ilin fontoj de siaj internaj agoj kaj, por tiel diri, nekorpaj aŭtomatoj.

19. Se ni volus nomi Animo ĉion, kio havas perceptojn kaj apetojn laŭ la ĝenerala senco, kiun ni ĵus klarigis, ĉiuj simplaj substancoj aŭ kreitaj monadoj povus esti nomataj animoj; sed, ĉar la sento estas io pli ol simpla percepto, mi konsentas, ke la ĝenerala nomo de Monadoj kaj Entelekioj sufiĉu por la simplaj substancoj, kiuj havas nur tion, kaj ke oni nomu Animoj nur tiujn, kies percepto estas pli distinga kaj akompanata de memoro.

20. Ĉar ni spertas en ni mem staton, en kiu ni memoras nenion kaj havas nenian distingan percepton, kiel kiam ni eksvenas, aŭ estas premegataj de profunda dormo sen ia sonĝo. En tiu stato l’ animo ne diferencas senteble de simpla monado; sed, ĉar tiu stato ne estas daŭra, kaj l’ animo sin tiras el tio, ĝi estas io pli.

21. Kaj ne sekvas, ke tiam la simpla substanco estas sen ia percepto. Tio ĉi eĉ ne povas esti, pro la kaŭzoj nomitaj; ĉar ĝi ne povas perei, ĝi ne povas ankaŭ ekzistadi sen ia afekto, kiu estas nur ĝia percepto; sed, kiam estas granda multego da malgrandaj perceptoj, en kiuj estas nenio distinga, oni senkonsciiĝas; same kiel, turniĝante senĉese laŭ unu sama direkto multe da fojoj intersekve, ni ricevas kapturniĝon, kiu povas nin svenigi, kaj lasas ĉe ni nenion distingan. Kaj tian staton la morto povas doni dum kelke da tempo al la bestoj.

22. Kaj, ĉar ĉiu nuna stato de simpla substanco estas nature sekvo de ĝia antaŭa stato, tiamaniere ke l’ estanteco estas graveda je l’ estonteco,

23. Do, tial ke vekite de l’ senkonsciiĝo oni aperceptas siajn perceptojn, estas ja necese, ke oni estu havinta ilin tuj antaŭe, kvankam oni ne aperceptis ilin; ĉar unu percepto povas deveni nature nur el alia percepto, same kiel movo povas deveni nature nur el movo.

24. Oni vidas do ke, se ni havus nenion distingan kaj, por tiel diri, reliefan kaj pli altegustan en niaj perceptoj, ni ĉiam estus en la senkonsciiĝo, kaj tio estas la stato de la Monadoj tute nudaj.

25. Tial ni vidas, ke la Naturo donis reliefajn perceptojn al la bestoj, per la zorgo kiun ĝi havis provizi ilin je organoj, kiuj kolektas kelke da lumradioj aŭ aerondaĵoj por ilin fari pli efikaj per ilia kunigo. Estas io simila en la flarado, gustumado, kaj palpado, kaj eble en multe da aliaj sentadoj, kiuj estas de ni nekonataj. Kaj mi baldaŭ klarigos kiamaniere tio, kio okazas ĉe l’ animo, reprezentas tion, kio okazas ĉe l’ organoj.

26. La memoro havigas specon de kunsekvado (konsekucio) ĉe l’ animoj, kiu imitas la prudenton, sed devas esti distingata de ĝi. Ĉar ni vidas, ke la bestoj, havante percepton de ia afero, kiu impresas ilin, kaj kies percepton similan ili havis antaŭe, tion atendas per la reprezento de sia memoro, kio estis al ĝi alligita en tiu antaŭa percepto, kaj estas inklinaj al sentoj similaj je tiuj, kiujn ili tiam ricevis. Ekzemple: kiam oni montras bastonon al la hundoj, ili rememoras la doloron, kiun ĝi kaŭzis al ili, kaj krias, kaj forkuras.

27. Kaj la forta imago, kiu impresas kaj ekscitas ilin, devenas aŭ de la grandeco aŭ de la multeco de l’ antaŭaj perceptoj. Ĉar ofte unu forta impreso etikas subite same kiel longa kutimo aŭ multo da mezaj impresoj ripetitaj.

