Monda organizo 1912 RE

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Esperanto 1912 No. 117 p. 1

Monda Organizo[redakti]

Malmultaj personoj konas la veran gravecon kaj amplekson de la movado de la internaciaj liberaj organizaĵoj, kiuj fariĝas ĉiutage pli multnombraj kaj atentindaj. Ni, Esperantianoj, speciale devas esti informataj pri ĉiuj klopodoj, celantaj la plifaciligon de la internaciaj rilatoj. Tial, ni sube enpresas la tradukon de la tre dokumentita raporto, kiun Senatano H. La Fontaine, direktoro de la Internacia Bibliografia Instituto kaj sekretario de la Centra Oficejo de la Internaciaj Institucioj, prezentis al la Unua Mondkongreso de la Rasoj.

En la momento, kiam multaj homoj laŭdegas la ŝovinistajn sentojn kaj per artefaritaj bariloj penas izoli la popolojn, malrapide efektiviĝas grandioza interpenetrado de la rasoj, interesoj kaj ideoj.

La tuta terglobo fariĝas unika civito. Tia estas la konsola aspekto de la aferoj, ilia reala aspekto, kontraŭ la ŝajna aspekto de batalo, malamo kaj malkonfido, sub kiu la homoj volas vidi la okazaĵojn.

Por doni ĝustan ideon pri la movado, kiu instigas la homaron al pli da interkonsentemo kaj konkordo, oni devus samtempe konsideri la entreprenojn kreitajn dank'al la registara iniciato kaj tiujn kreitajn per la privata iniciato. Kvankam unuj kaj la aliaj estas intime kunligataj, ni limigos nian studon al la sola kampo de la liberaj, t. e. neregistaraj internaciaj Institucioj, vasta kaj komplika kampo, kies amplekson permesos fiksi du ciferoj. De 1843, kiam kunvenis la unua kongreso de libera iniciato, ĝis 1910, pli ol du mil internaciaj kunvenoj okazis, el kiuj ok cent dum la lasta jardeko. La sumo de la diversaj grupiĝoj, kiuj celas je universala vidpunkto studi ĉi tiujn demandojn, kiuj povas koncerni la homaron, atingas jam pli ol 250.

Ni ĉi tie povas doni nur maldetalan skizon de la laboro plenumita de tiuj organismoj kaj desegni nesufiĉan bildon pri la grandioza tasko plenumota. Laŭ nia opinio, la konkludoj el la ekzameno, kiun ni faros, estos unuparte la vasteco de la movado, kies fazojn ni priskribas, kaj aliparte la organiza karaktero, kiun oni povis doni al ĝi per la kreo de monda federacia institucio.

La unua kaj plej grava fenomeno, kiun ni devas konsideri, estas evidente la ekonomia fenomeno : produktado kaj cirkulado. La formado de la tutmonda vendkampo estas hodiaŭ plenumita fakto. La prezŝanĝoj por la plej diversaj produktoj ne plu havas lokan aŭ nacian karakteron ; la internaciaj reagoj estas de nun tujaj. La trustoj kaj karteloj plimultiĝis kaj plivastiĝis; la internacia koncentrigo de diversaj industrioj estas publika lukto, malgraŭ la sekreto, kiu kaŝas tiajn kombinojn. Kontraŭ tiu koncentrigo de la uzinoj kaj industrioj, la laborista klaso siavice grupiĝis, unue nacie, poste internacie. Nuntempe, ekzistas pli ol tridek internaciaj federacioj, speciale de la ministoj, muldistoj, pavimistoj, dokistoj, tipografistoj, transportlaborisioj, bierfaristoj. vitristoj, potartistoj, metalistoj, diamantistoj, ligno- kaj ledolaboristoj, peltistoj, leksistoj, tabakfaristoj, selistoj, ŝuistoj, gantistoj, bindistoj, tajloroj, ĉapelistoj, barbiroj, masonoj, pentristoj, rauzikistoj, komercoficistoj, poŝtistoj, telegrafistoj, fervojistoj, hotel- kaj kafejoficistoj. Ĉiuj tiuj federacioj estas grupigitaj en ia « Internacia Sekretariejo de la naciaj centroj de sindikatoj » (1).

