Monato disvastigas konspir-teoriojn
Informoj pri la teksto | |
---|---|
Titolo: | Monato disvastigas konspir-teoriojn |
Aŭtoro: | Libera Folio |
Fonto: | [1] |
Eldonita: | je la 3-a de oktobro 2017 |
Permesilo: | ![]() |
Multaj abonantoj de Monato ekmiregis, kiam ili ricevis la freŝan numeron de la gazeto. En granda artikolo ĝi kiel faktojn diskonigas konspir-teoriojn, laŭ kiuj Barack Obama ne estas vera usonano kaj murdis homon por ke tio ne estu malkaŝita.
La artikolo havas la titolon “Nifo: Neidentigita fremda operaciulo en la Blanka Domo”, kaj ĝin ilustras foto de prezidento Donald Trump.
La artikolo tamen ne temas pri Trump, sed pri Barack Obama. Sub la foto de Donald Trump estas skribite: “En Usono jam estas nova, laŭleĝa prezidanto.”
La artikolo aperas en la rubriko “Politiko” kaj havas la aldonan indikon “Opinio”. La artikolo tamen ne nur esprimas opinion de la aŭtoro, Alexander Gofen, sed enhavas grandan kvanton de asertoj, laŭ kiuj Barack Obama ne vere nomiĝas Barack Obama, ke li ne vere naskiĝis en Usono, kaj ke lia naskoatestilo estas falsaĵo.
Aldone la aŭtoro asertas, ke la estro de la san-departemento de Havajo, Loretta Fuddy, estis en nekonata maniero murdita de Barack Obama en 2013, por ke ŝi ne malkaŝu la veron. “Ve, ŝia sorto montras, ke ŝia mastro ne ŝajnas esti dankema por ŝia fideleco”, lamentas la aŭtoro.
Efektive ĉiuj asertoj de la aŭtoro estas pruvite falsaj – malmultaj aferoj en la mondo estas same profunde esploritaj kiel la vera naskiĝloko de Barack Obama.
Pluraj legantoj de Monato protestis pri la aperigo de la mensoga artikolo interalie en Twitter kaj Facebook. Unu el la malkontentuloj estas Robert Nielsen, kiu responde al demando de Libera Folio klarigis sian vidpunkton
– Kun granda ŝoko mi legis la artikolaĉon. Mi apenaŭ povis kredi ke Monato publikigis ĝin. Fakte mi relegis ĝin multfoje por konfirmi kion ĝi diras. Laŭ la etika kodo de Monato, la unua principo estas “Respekto al la vero estas la plej alta principo de ĵurnalismo.” Kiam ili aperigis tiun artikolon, ili perfidis ĉi tiun principon.
Laŭ la informoj aperantaj en la gazeto, gvida redaktoro de Monato estas Paul Peeraerts. Responde al demando de Libera Folio li klarigas, ke tamen ne li decidas, kio aperas en la gazeto.
– Ne, tute ne. Rimarku, ke ne troviĝas “ĉefredaktoro”. Ĉefredaktoron Monato bedaŭrinde ankoraŭ ne havas, post la forpaso de Paul Gubbins. Pri politikaj artikoloj decidas la redaktoro pri politiko, pri sciencaj tiu pri scienco kaj tiel plu.
Paul Gubbins forpasis en aŭgusto 2016, do jam pli ol unu jaron Monato estas sen ĉefredaktoro.
La redaktoro pri politiko estas Alexander Shlafer. Responde al demando de Libera Folio li klarigas, ke li volas “eviti forcenzuradon de minoritata opinio aŭ diskriminaciadon kontraŭ la aŭtoro de teksto pri opinio nepopulara”.
– Ĉar, krom esti redaktoro de la rubriko, kiu publikigis la artikolon de s-ro Gofen, mi estas usonano, mi bone scias, ke ne temas nur pri unikaj elpensaĵoj de s-ro Gofen, kaj lia teksto enhavas detalajn referencojn al liaj fontoj.
Libera Folio: Sed la artikolo ja enhavas mensogajn kaj kalumniajn asertojn. Ĉu vi vidas nenian problemon en tio? Kiel tio akordiĝas kun punktoj 1 kaj 8 en la etika kodo kiun Monato asertas sekvi?
Alexander Shlafer: – Ĉu vi povas konkrete diri, kiujn asertojn vi opinias mensogaj kaj kalumniaj, kaj kial? Estus utile, se vi ankaŭ nomus la fonton de viaj asertoj.
Robert Nielsen ne trovas la argumentojn de la redaktoro konvinkaj:
– Ili diras ke ili volas eldoni ĉiujn kaj ĉiajn opiniojn, sed ĉu ili eldonas ĉiun artikolon kiun ili ricevas? Se iu verkis artikolon dirante ke la holokaŭsto ne okazis aŭ ke nigruloj estu sklavoj, ĉu Monato aperigu tiun opinion? Ĉu ili diskonigas malamon kaj antaŭjuĝon?
– Mi komprenas ke ĉiuj rajtas esprimi siajn opiniojn, sed oni ne rajtas aperigi mensogojn kaj kalumnion. Oni rajtas opinii, sed oni ne rajtas malvere akuzi iun pri murdo. Oni ne rajtas aserti senpruve. Oni ne rajtas trompi per konspiraj teorioj.