Naciismo/Tuto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


E. LANTI




NACIISMO




STUDO
PRI
Deveno, Evoluado kaj Sekvoj


1930
SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
ELDONA FAKO KOOPERATIVA / LEIPZIG




ANTAŬPAROLO


Tiu ĉi studo jam aperis en formo iom alia kaj pli konciza sur la paĝoj de l’ semajna gazeto Sennaciulo. Tiam multaj legantoj eldiris sian deziron, ke ĝi estu presota libroforme. Ili do ricevas kontentigon.
Kvankam ĉi tiu libro formas per si mem unu tuton, la leganto devas tamen scii, ke ĝi estas la unua parto de pli ampleksa, trivoluma verko. La dua parto estos titolita Internaciismo kaj la tria Sennaciismo. La unua parto sekve iel estas nur la elmeto de l’ problemo. Sed ties klara elmeto tre faciligos eltrovon de ĝusta solvo.
La ŝanĝoj kaj aldonoj faritaj neniel aliigis la ĝeneralan tendencon de la studo. Neŝanceliĝe ni sekvis la vojon al objektiva esploro. Ni penis koncepti kaj prezenti al la legantoj sufiĉe detalan skizon pri la deveno kaj evoluado de l’ naciismo, ne atentante, ĉu tiu nia koncepto konformas aŭ ne kun la vidpunkto de iu ajn el la nuntempaj socipolitikaj skoloj pri tiu demando…
Ĉar temas pri historiaj faktoj, t.e. okazintaĵoj neniel ŝanĝeblaj, ni ankaŭ tute malatentis la demandon: ĉu la historia evoluado povus aŭ ne sekvi alian vojon ol la sekvitan. Sendube, jes, ĝi povus, se — sed grava estas tiu «se» — la inter si batalantaj fortoj estus aliaj aŭ aliproporciaj. Senutila demando. Eĉ Dio, se ĝi ekzistus, ne povus aliigi pasintaĵon. La estanto kaj estonto estas influeblaj, ne la estinto.
Celante prezenti la evoluadon de homaj socioj ĝis la hodiaŭa stadio, ni opinias plie, ke estus tute senutile plorĝemi ĉe la konstato, ke tiu evoluado ĉiam okazis per sangaj militoj, per rabadoj kaj ekstermoj, per ĉiaj plej bedaŭrindaj rimedoj. Se tiel okazis, estas simple pro tio, ke ne povis aliel okazi: Racio ja ne regis la spiritojn…
Kiam la nacio — la patrio — konsistis nur el la malgranda bieno, en kiu estis entombigitaj la prapatroj de iu familio; kiam ekster tiu malgranda areo la koncerna naciano estis tute fremda je religia kaj jura vidpunktoj, tiam la hejma, pripatra religio tiom forte regis la spiritojn, ke estis tute neeble, ke la tiamuloj povu pace interkonsenti pri la kunfandiĝo de tiuj nacietoj en pli larĝan unuon. Kaj tamen, sekve de aliiĝoj en la produktorimedoj, tiu plilarĝiĝo fariĝis necesa. Perforto, milito, ekstermado fare de la pli fortaj solvis la problemon…
Hodiaŭ la demando restas esence la sama: milionoj da angloj, da francoj, da germanoj, da japanoj k.a. nacianoj ne povas prezenti al si sen abomeno la malaperon de sia patrio, ĝian kunfandiĝon en pli ampleksan unuon. Ili pretas oferi sian vivon por konservi sendependa la nacion, suverena la ŝtaton, al kiu ili apartenas. Se forestus sendependeco, ŝajnas al ili, ke la koloro de l’ ĉielo super ilia lando, la klimato, la pejzaĝoj, ĉio, kion ili amas, aĉe aliiĝus. Tia konstato pruvas, kiom forte en la cerboj efikas spekulativaj ideoj.
Ĉiu homo iomete klera tamen bone scias, ke tiuj nacioj, tiuj ŝtatoj ne ĉiam ekzistis. Ili rezultas de historiaj faktoroj; ili reprezentas nur ian provizoran ekvilibron de fortoj. Sekve ne ekzistas kaŭzo por ke ili restu senfine en sia nuna formo. La senĉese malvolviĝantaj ekonomiaj fortoj neeviteble kaŭzos rompon de la nuna ekvilibro, postulos plivastiĝon de la naciaj kadroj. Kaj tiel daŭre okazos, venkon de la teknika, racia tendenco super la mistike spekulativa.
La homo ĉiam estis homo faber kaj homo loquens. Nur tiuj du kapabloj, cetere, distingas lin de la aliaj animaloj. Sed li ne ankoraŭ atingis la stadion de homo sapiens. Oni almenaŭ povas esperi, ke li antaŭeniras, kvankam malrapide, laŭ tiu direkto. La naciismo neniel estas pravigebla de la saĝo. Ni ŝatus, ke la leganto akiru tiun firman opinion ĉe la finlego de ĉi tiu studo.

Januaron 1930. E.L.


NACIISMO

UNUA ĈAPITRO
DEVENO DE LA NACIISMO


I. Klanoj kaj Totemismo. — II. Potlaĥo, Kunfrataro kaj Fetiĉismo. — III. Naskiĝo de l’ naciismo ĉe la antikvaj Egiptoj. — IV. La egiptiaj imperialismo kaj internaciismo.


