Montrealo 2020: aliĝu favorpreze ĝis la 31-a de decembro!

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: Montrealo 2020: aliĝu favorpreze ĝis la 31-a de decembro!
Aŭtoro: UEA - Universala Esperanto-Asocio
Permesilo: CC BY 4.0

Restas apenaŭ semajno antaŭ la fino de la plej favorpreza aliĝperiodo al la 105-a UK en Montrealo (1-8 aŭgusto 2020): frua aliĝo povos ŝparigi al vi 50 € aŭ eĉ 100 €! Jam pli ol 400 homoj el 44 landoj aliĝis, kio bele aŭguras sukcesan kongreson!

"Montrealo estas unu el la plej vizitindaj urboj de Nord-Ameriko: ĉefe franclingva urbo en ĉefe anglalingva mondoparto, multaj konsideras ĝin kultura ĉefurbo de Kanado kaj estas unu el la plej allogaj turismaj celoj mondskale, kun pli ol 10 milionoj da vizitantoj ĉiujare" diras Ĵenja Amis, la respondeculo pri komunikado kaj mem montrealano. "Ĝi estas unika kultura kuniĝo de eŭropaj kaj amerikaj influoj, kun profundaj indiĝenaj radikoj - nia kongresa programo reflektos tion en arto, koncertoj, ekskursoj ktp - kaj unika okazo sperti la plej grandan Esperanto-eventon la unuan fojon en Montrealo kaj nur la duan fojon en la orienta marbordo de Nord-Ameriko, 110 jarojn post la fama vizito de Zamenhof al Nord-Ameriko por la 6-a UK en Vaŝingtono. Tute hazarde, nia kongresejo troviĝos ene de 3 minuta marŝo de la hotelo, kie restadis Zamenhof en 1910”, notas Normand Fleury, la estro de la LKK. (Legu pli en la decembra numero de revuo Esperanto kaj en la speciala eldono de La Riverego.)

Montrealo estas ankaŭ la ĉefurbo de festivaloj. Dum la UK, interalie, okazos la 30-a eldono de fama indiĝena festivalo, kun multaj senpagaj koncertoj kaj artprezentaĵoj: jen bela maniero konatiĝi ankaŭ kun kanadaj indiĝenaj kulturoj! Notu ke antaŭ la UK okazos la plej granda internacia humurfestivalo kaj semajnon post la UK okazos la fama fierecparado kaj ke estos du kursaj ebloj antaŭ la UK - du-taga kurseto en Montrealo kaj ankaŭ du-taga kurseto en Kebeko: https://esperanto2020.ca/eo/eventoj-kursoj-cirkau-uk/

La ekskursa programo estos brila: vi havos la unikan okazon viziti Ontarion, kun la fama Niagaraj akvofaloj, unu el la naturaj mirindaĵoj de la mondo, viziti la kanadan ĉefurbon Otavon kaj la plej grandan kanadan urbon Toronton. Ni ankaŭ iros orienten kaj pli profunde konatiĝos kun Kebekio, ĉefe franclingva provinco kun ĝia famega ĉefurbo: belega urbo Kebeko, kiu festis sian 400-jariĝon en 2008 kaj la sola urbo en Nord-Ameriko norde de Meksiko kun urbaj muregoj. Kaj, jen bona novaĵo por tiuj, por kiuj malfacilas elekti - vi ne devas elekti inter la du ekskursoj: vi povos fari ambaŭ vojaĝojn, ĉar la sama itinero estos havebla kaj kiel antaŭkongreso kaj kiel postkongreso! Notu ke la sama ekskurso estos havebla en malpli kosta “junulara” versio, sed kun la sama enhavo. Ĉiuj detaloj estos haveblaj baldaŭ en la Dua Bulteno, sed la antaŭgusto haveblas en la januara numero de la Revuo Esperanto.


Aliĝu nun (https://uea.org/kongresoj/alighilo), vizitu la retejon de la LKK por ĉiuj informoj (https://esperanto2020.ca), sekvu novaĵojn en Fejsbuko (https://www.facebook.com/Montrealo.kongreso) kaj feliĉajn festojn kaj belan jaron 2020 de UEA kaj de la LKK!