28. La homoj agas kiel la bestoj, laŭ tio ke la kunsekvoj de iliaj perceptoj fariĝas nur per la principo de l’ memoro, simile al la empirikaj kuracistoj, kiuj havas nur praktikon sen teorio; kaj ni estas nur empirikaj en la tri kvaronoj de niaj agoj. Ekz. kiam oni atendas, ke estos tago morgaŭ, oni agas empirike, pro tio ke ĉiam fariĝis tiel ĝis nun. Tion nur astronomiisto ĵuĝas prudente.

29. Sed la scio de la necesaj kaj eternaj veraĵoj estas tio, kio nin diferencigas de la nuraj bestoj, kaj havigas al ni la Prudenton kaj la Sciencojn; ellevante nin al la konado de ni mem kaj de Dio. Kaj tio estas, kion oni nomas ĉe ni Animo prudentaSpirito.

30. Ankaŭ per la scio de l’ necesaj veraĵoj kaj per iliaj abstraktoj ni elleviĝas al la refleksaj agoj, kiuj pensigas nin pri tio, kio nomiĝas «Mi» kaj konsiderigas nin, ke tio aŭ tio ĉi estas ĉe ni, kaj tiamaniere, pensante pri ni, ni pensas pri Esto, Substanco, Simplo kaj Kunmetito, Nematerio, kaj Dio mem; imagante ke tio, kio estas finita ĉe ni, estas ĉe li sen finoj. Kaj tiuj refleksaj agoj liveras la precipajn objektojn de niaj rezonoj.

31. Niaj rezonoj sidas sur du grandaj principoj, tiu de kontraŭdiro, laŭ kiu ni juĝas malvera tion kio envolvas ĝin (t. e. kontraŭdiron) kaj vera tion kio estas kontraŭmetita aŭ kontraŭdirita je la malvero.

32. Kaj tiu de sufiĉa racio, laŭ kiu ni konsideras ke nenia fakto povas troviĝi vera aŭ ekzistanta, nenia elparolato vereca, se ne estas racio sufiĉa pro kiu tiele estas kaj ne alie, kvankam tiujn raciojn plej ofte ni ne povas koni.

33. Estas ankaŭ du specoj de veraĵoj, tiuj de rezonado kaj tiuj de fakto. La veraĵoj de rezonado estas necesaj, kaj ilia kontraŭmetito estas neebla, kaj tiuj de fakto estas malnecesaj, kaj ilia kontraŭmetito estas ebla. Kiam veraĵo estas necesa, oni povas trovi ĝian racion per analizo, ĝin solvante en ideojn kaj veraĵojn pli simplajn, ĝis oni venas al la primitivaj.

34. Tiamaniere ĉe la Matematikistoj, la teoremoj de spekulacio kaj la kanonoj de praktiko reiĝas per analizo al la Difinaĵoj, Aksiomoj, kaj Postulatoj.

35. Kaj fine estas ideoj simplaj, kies difinaĵojn oni ne povas doni; estas ankaŭ Aksiomoj kaj Postulatoj, kiuj ne povas esti pruvataj kaj ne bezonas ankaŭ; kaj tio estas l’ Elparolatoj identaj, kies kontraŭmetito enhavas malsekretan kontraŭdiron.

36. Sed la sufiĉa racio devas ankaŭ troviĝi en la veraĵoj malnecesajde fakto t. e. en la ĉeno de l’ aferoj dissemitaj tra l’ universo de l’ kreitaĵoj, en kiu la solvo en apartajn raciojn povus iri al detalaro senfina pro la grandega diverseco de l’ aferoj en la Naturo kaj pro la senfina dividiĝo de l’ korpoj. Estas senfino da figuroj kaj movoj nunaj kaj antaŭaj, kiuj enestas en la kaŭzo efika de mia nuna skribado, kaj estas senfino da malgrandaj inklinoj kaj emoj de mia animo nunaj kaj antaŭaj, kiuj enestas en la kaŭzo cela.

37. Kaj, ĉar tiu ĉi tuta detalaro envolvas nur aliajn malnecesaĵojn antaŭajn aŭ pli detalajn, el kiuj ĉiu bezonas ankaŭ similan analizon por raciiĝi, oni ne estas pli progresinta pro tio; kaj estas necese, ke la sufiĉa aŭ lasta racio estu ekster la ĉeno aŭ serio de tiu detalaro da malnecesaĵoj, kiel ajn senfina ĝi povas esti.