I
Klanoj kaj Totemismo


Por havi ĝustan komprenon pri naciismo, necesas unue ekrigardeti sur la historion. Tie ni konstatos, ke la idea enhavo de tiu vorto tre variis laŭ la pasado de jarcentoj. Sed ni ankaŭ konstatos, ke restas en ĝi io konstanta: ĝia mistika, religia karaktero. La kulto de la primitivulo por sia totemo kaj tiu de la nuntempa patrioto por sia standardo estas esence la samaj.
Studante la morojn, kutimojn kaj superstiĉojn de la t.n. sovaĝuloj, oni pli bone komprenas la nuntempan sovaĝecon kun ĝiaj stultaj kaj kruelaj militoj, kun ĝia ekspluatado de homoj kontraŭ homojn.
En la nuna stato de la etnografia, sociologia kaj historia sciencoj estas neeble havi tute certajn sciojn pri la unuaj homgrupiĝoj. La scienculoj mem paŝas sur kampo de hipotezoj. Kaj la rezultoj de ilia esplorado konsistas ĉefe en tio, ke ĝi montras la erarojn de la antaŭaj esploristoj.
Ĉu en la pratempo ekzistis amorfaj grupiĝoj, en kiuj regis neniaj reguloj, sed plej kruda mikseco, el kiu malrapide formiĝis la familio? Aŭ ĉu jam ekzistis la triunuo: patro, patrino, infano, kiu plilarĝiĝante formis klanon? Tiuj demandoj restas ĝis nun nerespondeblaj per nerefuteblaj argumentoj. Cetere tio ne tre domaĝas por nia tezo. Sed ni almenaŭ esploretu la diversajn hipotezojn.
Al tiu lasta hipotezo aliĝis Johano Jakobo Ruso[1], en sia fama Parolado pri deveno kaj fundamentoj de la malegalo inter la homoj[2]. Li ja opiniis, ke la plej antikva kaj plej natura homa societo estis la familio, sub formo laŭ kiu, ĝeneraltrajte, ĝi ekzistas ankoraŭ nuntempe.
La historiisto Füstel de Kulanĵ[3], en sia verko La Antikva Civito[4], ankaŭ prezentas la familion kiel la unuan ĉelon societan. Sed li jam parolas pri familio iom pli larĝa ol tiu priparolita de Ruso; ĝi entenas servistojn kaj klientojn[5].
Laŭ la sama aŭtoro, la sentoj de la primitiva homo estis unue limigitaj je la amo de la patro por la infanoj, de la fratoj inter si, de la filoj por la gepatroj. Ekzistis nur familia amo. Poste la fila amo postvivis la morton de la patro; ĝi memoris pri liaj heroaĵoj kaj la mortinta heroo fariĝis ia dio. La kulto por la prauloj konsistigis la unuan religion; la unuaj temploj estis tomboj, kie, laŭ la tiutempa kredo, vivis la animo de la mortintoj[6].
Komence la ideo pri patrio kuniĝas kun tiu unua religio. Ĝi unuigas, en la saman kulton, la grundon, kiu entenas la kadavrojn de la prauloj (latine: terra patria), la memoron pri iliaj heroaĵoj, kaj la familipatron (pater familias), kiu estas samtempe militestro, juĝisto kaj pastro.
Laŭ Füstel de Kulanĵ la primitiva homaro konsistis el aro da neintermikseblaj familioj, grupiĝintaj ĉirkaŭ siaj hejmaj dioj. Poste la samrasaj familioj interligiĝos por sin defendi aŭ batali kontraŭ la komunaj malamikoj. El la praulo, la nomdona (greke: eponyme) heroo, ili faros novan religian ligilon por pli vasta grupiĝo, kiun oni nomas gento (lat.: gens). La gentoj ankaŭ kuniĝos kaj konsistigos kuriojn (fratrioj, ĉe la grekoj). Pli poste tiuj kurioj ankaŭ interligiĝos kaj tiam aperos la triboj. Ne haltas tie la evoluo: triboj federaciiĝas kaj tiel estiĝas nacioj.
Ĉe la unua ŝtupo (la familio) de tiu procezo la tuta komuna riĉaĵo apartenas al la patro; ĉe la lasta stadio, la nacio simile apartenas al la reĝo, kiu reprezentas dion sur la tero, se li mem ne estas dio, kiel la faraonoj, la cezaroj, aŭ ankoraŭ nuntempe la imperiestro de Japanio.
Tiu ĝenerala klasika koncepto pri familio kaj pri la pli vastaj grupiĝoj, kiujn ĝi naskigis, ne estas akceptita de nuntempaj historiistoj. Ekzemple, Eduardo Mejer[7], en sia Historio de la Malnovtempo[8], asertas, ke la familio ne estis ia natura grupiĝo bazita sur fizika sampatreco; ĝi estis ia jura konstruo. La naskigo ne estis la origino de la familia ligilo, sed jura akto de simbola karaktero.
En sia verko: La Tero kaj la Homa Evoluo[9], Lucio Febvr[10], profesoro ĉe la Strasburga Universitato, diras: «Fakte, la familio, kia ni trovas ĝin en la societoj la malplej evoluintaj, ne estas io simpla, io primitiva. Oni povas klarigi ĝian ekziston nur per la partopreno de kolektiva forto, la ŝtato. Kompreneble ne temas sub tiu nomo pri registara organismo, sed pri politika societo entute, karakterizata nur per la devigo, kiun ĝi altrudas al siaj membroj sur la trifaka kampo de juro, de kutimoj kaj de moralo, kaj per la relativa aŭtonomio, kiun ĝi ĝuas, rilate al similaj najbaraj societoj. Tiun politikan societon, laŭ larĝa senco, oni renkontas ĉie, kie estas homoj; estas sub ĝia agado, sub ĝia kontrolo, ke organiziĝas la diversaj geedzaj societoj, la familioj, la vilaĝaj societoj, grupiĝoj ŝajne primitivaj, kiujn ĝi reale formas… Tiel la multaj sociaj grupiĝoj, diversaj laŭ formo kaj amplekso — triboj, fratrioj, klanoj, familioj — kiuj entenas unuj la aliajn aŭ interplektiĝas, ne estas la originaj, prapolitikaj formoj de la socia organizado; ili ne estas la atomoj, kies aglomeriĝo, ĉe relative malfrua epoko de la homa evoluo, naskigis la ŝtaton, kiel instruis Füstel de Kulanĵ en La Antikva Civito. La malo okazis. Neniam la fratrioj, nek la kurioj, nek la triboj, nek la klanoj estis ŝtatoj, sed ĉiam nur subdividoj de ŝtato aŭ de tribo. La ŝtato ne naskiĝis el tiuj grupiĝoj; male, ilin naskis la ŝtato.»
La samon diras Kropotkin en sia verko La Interhelpo[11]: «La familio tute ne estas primitiva formo de organizado; male, ĝi estas tre malfrua rezulto de la homa evoluado. Tiel malproksime, kiel ni povas esploriri en la paleo-etnografio de la homaro, ni trovas homojn socie vivantajn en triboj, kiel tiuj de la plej superaj mambestoj; kaj necesis treege malrapida kaj longa evoluado por okazigi la organizadon laŭ gento aŭ laŭ klano. Tiu lasta organizformo siavice bezonis same longan evoluadon por atingi la unuajn ĝermojn de familio, ĉu unuedzeca (monogamio) ĉu pluredzeca (poligamio). Tiel societoj, aroj, triboj — kaj ne familioj — estis la primitiva formo de organizado ĉe niaj plej antikvaj prauloj.»
Por apogi tiun vidpunkton, la lingvoscienco venas helpi la etnografion kaj la historion. Oni scias, ke plejparte la eŭropaj lingvoj apartenas al iu sama lingvistika grupo, kiun oni nomas hindoeŭropa. Nu, estas nun de la fakuloj konsentite, ke ia politika unueco, aŭ almenaŭ ia civiliza unueco necesas por starigi komunan lingvon.
«La interkonformecoj troviĝantaj ĉe la konataj lingvoj supozigas la ekziston, dum sufiĉe longa periodo, de unueca lingvo; kaj tia lingvo supozigas la ekziston de nacio, havanta ian unuecon… Por krei lingvan unuecon, necesas ja la ekzisto de nacio, kiu sentas sian unuecon. Nenio rajtigas nin paroli pri hindoeŭropa raso; sed ekzistis nepre (oni ne scias kie, nek kiam) iu hindo-eŭropa nacio.» (A. Meje[12] en: Enkonduko al la kompara studo pri hindo-eŭropaj lingvoj[13].
La mitografo J.G. Freza[14] ankaŭ asertas, ke «ĉe la prahistoriaj tempoj, regis en la moderna Eŭropo kaj en la okcidenta Azio rimarkinda unueco.» Li bazas sian argumentadon sur la stŭdado pri la Saturnaloj kaj aliaj similaj festoj, kiujn li priskribis en sia verko La Ora Branĉo[15].
Por respondi la demandon pri la unuaj homaj institucioj, la historiistoj uzas la komparan metodon. Kiam mankas dokumentoj por daŭrigi la studadon de la pli primitivaj epokoj, ili sin apogas sur la etnografio kaj serĉas ĉu ne ekzistas ĉe la nun ankoraŭ ekzistantaj «sovaĝaj» gentoj institucioj, kiuj povus liveri klarigojn pri la epokoj prahistoriaj.
Tiu metodo ne estas tute senmanka. Oni ja ne havas absolutan certon, ĉu la evoluado de la homa speco okazis ĉie kaj ĉiam laŭ la sama maniero. Plie, ne estas pruvite, ke la nun ekzistantaj «sovaĝuloj» estas primitivuloj. Ĉu ili konservis senŝanĝe siajn morojn kaj kutimojn? Ĉu ili ne estas degenerintoj, kiel estas konstatite ĉe la papuoj el Nov-Gvineo kaj ĉe la pigmeoj el Kongo?
Pro tiuj demandoj, nun nerespondeblaj, kelkaj scienculoj ne plu uzas la vorton «primitivulo», parolante pri la anoj de la t.n. sovaĝaj gentoj. Ili nomas ilin necivilizitoj. Sed tia esprimo supozigas, ke la homoj nun vivantaj sub la kapitalisma regsistemo estas civilizitaj.
La dek milionoj da buĉitoj, la sama kvanto da kripligitoj el la antaŭnelonge okazinta mondmilito protestas kontraŭ tia pretendo. Homoj, kiuj povas dum kelkaj jaroj senhalte sin interbuĉadi per plej kruelaj rimedoj, homoj, kiuj povas dum sia tuta vivo elspezi grandegan parton el sia energio por inventadi kaj fabrikadi mortigilojn, tiaj homoj ne povas pretendi esti civilizitaj. Cetere, ĉiu proleto, ĉiu mizerulo bone scias, ke la kapitalismo estas senanima, senkora, unuvorte tute barbara reĝimo, kiu neniel prezentas civilizitan staton.
Aliparte, kelkaj scienculoj, inter kiuj K.A. Elŭd[16], en sia verko Principoj pri psiko-sociologio[17], opinias, ke ĉe la primitivaj gentoj la interhelpo estis la superreganta tendenco. «La milito kaj ĝiaj kruelaĵoj, li diris, la kanibaleco, la sklaveco estas en la socia evoluado fenomenoj relative malfruaj…»
Se ĝustas tiu hipotezo, ŝajnas do, ke la primitivuloj iel estis pli civilizitaj ol la nuntempuloj.
Kaj ĉu la malamo kaj mortigemo de homoj kontraŭ homojn okazis nur kiam ili grupiĝis por formi ian konscian socian unuon — ian patrion? Ŝajnas, ke jes, se oni konsentas kun la diroj de la filozofo Espinas en sia verko La animalaj societoj[18]:
«La forto, laŭ kiu kreiĝas socia konscienco, kolektiva mi-o, estas rekte proporcia kun ĝia malamo kontraŭ la fremdularon.»
Tio bone klarigas, kiel estas ebla la «sankta unuiĝo» de ĉiuj klasoj, de ĉiuj partioj, kiam la «nacio estas en danĝero.» Kaj la logika konsekvenco el tio estas, ke ju pli landano malamas fremdulojn, des pli bona patrioto li estas. Tiu malamo estas ja necesa kondiĉo, por ke restu forta kaj aktiva la kolektiva konscienco.
Kvankam la kompara metodo aplikata de la historiistoj sin apogantaj sur la etnografio ne estas senmanka, kiel ni rimarkigis pli supre, ĝi almenaŭ ebligas kompreni pli bone la evoluadon de la ĝis nun konataj kaj malaperintaj civilizoj. Ĝi ebligas fundamentigi hipotezojn, kiuj povas kontentigi la spiriton. Antaŭ dudek jaroj, ekzemple, la egipta monarkio estis por la historiistoj vera enigmo, kiun solvi ili ne povis.
Ĉu do, kiel Minervo en la fabelo, ĝi eliris tute armita el la cerbo de Jupitero? La egipta monarkio ja sin prezentis, 2800 jarojn antaŭ Kristo, kiel plenkreskinta organismo. Sed post elfosadoj faritaj de Petrio kaj Amelino, estis eble studi pli malnovan civilizon de la neolita epoko kaj oni konstatis, ke antaŭ ol esti unuiĝinta sub la estreco de reĝo, Egiptio entenis kelkajn popolojn, kiuj havis, ĉiu aparte, siajn estrojn kaj diojn, kaj kiel rekonigilon figurojn de bestoj (falko, hundo, lupo, skorpio ktp.) aŭ de vegetaĵoj (kano, palmo, sikomoro ktp.). Tia konstato igis fakulojn hipotezi, ke tiuj rekonigiloj estas totemoj kaj sekve tiuj homaj grupiĝoj estis totemaj klanoj.
Tiu hipotezo ebligas klarigi la prahistorian epokon de malaperintaj civilizoj per la nun ankoraŭ ekzistantaj primitivaj popoloj.
Ni do esploretu la toteman organizformon por vidi kiel, post longa evoluado, la unuaj homaj grupiĝoj povis aliiĝi en unuecan, centralizitan aŭtokration, kies estreca principo tamen sin bazis sur la primitiva totemo. Tiu esploreto tre plifaciligos la komprenon pri la nuntempe ankoraŭ ekzistantaj superstiĉoj diversspecaj.
Laŭ A. More[19] profesoro ĉe la Pariza Universitato, kaj la historiisto G. Davi[20], dekano ĉe la Diĵona Universitato, en ilia verko: De la Klanoj al la lmperioj[21], la klanoj estas la plej elementaj organizformoj ĝis nun konataj. Ili ne estas laŭteritoriaj grupiĝoj, kaj estis unue nomadaj. Grandega nombro da duonpruvoj montras, ke la religio antaŭ la geografio decidis pri la maniero, laŭ kiu la homoj grupiĝos. La primitiva konstitucia juro estas el mistika naturo. La klananoj sin sentas kunigitaj per la kredo, ke ili ĉiuj havas saman totemon.
La sociologo E. Durkhejm[22], kiun citas la aŭtoroj, difinas jene la klanon: «La klano estas grupo el individuoj, kiuj konsideras sin parencoj, sed rekonas tiun parencecon ekskluzive per tiu signo tre speciala, ke ili portas saman totemon. La totemo mem estas viva aŭ malviva estaĵo, generale besto aŭ planto, el kiu la grupo estas supozata deveni kaj kiu servas al ĝi kiel insigno kaj kolektiva nomo. Se la totemo estas lupo, ĉiuj anoj de la klano kredas, ke ilia prapatro estis lupo kaj sekve, ke ili havas en si ion lupan.»
La klananoj opinias, ke ili estas parencoj, ne laŭ la sango, sed rezulte de mistika komuniiĝo de ĉiuj kun unu totemo. Individua estreco ne ekzistas. La klano estas komuneca kaj egaleca societo, kies anoj estas ĉiuj samrangaj. Sed tiu senestreca grupiĝo havas tamen severajn regulojn, kiujn ĉiuj obeas. Inter tiuj reguloj estas la devo partopreni la kulton al la totemo, la malpermeso edziĝi inter samklananoj, la malpermeso manĝi la beston, kiu estas la totemo de la klano, krom en kelkaj esceptaj okazoj, kiam ĝi estas solene, laŭrite buĉata. Tiam la klananoj komune partoprenas la manĝadon, opiniante per tio pligrandigi la mistikan forton, kiu ligas ilin al la totemo.
La totemo ne estas la praulo; ĝi estas areca kaj nedividebla principo, la liga, nepre efika forto, la disa animo de la klano. La totemo estas reprezentata per objektoj, kiujn la klananoj konsideras sanktaj kaj por kiuj ili havas kulton.
«La totemismo ne estas religio, kiun konsistigas ĉu bestoj, ĉu homoj, ĉu figuroj, sed ia sennoma, nepersona forto, ekzistanta en ĉiuj klananoj, ne aparte kuniĝanta tamen kun iu el ili. Neniu posedas entute tiun forton, sed ĉiuj partoprenas ĝin. Ĝi estas tiel sendependa de la apartaj klananoj, en kiuj ĝi enkorpiĝas, ke ĝi antaŭ- kaj postvivas ilin.» (Durkhejm.)
La aŭstraliano ne kapablas prezenti al si tiun forton, sed la melaneziano kaj amerika indiano jam havas ideon pri tiu komuna forto, disa en ĉiuj estuloj, ligitaj per totema parenceco. Ili donas al ĝi diversajn nomojn, el kiuj la plej konata estas mana-o. Ĉe la antikvaj egiptoj tiu sama forto estis nomata ka-o.
La mana-o ne nur estas ia forto, ia estaĵo, sed plie ĝi estas eco kaj stato. Alivorte, la termino estas samtempe substantiva, adjektiva kaj verba… La mana-o estas ĝuste tio, kio faras la valoron de la aĵoj kaj individuoj; ĝi estas la magia religio kaj eĉ socia valoro… Oni eĉ povas plilarĝigi ĝian sencon kaj diri, ke la mana-o estas la forto en ĝia plej alta grado, la vera efikeco de la aĵoj, kiu pligrandigas ilian mekanikan agadon, ne detruante ĝin. La mana-o kaŭzas, ke la fiŝreto kaptas, ke la domo estas fortika, ke la boato bone naĝas. En la kampo ĝi estas la fruktodoneco, en la kuraciloj la eco, kiu kuracas aŭ mortigas. En la sago ĝi estas tio, kio mortigas.
La mana-o estas la esenco mem, la potenco kaj suvereneco de la klano. Tiu anonima forto, nepersona kaj disa estas la pratipo el tio, kion ĉiuj religioj konsideras kiel sanktan kaj individuigas kiel dion; ĝi estas nenio alia ol la kolektiva potenco, ĝi sekve konsistigas la socian estaĵon de la primitiva klano, reprezentita sub la formo de totemo.
La pure totema organizformo ekzistas nur tiom longe, kiom la klanoj estas nomadaj. Kiam ili fiksiĝas sur iu loko, tiam ili aliiĝas. La loka komuna vivmaniero kreas kutimojn, kiuj fariĝas sociaj instinktoj. La ligiloj el totema mistika komuniiĝo ne plu estas tiom necesaj por firmigi la sociemon. Kiam la klanoj vagadis de iu loko al alia, ili povis posedi nur kelkajn, ajojn kaj ilojn. Pro tio sendube leĝoj kaj estroj ne estis necesaj. Sed kiam ekzistas teritoriaj grupiĝoj (vilaĝoj), la kondiĉoj fariĝis malsamaj. Estas tiam eble amasigi kaj gardi diversajn objektojn kaj vivnecesaĵojn. Oni plie komencas iomete kulturi la teron. Ĉe tia stadio la propraĵo estas ankoraŭ komuna.
Sed ne ĉiuj klanoj fiksiĝis samtempe. Kelkaj vivas ankoraŭ nomade kaj iafoje minacas la posedaĵojn de la vilaĝoj. Necesas do por ĉi tiuj lastaj sin ŝirmi kaj defendi. Tiucele okazas kuniĝo de vilaĝoj en pli vastajn unuojn, kiujn oni nomas fratrioj. Ĉi tiuj lastaj ankaŭ kuniĝas kaj formas tribojn.
Tiam aperas estroj.
Estas tre interese esplori kiel individuoj akiris estrecon. Ni jam vidis, ke en la unua stadio de la klano la mana-o estas ia disa, nepersona forto, kiun ĉiuj klananoj posedas komune, nedividite. Tiu forto devenas de la totemo komuna al ĉiuj klananoj. Sekve la individua estreco povas deveni nur el la totemo de la klano. Kiel tio okazis? Kiel tiu komuna, disa, nedividebla mana-o povis, post diversaj aliformiĝoj, koncentriĝi en unu solan individuon?
La scienculoj ne liveras tute klarajn kaj senmankajn respondojn al tiuj demandoj. La mitologo Freza asertas, ke la unuaj estroj estis magiistoj, sorĉistoj. Spense[23], Giln[24], Durkhejm opinias, ke ili estis iaj pastroj, aŭ simple gardistoj de la sanktaj objektoj.
Ĉe la aŭstraliaj indiĝenoj oni trovas individuojn, nomitajn alatunĵoj, kiuj ŝajnas ludi ian estran rolon: «La estreco de alatunĵo, diras Spense kaj Giln en sia verko: La indiĝenaj triboj de la centra Aŭstralio[25], estas tre nepreciza. Li ne havas difinitan povon sur la grupanojn. Li kunvokas la maljunulojn, kiujn oni ĉiam konsultas pri gravaj aferoj, ekzemple pri plenumado de sanktaj ceremonioj, pri puno al la individuoj, kiuj malobeis la triban kutimon; kaj lia opinio entenas ekzakte la pezon, kiun donas al li lia reputacio… Li ne estas nepre konsiderata kiel la plej grava ano de la konsilantaro; lia opinio ne estas legdona; nur se li estas maljuna kaj sperta, li povas havi grandan influon.»
La alatunĵoj havas kiel ĉefan mision gardi la sanktejon, kiu ĝenerale troviĝas en iu fendaĵo de ŝtonego aŭ en iu kavo. Tiun sanktejon ja ne devas eniri profanulo. Tie kuŝas la simbolaj relikvoj, kiuj, supozate, entenas la animon kaj la korpon de la prauloj. Ĉi-okaze, kiel ĉie inter la primitivuloj, la granda mastro estas la kutimo, la kolektiva kaj hereda kutimo, kies nur obeemaj servistoj estas la individuoj, havantaj ian aŭtoritaton.
«Fatale okazis, ke kunvenigante periode la klanon, por plenumi la kutimajn kaj devigajn ritojn, kaj kuniĝante kun la alatunĵoj de la najbaraj klanoj, kiuj siaflanke kaj samcele okazigis saman kunvenon, tiuj «estroj», tiel kunvenintaj, interkonsiliĝis, estis influataj de tiuj, kiuj sciis sin trudi, parolis kun ili pri ŝanĝoj farindaj kaj tiel naskiĝis kaj enradikiĝis la unuaj kutimoj el personaj iniciativo kaj estreco. Kuŝas tie provo unue skizita sur la rita kampo, pri parlamenta kaj federacia regado, plenumita de la kunvenantaro el la lokaj estroj, agantaj kiel ritaj estroj en tribaj ceremonioj, kies trafpovo transiras la limojn de la klano, ĉar temas pri tribaj ceremonioj[26]
Treege malrapide elmontriĝas ia vera estreco. Unue ĝi estas nur religieca kaj neniel politikeca. Vera estreco aperos nur kiam ĝi trovos ekonomian bazon, kiel okazis, ekzemple, ĉe la indiĝenoj el Norda Ameriko, kies estro estas ariganto de posedaĵoj kaj provizumanto de nutraĵoj.
Por ke fariĝu ebla la individuiĝo de la estreco, necesis, ke aliiĝu la totemismo. La mitologio instruas, ke la ideo pri persona dio ne troviĝas ĉe la komenco, sed estas la rezulto de sufiĉe longa procezo. La individuiĝo de la dioj kaj la individuiĝo de la estreco okazis samtempe kaj paralele.
Ni jam scias, ke ĉiu klano havas sian propran totemon, al kiu estas ligita la mana-o, forto, kiun komune posedas ĉiuj samklananoj.
Nu, ni supozu, ke malsato regas en kelkaj klanoj. Mortas malsateguloj. Kaj jen okazas, ke ano el iu klano mirige sukcesas en fiŝkaptado aŭ ĉasado. Li povas liveri nutraĵon al multaj klanoj. Kial tio povis okazi? Sendube nur tial, ke li sukcesis kapti pli grandan parton el la komuna mana-o. Kredeble tial, ke la totemo de la klano, al kiu apartenas la bonŝanca ĉasisto, estas pli forta ol la aliaj.
Tiel okazas, ke tiu totemo sin trudas al fratrioj kaj triboj. Same okazas, ke la individuo posedanta pli grandan parton el la mana-o estas akceptata kiel estro. Ĉi lasta eĉ fine sukcesos akapari la tutan mana-on, kaj tiel individuiĝos la estreco:
«Por forigi la konkurencon de la totema kolektiva heredeco, la estro absorbas kaj simbolas en sia persono tiun heredecon. Li sin prezentas kiel heredan posedanton de la totemo. Kaj pro tio li fariĝas estro. (More kaj Davi.)»
Ne sufiĉas tiu pure mistika kredo, por ke individuo sukcesu trudi sian estrecon. Necesas plie, ke li povu ankaŭ provizi la regatojn per nutraĵoj aŭ bienoj. Ĉe la stadio de teritoriaj grupiĝoj la ekonomio ja ludas sian rolon.
Tion oni konstatas ĉe multaj triboj per la stranga kutimo, kiun la etnografoj nomas potlaĥo.