La laboristaj organizaĵoj celas precipe la pliboniĝon de la laborkondiĉoj, kaj oni rapide konstatis, ke la dezirataj solvoj devas havi internacian aplikon. Oni memoras la bruon, kiun en 1890 faris la kunvoko de la unua « Internacia Konferenco por la reguligo de la laboro », laŭ la instigo de la Imperiestro de Germanujo. Ĝi ne prosperis, sed de 1897 internaciaj kongresoj klopodis grupigi ĉiujn interesatojn pri tiuj demandoj kaj fine sukcesis fondi la « lnternacian Asocion por la leĝa protektado de la laboristoj ». La efektivigo de la decidoj alprenitaj de la ĉiudujaraj kunvenoj de tiu asocio estas komisiita al la « Internacia Labor-Oficejo » instalita en Basel (Svisujo). (Ĝi apogas sin sur naciaj sekcioj, kies kotizaĵoj aldonitaj al la ŝtataj monhelpoj, permesas al ĝi plenumi la necesan laboron. (ĝi sukccsis atingi de la ŝtatoj la malpermeson dc la uzado de 1'blanka fosforo en la fabrikado de la alumetoj kaj la malpermeson de la nokta laboro de la virinoj. Aliaĵ grupiĝoj celas aliparte la malpermeson de la dimanĉa laboro, la batalon kontraŭ senlaboreco, la studon de la demandoj pri laborakcidentoj kaj sociaj asekuroj.

La rolo de la registaroj en la organizo de la eirkulado de l'homoj koj objektoj estas konata : la Poŝta Unio, la Tele- grafa Unio, la Radiotelegrafa Unio, la Unio por la trans- porto de la negocaĵoj, faris el la tuta terglobo unikan teritorion. Sur la maro, la alpreno de uniformaj vojreguloj kaj la aplikoj de la internacia kodo de la morssignaloj sankciis la malnovan kutimon, laŭ kiu la oceanoj estas esence internaciaj vojoj. - En tiu agadkampo la Ŝtatoj estis gvidataj kaj inspirataj de vastaj asocioj, kiel la « Internacia Asocio de la fervojaj Kongresoj », formita el 47 publikaj administracioj kaj 411 privataj, kaj « Internacia Asocio de la navigadaj Kongresoj », formita el 22 registaraj administracioj, 260 privataj kaj pli ol 1.500 individuaj membroj. Ne malpli grava je tiu vidpankto eslas la « Internacia Unio de la tramoj kaj fervojoj de loka intereso », kiu kalkulas 530 entreprenojn, kompaniojn aŭ asociitajn de tramoj.

Se la Ŝtatoj ankaŭ donis sian atenton al la demandoj pri higieno koj sanigado, tio okazis, ĉar de longe ekzistis potencaj organismoj de propagando kaj profilaksio. La de plej influaj grupiĝoj en tin direkto estas tiuj, kiuj celas la batalon kontraŭ alkoholismo, kies unua kongreso okazis en 1878 kaj kiu naskis du gravajn grupiĝojn, nome la « Internacia Federacio de la Blua Kruco » kaj la « Sendependa Ordono de la Bontemplanoj » kaj la organizaĵoj kreitaj en 1898, kiuj celas la defendon de la junulinoj kontraŭ la danĝeroj de la grandaj urboj, lli estas la « Internacia Unio de la Amikinoj de 1'junulino » kaj la « Internaeia Asocio de la protektentreprenoj por la junulinoj ». La protektado de Infanoj la patronado de la forlasitaj infanoj kaj de la liberigitaj kondamnitoj, de la frenezuloj, de la surd-mutuloj, de la blinduloj, estis ankaŭ la temo de internaciaj kunvenoj. Ni ankaŭ citu la « Universalan Ligon de la Kristanaj Unioj de junaj viroj « kiu kalkulas pli ol 900.000 membrojn »(2).

A1 tiuj gravaj problemoj pri la morala kaj materia bonstato de la homaro, oni devas aldoni la laborojn pri asekuro kaj mutualeco. Konsiderinda estas la graveco de la kongreso de aktuarioj, kiuj de 1895 kuuvenas ĉiu trijare. La kuracistoj de la asekurkompanioj ankaŭ grupiĝis internacie de 1899. La mutualista movado, kies amplekso kreskis en vere impresa maniero, atingis la stariĝon de « Internacia Federacio de Mutualeco » kaj la kreon de « Konstanta oficejo de mutualistaj studoj kaj statistikoj » Kun la mutualeco oni povas ligi la ne malpli gravan movadon de kooperado. En tiu agadkampo sin trudis la neceseco de internacia grupiĝo, kiu realiĝis en 1892 per la kreo de la « Internacia Kooperativa Ligo ». Ekzistas ankaŭ « Internacia Konfederacio de la Kooperativaj Agrikulturaj Societoj » kun 28.000 asocioj. Al la ĵus cititaj faktoj oni povas kunmeti la asociojn, kiuj celas la plibonigon de la malriĉaj klasoj.

Tiel estas kreita « Internacia Instituto por la studo de la problemo de la mezaj klasoj ». Al simila celo estis starigata « Internacia Konstanta Komitato de la malkaraj loĝejoj ».