38. Kaj tiel ja la lasta racio de l’ ekzistaĵoj devas sidi en substanco necesa, en kiu la detalaro de l’ ŝanĝoj estas nur «eminente», kiel en la fonto; kaj tio estas, kion ni nomas Dio.

39. Sed, ĉar tiu substanco estas sufiĉa racio de tiu ĉi tuta detalaro, kiu estas ankaŭ ĉiel interligita, nur ekzistas unu Dio, kaj tiu Dio sufiĉas.

40. Oni povas ankaŭ jugi, ke tiu suprega substanco, kiu estas sola, universala kaj necesa, havante ekster si nenion, kio estus nedependanta de ĝi, kaj estante nur sekvo de l’ esto ebla, ne povas ricevi limojn, kaj enhavas necese tiom da realeco, kiom estas eble.

41. De kie sekvas, ke Dio estas absolute perfekta, ĉar la perfekteco estas nur la grandeco de la realo precize prenata, metante aparte la limojn aŭ finojn en l’ aferoj tiujn havantaj. Kaj kie ne estas finoj t. e. en Dio, tie la perfekteco estas absolute senfina.

42. Sekvas ankaŭ, ke la kreitaĵoj ricevas siajn perfektecojn de l’ influo de Dio, sed ke ili ricevas siajn neperfektecojn de sia propra naturo nekapabla esti senfina. Ĉar en tio ja ili diferenciĝas de Dio.

43. Estas ankaŭ vere, ke en Dio sidas ne nur la fonto de l’ ekzistoj, sed ankaŭ de l’ esencoj kiel realaj, aŭ de tio, kio estas reala en l’ ebleco. Efektive l’ intelekto de Dio estas la regiono de l’ eternaj veraĵoj aŭ de l’ ideoj, de kiuj ili dependas, kaj sen ĝi estus nenio reala en l’ eblaĵoj, kaj ne nur nenio ekzistanta sed eĉ nenio ebla.

44. Tamen estas ja necese ke, se estas ia realeco en l’ esencoj aŭ eblaĵoj aŭ en la veraĵoj eternaj, tiu realeco estu fondita sur io ekzistanta kaj aktuala, kaj sekve sur l’ ekzisto de la necesa Estaĵo, en kiu l’ esenco envolvas l’ ekziston, aŭ en kiu sufiĉas esti eblece por esti aktuale.

45. Tiel do Dio sola aŭ l’ Estaĵo necesa posedas tiun privilegion, ke estas necese, ke ĝi ekzistu, se ĝi estas ebla. Kaj, ĉar nenio povas malebligi l’ eblecon de tio, kio enhavas neniajn finojn, nenian neon kaj sekve nenian kontraŭdiron, nur tio sufiĉas por koni l’ ekziston de Dio apriorie. Ni pruvis tion ankaŭ per la realeco de l’ eternaj veraĵoj. Sed ni tion ĵus ankaŭ pruvis aposteriorie, per tio ke ekzistas malnecesaj estaĵoj, kiuj sian lastan aŭ sufiĉan racion povas havi nur en la necesa Estaĵo, kiu havas en si mem la racion de sia ekzisto.

46. Tamen ne estas necese imagi kun kelkaj, ke la veraĵoj eternaj, estante dependantaj de Dio, estas arbitraj kaj dependas de lia volo, kiel ŝajnis opinii Kartezio kaj Sro. Poiret. Tio estas vera nur pri la malnecesaj veraĵoj, kies principo estas la konveneco aŭ l’ elekto de l’ plejbono, dum l’ eternaj veraĵoj dependas sole de lia intelekto, kaj estas ĝia interna objekto.

47. Tiel do Dio sola estas la primitiva unuo, aŭ la simpla substanco deveniga, kies ĉiuj kreitaj aŭ defluintaj Monadoj estas produktaĵoj, kaj naskiĝas, por tiel diri, per senĉesaj fulmigoj de la Diaĵo de momento en momenton, finitaj pro la riceveco (receptiveco), de l’ kreitaĵo, ĉe kiu estas esence, ke ĝi estu limigita.