II
Potlaĥo, Kunfrataro kaj Fetiĉismo


Ni prunteprenu la difinon pri tiu vorto en la jam menciita verko de More kaj Davi: «La potlaĥo estas treege komplika institucio, samtempe rita, jura, ekonomia kaj socia… Ĝi estas sendube ekonomia, ĉar oni interŝanĝas posedaĵojn, sed ĝi estas ankoraŭ pli socia, ĉar oni interŝanĝas posedaĵojn nur por interŝanĝi titolojn, por akiri rangon. Ĝi estas unue esence rita institucio, ĉar ĝi estas parto el ritaro… Kaj ĝi estas rita institucio ankaŭ, ĉar ĝi devenas el primitivaj fundamentaj ritoj kun devigaj donacoj inter fratrioj, donacoj, kiujn ĝi aliigas, enkondukante en ili la principon de spito, logika sekvo de la principo pri konkurado, kaj uzante ilin por estigi malegalon kaj ne plu por daŭrigi la ekvilibron. Sub konkreta formo, la potlaĥo estas festo, kiun oni donas kun la kondiĉo de repago kaj kiu konsistigas religian ceremonion, ĉe kiu venas komuniiĝi kaj samtempe kontraŭstari unuj al la aliaj la vivantoj kaj la mortintoj de la koncernaj klanoj. Tiu festo konsistas el solena disdonado de nutraĵo kaj donacoj, kiu aŭtomate igas la donacanton kreditoro de similaj disdonadoj, kaj kiu donas al li la rajton alproprigi al si parton el la nomoj, blazonoj kaj privilegioj de la konkurantoj, kiujn li senfamigis per sia malavaro kaj publike metis en staton de neeblo respondi sian spiton… Per la potlaĥo fondiĝas, montriĝas kaj kreskas la persona prestiĝo; per ĝi la estreco individuiĝas…
«Jen estas submetiĝa kaj hierarĥia principo, kiu aliigas la tutan sociordon kaj anstataŭas la toteman komunismon per tiu oligarĥia individualismo…»
Okazis ja vera revolucio. Sed oni erarus opiniante, ke la mistika kredo je totemo ĉesis efiki. La ekonomio sendube ludis en tiu aliiĝo gravan rolon, tamen la kredoj, la ideoj daŭras esti potenca faktoro en la funkciado de la societoj. La riĉo de individuo ja ebligas al li doni imponajn potlaĥojn kaj tiel akiri estrecon. Sed tio ne sufiĉas, li devas plie malprofaniĝi per akcepto en kunfrataron. Li devas tie lerni la sekretojn de komplikaj ritoj, kiuj liveros al li la eblon akiri la helpon de iu animo. Estro ja devas esti lerta ĉasisto por povi provizadi nutraĵon al la klananoj. Sed por trafi kaj mortigi, liaj sagoj bezonas mana-on. Kaj tiun forton la estro povas ricevi nur per sorĉaj alvokoj kaj magiaj ritoj.
La estro provizas la nutraĵon. Kaj la nutraĵo estas la vivo, la forto, ĝi sekve estas ankaŭ mana-o. Oni tuŝas tie kvazaŭ per fingro la ekonomian faktoron; sed samtempe ni vidas ankaŭ la rolon, kiun ludas la mistiko, la magio, la religio.
«La estro, kies fizika, teknika lerto rilate ĉasadon kaj fiŝkaptadon, kies komerca kapablo kaj akirita riĉaĵo faras el li la homon, kiu devas regadi, povas tamen vere tion fari nur kondiĉe, ke li venu en kunfrataron, por tie ricevi kvazaŭ la sanktan oleon de estreco. Tiu konsekrado anstataŭas por li heredecon, kiam li ne posedas la ranggalonojn de heredeco; kaj kiam li havas ilin, la konsekrado estas tamen utila, ĉar se la heredeco ludas sian rolon en la societoj kun potlaĥo, ĝi ne plu estas la granda kaj unika mastrino.» (More kaj Davi.)
Kiel oni vidis, unue regas nur la kutimo, kiun kreis la kredo je totema forto komuna al ĉiuj klananoj. Post longa procezo kaj plej diversaj aliiĝoj okazas, ke tiu disa forto koncentriĝas en la manojn de unu sola persono. Sed la principo restas tamen la sama. La estro ĉerpas sian regecon el la komuna totema forto; neniu regato ja kredas, ke la reganto akiris sian estrecon per propra kapablo, per propra merito. La regeco havas sian radikon en la internaĵo de la societo. Se ne estus tiel, restus nekomprenebla la fakto, ke homo, eĉ plej lerta kaj forta, povas trudi sian volon al tuta kolektivo.
«Rilate la personan superecon de la estro, diras Durkhejm, ĝi ludas en tiu procezo nur akcesoran rolon. Tiu supereco klarigas, kial la kolektiva forto koncentriĝis en iujn manojn prefere ol en aliajn, sed ĝi ne klarigas ties intenson. Ĉar tiu forto, anstataŭ resti disa, estas devigata delegiĝi, tio povas okazi nur je la profito de individuoj, kiuj iarilate montris superecon. Sed tio vidigas nur la direkton de la fluo kaj ne ĝin kreas. Se la familipatro, en la antikva Romo, posedas absolutan regadon, tio ne okazas, tial ke li estas la plej maljuna aŭ la plej saĝa au la plej sperta. Sed tial ke, sekve de cirkonstancoj, en kiuj troviĝis la roma familio, li enkorpigis la malnovan komunismon familian. La despotismo, almenaŭ kiam ĝi ne estas patologia fenomeno, ne estas alio ol aliiĝinta komunismo.»
Ŝtofon ja bezonas la estreco por kreiĝi; tute ne sufiĉas la nura volo de la estriĝanto. Tiu volo estas nur akcesora kaŭzo. Sed ni ankaŭ devas ne forgesi la instruojn de la Historio, nome ke akcesoraj kaŭzoj havas iafoje grandegan efikon. Nenio estas malpli simpla ol sociaj fenomenoj. Nepeseblaj fortoj ludas en la vivo de la socioj ne malatentindan rolon.
Se la mana-o povas koncentriĝi en unu solan personon, kiu fariĝas estro, la simpla logiko de la primitivulo ankaŭ facile konsentos pri koncentriĝo de tiu sama forto en iun objekton, kiu bilde reprezentos la totemon. Tiel per natura idea evoluado aperas la fetiĉo, kaj tiu fetiĉo fariĝos la dio de la klano aŭ de grupo el klanoj. Per la rimedoj (potlaĥoj kaj malprofaniĝo en kunfrataro), kiujn ni priskribis antaŭe, la estro akiros la fetiĉon. Sekve estas ankaŭ tute normale, ke la homo, kiu posedas la fetiĉon, la diaĵon, povos finfine proprigi al si ĝian mana-on kaj tiel fariĝi mem dio. Tiam la fetiĉo fariĝas nur simbolo, emblemo de la totemo, de la dieco.
Ĉe tia stadio la societo atingis la reĝan tipon. La reĝo absorbas la diojn de la tuta lando, heredas ilian magian forton, iliajn riĉojn kaj fariĝas respondeca pri la vivo kaj nutraĵo de la homoj, fariĝintaj liaj regatoj. Li regas la funkciadon de la mondo kaj lia popolo devas danki al li pro la pluvo kaj la sunlumo, kiuj fekundigas la teron. Por ke tiu grandega povo, tiu intensa forto ne perdiĝu, la reĝo devas obei severajn regulojn. Li estas netuŝebla, tabuo. El tiuj malpermesoj originas la kortegaj ceremoniaroj, kiuj ekzistas ankoraŭ nuntempe en la reĝlandoj, eĉ se fakte la reĝo ne plu posedas la estrecon, kiel, ekzemple, en Britio kaj Svedio.
Tiuj ĝeneralaj trajtoj pri la evoluado de la homaj grupiĝoj renkontiĝas ĉe ĉiuj primitivaj kaj antikvaj popoloj.
Restas neklarigita — kaj eble neniam klarigebla — la kialo pri la kredo de la klananoj je totemo, tabuo kaj fetiĉoj. Ŝajnas al ni tro riske hipotezi sur tiu kampo. Lastatempe, la fama psikanalizisto Sigm. Freŭd provis per sia metodo doni klarigon pri tiuj strangaj kredoj ei sia verko: Totemo kaj Tabuo[27], sed, niaopinie, li ne pli bone sukcesis ol la etnografoj. La problemo restas nesolvita.
Ni do prefere restu ĉe la firma grundo de konstatitaj faktoj kaj rimarkigu nur, ke ekzistas konstanta paralelismo inter la evoluado de la vivkondiĉoj kaj tiu de la ideoj. Se la klanoj, ekzemple, restus ĉiam nomadaj, kredeble neniam la estriĝo de individuoj povus okazi.
Ni ankaŭ ne hipotezos por klarigi, kial kelkaj klanoj unue fiksiĝis kaj formis teritoriajn grupiĝojn, dum aliaj daŭris esti nomadaj. Ĉu la ideoj ludis ian rolon en tio ? Aŭ ĉu nur materiaj ŝanĝiĝoj en la medio aliigis la ideojn? Ni emas pensi, ke ambaŭ kaŭzoj efikis.

III
Naskiĝo de l’ naciismo ĉe la antikvaj Egiptoj


Esploretinte la socian vivon de la «primitivaj» popoloj, ni ekrigardetu sur la historion de malaperinta civilizo, nuntempe konsiderata kiel plej antikva. Ĝi troviĝis en la valo de la riverego Nilo, en Egiptio.
Laŭ prahistoriaj dokumentoj, tie oni trovas homojn jam grupiĝintajn en nomeoj (vilaĝoj) 4000 jarojn antaŭ Kristo. Sur monumentoj kaj vazoj estas figuroj de falkoj, de vulturoj, de hundoj, de skorpioj, de fiŝoj, de sagoj ktp. El tio historiistoj hipotezas, ke tiuj bestoj aŭ objektoj reprezentas totemojn aŭ fetiĉojn: «Estas verŝajne, diras More kaj Davi, ke la pradinastia Egiptio, inter 4500 kaj 3500 antaŭ Kristo ne ankoraŭ preterpasis la stadion, en kiu postrestas tiom da primitivaj societoj: la klana reĝimo protektata per fetiĉo aŭ totemo.»
La bildoj gravuritaj sur diversaj objektoj rakontas pri la bataloj, kiuj okazis inter la nome-oj. La fetiĉoj partoprenis la batalojn, kiel tio vidiĝas per la bildoj. La batalinto ne kredis je sia propra forto; estis la totemo, la fetiĉo, kiu direktis la sagojn kaj tiel mortigis la malamikojn. Malvenko signifis ĉefe la malforton de la venkita fetiĉo. Tiel la venkinto sin trudis al ĉiuj venkitoj. La rezulto de tiuj bataloj estis la starigo de du reĝaj regnoj: unu ĉe la Alta kaj alia ĉe la Malalta Egiptio. Ambaŭ reĝoj havis t.n. «parolantajn armilojn». Unu vestis sian kapon per ruĝa kufo, talismano, en kiu loĝis diino; alia portis blankan mitron, super kiu ŝvebis la vultur-diino, protektantino de la reĝo. Pli poste ambaŭ kapvestoj kombiniĝos kaj formos la Psĉenton, simbolon de la du Egiptioj kuniĝintaj. Por la tiutempaj egiptoj tiuj insignoj posedis magian forton; ili faris miraklojn.
Ĉe la lasta periodo oni konstatas, ke la dio Horuso (Falko) akiris la superregecon. Ĝi trudis sian kulton al la tuta Egiptio. Kaj okazis, ke la reĝo finfine fariĝis la viva enkorpiĝo de la dio.
La tuta evoluo resumiĝas jene: la iama ĉefosorĉisto fariĝas unue la reĝopastro kaj fine la reĝodio, la Faraono.
La popolo kredas, ke la reĝo-dio posedas la povon briligi la sunon, faligi la pluvon, ĝermigi la grenojn. La Faraono estas la reĝo de l’ fajro, reĝo de l’ akvo, reĝo de l’ rikoltoj. Unuvorte la reĝo-dio posedas magiajn sekretojn tiom potencajn, ke ĉiuj naturaj riĉaĵoj kreiĝas laŭ lia ordono. La Faraono estas la granda «nutranto» de sia popolo.
La komplemento de tiu grandega magia potenco estis, ke la reĝoj devis iajn regulojn rigore obei. Ili, ekzemple, ne povis manĝi aŭ trinki kion ajn. Tiuj tabuoj (malpermesoj) devenas evidente de la treege antikvaj kutimoj, kiaj estis la malpermeso manĝi la totemon.
La faraonoj estis respondecaj pri ĉio, pri la malbonaj rikoltoj, pri la epidemioj, unuvorte pri ĉiuj malfeliĉegoj. Kiam okazis, ke reĝo estis ĉu malsana, ĉu tro maljuna por povi malhelpi tiujn malfeliĉegojn, la popolo postulis, ke li estu mortigata:
«Tuj kiam aperas ĉe reĝo simptomoj pri maljuneco, aŭ ĉe antaŭdifinita dato, post dek du, dudek aŭ tridek jaroj da regado, oni mortigas la reĝon dum granda ceremonio kaj oni anstataŭas lin per juna heredanto. Plej ofte, la reĝoj sukcesis mildigi tiujn kutimojn, delegante kiel anstataŭantojn homajn aŭ bestajn oferatojn; sed tiuj anstataŭoj estis tolerataj nur se ili donis al la maljuniĝintaj reĝoj renoviĝon de juneco kaj saneco[28]».
Cetere, post lia morto la rolo de reĝo ne estas finita; ĝi eble estas eĉ pli grava. La reĝo, kiu estas dio, ne povas ja vere morti. Lia surtera morto estas nur la komenco de supernatura vivo. Li restas la protektanto de la mortintaj homoj, kiel li estis surtere la protektanto de la vivantoj. Tio klarigas, kial fervorege kaj penege la egiptoj konstruis por la mortintaj faraonoj grandegajn kaj belegajn tombojn. La kolosaj piramidoj estas ja nur tombaj fortikaĵoj, kiuj defendas la kadavron de la dioreĝo.
Ĉe la antikvaj egiptoj la kulto al kadavroj de reĝoj havis realan signifon; ĝi tute kongruis kun la tiutempa kredo. Nuntempe oni ankoraŭ konstatas similan kulton al kadavroj, sed ĝi estas nur formortinta restaĵo de iam vivanta ideo. Por kompreni kial «materialisme» pensantaj homoj povas ankoraŭ honori putrantan karnon kaj ĝin zorge konservi en maŭzoleoj, necesas scii, ke tiu kutimo havis en la antikvo ian logikan signifon.
Ĉi-okaze ni rimarku, kiom longe vivas ideoj, kiom forte ili influas la agojn de la homoj. En nia epoko, kiun karakterizas la scienco, la tekniko, fruktoj de la Racio, oni tamen konstatas, ke la mistiko, la religio ankoraŭ forte influas eĉ «liberpensantajn» homojn.
La leganto ne konkludu el tiu nia rimarko, ke ni kredas je la ekzisto de ideoj, havantaj vere faktan vivon. Ni bone scias, ke la unuiĝo de la tuta Egiptio sub la regadon de unu sola reĝo-dio povis okazi nur tial, ke la ekonomiaj kondiĉoj postulis tion. La vivo en la Nila valo estis ebla nur per discipline organizita socio. La loĝantoj de la Delto ne povus vivi, se okaze de seka periodo, tiuj de la Alta Egiptio retenus la akvojn de la riverego; same okazus, se la riveraltiĝo superakvigus la Delton. Necesis konstrui kaj prizorgadi kanalojn, digojn, akvujojn. Kaj tio estis ebla nur per unueca regado. Necesis ankaŭ defendi la riĉaĵojn de la lando kontraŭ la oftaj atakoj de la nomadoj el la dezerto. Ni do konstatas, ke la ekonomio estis la ĉefkaŭzo en la estiĝo de la sociaj fenomenoj. Sed samtempe la kredoj, la ideoj ludis ankaŭ grandan rolon. La homo ja estas partoprenanto en la ekonomio; kaj ĝi estas animalo havanta ideojn…
Laŭ tio, ĉu tiuj ideoj estas mistikaj, religiaj aŭ raciaj, la nepra malvolviĝo de la sociaj fenomenoj okazas pli aŭ malpli rapide kaj glate. Estas ja tute logike, ke ideoj vivantaj per la cerbo de homo influu la historian procezon. Kaj tiuj ideoj evoluas, aliiĝas, seniĝas pli kaj pli je ĉio mistika por atingi finfine racian fundamenton.