Je la vidpunkto de la puraj sciencoj, la internacia kunlaborado estas nekontestebla fakto ; ĉiuj eltrovaĵoj estas la rezultatoj de la laboroj dc 1'sciencistoj apartenantaj al la plej diversaj nacioj. Tio ĉi nature kondukis la sciencistojn al grupigo en internaciaj asocioj. Inter la sciencoj la unua vico apartenas al matematiko. kies internaciaj kongresoj okazas ĉiukvarjare de 1897. Ili kreis diversajn internaciajn organismojn : la « Internacia Komisiono por la unuigo de la vektoraj notadoj », la « Internacia Asocio por instigi la studon de la kvaternioj », la « Internacia Komisiono de l'Matematika Instruado ».

La astronomoj kunvenas en internaciaj kongresoj de 1865. Ili kreis diversajn entreprenojn, kies plej grava estas « Internacia komitato por la farado de la geografia karto de ĉielo » : tiu entrepreno, kiu grupigas 19 observatoriojn necesigos 22.000 fotografajn kliŝaĵojn.

Ekzistas ankaŭ « Internacia Unio por la sunaj priserĉoj».

Por la mezuro de l'tempo estas fondita en 2000 « Konstanta lnternacia Komisiono de kronometrio », Plie, « Internacia Konferenco por la elekto de unua meridiano » enkondukis, de 1884, la sistemon de la horaj daŭboj nun preskaŭ ĉie akceptitan. Aliaj mezurunuoj necesigis la kreon de specialaj komisionoj, speciale la fotometria unuo, la elektraj unuoj sankciitaj de la diversaj naciaj leĝaroj, la uniforma kontrolmarkado de la termometroj.

La terglobo ankaŭ internacie altiris la atenton de la sciencistoj je diversaj vidpunktoj. Ĝia geologia kono estis la temo de la diskutoj de 1'Internaciaj kongresoj de geologio, kiuj ĉiutrijare okazas de 1878. Tiuj kongresoj organizis internaciajn komisionojn por la unuecigo de la geologiaj figuroj kaj de la geologia nomaro, por stratigrafio, petrografio, paleontologio kaj geotermio. Estis kreata «Internacia Asocio pri glacio » kaj « Internacia Instituto pri vulkanoj ». Hidrologio, klimatologio, meteorologio estas la studcelo de regulaj internaciaj kongresoj. « Meteorologia Internacia Komitato » funkcias de 1873 kaj formis diversajn specialajn komi- sionojn, Oni kreis interkonsentojn por uniformigi la meteorologiajn observojn ĉe la maro kaj ĉe la polusaj regionoj. Ekzistas ankaŭ interkonsento por la sistema esplorado de la atmosfero per sondbalonoj.

Se de la tero ni transiras al ĝiaj loĝantoj, ni konstatos, ke de longe, nome de 1865, la antropologiaj kaj prahistoriaj demandoj okazigis gravajn kunvenojn ; inter ili tiuj de la Orientistoj kaj Amerikanistoj speciale fiksis la publikan atenton. I.a. studon de la tero kaj de ĝiaj loĝantoj ankaŭ koncernas la internaciaj kongresoj de geografio kunvenan- taj de 1871. A1 ilia iniciato oni ŝuldas la starigon de la ter- karto je 1 : 1.000.000. Pri la sama temo estas citinda la « Internacia polusa komisiono ». La sciencoj naturaj kaŭzis sennombrajn kongresojn. Tiuj pri botaniko, de 1801, naskis « Internacian Komisionon de botanika terminaro» kaj la « Internacian Asocion de la bo- tanikistoj ». La kongresoj de zoologio komencis en 1889 kaj atingis la alprenon de uniformaj reguloj por la nomigo de la specoj kaj reprezentado de la figuroj. Oni formis Internacian Ornitologian Komitaton. La fiziologiistoj, krom siaj ĉiutrijaraj kongresoj, posedas du internaciajn esplorlaboratoriojn « Instituto Marev » kaj la « Laboratorio de Mont-Rose », La anatomiistoj grupiĝis en asocio kaj fondis « Internacian Komitaton por la cerbaj esploroj «. La ĥemiistoj internacie kunvenas tiel pri pure sciencaj esploroj kiel pri multaj industriaj aplikoj. Laŭ ilia iniciato estas formitaj internaciaj komisionoj por la unuecigo dc la analizaj metodoj de la nutraĵoj kaj de la petroloj.

Fine, la plej altaj sciencaj aŭtoritatoĵ de l'mondo fondis la « Internacian Asocion de l'Akademioj », kiu donas sian apogon aŭ aprobon al memstaraj entreprenoj, kiel Instituto Marev, aŭ al entreprenoj de universala signifo kiel la katalogo de la sciencaj eldonaĵoj, la represo de la verkoj de Leibnitz, ktp.

H. la Fontaine Senatano, Ĝenerala Sekretario de la Centra Oficejo de la internaciaj institucioj.

(Trad- A. R.)