48. Estas en Dio la Potenco, kiu estas la fonto de ĉio, poste la Konado, kiu enhavas la detalaron de l’ ideoj, kaj fine la Volado, kiu faras la ŝanĝojn aŭ produktojn laŭ la principo de l’ plejbono. Kaj tio ĉi respondas al tio, kio ĉe la kreitaj monadoj konsistigas la subjekton aŭ bazon, la kapablon perceptan kaj la kapablon apetan. Sed ĉe Dio tiuj atributoj estas absolute senfinaj aŭ perfektaj, kaj ĉe la kreitaj monadoj aŭ entelekioj aŭ perpectihabia, kiel Hermolaus Barbarus tradukis tiun vorton, ili estas nur iliaj imitaĵoj, laŭ la mezuro de l’ enestanta perfekteco.

49. Pri la kreitaĵo oni diras ke ĝi agas ekstere, tial ke ĝi havas perfektecon, kaj ke ĝi pasiviĝas de alia, tial ke ĝi estas neperfekta. Tiel do oni parolas pri l’ ago de la Monado, tial ke ĝi havas distingajn perceptojn, kaj pri la pasiviĝo, tial ke ĝi havas kon, uzajn.

50. Kaj unu kreitaĵo estas pli perfekta ol alia pro tio, ke oni trovas en ĝi tion, kio utilas por raciigi apriorie tion, kio okazas ĉe l’ alia, kaj tial oni diras, ke ĝi agas sur l’ alia.

51. Sed en la simplaj substancoj tio estas nur idea influo de unu monado sur l’ alia, kiu povas efiki nur per l’ interago de Dio, laŭ tio ke en la ideoj de Dio unu monado racie postulas, ke Dio, la ceterajn regulante de l’ komenco de l’ ekzistaĵoj, rigardu ĝin. Ĉar, tial ke unu kreita monado ne povas havi fizikan influon sur l’ internon de alia, nur per tiu rimedo unu povas havi dependon de l’ alia.

52. Kaj tiamaniere inter la kreitaĵoj la agoj kaj pasiviĝoj estas reciprokaj. Ĉar Dio, komparante du simplajn substancojn, trovas en ĉiu raciojn, kiuj lin devigas alfari al ĝi l’ alian; kaj sekve kio estas aga laŭ unu rigardo, estas pasiva laŭ alia; aga tial ke tio, kion oni distinge konas en ĝi, utilas por raciigi tion, kio okazas ĉe alia; kaj pasiva tial ke la racio de tio, kio okazas ĉe ĝi, troviĝas en tio, kio estas distinge konata en alia.

53. Sed, ĉar estas senfino da eblaj universoj en l’ ideoj de Dio, kaj nur unu povas ekzisti, estas necese, ke estu sufiĉa racio de l’ elekto de Dio, kiu decidigu lin al unu prefere ol alia.

54. Kaj tiu racio povas nur troviĝi en la konveneco aŭ en la gradoj de perfekteco enhavataj de tiuj mondoj, ĉar ĉiu eblaĵo posedas la rajton pretendi l’ ekziston laŭ la mezuro de perfekteco, kiun ĝi envolvas.

55. Kaj tio estas la kaŭzo de l’ ekzisto de l’ plejbono, kiun al Dio konigas lia saĝeco, elektigas lia boneco, kaj produktigas lia protenco.

56. Sed tiu interligo aŭ alfaro de ĉiuj kreitaj aferoj al ĉiu, kaj de ĉiu al ĉiuj ceteraj faras, ke ĉiu simpla substanco havas rilatojn, kiuj esprimas ĉiujn ceterajn, kaj ke sekve ĝi estas ĉiama vivanta spegulo de l’ universo.

57. Kaj kiel unu sama urbo rigardata de malsamaj flankoj ŝajnas tute alia, kaj estas kvazaŭ perspektive multobligata, same tiel okazas, ke per la senfina multego da l’ simplaj substancoj estas kvazaŭ tiom multe da malsamaj universoj, kiuj tamen estas nur perspektivoj de unu sola laŭ la malsamaj vidpunktoj de ĉiu Monado.

58. Kaj tio estas la rimedo por ricevi tiom da diverseco, kiom estas eble, sed kun la plej granda ordo dezirebla, t. e. la rimedo por ricevi tiom da perfekteco, kiom estas eble.

59. Tial nur tiu hipotezo (kiun mi kuraĝas diri elpruvita) altigas, kiel decas, la grandecon de Dio; tion Sro Bayle konfesis, kiam en sia Vortaro (artik. Rorarius) li faris al ĝi kontraŭparolojn, en kiuj eĉ li sentis tenton kredi, ke mi donis tro multe al Dio kaj pli ol estas eble. Sed li ne povis eldiri ian argumenton, pro kiu tiu universala harmonio, kiu faras ke ĉiu substanco akurate esprimas ĉiujn ceterajn per siaj rilaloj, estus neebla.