IV
La egiptiaj imperialismo kaj internaciismo


La faraonoj sukcesis trudi sian regadon ne nur al la tuta Egiptio, sed ankaŭ al najbaraj popoloj. Plivigliĝis la socia kaj politika vivo de la egiptia popolo. Naskiĝis rimarkinda literaturo populara kaj filozofia; kreiĝis grandioza arto, kiu vekas ankoraŭ admiron ĉe nuntempuloj.
Rilate fremdulojn, la egipto konsciis pri sia socia, politika kaj intelekta supereco. La fiero esti regato de potenca faraono vekis ĉe li koncepton pri egiptia nacio.
Kaj, kiel logike devis okazi, la faraonoj estis devigataj fari imperialisman politikon. La popolo ja bezonis krudaĵojn el eksterlando; ĝi bezonis eksporti naturaĵojn de la kampoj kaj produktojn el la laborejoj sur la fremdajn bazarojn. La lando tendencis fariĝi iu «plej granda Egiptio». Militaj ekspedicioj plioftiĝis. Invadintoj estis forpelitaj, barbaroj venkitaj. Palestino kaj Sirio estis konkeritaj; egiptia imperio en Azio fondita. Dum tuta jarcento (1460-1360) la egiptia superregado sin trudis preskaŭ sen milita enmiksiĝo. Tiutempe jam ekzistis ŝtataj monopoloj, interalie la mineja, kaj la eksterlanda komerco, same kiel nun en Sovetio.
Tiu imperialismo estis ja ekonomia neceso. Ĝi provis sin trudi ne nur per armiloj, sed ankaŭ per diplomatiaj rimedoj. La faraono ne ĉiam kaj ĉie trudis sian personan regadon. Li kontentiĝis per la vasaleco de la venkitaj reĝoj, kiuj pagis al li tributojn. La nuntempaj regmanieroj kiel la protektorato estis jam aplikataj. La egiptia kulturo sin trudis per tute similaj rimedoj, kiel tiuj uzataj hodiaŭ de la Grandaj Potencoj. La egiptia administrado lasis ian sendependecon al la «protektataj» popoloj; la kutimoj kaj moroj de ĉiu urbo estis respektataj; same ankaŭ la diversaj religiaj kultoj. Tio estas historie pruvita.
En la jaro 1887 oni ja eltrovis en la ruinoj de la antikva ĉefurbo Ikhutatono (nuntempe Tel el-Amarna) proksimume 300 brikojn, gravuritajn laŭ kojnforma skribo kaj kiuj konsistigis la arkivajn dokumentojn de la departemento por eksteraj aferoj de la tiutempe reganta faraono, Amenofis la IV (1380-1362 a.K.). Por la unua fojo en la historio de l’ mondo aperis skribaj dokumentoj, kiuj rakontas per klara maniero pri eksterlanda politiko de la antikva Egiptio.
Kiel ĉe nia epoko, imperialismo kaj internaciismo kunekzistis, se ne laŭ la sama amplekso kaj doktrina difiniteco, almenaŭ kiel pli malpli konsciaj tendencoj. Pri tio ni lasu denove la parolon al A. More kaj Davi, la aŭtoroj de la verko, el kiu grandparte estas ĉerpita la materialo por ĉi tiu ĉapitro:
«Dum la regado de Amenofis la III, la reciproka penetriĝo de la diversaj orientaj civilizoj estas efektivigita fakto: Babilonanoj, Mitanianoj, Hititoj, Egeanoj komunikas kun Egiptio. La interrilatoj ne plu estas necertaj, nek individuaj kiel en la estinta tempo: post la granda interpuŝiĝo de la armeoj, anstataŭita de negocistaj interrilatoj, la reĝoj kaj iliaj familioj, iliaj administrantoj, iliaj agentoj individue interkonatiĝas, sin ligas per amikaj kaj edziĝaj interrilatoj, faras komercajn kontraktojn, skizas kunagajn planojn pri milita kaj politika ekspansio, interŝanĝas siajn ideojn, siajn projektojn, siajn gustojn pri arto kaj sur ĉiu kampo. Granda komerca, idea, artinterŝanĝa, ekonomia fluo cirkulas de nun inter ĉiuj ĉefurboj, Babilono, Ninivo, Boghaz-Keuio, Knososo, kaj sin fine direktas, kiel multbranĉa riverego, al la Nila delto, kie ili kunfandiĝos en la egiptian civilizon. Por la unua fojo, laŭ nia scio, en la monda historio la homoj ekkonscias pri la preferindecoj de tutmonda paco kaj sentas la utilon de komuna politiko: per sama interkonsento, volentes nolentes (vole nevole), ili konfide komisias ties direkton al Egiptio, kies militan, politikan kaj materian superecon ili konfesas. La diplomatiaj dokumentoj unuafoje uzas formulojn, kiuj spegulas la amikecon de la popoloj kaj princoj: «havi nur unu penson», «havi nur unu koron», — terminoj, kiuj mirinde karakterizas la evoluon de la spiritoj al ia internaciismo
Ni ne forgesu, ke la tiutempa ideologio, kiu direktis la socistaton, povis esti nur religia. La paco en Oriento signifis, ke la dioj de la diversaj popoloj ĉesis interbatali kaj faris packontraktojn. Regis dum la tuta unujarcenta egiptia paco tia toleremo, ke ne okazis religia konflikto inter la diversaj popoloj, kies raso, lingvo kaj kredo estis tre diversaj.
Homoj, kiuj vivis en tiu epoko, dum kiu regis ia internaciismo, povis kredi, ke la mondo trovis definitivan ekvilibron, ke la paco eterniĝos.
Tiel tamen ne okazis, kaj eĉ la faraonoj pli malpli klare ekvidis, ke tiu ekvilibro estas tre nefirma, ke necesas iu kulto komuna al ĉiuj popoloj, iu imperia diaĵo, kiu superregos ĉiujn aliajn. Tiam estiĝis kaj disvastiĝis la kulto al la Suno, kies surtera enkorpiĝo estis la faraono. Sub la regno de Amenofiso la IV, unu el la grandaj imperiestroj de la unuiĝinta Oriento, Atono (suna disko) fariĝis la ĉefdio. Sur la monumentoj oni vidas ĝin reprezentita sub la formo de flugilhava disko. Tiam ĉiuj homoj estas filoj de l’ suno kaj sekve regatoj de la faraono. «Por la unua fojo, la religio estas komprenata kiel ligilo, kiu kunigas homojn de malsamaj rasoj, lingvoj kaj haŭtkoloroj…» (More kaj Davi).
Tiu provo de internaciisma politiko estis tro antaŭtempa. La egiptia imperio, kiu atingis sian apogeon ĉirkaŭ la jaro 1400, ne plu ekzistis 40 jarojn poste. La pastra klaso kun la helpo de l’ popolo, kiu estis gardinta sian tradicieman kredon, forte opoziciis. Amenofiso la IV kaj liaj partianoj estis konsiderataj kiel perfiduloj kaj fremduloj. Okazis ribeloj kaj dum longa tempo regis en Egiptio grandega malordo. Diversaj popoloj invadis la landon.
Aliaj faraonoj, la Ramzesoj, provis pli malpli sukcese restarigi unuecon kaj pacon en Oriento. Fakte, dum kelkaj jarcentoj, militoj sekvis militojn. La «Egiptia paco», kiu estis daŭrinta dum tuta jarcento, fariĝis nur historiaĵo.
Pli poste, hindo-eŭropanoj, sub la gvidado de Dario, de Aleksandro, de la Ptolemoj kaj de la Cezaroj, restarigos, sur la ruinoj de la egiptia imperio, ian unuecon kaj pacon en la orienta mondo.

*
*       *

Ŝajne ne plu ekzistis io komuna inter tiuj grandaj imperioj kaj la malgrandaj ĉeloj, la klanoj, kiuj unue konsistigis la socian vivon en la Nila delto. Tamen oni povas konstati, ke la totemo-fetiĉo, kiu estis la unuecigilo kaj rekonigilo de la klananoj, aliigite retroviĝas sub la formo de reĝaj insignoj, unue la falko kaj poste la flugilhava disko. La mana-o, kiu animis la primitivan klanon, daŭras ekzisti sub la nomo ka-o kaj enkorpiĝas en la persono de la reĝo. La tiutempaj teologoj klarigis, ke la ka-o estas la dia substanco, la genio de la raso.
Ĉu hodiaŭ simile ne parolas la apologiistoj de la patriotismo?
Dum la daŭro de kelkaj jarmiloj, la antikva Egiptio atingis tre altan civilizon. La faraonoj estris potencan imperion, kaj unu el ili, Amenofiso la VI, provis apliki internaciisman politikon. Ni povus aldoni, ke dum sufiĉa longa periodo ekzistis eĉ ia socialismo:
«La reĝo ne opinias malfortigi sian aŭtoritaton per la partoprenigo de tuta sia popolo al la mastrumadoj de siaj bienoj, diras A. More en sia verko: La Nilo kaj la Egiptia civilizo[29]. La tiama reĝimo alproksimiĝas al ia ŝtata socialismo: Faraono restas la posedanto de la bienoj kaj de la vivo de siaj regatoj, sed kondiĉe, ke ĉio celu la socian bonon. En la ŝtato, la reĝo servas; laŭ lia ekzemplo, ĉiu homo, la plej riĉa kiel la plej malriĉa, laboras por la socio, ĉu sur la kampoj, ĉu en la metiejoj, ĉu en la ŝtataj oficejoj; eĉ la diaj kaj naturaj fortoj estas varbitaj por partopreni la kolektivan vivon».
Kaj tiu mirinda socia konstruo forfalis; pereis la potenca imperio, ĉefe pro tio, ke la idea superstrukturo de la socio tro forte baris al normala evoluado.
La spiritostato de egiptoj ne permesis normalan adaptiĝon al la necesaj, novaj kondiĉoj. La kadavra religio akiris en ilia vivo tioman gravon, ke preskaŭ la tuta energio de l’ popolo estis foruzata por servado al la morto. La tero pli kaj pli loĝatiĝis de mortintoj. Apud ĉiu urbo estis grandega mortintejo, kie mumie konservitaj kadavroj kvazaŭ spitis la tempon kaj uzurpis spacon al la vivantoj.
Estis tempo, kiam, laŭ la kredo de l’ popolo, nur la faraono kaj kelkaj eminentuloj ĝuis senmortecon. Sed post revolucioj, per kiuj la popolo akiris diversajn rajtojn sociajn kaj religiajn, estiĝis kredo, ke eĉ la plej simpla plebano ankaŭ povas, post sia morto, fariĝi ia dio. Sed por tio necesis zorge konservi la kadavron. Tial ĉiu egipto laboradis por prepari al si taŭgan tombon kaj kiel eble plej luksan sarkofagon.
Ĉe tia konstato ĉu oni povas nei la forton de ideoj? Ni memoros pri tio, kiam temos diskuti pri la naciisma ideologio nuntempa, kiu simile riskas pereigi la eŭropan civilizon per sia maladaptiĝo al la modernaj produktokondiĉoj.
El tiu ekrigardeto sur la historion de la antikva Egiptio ni notu bone en la memoron, ke la Geografio antaŭmetas kondiĉojn al la socia vivo, ke la ekonomiaj fortoj puŝas la homojn al pli kaj pli larĝa unuiĝo, ke la Ideologio ĉiam malfruas rilate al la Ekonomio, ke, se fine ne okazas adaptiĝo inter tiuj du fortoj, povas iu civilizo perei.




DUA ĈAPITRO
LA NACIISMO ĈE LA ANTIKVAJ GREKOJ KAJ ITALOJ


I. Familio kaj Gento. — II. Fratrio, Tribo, Civito. — III. La Roma Imperio. — IV. La unuaj sennacianoj. — V. Kelkaj konsideroj pri la Roma Imperio kaj la tiutempa naciismo.


I
Familio kaj Gento


Ĉe tiu ĉi parto de nia studo ni konsideras socistaton, kiu jam preterpasis la klanan stadion kaj atingis la familian. Ni trovas homojn kun religio nure hejma. Ĉiu familio ja havis siajn proprajn diojn; kaj ili akceptis la adoradon nur de la hejmanoj mem. Tiuj dioj estis la prauloj de la familio.
La antikvaj grekoj kaj italoj kredis, ke la animo daŭre vivas en la mortinta korpo. La ritoj de la entombigo montras klare, ke kiam oni metis korpon en tombon, oni kredis meti en ĝin ion vivan. Tial Virgilo diras pri la funebra ceremonio de la entombigo de Polidoro: «Ni fermas la animon en la tombon.» Saman esprimon oni renkontas ĉe Ovidio kaj Plinio la Juna.
La kutimo postulis, ke ĉe la funebra ceremonio oni voku trifoje la animon de la mortinto per la nomo, kiun li havis. Trifoje oni diris al la animo: «Estu bonfarta, la tero estu al ci malpeza.»
Hodiaŭ oni ankoraŭ uzas similajn esprimojn, kvankam neniu plu kredas, almenaŭ ĉe la kulturitaj popoloj, ke vere la animo restas viva en la morta korpo. Religianoj kredas, ke la animo forlasas la korpon kaj forflugas ĉu en ĉielon, ĉu en inferon. Tamen kreduloj kaj nekreduloj daŭrigas uzi esprimojn, kiuj en la buŝo de la antikvaj grekoj kaj italoj havis plenan signifon. La antikvuloj tiom forte kredis, ke iu daŭre vivas sub la tero, ke ili metis kun li en la tombon la objektojn, kiujn li povus bezoni. Ili surverŝis vinon sur lian tombon kaj tien deponis por li nutraĵon. Oni eĉ buĉis ĉevalojn kaj sklavojn por entombigi ilin kun la mortinto, por ke ili servu al li.
Saman kredon oni trovas ankoraŭ ĉe kelkaj «primitivaj» popoloj, ekzemple ĉe la koriakoj el Kamĉatka (U.S.S.R.), laŭ raporto de Sten Bergman, estro de sveda ekspedicio, kiu esploris la landon en 1920-21.
Pro tia kredo la antikvuloj tre zorgis pri la entombigo de la kadavro, por ke la animo havu taŭgan restadejon. Sentomba animo vagis mizere kaj malbonfaris al vivantoj. El tiu kredo devenas la nun ankoraŭ ekzistanta kredo al la fantomoj. La antikvaj verkistoj montras klare, kiom forta estis la kredo al la neceso de entombigo por la kadavro. La tiutempuloj ja malpli timis la morton ol la mankon de tombo. Atenaj generaloj estis kondamnitaj al morto, pro tio, ke post batalo ili malzorgis la enterigon de la kadavroj. Tiuj generaloj kredeble estis jam influitaj per la instruoj de la filozofoj kaj ne atentis la popolan kredon. Tia malatento kaŭzis ilian ekzekutiĝon. La plej granda puno tiutempa estis la kondamno je senigo de enterigo. Ĝi estis kvazaŭ ĉiama puno, ĉar oni kredis, ke la animo de la mortonto eterne vagados mizere kaj sufere.
Ĉiu familio havis sian propran tombejon. Tie oni solenis la ceremoniojn kaj datrevenojn. Tiel la prauloj daŭre restis inter siaj familianoj. Ĉi tiuj lastaj petis al la diiĝintaj mortintoj helpon kaj konsilojn en gravaj okazoj.
«Tiel la religio ne loĝis en temploj, sed en la hejmo, diras Füstel de Kulanĵ en la Antikva Civito[30]; ĉiu havis siajn diojn; ĉiu dio protektis nur unu familion kaj estis dio nur en unu hejmo. Oni racie ne povas supozi, ke tia religio estis konigita al la homoj de pastroj kun forta imagokapablo. Ĝi naskiĝis spontane en la homa spirito; ĝia lulilo estis la familio; ĉiu familio kreis siajn diojn.»
Samtempe kun la kulto al mortintoj ekzistis ankaŭ kredo, ke la hejma fajro estas diaĵo. Ĉiu hejmo estis ia templo kun fajrujo kiel altaro. Tie devis senĉese, tage kaj nokte, bruli la sankta fajro. Ĉiuvespere oni kovris la karbojn per cindro kaj la unua zorgo matene estis reflamigi la fajron. Se ĝi estingiĝus, estus granda malfeliĉo! La fajron oni adoris; al ĝi oni kultis per diversaj ritoj. Oni oferis al ĝi florojn, fruktojn, incenson, vinon; al ĝi oni fervore preĝis.
«Ho, fajrujo, faru, ke ĉiam prospero kaj feliĉo estu al ni; ho, ci, kiu estas eterna, bela, ĉiam juna, ci, kiu nutras, ci, kiu estas riĉa, akceptu niajn oferojn kaj kompense donu al ni feliĉon kaj la sanon, kiu estas tiom dolĉa[31]
Ĉe la komenco kaj ĉe la fino de la manĝo oni preĝis al la fajro-dio. Oni oferis al li la premicojn kaj vinon. Ĉiu firme kredis, ke la dio manĝas kaj trinkas. La manĝaĵoj estis dividataj inter la homo kaj la dio; la manĝo estis sankta ceremonio.
«La religio de la sankta fajro, diras Füstel de Kulanĵ, ekzistis depost la malproksima kaj nekonata epoko, kiam ne jam estis grekoj, nek italoj, nek hindoj, sed nur azianoj (arianoj). Kiam la triboj disiĝis, ili kunportis kun si tiun kulton, unuj sur la bordojn de la riverego Gango, aliuj sur la bordojn de Mediteraneo. Pli poste, inter tiuj apartiĝintaj triboj, ne plu havantaj inter si rilatojn, unuj adoris Brahmon, aliuj Zeŭson, aliuj Janon; ĉiu grupo faris al si diojn. Sed ĉiuj konservis kiel antikvan donacon la unuan religion, kiun ili kreis kaj praktikis ĉe la komuna naskiĝloko de la raso.»
Tiu hejma religio, tiu kulto al mortintoj tute ne similis la hodiaŭajn religiojn. La ĉefa regulo estis, ke nur la familianoj povis ĉeesti la religiajn ritojn. La funebraj ceremonioj povis esti plenumataj nur per la plej proksima parenco de la mortinto. Ĉiun eksterfamilianon, eĉ se li estis amiko, oni severe malakceptis.
La sankta fajro, tiom intime ligita kun la kulto al mortintoj, estis ankaŭ la nura propraĵo de ĉiu familio aparte. Ĝi reprezentis la praulojn, ĝi estis la providenco de unu sola familio kaj havis nenion komunan kun la fajro de najbara hejmo. Ĉiu fajrujo protektis siajn hejmanojn. La pastro de tiu religio estis la patro aŭ la familiestro.
Füstel de Kulanĵ kolektis en sian verkon, jam cititan, multe da argumentoj por pruvi, ke tiu hejma religio naskigis la propraĵrajton.
Ni male emas pensi, ke la propraĵrajto kaj la religio estiĝis samtempe el la fakto, ke la italaj kaj grekaj antikvuloj, preterpasinte la nomadan stadion, kvazaŭ enradikiĝis sur la terpeco, kiun ili kulturis. La ekonomia neceso, kiu ĉiam estas racia, trudis al tiuj antikvuloj la laŭfamilian produktmanieron. Kaj el tio verŝajne rezultis la hejma religio kaj la propraĵrajto. La spiritostato de la tiutempuloj estante ne racia, sed male superstiĉa, religia, kreis iun sensencan ideologion. Kaj tiu ideologia superstrukturo fariĝis realaĵo, kiu poste efikis forte sur la spiritojn; ĝi ludis tre gravan rolon en la rilatoj inter la homoj kaj ofte metis fortan baron al la normala evoluado de la socio.
Ekzemple, ĉe la komenco, bieno ne povis esti vendata. Kaj poste, kiam la ekonomia neceso devigis vendi kampon, la vendanto tamen konservis la posedon de la tombo, kiu troviĝis en la kampo kaj la ĉiaman rajton ĝin trapasi por iri plenumi la religiajn ceremoniojn. Alia ekzemplo: Du domoj ne povis tuŝi unu la alian. Komuna muro por du domoj estis io tute ne ebla. Ĉe Romo, la leĝo difinis spacon de du kaj duono da futoj inter ĉiu domo. Ĉiu familio, posedanta siajn proprajn diojn kaj kulton, bezonis nepre havi izolitan loĝejon, templon, kie ĉiame brulis la sankta fajro kaj vivis la animo de la prauloj.
«La propraĵrajto estis starigita por plenumi heredan kulton. Pro tio ne estis eble, ke tiu rajto malaperu post la mallonga ekzisto de individuo. La homo mortas, la kulto restas; la fajro ne devas estingiĝi nek la tombo esti forlasata. Ĉar daŭras la hejma religio, la propraĵrajto devas daŭri ankaŭ.
«Du aferoj estis intime ligitaj en la kredoj same kiel en la leĝoj de la antikvuloj: la kulto (ceremoniaro) de familio kaj la propraĵrajto de tiu familio. Tiel estis senescepta regulo, en la greka juro same kiel en la roma juro, ke oni ne povis akiri la propraĵon sen la kulto, nek la kulton sen la propraĵo[32]
Por ke la bieno restu nedividita, necesis, ke nur unu persono heredu. El tiu neceso sekvis la hereda rajto de la unuenaskito. Li estris la familion post la morto de la patro, kaj daŭrigis la prizorgadon de la hejma kulto al la prauloj kaj al la sankta fajro. Sed tio ne signifis, ke la aliaj gefiloj estis senigitaj je la komuna propraĵo. Ili restis en la familio sub la estrado de la pliaĝa filo, kiu ankaŭ devis prizorgi iliajn vivbezonojn. La hereda rajto de la unuenaskito ĉiam entenis komunan vivon kun la aliaj anoj de la familio.
Komence ĉi tiu lasta konsistis ordinare el patro, patrino, gefiloj kaj sklavoj. Hodiaŭ ŝajnas al ni tre strange, ke sklavo povis esti konsiderata kiel ano de familio. Tiel tamen estis. Ni ne forgesu, ke ĉiu domo estis ia templo, kiun eniri ne povis ajna fremdulo. Kiam oni akceptis sklavon, okazis ia religia ceremonio; oni prezentis lin al la hejmaj dioj; sur lian kapon oni verŝis purigan akvon, kaj manĝinte kelkajn kukojn kaj fruktojn kun la anoj de la familio, li estis adoptata. De tiu momento la sklavo ĉeestis la religiajn ceremoniojn kaj ĝuis la protekton de la hejmaj dioj. Kiam li mortis, lia kadavro estis metata en la familian tombon.
La konsisto de la tiutempa familio treege malsimilis la hodiaŭan. Kaj ĉi-okaze ni notu, ke la signifo de la vorto familio tiam signifis: apudestanto de la fajrujo, aŭ: propraĵo. Ankaŭ la vorto pater (patro), kiu troviĝas en la greka, latina kaj sanskrita lingvoj, ne havis en la antikvo la nunan sencon. La pater estis la estro, la pastro, la juĝisto de la familio. Kiam temis pri patreco en la hodiaŭa senco, la antikvuloj uzis la vorton naskiganto.
Per la fakto, ke iu estis adoptita en la familion kaj sekve rajtigita apudesti la sanktan fajron, li por ĉiam perdis sian liberon; li estis ligita ĝis la morto al iu difinita hejmo kun ĝiaj religio kaj estro. Kelkokaze la familiestro povis iel «liberigi» la sklavon; tiam ĉi tiu lasta fariĝis «kliento», sed restis tamen ligita al la familio per la hejma kulto. La kliento ĝuis ian liberon, sed ne plenan; li ekzemple ne povis edziĝi sen la permeso de la familiestro, kaj ankaŭ liaj infanoj devis obei ĉi tiun lastan. Kompense, la familiestro devis ĉiurimede protekti siajn klientojn, «per la preĝoj kiel pastro, per la lanco kiel militisto, per sia leĝo kiel juĝisto». (Füstel de Kulanj).
Kiel oni vidas, en la praantikva familio kun siaj postnaskitaj branĉoj, kun siaj sklavoj kaj klientoj povis konsisti el sufiĉe granda nombro da personoj. Atinginte tian stadion de malvolviĝo, la familio sin nomis gento. Ĝi formis ian malgrandan ŝtaton, ian patrion tute sendependan, kies estro tenis en siaj manoj la tutan regpovon.
Ĉe la antikvuloj la terra patria ne estis do ia abstraktaĵo kiel ĝi estas por la nuntempuloj kaj ĉefe por la proletoj. La patrio ja estis la grundo, kiun la hejma religio sanktigis, la tero, kie kuŝis la ostoj de la patroj kaj kiun okupis iliaj animoj; la patrio konsistis el tuta aro da lokaj diaĵoj, al kiuj oni devis ĉiutage kulti. Tiutempe la patriotismo logike povis esti la plej alta kaj necesa virto. Ĉio, kio estis la plej kara al la homo, miksiĝis kun la patrio. En ĝi li ja trovis sian bienon, sian sendanĝerecon, sian rajton, sian kredon. La privata intereso tute akordiĝis kun la ĝenerala intereso.
Tia patrio ne estis por la antikvulo nur loĝejo. Li forlasu tiujn sanktajn murojn, li transiru la sanktajn limojn de sia bieno kaj ne plu ekzistos por li religio, nek ia socia ligilo. Ĉie alie ol en sia patrio li estas ekstere de la regula vivo kaj de la juro; ĉie alie li estas sen dio kaj ekster la morala vivo. Nur en la patrio li havas sian indon kaj siajn devojn.
La patrio tenis la homon per sanktaj ligiloj. Defendi la patrion estis vere batali por protekti sian hejmon, sian fajrujon. Kio estas hodiaŭ nur trompo kaj mistifiko, tio estis tiutempe tute logika kaj natura.