60. Oni vidas aliparte en tio, kion mi ĵus raportis, l’ aprioriajn raciojn, kial l’ aferoj ne povas esti alie: tial ke Dio, regulante la tuton, havis rigardon al ĉiu monado, kiu, estante nature reprezentema, de nenio povas esti limigita al la reprezento de nur unu parto de l’ aferoj: kvankam estas vere, ke tiu reprezento estas nur maldistinga en la detalaro de la tuta universo kaj povas esti distinga nur en malgranda parto de l’ aferoj, t. e. en la plej proksimaj aŭ plej grandaj rilate al ĉiu el la Monadoj; alie ĉiu monado estus diaĵo. Ne en l’ objekto sed en la modiĝo de la kono de l’ objekto la monadoj estas limigitaj. Ĉiuj celas maldistinge al la senfino, al la tuto, sed ili estas limigitaj kaj diferencigitaj per la gradoj de la distingaj perceptoj.

61. Kaj la kunmetitoj simbolas en tio kun la simploj. Efektive, ĉar ĉio estas plena, kio faras la tutan materion interligita, kaj ĉar en la pleno ĉiu movo iel efikas sur la malproksimajn korpojn laŭmezure de la malproksimeco, tiamaniere ke ĉiu korpo estas afektata ne nur de tiuj, kiuj ĝin tuŝas kaj ĝi sentas iel ĉion, kio ĉe ili okazas, sed ankaŭ per ilia pero ĝi sentas tiujn, kiuj tuŝas l’ unujn, de kiuj ĝi estas tuŝata senpere: sekvas ke tiu interkomunikiĝo celas al kia ajn malproksimeco. Kaj sekve ĉiu korpo sentas ĉion, kio okazas en l’ universo, tiamaniere ke kiu vidas ĉion, povas legi en ĉiu tion, kio okazas ĉie, kaj eĉ kio okazis aŭ okazos, rimarkante en l’ estanto la forestanton, tiel laŭ la tempoj kiel laŭ la lokoj; σύμπνοια πάντα, diris Hipokrateso. Sed Animo povas legi en si mem nur tion, kio distinge tie reprezentiĝas; ĝi ne povas malvolvi per unu fojo siajn volvojn, ĉar ili celas al la senfino.

62. Tiel kvankam ĉiu kreita monado reprezentas la tutan universon, ĝi tamen reprezentas pli distinge la korpon, kiu estas al ĝi aparte aldonita, kaj kies Entelekio ĝi estas, kaj ĉar tiu korpo esprimas la tutan universon per l’ interligo de la tuta materio en la pleno, l’ animo reprezentas ankaŭ la tutan universon, reprezentante tiun korpon, kiu apartenas al ĝi propramaniere.

63. La korpo apartenanta al unu Monado, kiu estas ĝia Entelekio aŭ Animo, konsistigas kune kun l’ entelekio tion, kion oni povas nomi vivaĵo, kaj kune kun l’ animo tion, kion oni nomas besto. Jen tiu korpo de vivaĵo aŭ de besto estas ĉiam organika, ĉar, pro tio ke ĉiu monado estas spegulo de l’ universo laŭ sia modo, kaj l’ universo estas regulita en perfekta ordo, estas necese, ke estu ankaŭ ordo en la reprezentanto t. e. en la perceptoj de l’ animo kaj sekve en la korpo, laŭ kiu l’ universo estas en ĝi reprezentata.

64. Tiel do ĉiu organika korpo estas speco de dia maŝino aŭ de natura aŭtomato, kiu senfine superas ĉiujn artajn aŭtomatojn; ĉar maŝino farita de l’ arto de l’ homo ne estas maŝino en ĉiu el siaj partoj, ekz. dento de flavkupra rado havas partojn aŭ pecojn, kiuj rilate al ni ne estas io arta kaj havas jam nenion, kio markas maŝinon rilate al l’ uzo, por kiu la rado estas farita. Sed la maŝinoj de l’ naturo, t. e. la vivaj korpoj, estas ankaŭ maŝinoj en siaj plej malgrandaj partoj ĝis senfine. Tio ja diferencigas la Naturon kaj l’ Arton, t. e. l’ arton dian kaj la nian.

65. Kaj l’ aŭtoro de l’ Naturo povis tian dian kaj senfine mirindan artifikon praktiki, tial ke ĉiu parto de la materio ne estas nur senfine dividita, kiel l’ anlikvuloj ĝin konfesis, sed ankaŭ aktuale subdividita senfine ĉiu parto en partojn, el kiuj ĉiu havas ian propran movon; alie estus neeble, ke ĉiu parto de l’ materio povus esprimi l’ universon.

66. Per kio oni vidas, ke estas mondo da kreitaĵoj, vivaĵoj, bestoj, entelekioj, animoj, en la plej malgranda parto de l’ materio.

67. Ĉiun parton de l’ materio oni povas imagi kiel ĝardenon plenan je kreskaĵoj aŭ lageton plenan je fiŝoj. Sed ĉiu branĉeto de l’ kreskaĵo, ĉiu membro de l’ besto, ĉiu guto de ĝiaj sukoj estas ankaŭ tia ĝardeno aŭ tia lageto.

68. Kaj kvankam la tero kaj l’ aero interestantaj ĉe la kreskaĵoĵ de l’ ĝardeno, aŭ l’ akvo inlerestanta ĉe la fiŝoĵ de l’ lageto ne estas kreskaĵo nek fiŝo, ili tamen enhavas ankaŭ aliajn sed plej ofte de maldikeco rilate al ni nesentebla.

69. Tiel do estas nenio senkultura, senfrukta, senviva en l’ universo, nenia ĥaoso, nenia konfuzo, sed nur ŝajne; iom kvazaŭ ĝi aperus en lageto, de malproksimo de kie oni vidus maldistingan movon kaj svingon, por tiel diri, de fiŝoj en la lageto, ne distingante la fiŝojn mem.

70. Per tio oni vidas, ke ĉiu viva korpo havas ĉefentelekion, kiu estas l’ animo en la besto, sed la membroj de tiu viva korpo estas plenaj je aliaj vivaĵoj, kreskaĵoj, bestoj, kies ĉiu havas ankaŭ sian ĉefentelekion aŭ ĉefanimon.

71. Sed oni ne devas imagi, kiel kelkaj kiuj malkomprenis mian opinion, ke ĉiu animo havas mason aŭ porcion da materio propran aŭ por ĉiam al ĝi aldonitan, kaj ke sekve ĝi posedas aliajn malsuprajn vivaĵojn, ĉiam por ĝia servo difinitajn. Ĉar ĉiuj korpoj estas en ĉiama fluado, kiel riveroj, kaj partoj eniras kaj eliras ĉe ili seninterrompe.

72. Tiel l’ animo ŝanĝas sian korpon nur iom post iom kaj laŭgrade, tiamaniere ke ĝi neniam seniĝas per unu fojo je ĉiuj siaj organoj, kaj estas ofte metamorfozo en la bestoj sed neniam metempsikozo nek transmigrado de l’ animoj: ne estas ankaŭ animoj tute senigitaj, nek genioj senkorpaj. Nur Dio sola estas tute de tio malligita.

73. Tio ankaŭ faras, ke neniam estas plena naskiĝo nek perfekta morto litere komprenata, konsistante en la disiĝo de l’ animo. Kaj tio, kion ni nomas naskiĝoj, estas malvolviĝoj kaj kreskiĝoj, same kiel tio, kion ni nomas mortoj, estas envolviĝoj kaj malkreskiĝoj.

74. La filozofoj tre klopodis pri la deveno de l’ formoj, Entelekioj aŭ Animoj; sed hodiaŭ, kiam oni ekvidis, per akurataj esploroj faritaj pri la kreskaĵoj, insektoj kaj bestoj, ke l’ organikaj korpoj de l’ naturo neniam produktiĝas el ĥaoso aŭ putraĵo sed ĉiam per semoj, en kiuj estis kredeble ia antaŭformiĝo, oni juĝas, ke ne nur l’ organika korpo jam enestas tie antaŭ l’ embriiĝo, sed ankaŭ animo en tiu korpo, kaj unuvorte la besto mem, kaj ke per l’ embriiĝo la besto nur disponiĝas al pli granda aliformiĝo por fariĝi alispeca besto. Oni vidas eĉ ion similan ekster l’ embriiĝo, kiam vermoj fariĝas muŝoj kaj raŭpoj fariĝas papilioj.