II
Fratrio, Tribo, Civito


Necesas noti, ke la skizita organizformo laŭfamilia ekzistis dum epoko, pri kiŭ la historiistoj ne povas liveri precizajn datojn. Oni tamen scias sŭfiĉe da faktoj kaj argumentoj por povi kun verŝajneco aserti, ke nur tiaj malgrandaj homgrupiĝoj[33] ekzistis dum kelkaj jarcentoj.
La tiutempa produktado, kiu konsistis preskaŭ nur el kamplaboro, preparis la kondiĉojn por ekzistado de tiaj patrietoj. Kiam estiĝis elementa industrio, kiam interŝanĝado de produktoj fariĝis necesa kaj estis pli ofta, tiam kreiĝis kondiĉoj por plilarĝiĝo de la homaj grupiĝoj. Sed la reganta ideologio ne permesis kunfandiĝon de kelkaj gentoj. Necesis do ia kompromisa aranĝo inter la ekonomia neceso kaj la religia ideologio, kiu forte influis la spiritojn kaj malhelpis racian evoluadon. La hejma religio ja malpermesis, ke du familioj kunfandiĝu. Estis nur eble, ke ili kuniĝŭu konservante ĉiu sian propran kulton kaj sendependecon. El tio rezultis nova organizformo, kiun oni nomis fratrio ĉe la grekoj kaj kurio ĉe la italoj.
Memkompreneble, tiu plilarĝigita grupiĝo bezonis ian religian ligilon. Tial estiĝis supera diaĵo komuna al ĉiuj familioj kuniĝintaj en pli larĝa asocio. Ĉiu fratrio, ĉiu kurio havis sian kulton, sian altaron kun sankta fajro. La ceremoniaro similis tiun de la familio kaj konsistis ĉefe el komuna manĝado. Oni buĉis oferiton, kies karno estis kuirata sur la sankta fajro. Oni manĝis kaj eldiris kelkajn preĝojn al la dio, kiu kompreneble ricevis sian parton el la manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.
Ĉiu fratrio aŭ kurio okazigis kunvenojn, ĉe kiuj povis esti farataj gravaj decidoj kaj kiujn obei devis ĉiuj anoj de la asocio. Tiu plilarĝigita patrio do havis sian dion, sian kulton, sian registaron, sian estron tute same kiel la gento.
Nature tiu nova plilarĝiĝinta organizformo ne haltis ĉe tiu stadio. Kelkaj fratrioj aŭ kurioj sammaniere kuniĝis kaj formis tribon.
La tribo ankaŭ havis sian religion, sian komunan sanktejon kun altaro kaj protektanta dio. La dio de la tribo havis ordinare similan devenon kiel tiu de la fratrio aŭ tiu de la familio. Li estis iu diigita viro, iu heroo. Li donis sian nomon al la tribo, tial la grekoj nomis lin nomdonanta heroo. Ĉiujare okazis je lia honoro religia festo, kies ĉefa ceremonio konsistis ankaŭ el komuna manĝado, kiun partoprenis la tribo.
Ĉi tiu lasta, kiel la fratrio kaj la kurio, havis siajn kunvenojn kaj eldonis dekretojn, kiujn devis obei ĉiuj anoj de la tribo. Ĝi havis tribunalon kaj juĝrajton kontraŭ siaj membroj. Ĝi havis estron, nomitan tribunus.
Sed ni ne forgesu, ke tiu juĝrajto rilatis nur al la aferoj komunaj al ĉiuj membroj de la tribo. La gentestro daŭrigis havi plenan regecon rilate al la interna vivo de la gento. Li povis kondamni je morto sian edzinon, sian filon, sian sklavon aŭ sian klienton.
Por prezenti al si la antikvan civilizon — kaj eĉ la nuntempan — necesas neniam forgesi, ke la menso de la antikvuloj — ankaŭ tiu de la granda plimulto el la nuntempuloj — estis la rezulto de plej fantaziaj, mistikaj ideoj. Kaj por kompreni kiel povis okazi ŝanĝoj en la homa intelekto, estas necese ne malatenti la fakton, ke la kruda neceso ekonomia devigis la homon konstrui domojn, fabriki diversajn objektojn aŭ ilojn.
Sur tiu kampo regas ia leĝo, kiu forigas ĉian mistikon. Sorĉaj procedoj ja ne efikas en la tekniko. Necesas apliki raciajn procedojn, obei naturajn leĝojn kaj ne fantazii. Kiu manipulas ilojn aŭ kondukas maŝinon, tiu ne atendas de ili miraklon. Metiisto, kiu sukcesas en sia laboro, ne dankas pro tio al dio; se li malsukcesas, li ne akuzas diablon, sed simple diras: «Mi estis mallerta». En okazo de malsukceso, inĝeniero same deklaras, ke li eraris en siaj kalkuloj, aŭ ke li maltrafis vidi ion gravan.
Tiel samtempe kaj paralele kun la mistika menso kreiĝis alia, kiun oni povus nomi teknika menso, kaj al kiu ni ŝuldas ĉiun progreson, ĉiun antaŭenpaŝon.
Sed ekster sia teknika laboro, la homo ofte refalas en fantazian mondon; li kreas al si diojn, kiujn li adoras, religiojn kaj kutimojn plej strangajn, al kiuj li sklave obeas. Okazas eĉ, ke li metas la teknikon je la servo de siaj mistikaj kredoj. Racio kaj mistiko povas ja kunekzisti en la cerbo de sama individuo. Tial ni vidas hodiaŭ scienculojn kaj teknikistojn, kiuj estas ankaŭ mistikemuloj.
Tamen por ni ne estas dubo, ke la «teknika menso» pli kaj pli disvolviĝos malprofite al la mistika. Pli kaj pli la tekniko invados ĉiujn kampojn de la homa vivo, kaj sekve pli kaj pli la teknika, racia pensmaniero forigos la mistikan.
Se oni ne akceptas tiun vidpunkton, ŝajnas al ni neeble kompreni kaj klarigi la historian evoluadon.
Tiu mallonga temodekliniĝo helpos komprenigi la kunekziston ĉe la antikvuloj de du malsamspecaj religioj. Kaj ni konstatos, ke la religio, kiu rilatis al konkretoj, al la naturaj elementoj fariĝis pli kaj pli potenca kaj finfine forpuŝis la religion el pure spekulativaj ideoj.
Ni jam vidis, ke la antikvulo pense vivis meze de siaj hejmaj dioj. Sed tio ne sufiĉis al li. Lia fantazio estis tre aktiva; ĝi kreis aliajn diaĵojn, kies karaktero estis malpli persona, pli ĝenerala kaj sekve pli kapabla utili kiel idea ligilo por pli larĝa grupiĝo. La homo diigis la elementojn de la naturo, en kies manoj estis lia vivo. Li timis la fulmon kaj samtempe sopiris al la nubo, kiu alportas akvon por fruktodonigi lian rikolton. Li spertis senĉese ian miksaĵon el timo kaj respektego por tiuj potencaj fortoj: li ĝuis la lumon kaj timis la nokton; la suno, la luno, la riveroj, la maro ŝajnis al li vivantaj estaĵoj, kiuj povas fari ĉu bonon, ĉu malbonon. Tial li preĝis kaj adoris ilin kiel diojn. Kaj tiel naskiĝis Zeŭso, Ateneo, Junono kaj multege da aliaj malpli famaj dioj, kiuj loĝatigis la helenan Olimpon aŭ la roman Kapitolon.
«En tiu raso, la religia ideo sin prezentis sub du malsamaj formoj. Unuflanke, la homo ligis la diecon al la nevidebla principo, al la inteligento, al tio, kion li videtis pri la animo, al tio, kion li sentis sankta en si. Aliflanke, li aplikis sian ideon pri dieco al la eksteraj objektoj, kiujn li ĝue rigardadis, kiujn li amis aŭ timis, al la fizikaj fortoj, kiuj estis la mastroj de lia feliĉo kaj de lia vivo.
«Tiuj du klasoj da kredoj estigis du religiojn, kiuj daŭris tiom longe, kiom la grekaj kaj italaj socioj. Ili ne interbatalis; ili eĉ vivis akorde kaj dividis inter si la regadon super la homo; sed neniam ili intermiksiĝis. Ili ĉiam havis diferencajn dogmojn, ofte kontraŭdirajn, ceremoniojn kaj kutimojn absolute malsamajn. La kulto al la dioj de Olimpo kaj tiu al la herooj kaj mortintoj neniam havis inter si ion komunan. Kiu el tiuj du religioj estis la pli antikva? Neeble respondi. Oni eĉ ne povas aserti, ke unu antaŭis la alian. Kio estas certa, tio estas, ke la religio pri la mortintoj, kiu kreiĝis en tre malproksima tempo, restis ĉiam senŝanĝa en siaj kutimoj, dum ĝiaj dogmoj iom post iom foriĝis. La alia religio, tiu pri la fizika naturo, estis pli progresema kaj libere malvolviĝis, tra la jarcentoj, modifante iom post iom siajn legendojn kaj siajn doktrinojn, kaj senĉese pligrandigante sian aŭtoritaton super la homo…
«… Komence tiu religio sin ŝirmis en la familioj, sub la protektado de l’hejma fajrujo. Tie la nova dio sukcesis ricevi malgrandan lokon, mallarĝan cella (ĉambreto, ĉelo), kontraŭ aŭ apud la respektegata altaro, por ke iom da adoro, kiun la homoj havis por la fajrujo, transiru al la dio. Iom post iom la dio, akirinte pli da aŭtoritato super la animo, rezignis je tia protekto; li forlasis la hejman fajrujon; li akiris propran loĝejon kaj ricevis proprajn oferojn. Tiu loĝejo cetere estis konstruita laŭ la modelo de la malnova sanktejo; estis, kiel antaŭe, cella kontraŭ fajrujo; sed la cella plilarĝiĝis, plibeliĝis, fariĝis templo. La fajrujo restis ĉe la enirejo de la domo de la dio, sed ĝi ŝajnis tre malgranda kompare kun la templo mem. La fajrujo, kiu unue estis la ĉefaĵo, fariĝis nur la akcesoraĵo. Ĝi ĉesis esti la dio kaj malaltiĝis ĝis la rango de altaro por la dio, de instrumento por la oferado. Ĝi ricevis kiel taskon kuiri la karnon de la oferito kaj porti la oferon kun la preĝo de la homo al la majesta diaĵo, kies statuo estis en la templo.
«Kiam oni vidas tiujn templojn stariĝi kaj malfermi siajn pordojn al la amaso da adorantoj, oni havas la certon, ke jam delonge la homa inteligento kaj la socio pligrandiĝis[34]
La civito stariĝis laŭ la samaj procedoj kiel la antaŭaj malpli grandaj grupoj: unue kelkaj familioj aŭ gentoj kuniĝis kaj formis fratrion; per kuniĝo de kelkaj fratrioj estiĝis la tribo; same kelkaj triboj kreis la civiton. Civito kaj urbo ne estis tiutempe samsignifaj vortoj. La civito estis la religia kaj politika asocio de la familioj kaj triboj; la urbo estis la kunvenloko kaj precipe la sanktejo de tiu asocio.
Ĉe la antikvuloj, la civito estis la lasta stadio de tiu procezo. Neniam la civitoj sukcesis kuniĝi por formi pli grandan unuon. Okazis ja inter ili aliancoj por militi, sed neniam la civitoj daŭre kuniĝis sub saman regadon. Tion malebligis la patriotisma ideologio, kiu jam fortege baris al normala plua evoluo.
En la kadro de la civito, ĉiu gento, ĉiu fratrio, ĉiu tribo povis daŭre plenumi la ritojn de sia aparta kulto, kaj samtempe ĉeesti la religiajn ceremoniojn komunajn al ĉiuj civitanoj. Unu el tiuj ceremonioj — kaj la ĉefa — estis la komuna manĝado. La partoprenado al tiu ceremonio estis deviga por ĉiuj civitanoj. Ĉe Sparto, ekzemple, la civitano, kiu ne ĉeestis la publikan manĝadon, eĉ se tio okazis kontraŭ lia volo, perdis per tio sian civitanecon. Ĉe Romo, necesis esti partopreninta la sanktan ceremonion de la purigado (latine: lustratio) por ĝui la politikajn rajtojn. Kiu ial ne povis ĉeesti, tiu ĉesis esti civitano ĝis la venonta purigado.
Ni ne forgesu, ke la manĝado konsistis el la karno de oferitoj, kiu devis esti kuirita sur la sankta fajrujo de la pritaneo (templo de la dioj protektantaj la civiton). Tiu karno estis dispartigata inter ĉiuj civitanoj. Kompreneble la dioj ne estis forgesataj, ili ricevis la plej bonajn partojn. Estis ia komuniiĝo. Kaj la antikvuloj firme kredis, ke la bonstato kaj sendanĝereco de la civito dependis nepre de la akurata plenumo de tiu ceremonio.
Nature neniu povis partopreni la kulton de civito, al kiu li estis fremda. La civitaj dioj ja protektis nur siajn proprajn civitanojn kaj akceptis nur de ili oferojn.
Pro tiaj kredoj estis do tre malfacile, ke civito kuniĝu kun alia por formi pli grandan unuon. Tute same kiel hodiaŭ francaj kaj germanaj patriotoj, ekzemple, neniam povus konsenti pri kunfandiĝo de ambaŭ nacioj. Kaj tamen la socia vivo nepre postulis plilarĝiĝon.
Estas progresoj, kiuj nerimarkite okazas kaj kiuj fine rezultigas aliiĝon de l’ socio. Ĉirkaŭ la sesa jarcento a.K. la nura terkulturado ne plu sufiĉis en Grekio kaj Italio por kontentigi la bezonojn de l’ homo. Aperis nova fonto de riĉoj. En la malgranda civita kadro naskiĝis industrio. Kreiĝis moveblaj riĉoj; oni eldonis monerojn. Komerco okazadis inter proksimaj civitoj. Ŝipoj konstruiĝis; marveturado estiĝis kaj interligis relative malproksimajn urbojn.
En kelkaj civitoj ekfloris literaturo, filozofio kaj mirinde bela arto. La grekaj artistoj ja ne estas ĝis nun superitaj. Iliaj ĉefverkoj kaŭzas ankoraŭ nuntempe ĉies admiron.
La apero de mono estis granda revolucio. Ni jam vidis, ke bieno ne povis esti vendata, ĉar en ĝi kuŝis la tomboj de diiĝintaj prauloj, kiuj postulis de la posteuloj konstantan kulton. Sed la mono estis res nec mancipi, t. e. ke ĝi povis iri de iuj manoj en aliajn, sen ia religia formalaĵo. Estiĝis metiistoj, maristoj, industriĉefoj, komercistoj. Inter ili aperis riĉuloj. Stranga novaĵo! Ja, antaŭe nur gentestroj povis esti posedantoj. Sed nun klientoj kaj plebanoj ankaŭ povis fariĝi riĉaj. Okazis eĉ en multaj civitoj, ke aristokratoj malriĉiĝis.
Unuvorte novaj produktokondiĉoj kreis novajn klasojn, kiuj tre ofte interbatalis. La grekoj kaj romanoj spertis ĉiujn regsistemojn. Jen regis aristokrataro, jen demokrataro; jen reĝo, jen tirano[35], jen demagogo, jen konsulo, jen magistro akiris la estrecon.
En Grekio, la monarkio estis plurfoje renversita kaj restarigita; sed la novaj monarkoj neniam opiniis havi la rajton sin nomi reĝo; ili kontentiĝis esti nomataj tirano. Kio faris diferencon inter tiuj du nomoj, tio ne estas la pli aŭ malpli granda moraleco ekzistanta ĉe la suvereno; oni ne nomis reĝo bonan princon kaj tirano malbonan; estis precipe la religio, kiu distingis unu de la alia. La primitivaj reĝoj plenumis pastrajn funkciojn kaj tenis sian aŭtoritaton de la fajrujo; la tiranoj de la primitiva epoko estis nur politikaj estroj kaj akiris la regadon ĉu per balotado, ĉu perforte.
Ĉar sensenca patriota ideologio baris al racia kaj paca evoluado, kompreneble intervenis perforto por solvi la intercivitajn konfliktojn. La tuta historio de antikvaj grekoj kaj romanoj estas plena je sangaj militoj. Ĉe Romo, la templo de Jano, kiu devis esti fermita dum paca tempo, restis malfermita kvin jarcentojn seninterrompe. Dum unu miljaro ĝi estis fermita nur naŭ fojojn.
Aleksandro la Granda sukcesis dum mallonga tempo unuigi la grekajn civitojn por batali kontraŭ la persoj. Sed post la morto de la fama konkerinto, lia imperio baldaŭ forfalis kaj la militoj inter la civitoj rekomenciĝis. Du jarcentojn pli poste la konkero Grekion de la romanoj estigis denove ian perfortan unuecon, kiu ebligis pli malpli normalajn rilatojn inter la popoloj.