75. La bestoj, el kiuj kelkaj elleviĝas al la grado de pli grandaj bestoj per l’ embriiĝo, povas esti nomataj «spermaĵoj» (spermatikoj); sed tiuj el ili, kiuj restas en sia speco, t. e. la plimulto, naskiĝas, plimultiĝas, kaj detruiĝas same kiel la grandaj bestoj, kaj nur malgranda nombro da elektitoj pasas al pli granda teatro.

76. Sed tio ĉi estas nur la duono de l’ vero; tial mi juĝis, ke se la besto neniam komenciĝas nature, ĝi ankaŭ neniam finiĝas nature; kaj ke ne nur estas nenia naskiĝo sed ankaŭ nenia plena detruiĝo nek morto komprenata litere. Kaj tiuj rezonoj faritaj aposteriorie kaj ricevitaj de l’ eksperimentoj perfekte konsentas kun miaj principoj deduktitaj apriorie, kiel tie supre.

77. Tiel do oni povas diri, ke nedetruebla estas ne nur l’ animo, spegulo de nedetruebla universo, sed ankaŭ la besto mem, kvankam ĝia maŝino ofte pereas laŭparte kaj lasas aŭ prenas organajn vestojn.

78. Tiuj principoj donis al mi rimedon por klarigi nature la kuniĝon aŭ la konformiĝon de l’ animo kaj de l’ organika korpo. L’ animo sekvas siajn proprajn leĝojn, kaj la korpo ankaŭ siajn, kaj ili reciproke renkontiĝas pro la antaŭmetita inter ĉiuj substancoj harmonio, ĉar ĉiuj estas reprezentaĵoj de unu sama universo.

79. L’ animo agas laŭ la leĝoj de l’ celaj kaŭzoj per apetoj, celoj kaj rimedoj. La korpoj agas laŭ la leĝoj de l’ efikaj kaŭzoj aŭ de l’ movoj. Kaj ambaŭ regnoj, tiu de l’ efikaj kaŭzoj kaj tiu de l’ celaj, estas harmoniaj inter si.

80. Kartezio konfesis, ke l’ animoj ne povas doni forton al la korpoj, ĉar estas ĉiam la sama kvanto de forto en la materio. Tamen li kredis, ke l’ animo povas ŝanĝi la direkton de l’ korpoj. Sed tion ĉi li kredis, tial ke oni ne sciis dum lia tempo la leĝon de l’ naturo, kiu postulas ankaŭ la konservadon de la sama suma direkto en la materio. Se li ĝin rimarkus, li falus en mian sistemon de l’ antaŭmetita harmonio.

81. Tiu sistemo faras, ke la korpoj agas, kvazaŭ ne estus, kvankam neeble, animoj, kaj ke la animoj agas, kvazaŭ ne estus korpoj, kaj ke ambaŭ agas, kvazaŭ unu influus sur la duan.

82. Rilate al la Spiritoj aŭ prudentaj animoj, kvankam mi trovas ke estas funde la sama afero en ĉiuj vivaĵoj kaj bestoj, kiel mi ĵus diris, nome ke la besto kaj l’ animo komenciĝas nur kune kun la mondo kaj ne finiĝas ankaŭ same kiel la mondo, estas tamen tio ĉi aparta ĉe la prudentaj bestoj, ke iliaj spermaj bestetoj, tiel longe kiel ili estas nur tio, havas nur ordinarajn aŭ sentaĵemajn animojn, sed tuj kiam tiuj el ili kiuj estas elektitaj, por tiel diri, trafas per aktuala embriiĝo la homan naturon, iliaj sentaĵemaj animoj elleviĝas al la grado de l’ prudento kaj al la superindeco de l’ spiritoj.

83. Inter aliaj diferencoj kiuj estas inter l’ ordinaraj amimoj kaj la spiritoj, kies parton mi jam rimarkis, estas ankaŭ tiu ĉi, ke la Animoj ĝenerale estas vivaj speguloj aŭ figuroj de l’ universo de l’ kreitaĵoj, dum la Spiritoj estas ankaŭ figuroj de l’ Diaĵo mem aŭ de l’ aŭtoro mem de l’ Naturo, kapablaj koni la sistemon de l’ universo kaj imiti ion de ĝi per arĥitekturaj (arĥitektonikaj) specimenoj, ĉar ĉiu spirito estas kvazaŭ diaĵeto en sia fako.

84. Tio faras ke la Spiritoj estas kapablaj eniri specon de societo kun Dio, kaj ke li estas rilate al ili, ne nur kio estas eltrovinto rilate al sia maŝino (kiel Dio estas rilate al ceteraj kreitaĵoj) sed ankaŭ kio estas princo rilate al siaj subuloj kaj eĉ patro al siaj idoj.

85. De kie estas facile konkludi, ke l’ aro de ĉiuj Spiritoj necese konsistigas la Civiton (regnon) de Dio t. e. la kiel eble plej perfektan Ŝtaton sub la plej perfekta Monarĥo.

86. Tiu Civito de Dio, tiu vera universala Monarĥaĵo estas morala mondo en la mondo natura, kaj la plej alta kaj dia el la produktaĵoj de Dio, kaj en ĝi konsistas vere la gloro de Dio, ĉar tiu ĉi estus nula, se liaj grandeco kaj boneco ne estus konataj kaj admirataj de la spiritoj; ankaŭ rilate al tiu dia Civito li havas speciale bonecon, dum liaj saĝeco kaj potenco sin montras ĉie.

87. Kiel ni tie supre vidigis perfektan harmonion inter du naturaj regnoj, unu de l’ kaŭzoj efikaj, la dua de l’ celaj, ni devas ankaŭ rimarki tie ĉi duan harmonion inter la fizika regno de la Naturo kaj la morala regno de la Favoro, t. e. inter Dio konsiderata kiel arĥitekturisto de la maŝino de l’ universo, kaj Dio konsiderata kiel monarĥo de la dia Civito de la Spiritoj.

88. Tiu harmonio faras, ke l’ aferoj kondukas al la Favoro per la vojoj mem de la Naturo, kaj ke tiu ĉi terglobo, ekzemple, estas detruota kaj restarigota per la naturaj vojoj en la momentoj, kiam postulos la regado de la Spiritoj por la puno de unuj kaj la rekompenco de aliaj.

89. Oni ankaŭ povas diri, ke Dio kiel arĥitekturisto kontentigas ĉiel Dion kiel leĝdonanton, kaj ke sekve la pekoj kunportos kun si sian punon per l’ ordo de l’ naturo, kaj kaŭze de l’ mekanika strukturo de l’ aferoj kaj ke same la belfaroj altiros al si sian rekompencon per maŝinaj vojoj rilate al la korpoj, kvankam tio ne povas kaj ne devas ĉiam okazi tuj.

90. Fine sub tiu perfekta regado ne estus bona faro sen rekompenco, nek malbona sen puno, kaj ĉio estas sukcesonta por la bono de l’ bonuloj t. e. de tiuj kiuj ne estas malkontentuloj en tiu granda Ŝtato, kiuj fidas l’ Antaŭvidecon, plenuminte sian devon, kaj kiuj amas kaj imitas, kiel decas, l’ Aŭtoron de ĉiu bono, plezurante en la konsiderado de liaj perfektecoj laŭ la naturo de la vere pura amo, kiu plezuriĝas en la feliĉeco de l’ amato. Pro tiu motivo ja la saĝaj kaj virtaj personoj laboradas por ĉio kio ŝajnas konforma je la dia volo antaŭsupozita aŭ antaŭvenanta, kaj sin kontentigas tamen je tio kion Dio okazigas efektive per sia volo sekreta, kunsekvanta kaj decidiga, konfesante ke se ni povus sufiĉe kompreni l’ ordon de l’ universo, ni trovus ke ĝi superas ĉiujn dezirojn de la plej saĝaj, kaj ke estas neeble fari ĝin pli bona ol ĝi estas, ne nur por la tuto ĝenerale sed ankaŭ por ni mem aparte, se ni fidelas, kiel decas, al l’ Aŭtoro de la tuto, ne nur kiel l’ Arĥitekturisto kaj l’ efika kaŭzo de nia esto, sed ankaŭ kiel nia Estro kaj la cela kaŭzo kiu devas esti la tuta celo de nia volo kaj povas sola fari nian feliĉon.


821-05. – Coulommiers, Imp. Paul BRODARD. – 9-03.

Piednotoj[redakti]

  1. Ekvidas, eksentas.