III
La Roma Imperio


Unuflanke la patriotismo malebligis la kunfandiĝon de civitoj en pli larĝan unuon; aliflanke la ekonomio postulis tion. En tiaj kondiĉoj, nur la perforto, la milito povis solvi la problemon.
Ne utilas bedaŭri kaj ĉagreniĝi ĉe la konstato, ke la historio de ĉiuj popoloj estas plena je sangaj bataloj. Se la homoj havus racian menson anstataŭ superstiĉan, la socia evoluo povus kredeble okazi pace. Bedaŭrinde ne estas tiel. La racia, la «teknika» menso tre malrapide elvolviĝas kaj senĉese konfliktas kun la religia aŭ superstiĉa menso. Ni eĉ notis, ke ambaŭ mensoj povas kunekzisti en la cerbo de sama individuo.
Feliĉe, la unua pli kaj pli uzurpas la kampon de la dua. Oni do povas esperi, ke venos la tago, kiam estos for ĉiaj superstiĉoj; tiam povos la socio evolui normale, racie, t. e. sen sangaj bataloj.
Dume ni vidu, kiel kreiĝis la romana imperio. Ŝajnas strange, ke inter milo da malgrandaj nacioj (civitoj) en Italio kaj Grekio troviĝis unu, kiu povis servutigi la aliajn.
Ĉe la komenco, kiam la patriotisma ideologio estis tre forta kaj blinde regis la spiritojn, Romo malfacile povis trudi sian regadon al la aliaj civitoj. Milito tiutempe signifis ofte kompletan ekstermon al la venkitoj kaj transformon de riĉa regiono en dezerton. Ekzemple, Romo ekstermadis la dudek Volskajn civitojn kaj ilialoke estiĝis marĉoj; ĝi fordetruis kvindek tri urbojn en Latio (latine: Latium). Laŭ Tito-Livio kaj Plinio, en Samnio (Samnium) dum longa tempo oni povis pli bone ekkoni la lokojn, kiujn trapasis la romaj armeoj, per la dezerteco, kiu regis en la ĉirkaŭo, ol per la postsignoj de iliaj tendaroj.
La venkinto tamen ne ĉiam ekstermis la venkitojn; okazis, ke li fordetruis nur iliajn civitojn t. e. iliajn religiajn kaj politikajn asociojn. Tiam ĉesis la kultoj al la hejmaj kaj civitaj dioj. Kun la malapero de la kulto ankaŭ malaperis la leĝoj, la rajtoj, la familio, unuvorte ĉio, kio sin apogis sur la religio. La venkito ofte fariĝis sklavo kaj sekve devis alpreni la religion de sia mastro. Milito inter du civitoj signifis militon inter du religioj. Unu nepre devis malaperi.
Okazis ankaŭ, ke unu armeo ne povis tute forvenki la alian. Laŭ la kredo de la antikvuloj, tio signifis, ke la dioj de ambaŭ civitoj deziris aliancon inter la du popoloj. Por atesti tiun aliancon, civitoj iafoje sin rajtigis ĉeesti reciproke siajn sanktajn festojn. Kelkafoje ili kontrakte promesis interŝanĝi en siaj temploj religiajn ritojn. En tiuj okazoj, temis precipe pri la kulto al dioj, kiuj personigis fizikajn fortojn. Kiel ni jam rimarkigis, tiu religio estis pli evoluema ol la alia, kiu rilatis nur al la hejmaj dioj.
Estas interese noti, ke Romo estis komence kolonio de Albo. Tio signifas, ke la kolonianoj kunportis el Albo iom da fajro el la sankta fajrujo, kaj pro tio estis en la religia dependeco de la «civito-patrino». Estas supozeble, ke sub tiu religia vualo sin kaŝis ekonomiaj prerogativoj, pri kiuj la historiistoj ne sufiĉe informas nin.
Kiam Albo estis detruita, Romo batalis dum longa tempo por akiri la religian superregecon, kiun havis la «civito-patrino» super la trideko da kolonioj ekzistantaj en Latio. Romo celis nepre fariĝi la metropolo kaj ludi la rolon de la detruita urbo. Ĝi starigis komunan kulton kaj devigis la latojn kaj sabenojn ĝin partopreni. Tiel pligrandiĝis ĝia potenco, plifortiĝis ĝia superregado. Jen tio, kion diras Füstel de Kulanĵ pri tiu demando:
«Romo estis la sola civito, kiu scipovis milite plinombrigi sian loĝantaron. Ĝi faris politikon tute alian ol tiun de la aliaj civitoj en Italio kaj Grekio; ĝi ligis al si ĉion, kion ĝi militakiris. Ĝi venigis al si la loĝantojn de la konkeritaj urboj, kaj el la venkitoj ĝi faris romanojn. Plie Romo sendis kolonianojn en la konkeritajn landojn kaj tiele ĝi kvazaŭ sin disŝutis ĉien. Kvankam la kolonianoj formis je politika vidpunkto apartajn civitojn, ili tamen gardis religiajn ligilojn kun la metropolo: nu, tio sufiĉis por ke ili estu devigitaj dependigi sian politikon de tiu de Romo, obei al ĝi kaj ĝin helpi en ĝiaj militoj.
«Unu el la rimarkindaj trajtoj de la Roma politiko estas, ke ĝi altiris al si ĉiujn kultojn de la najbaraj civitoj. Ĝi kaptis iun Junonon de Veio, iun Jupiteron de Prenesto, iun Minervon de Faliskuo, iun Junonon de Lanuvio, iun Venuson de la Samnoj kaj multajn aliajn, kiujn ni ne konas. Romo kutimis, diras Cincio, akcepti la religiojn de la venkitaj urboj; foje ĝi disdonis ilin inter siaj gentoj, kaj foje ĝi donis al ili lokon en sia nacia religio.
«…Kiel ĉiuj aliaj urboj, Romo havis sian civitan religion, kiu estis la fonto de ĝia patriotismo; sed ĝi estis la sola urbo, kiu utiligis tiun religion por sia pligrandigo. Dum, per la religio, la aliaj urboj vivis izole, Romo havis la lerton aŭ la ŝancon utiligi la religion por altiri ĉion al si kaj ĉion superregi[36]
En la daŭro de kelkaj jarcentoj, Romo malrapide sed konstante plilarĝigis sian agadkampon; ĝi trudis sian regadon al senĉese pligrandiĝanta nombro da popoloj; ĝi ankaŭ konstruadis vojojn, pontojn, akvokondukilojn. La komunikoj inter la diversaj konkeritaj popoloj fariĝis pli regulaj kaj pli oftaj. Ĉesis la militoj inter la civitoj. Grandskala komercado mara kaj tera kreiĝis. Interligiĝis Okcidento kaj Oriento.
Kaj je la V-a jarcento, ano el la «venkitaj» popoloj, la Gallo Rutilius Namatianus, kantis per belaj latinaj versoj la civilizan verkon de Romo:

Fecisti patriam diversis, gentibus unam;
Profuit injustis, te dominante, capi[37].

IV
La unuaj sennacianoj


La malvolviĝo de la produktaj fortoj postulis senĉesan plilarĝiĝon de la Roma Imperio. Tia nova stato de reciprokaj rilatoj inter Oriento kaj Okcidento devis, kompreneble, efiki sur la menson de la tiamuloj. Tio okazis unue kaj precipe en Grekio, kie la spekulativa filozofio kaj la intelekta vivo estis atingintaj tre altan nivelon. Plie en multaj civitoj de Grekio kaj Italio la bataloj inter la klasoj iom post iom detruis la hejman patriotismon. La malnovaj religiaj kredoj konstante perdis influon. La hejmaj dioj ne plu estis adorataj kun la sama fervoro kiel dum la primitiva epoko. Pro kutimo oni ja daŭre kultis al tiuj malnoviĝintaj diaĵoj, sed vera kredo forestis. Laŭgrade kiel plilarĝiĝis kaj oftiĝis la rilatoj inter la diversaj popoloj, foriĝis la malnova ideologio. Vera revolucio intelekta okazis. Kelkaj spiritoj konceptis la ideon pri ekzisto de nur unu sola dio. Eĉ la materialismo havis tiuepoke adeptojn en la personoj de Demokrito, de Epikuro, de Lukrecio kaj de aliaj malpli famaj pensuloj.
En Grekio la indiferento pri patriotismo estis jam sufiĉe disvastiĝinta, kiam envenis la romanoj.
Unue Pitagoro malatentis la civitan religion kaj havis pli malpli klaran ideon pri iu dio-reganto de la universo.
Anaksagoro ne plenumis siajn civitajn devojn kaj rifuzis akcepti oficialajn postenojn. Pro tio la ateneanoj kondamnis lin je morto.
Poste la sofistoj aŭ retoroj, inter kiuj la plej famaj estis Protagoro, Gorgo kaj Prodiko el Keoso, senkompate batalis kontraŭ la antaŭjuĝoj. Ili sentime esploris kaj kritikis la leĝojn, kiuj regis ankoraŭ la familion kaj la ŝtaton. Oni akuzis ilin pri senmoraleco kaj senpatriotismo.
Verdire ili ne havis difinitan doktrinon kaj celis ĉefe instrui la arton rezonadi logike; ili direktis la sagojn de sia sprito kaj elokvento kontraŭ la tradicion. Vane la ateneanoj forpelis Protagoron kaj bruligis liajn skribojn; la instruado de la sofistoj estis multefika. Forfalis la malnovaj kredoj kaj estiĝis liberpensado.
Sokrato ankaŭ malakceptis la tradiciajn leĝojn kaj argumentis, ke la kondutreguloj estas gravuritaj en la konscienco de l’ homo. Li instruis, ke la principo de la devo kuŝas en la animo de l’homo. Kvankam li daŭre ĉeestis la religiajn festojn kaj partoprenis la oferojn, li tamen estis akuzita pri senreligieco kaj kondamnita trinki cikuton. Li do pereis pro siaj atakoj kontraŭ la malnova tradicio. Tamen venkis la novaj ideoj. La greka socio ĉiam pliliberiĝis el la malnovaj kredoj kaj institucioj.
Post la morto de Sokrato, la filozofoj tute libere diskutadis pri la principoj kaj reguloj de la homa socio.
Plato proklamis, kiel la sofistoj kaj Sokrato, ke la reguloj de moralo kaj politiko kuŝas en la racio, ke la tradicio estas nenio kaj ke la leĝoj estas justaj nur se ili estas raciaj.
Aristotelo pli precize diris: «La leĝo, ĝi estas la racio». Li malkonfesis la religian originon de la homa socio kaj instruis, ke la ŝtato devas esti asocio de egaluloj, kiuj celas senpenan kaj feliĉan ekzistadon.
Kaj fine la cinikula skolo malkonfesis ĉian patrion. Diogeno sin gloris pro tio, ke nenie li havis civitanan rajton.
Krateso diris, ke lia patrio konsistas el la malŝato, kiun li havas por la opinio de ceteraj individuoj.
La cinikuloj instruis, ke la homo estas civitano de la universo, ke la patrio tute ne estas ia mallarĝa urblimo. Ili konsideris la civitan patriotismon kiel nepre forigendan antaŭjuĝon.
Zenono kaj liaj disĉiploj ankaŭ instruis, ke ĉiuj homoj devas sin konsideri kiel samregnanoj. Per tio, ke ili plilarĝigis la homan socion, la stoikuloj emancipis la individuon. Same kiel ili malakceptis la civitan religion, ili ankaŭ rifuzis konsenti pri ia ajn civitana servuteco. La homo ne devas esti oferata al la ŝtato. Ekzistas aliaj devoj ol tiuj al la ŝtato.
Zenono proklamis, ke la homo havas per si mem dignon, ke la pleja devo ne estas morti por ia ŝtato, sed virte vivi.
Tiaj estis la ideoj en Grekio du jarcentojn a.K. La civita religio, t.e. la patriotismo tiutempa estingiĝis. La ĝenerala spiritostato alcelis unuecon kaj tio klarigas, kial la grekoj ne havis por Romo malamon. Male ili admiris la grandan civiton; ili starigis al ĝi templojn kiel al ia diaĵo.
Urboj forgesis sian civitanan religion kaj anstataŭe adoris la diinon Romo kaj la dion Cezaro.
Ĉiu homo klopodis fariĝi Roma civitano. Unuj akiris tiun rajton per mono aŭ per bonaj servoj al la imperiestro. Kiu fariĝis Roma civitano, tiu ne plu apartenis politike al sia naskiĝa urbo. Li ne plu dependis de ĝiaj leĝoj.
Post kiam deko da generacioj sopiris al la akiro de la Roma civitaneco, estis eldonata dekreto, kiu donis tiun titolon al ĉiuj liberaj homoj. Nur la sklavoj ne povis profiti je tiu privilegio. Tiam de la rivero Eŭfrato ĝis Hispanio, de Britio ĝis Saharo, ekzistis nur unu sama popolo, nur unu sola ŝtato. Ĉiuj malgrandaj patrioj iom post iom estis malaperintaj.

V
Kelkaj konsideroj pri la Roma Imperio kaj la tiutempa naciismo


La stariĝo kaj forfalo de tiom granda kaj potenca imperio estas temo, pri kiu diskutadis kaj ankoraŭ nuntempe diskutadas historiistoj kaj filozofoj. Multege da dikaj libroj estas jam verkitaj por respondi la demandon: ĉu la venko de la Romanoj bonefikis aŭ ne sur la evoluon de la homaro. Ĉu, ekzemple, la romana kulturo, kiu sin trudis al la Galloj, al la Bretonoj kaj multaj aliaj popoloj, ne premsufokis ilian propran genion? Ĉu tiuj popoloj ne sukcesus akiri per siaj propraj rimedoj originalan kulturon, kiu eble multe superus tiun de la Romanoj? Kaj ĉu do ne estas bedaŭrinde, ke popolo kiel la greka, kiu estis pli kulturita, pli delikatigita ol la romana, lasis sin venki de tiu lasta?
Tia debato ŝajnas al ni tute vana. Fakto restas fakto. Ne utilas diskuti pri tio, kio okazus, se la rado de la Historio turniĝus en alian direkton. En la fakto, ke grandaj imperioj ekzistis en la Antikvo, ni simple vidas ian naturan leĝon ekonomian, kiu kvazaŭ ordonas al la homoj, ke ili pli kaj pli larĝigu siajn sociojn.
La homo ĉiam deziris akiri pli kaj pli da komforto, da bonstato. Tiu deziro instigis lin inventi, produkti, interŝanĝi. Tial estiĝis Ekonomio, kiu havas siajn proprajn leĝojn, al kiuj obei devas la homo. Latenta solidaro ja kunligas ĉiujn partojn de l’ mondo. La produktoj de iu regiono mankas en alia. Interŝanĝado fariĝas necesa. Se popolo ne volas aŭ ne kapablas ekspluati la naturajn riĉojn de sia regiono, okazas malekvilibro en la Ekonomio. Kaj plej ofte milito sekvas por restarigi la ekvilibron.
Sendube aliaj faktoroj ludas rolon. La homa ambicio ekzemple ne estas malatentinda forto. Ĝi estas tamen akcesora kaj eĉ povus nenion fari, se mankus objektivaj kondiĉoj favoraj.
Ni konsideru iomete la demandon pri la «venkitaj» Grekoj. Kio rezultis el tiu venko? Ĉu malaperis ilia pli delikata kulturo? Tute ne. Okazis male, ke la «venkitoj» trudis sian kulturon al la venkintoj mem:
«La malnova arto de Romo estis tiu de Etrurio, tiu de Kampanio kaj de Norda Italio, kiun, laŭ la daŭro de siaj historio kaj konkeroj ĝi alproprigis al si. Estante ĉefurbo de Italio, ĝi sintezigis la genion de la tuta duoninsulo. Dum la daŭro de la II-a jarcento, la italiaj tradicioj iom post iom cedis la lokon al tiuj de la tiutempa Grekio. Ĉe la I-a jarcento, la revolucio efektiviĝis kaj la romana arto fariĝis tute greka.
«Okazis ĉe Romo, tiutempe, fenomeno analogia al tiu konstatebla en Francio je la XVI-a jarcento. Principoj pri nova arto subite invadis la landon, forpuŝante la malnovajn formojn, subpremante ilin aŭ almenaŭ lasante al ili nur latentan vivon. La efiko de la romanaj militiroj en Grekion kaj Azion povas esti komparata al tiu de la francaj militiroj en Italion, kiuj naskis Renesancon…
«… Komence, la Romanoj miregis; poste ili admiris kaj ŝatis tiujn belaĵojn, per la glavo akiritajn… Sed ne nur artaĵoj alfluis Romon, sed ankaŭ artistoj… Cetere ne estis unuopaj artistoj, sed tutaj aroj da artistoj, kiuj venis al Romo kaj tie instaliĝis… Kun ili la greka arto sin trudis, enradikiĝis kun siaj temoj, kun sia stilo kaj siaj teorioj. En la arto, same kiel en la sciencoj, en la retoriko, en la poezio, la greka tekniko sin trudis[38]
Kiel oni vidas per tiu cito, eĉ eraras la sinceraj patriotoj de la plej evoluintaj nacioj, kiam ili predikas pri neceso defendi la kulturon kontraŭ malpli evoluintaj popoloj. Kiam vera, reala supereco ekzistas sur iu ajn kampo, tiam nepre venkas tiu supereco.
La armila, precipe la organiza supereco de la Romanoj donis al ili objektivan rajton ordigi, regadi la mondon. La malgrandaj civitoj, senĉese inter si batalantaj, ne povis sukcese kontraŭstari al la bandoj da rabistoj, kiuj ĝenis kaj ofte tute malhelpis la teran kaj maran komercadon. La laboremaj popoloj sopiris ordon kaj sendanĝerecon. Kaj pro tio ne malofte okazis, ke kelkaj sin turnis mem al Romo, petante helpon kaj subtenon. La Senato pli ol unu fojon ŝanceliĝis pri novaj konkerotaĵoj. Plej ofte nur la neceso protekti la komercadon decidigis la Romanojn entrepreni militirojn. La Roma Imperio estis tiutempe ekonomia necesaĵo. Ĝi sekve estis progresiga forto en la homa evoluo.
Sed la kulturo de la Romanoj malsuperis tiun de la Grekoj, kaj pro tio tiuj lastaj venkis senarmile sur la arta, literatura kaj scienca kampoj.
Dum pli ol tri jarcentoj la Romana Imperio konservis sian geografian unuecon en la Mediteranea baseno kaj preskaŭ sian tutan amplekson. Tiu fakto estas unika en la Historio.
La Imperio de Aleksandro ja apenaŭ starigita tuj disfalis. La invadoj de la Araboj ankaŭ kreis Islaman Imperion, sed ĝi ne estis longdaŭra kaj baldaŭ dispeciĝis inter kelkaj kalifoj. La mezepoka t.n. Sankta Imperio estis nur fiktivaĵo, ekster la germana bloko. La Brita Imperio nuntempa ankaŭ ne povas esti komparata al la Romana. Ĝiaj teritorioj estas disaj; unuj estas loĝataj grandparte de elmigrintoj kaj aspektas kvazaŭ disŝiritaj pecoj el Britio; aliuj konsistas el popoloj, kies moroj kaj sociaranĝoj estas tute malsamaj je tiuj de la Metropolo.
Aliparte, estas tre notinde, ke neniu indiĝeno el la kolonioj anglaj ludis gravan rolon en la historio de Britio. La reĝo ja estas pure brita kaj ne hinda aŭ afrikana. Male dum la ekzisto de la Romana Imperio regis la hispano Trajano, la numido Severo, poste Sirianoj kaj Ilirianoj.
Tiuj simplaj faktoj bone montras la gradon de unueco, kiun atingis tiu giganta politika konstruo, ne komparebla kun iu alia. Kompreneble kreiĝis sur tiu ekonomia kaj politika substrukturo ia unueca ideologio: nova patriotismo. Kiel ĉiam kaj ĉie ĝi estis esence religia:
«Kvankam en siaj koroj la Romanoj ĉesis respektegi siajn diojn, ili tamen daŭrigis tre akurate kulti al ili. Pli ol iam, dum ĉiu religia sento estingiĝis, la ritoj al la naciaj dioj kaj la diaj honoroj al Romo kaj al la imperiestro aperis kiel la simbolo kaj la signo de la romana patriotismo. La religio fariĝis ia nacieco[39]
La Romanaj regantoj bezonis tian mistikon por firmigi sian potencon. La atingita unueco ja ne sin bazis sur la reala intereso de ĉiuj regatoj. Ekzistis klasoj. Kaj la tuta politiko de Romo sin apogis nur sur la aristokrata klaso. En ĉiuj konkeritaj landoj la demokrataj tendencoj estis severe subpremataj. La patriotisma religio estis do, kiel nuntempe, nepre necesa por trompi la ekspluatatan klason. Kaj tiutempe jam aŭdiĝis akraj voĉoj, kiuj senmaskigis la trompon:
«La sovaĝaj bestoj posedas almenaŭ kuŝejon, dum tiuj, kiuj mortas pro la defendo de Italio, ne havas alian bienon ol la aeron, kiun ili spiras. Sen tegmento por sin ŝirmi, ili vagas kun siaj edzinoj kaj infanoj. La generaloj trompe parolas, kiam ili instigas vin al batalo por defendo de viaj temploj, de viaj dioj, de la tomboj de viaj patroj. El tiom da Romanoj, ĉu estas unu, kiu havas sian hejman altaron kaj sian familian tombon? Vi batalas kaj mortas por krei la riĉegon kaj lukson de aliuloj. Oni nomas vin mastroj de l’ mondo, kaj vi ne posedas eĉ terbulon[40]
Unu el la plej efikaj kaŭzoj de malekvilibro en la granda politika konstruo, kia estis la Romana Imperio, certe estis la ekzisto de klasoj inter si batalantaj. La ĉefaj kaŭzoj de disfalo kuŝis en la limoj mem de la Imperio. Dum tuta jarcento militoj okazis inter la pretendantoj al la imperia estreco. Kaj estas notinde, ke en tiuj militoj partoprenis pli grandaj kontingentoj ol en la militoj kontraŭ la Barbaroj.
La Imperio sin mortigis mem; ĝia interna malfortiĝo antaŭis tiun de ĝiaj limoj, ĝi pereis precipe de siaj propraj vundoj kaj ne de eksteraj atakoj. Ne povis aliel okazi, ĉar gi reprezentis la plej grandan potencon en la mondo.
Oni ankaŭ ne devas forgesi, ke la submetiĝo de kelkaj popoloj estis nur ŝajna; la kredo, ke Romo estis nevenkebla, kaŭzis tiun submetiĝon. Kiam, kaŭze de interna malordo, foriĝis tiu kredo, indiĝenaj ĉefoj ribelis. Tiam, anstataŭ celi fariĝi imperiestroj, ili nur batalis por esti reĝoj en iu provinco.
La kultura unueco estis ankaŭ sufiĉe supraĵa. Ne ĉiuj regatoj, sed nur la aristokrataro bone scipovis la latinan lingvon. En la provincoj oni parolis la tiean dialekton[41]. Unuvorte, malestis la firmaj kondiĉoj necesaj por ĉiamigi politikan unuecon.
Sed, konsidere la tiutempajn kondiĉojn kaj cirkonstancojn, kiam ne ekzistis fervojoj, vaporŝipoj, presmaŝinoj kaj aliaj kulturiloj, oni ne povas ne admiri la grandiozan entreprenon de la antikvuloj. La Romana Imperio estas mirinda ekzemplo je volo, energio, lerto kaj organizkapablo. Ĝia influo efikas ankoraŭ nuntempe en la jura kaj politika kampoj. Kio cetere estas bedaŭrinda, ĉar tio signifas influon de aristokrata koncepto pri rilatoj inter la homoj.
La ekzisto kaj malapero de tiu granda politika unuo trudas al ni jenajn konsiderojn:
Plej potenca politika konstruo, kiu sin bazas sur la ekspluatado de unu klaso kontraŭ alian estas ĉiam minacata je disfalo.
Kvankam la Romana Imperio estis grandega, ĝi tamen reprezentis nur malgrandan parton el la Tero. Ĉe la limoj, Alamanoj, Frankoj, Gotoj, Skitoj, Partoj k. a. barbaroj senĉese provis invadi kaj kelkfoje sukcesis. El tio oni devas konkludi, ke paco kaj ordo povos definitive regi nur kiam ekzistos politika mondunueco.
La fakto, ke la Imperio kunligis kaj unuecigis multajn popolojn, kiuj antaŭe interbatalis, kreis objektivan kondiĉon por ke povu estiĝi kosmopolitisma ideologio.
La senpatriotismo de kelkaj grekaj filozofoj ja ne povus naskiĝi, se ne jam ekzistus la imperio de Aleksandro.
Similan fakton ni konstatas ĉe la ekzisto de la Romana Imperio. La unuaj kristanoj estis ankaŭ sennacianoj. Sankta Paŭlo, la vera fondinto de l’ katolikismo, apartenis al la ekspluatata klaso kaj estis Romana civitano. Tiun civitanecon li cetere malkonfesis: «Ni ne havas civiton, ni atendas tiun, kiu devas stariĝi.»
La unuaj kristanoj atendis la «Civiton de Dio», kiu ampleksos ĉiujn popolojn, ĉiujn rasojn, la tutan mondon; ili sopiris al la civito, kie forestos sklavoj, riĉuloj kaj malriĉuloj, kie estos nur egaluloj, fratoj. Bedaŭrinde la forfalo de l’ Romana Imperio detruis la materian bazon, por ke tia ideologio povu esti alio ol revo.
Dum tri jarcentoj, la kristanoj estis konsiderataj kiel revoluciuloj, kiuj danĝerigas la sociordon, kaj pro tio ili estis persekutataj. Sed dum tiu longa tempo, iliaj gvidantoj, la episkopoj, akiris aŭtoritaton kaj sufiĉe bonan pozicion.
Unu lerta imperiestro, Konstanteno, komprenis, ke la kristana religio, kiel la aliaj, povas esti ankaŭ helpilo por la regado. Li ĉesigis la persekutojn kaj eĉ subtenis la novan religion. De tiu tempo la kristanismo tute perdis sian dekomencan karakteron kaj fariĝis nova trompilo por servutigi la popolon.
Tamen la katolikismo ankoraŭ nuntempe celas tutmondan spiritan superregadon, kaj lertaj apologiistoj per belaj frazoj sukcesas akordigi la kulton al la patrio, t.e. al nacieca religio, kun la kulto al unu sola universala dio. La «Civito de Dio» ekzistas en la transmondo; ĉiu bona, obeema kredulo ĝuos postmortan feliĉon. Dume li devas elporti ĉiujn surterajn maljustojn…
La forfalo de la Romana Imperio metis en la historion, dum 1000 jaroj, nigran makulon. Sed en la 14-a jarcento reviviĝis en Italio la antikva kulturo. Ekfloris la movado nomita Renesanco, kiu venke disvastiĝis tra tuta Eŭropo. De tiu tempo la homaro rekomencis sian antaŭeniradon al senĉesa pligrandiĝo de politikaj unuoj.




TRIA ĈAPITRO
LA MODERNA NACIISMO


I. La Nacio aŭ Patrio. — II. Diversaj difinoj pri la vortoj «patrio», «nacio» kaj «nacieco». — III. Kiel oni kreas naciecan ideologion. — IV. La Milito. — V. La Nacio kaj la Proletaro.


I
La Nacio aŭ Patrio


Post la forfalo de l’ Roma Imperio estis diversaj provoj por restarigi vastan politikan unuon. Neniu sukcesis reatingi la staton, ekzistantan en la unuaj jarcentoj p.K.
Dum la t.n. Feŭda Reĝimo plej granda parto el Eŭropo estis en plena ĥaoso. Kio ĉefe karakterizis tiun epokon, estis la fakto, ke princoj, dukoj, baronoj kaj eĉ simplaj kavaliroj celis regi tute sendepende, ĉiu sur sia pli malpli granda bieno. Tiuj nobeloj plej ofte kondutis kiel rabistoj kaj priŝtelis vojaĝantojn kaj komercistojn. Tial la naskiĝanta burĝaro kaj la kamparanaro subtenis la klopodojn de reĝoj por limigi la «sendependecon» kaj arbitron de la nobeloj.
Estas vere, ke urboj povis ankaŭ stariĝi sendependaj kiel malgrandaj respublikoj. Kelkaj eĉ spertis grandan prosperon. Tie ekfloris artoj kaj sciencoj, kiel en la antikvaj grekaj civitoj. Sed tiuj sendependaj ŝtatetoj ankaŭ batalis unuj kontraŭ aliajn, kaj finfine ili devis, kiel la nobeloj, rezigni sian sendependecon kaj eniri la kadron de pli granda politika unuo. Tiel kreiĝis reĝlandoj, kiuj konsistigis la ĝeneralan fizionomion de Eŭropo ĝis la Franca Revolucio, en 1789.
La povo de la reĝo estis senlima, tial ke li ricevis ĝin de dio mem kaj ne de la konsento de la regatoj. Tio evidentiĝis el la longdaŭra ceremonio, kiu okazis ĉe la konsekro al la reĝo.
Antaŭ ol ricevi la sanktan ŝmiraĵon, li estis kvazaŭ dormanta. La ekleziaj altranguloj vekis la elektiton kaj sciigis la volon de dio pri lia investado en la reĝan postenon. Estis kvazaŭ miraklo. Per tio la reĝo eĉ akiris la povon kuraci malsanulojn. Ekzemple, Ludoviko la XVI, tiu sama kies kolon oni fortranĉis pli poste, devis tuj post sia konsekro, mantuŝi 2400 skrofolulojn!…
En la unua ĉapitro, ni jam vidis, ke post la aliiĝo de la primitivaj, senestraj klanoj, kiam naskiĝis la estreco, ĉi tiu lasta devis sin apogi ne nur sur ekonomia bazo (la potlaĥo), sed ankaŭ sur ia mistika forto per sankta malprofaniĝo en kunfrataro. La konsekrado al reĝo de ekleziaj altranguloj estis (ankoraŭ estas) la daŭrigo, sub pli pompa kaj aliigita formo, de la kutimoj ekzistantaj ĉe primitivaj triboj.
Ĉiam kaj ĉie ni do povas konstati la ekziston de du fortoj, kelkfoje inter si batalantaj[42], kiuj influas la historian evoluon. Unu rilatas al la teknika menso, devenanta el la neceso ĉasi, kapti, konstrui, inventi por vivi kaj fari la vivon pli kaj pli komforta; la alia rilatas al la mistika menso, kiu fantazie celas doni klarigojn pri la mondo.
Reĝlando fakte ne reprezentis teritorian kaj administran homogenon. Ĝi estis stranga kuniĝo de feŭdoj sub sama reĝeco, kiu ofte rezultis el la hazardo de edziĝoj, de heredoj aŭ konkeroj.
Ne ekzistis naciaj armeoj. La reĝo plejparte uzis dungitojn por militi. Tial la regantoj ofte tute indiferentiĝis pri la venkoj aŭ malvenkoj de tiaj armeoj. Ekzemple, Volter[43] povis gratuli la reĝon de Prusio pro lia venko super la francaj armeoj. La fama verkisto ne kompromitis sian popularon per tio. Tute male. Ne ekzistis tiutempe nacia, sed nur provinca patriotismo.
Ne ekzistis ankoraŭ nacio, laŭ la hodiaŭa signifo de l’ vorto.
La unua tia nacio kreiĝis en Francio post la Revolucio. La feŭdaj rajtoj estis nuligataj; la kamparano, la metiisto, la burĝo akiris la plenan posedrajton de siaj bienoj aŭ entreprenoj. La senposedigitaj nobeloj kuniĝis kun la fremdaj princoj kaj provis restarigi la malnovan ordon. Ĉe tia danĝero la diversaj provincanoj forgesis pri sia aŭtonomio kaj solidare batalis por defendi la ĵus akiritajn rajtojn.
Kiuj jam posedis bienojn, tiuj volonte soldatiĝis, aŭ instigis siajn filojn aliĝi la armeon. Sed ne ĉiuj civitanoj estis bienposedantoj. Por varbi la senbienulojn oni promesis, ke tuj ĉe la fino de l’ milito ili ricevos sian parton el la miliardo, kiun liveros la vendo de bienoj konfiskitaj ĉe la forkurintaj nobeloj kaj ĉe la Eklezio. La miliardo por la defendantoj de l’ patrio treege efikis sur la spiriton de la soldatoj el la unuaj revoluciaj armeoj. Kompreneble okazis, ĉefe en la urboj, multaj rekrutiĝoj nur pro entuziasmo por la libero.
La konfiskitaj bienoj ne povis esti vendataj pro manko de aĉetantoj. La mono senvaloriĝis. Tial la miliardo ne povis esti pagata al la volontuloj. Sed ĉi tiuj lastaj ne forgesis la promeson. Pli ol unu fojon ili postulis la pagon. Babeŭf utiligis tiun postulon en sia fama konspiro de la Egaluloj.
Fransis Delezi[44], kiu mencias tiun fakton en sia libro «La Kontraŭecoj de l’ moderna Mondo», donas jenan klarigon pri la tiutempaj militoj:
«Tial ke oni ne povis hejmen resendi la soldatojn, ne doninte al ili bienon aŭ monon, oni daŭrigis la militon por ne malmobilizi. Ĉefe pro tio la packontrakto de Basel kaj tiu de Amjens[45] (1801) estis nur interpacoj, kaj Napoleono povis senhalte konduki siajn venkantajn armeojn tra Eŭropo.
«Post dudek jaroj, rezultis, ke ĉiuj malnovaj volontuloj estis mortigitaj, aŭ fariĝis generaloj, marŝaloj, eĉ reĝoj en Svedio, ĉe Napoli ktp. Kiuj ne scipovis legi, tiuj konsistigis la «grumblemulojn» de la malnova gvardio. Kiam Ludoviko la XVIII decidis pagi al la soldatoj nur duonan salajron, neniu plu pensis pri la promesoj de la Leĝdonanta Kunvenantaro. Ili tamen multe efikis sur la tutan eksteran politikon de la Konvencio kaj de la Imperio…
«…Fundamente la tuta dramo de la Revolucio estis, je la vidpunkto de la amasoj, grandega penado daŭrigata dum kvarona jarcento por realigi novan agraran regularon, kiun ebligis la nuligo de feŭdaj rajtoj.
«En 1792/95, ne plu estis armeo el «soldatoj», batalanta pro pago, por apartaj interesoj de princo. Ĝi estis armeo el civitanoj unuiĝintaj por defendi komunan grundon, kiu apartenis al ili, kaj kiun ili deziris translasi al siaj infanoj. Tio estas ĝuste la principo de la romana civito. Tial, tute nature, ili retrovis la antikvan esprimmanieron. Kaj jen super la duon-brigadoj de Hoŝ[46] kaj de Marso[47], resonas la malnova vorto, forgesita depost dudek jarcentoj, je kies nomo militiris la hoplitoj el Ateno kaj la romanaj legianoj: Filoj de la PATRIO, antaŭen!
«Tiun tagon la Nacio anstataŭis la reĝlandon.»
Venkinte per sanga revolucio la nobelan kaj ekleziulan klasojn, la francia burĝaro devis krei trompan ideologion por firmigi sian regadon super la senbienuloj. Tial naskiĝis la naciismo en sia hodiaŭa formo.
Por surbazigi la novan ideologion, oni sin apogis sur historiaj, etnografiaj, juraj, rasaj, filozofiaj kaj ceteraj konceptoj. Estis facile al la reganta klaso trovi apologiistojn. Tiel sub la nomo patrio aŭ nacio kreiĝis la moderna religio, la mito, kiu disvastiĝis tra tuta Eŭropo, ĉie kie la feŭdaj rajtoj estas forigitaj. La patrio fariĝis vera idolo, kiun adori devas ĉiu civitano, idolo, al kiu ĉiu devas ĉiam esti preta oferi sian propran vivon.
Dum malaperis ĉe multaj personoj la kredo je dio, dum malfortiĝis la influo de la diversaj eklezioj en la politika vivo de l’ popoloj, tiam pligrandiĝis la influo de l’ nacia religio.
Oni eĉ povis konstati, ke la pastroj el ĉiuj religioj fariĝis ankaŭ fervoraj apologiistoj kaj propagandistoj de l’ patriotismo.
Post kiam tiu religio estas infektinta Eŭropon, ĝi nun disvastiĝas tra la tuta mondo, ĉie kie indiĝena burĝa klaso celas akiri la regadon. Kelkokaze la patriotismo eĉ ludas revolucian rolon, en tiu senco, ke ĝi vekas dormantajn popolojn al nova vivo.
Tre trafan ekzemplon pri tio oni povas nuntempe observi en Hindio. La tiea popolo, de jarcentoj dormanta en la kastaj kaj tradiciaj vindoj, ekvekiĝas ĉe la instigoj de sia burĝaro, kiu ne plu volas dividi la profitojn de sia ekspluatado super la proletaro kun la angla burĝaro, invadinta la landon antaŭ du jarcentoj.
En la revuo Eŭropo[48] Romen Rolan[49] skribis jenon:
«Nenio estas pli emociiga ol vidi, en Hindio, la grandegan flamon el religia kolektiva halucino, kiu regis tiujn tri cent milionojn da homoj, subite aliiĝi en formon de Patrio! La Patrino Hindio, kiun prikantas, en sia Marsejezo de Hindio, Bankim Ŝandra, la Ruĵe de Lil[50] el Bengalio, estas la patrino Kali, reenkarnigita en la korpo de la Nacio.»
Kredeble la naciismo reprezentas etapon, kiun trapasi devas la historia procezo. Ni nun simple notu la fakton, klarigante ĝin al ni per la jam faritaj konstatoj, nome, ke la mistikaj fortoj, la ideologiaj faktoroj ludas grandan, ofte negativan rolon en tiu procezo.

*
*       *

En la antaŭaj ĉapitroj ni vidis, ke la patrio havis en la antikvo materian bazon, ke ĝi rilatis al io konkreta: la malgranda bieno, kie naskiĝis, vivis, mortis kaj diiĝis la patroj. La tiutempaj patriotoj havis do realan intereson en la defendo de sia patrio, ĉar ili fakte defendis la teron, kiun ili kulturis, la bienon, kiu donis al ili ĉiujn vivrimedojn.
Ni ankaŭ konstatis, ke la ideologio, kiu stariĝis sur tiu materia bazo, baldaŭ fariĝis baro al plilarĝigo de sociaj unuoj. Tiu plilarĝiĝo, postulita de novaj ekonomiaj kondiĉoj, povis sekve okazi nur per bataloj, per sangaj militoj. La hodiaŭa patriotismo estas same danĝera ideologio.
Ni ekzamenos pli poste kelkajn el la argumentoj, per kiuj nuntempaj apologiistoj de l’ patriotismo provas pravigi la ekziston de nacioj.

II
Diversaj difinoj pri la vortoj “patrio”, “nacio” kaj “nacieco”


La difinoj, kiujn oni trovas en vortaroj, pri la vorto patrio, estas mallongaj kaj ĝenerale nur mencias la etimologian signifon de l’ vorto. Se oni ne kontentiĝas per tiaj difinoj kaj serĉas en verkoj de patri-apologiistoj, oni tuj konstatas ilian embarason; ĝi montriĝas per granda neprecizo en la klarigoj.
Kelkaj aŭtoroj multe penadis por montri la ekziston de nuancoj inter la vortoj patrio, nacio, lando, ŝtato. Ni ne perdos tempon nek inkon por vidigi la vanon de tiaj subtiloj. Praktike tiuj terminoj rilatas al la sama objekto kaj estas samsignifaj.
Tion ankaŭ asertas Emilo Durkhejm en La Sociologia Jaro (France: L'Année Sociologique, 1915): «Iu nacieco estas homa grupo, kies membroj, pro etnologiaj aŭ simple historiaj motivoj, volas vivi sub samaj leĝoj, formi komunan Ŝtaton, ne gravas, ĉu grandan aŭ malgrandan; kaj tio estas hodiaŭ iu principo, inter la civilizitaj nacioj, ke tia komuna volo, kiam gi estas persiste montrata, rajtas esti respektata, ke ĝi eĉ estas la sola solida fundamento de la Ŝtatoj.»
Por nia instruo ni citu do kelkajn difinojn de aŭtoritataj patriotoj kaj naciistoj. Sed tuj unu rimarkon: Kiam parolas militisto, li ne maskas la realon kaj montras malkaŝe la vizaĝon de la patrio sub ĝia ĝusta aspekto:
«La nuntempa patriotismo ne povas malkonfesi la tradiciojn, kiuj, malrapide, dum la daŭro de l’ jarcentoj, kunigis ĉiujn fragmentojn de la tero de l’ prauloj kaj daŭrigis ties sendependecon; tamen, nova faktoro aldoniĝis. Same kiel ĉe la tempo de la Roma civito, la kulto al la institucioj prenis lokon en la ideo pri patrio.
«La moderna patrio, ĝi estas la nacio; ĝi estas la suverena popolo, mastro de sia sorto, fariĝinta, mem, posedanto de granda parto el la nobelaj bienaroj, aŭ vivanta libere per la produktoj de sia laboro[51]
La aŭtoro, konstatinte, ke ne ĉiuj nacianoj posedas bienon, ke ne ĉiuj povas vivi libere per la produkto de sia laboro, tute malkaŝe konfesas, ke la patrio ĉefe ekzistas por la bonstato de iu klaso:
«La libero, la egalo, la frateco… estas altruistaj virtoj, kiujn oni devas, sendube, kontraŭstarigi al la malnova leĝo de egoismo kaj ordonpovo, sed ilia kompleta triumfo okazigus la dekadencon kaj, baldaŭ, la ekstermiĝon de la ideo pri patrio… Tiom longe, kiom nacio ekzistas, ĝi konsistas el du klasoj, kiujn neniu dislima linio apartigas, sed kies kontraŭecaj tendencoj ekvilibriĝas[52]
Laŭ tiu aŭtoro ni do notu: se ne ekzistus klasoj, ankaŭ ne ekzistus patrioj. Konsentite!…
Aŭdinte la opinion de aŭtoritata maristo, ni nun aŭskultu tiun de generalo:
«Ĉiu vivanto estas luktanto, kiu utiligas ciujn siajn kapablojn por konservi kaj pliintensigi sian vivon; la nacioj estas vivaj organismoj[53], kiuj senĉese, senripoze serĉas plibonigi la kondiĉojn de sia ekzistado. Por la socioj kiel por la individuoj, la lukto estas necesa kondiĉo de perfektiĝo; ĝi pliforligas kaj hardas la karakterojn, ĝi donas sukceson al la fortuloj[54]
Tiaj instruoj pri la patrio taŭgas nur por la filoj de la reganta klaso. Por mistifiki la simplajn spiritojn de la proletoj, ekzistas pli subtilaj kaj ruzaj apologiistoj:
«La homo ŝuldas ĉion, kion li havas, al sia patrino. La civitano ŝuldas ĉion, kion li havas, al la influo de sia patrio…
«… Nia libero rezultas el la suferoj de milionoj da kreitoj, kiuj batalis por ĝin certigi al ni; nia trankvilo kuŝas sur grandega disĵetita amaso da martiroj, kiuj donacis sian sangon por ĝin prepari; nia arto, nia scienco, nia bonstato estas la fruktoj de la maldormoj, de la senĉesaj laboroj, de la amasigita geniaĵo de multegaj kreintoj, kiuj penegis por riĉigi nin per siaj eltrovoj kaj laboroj[55]
Per tia sofisma dialektiko oni pli facile sukcesas trompi la naivan popolon. En la «demokrate» regataj landoj, la laboristoj ja havas la iluzion esti liberaj — tial ke ili rajtas voĉdoni en la balotoj por elekti reprezentantojn. Se tian «liberon» ili ŝuldas al la patrio, same kiel ili ŝuldas la vivon al sia patrino, nu, por ĝin defendi ĉu ili povus rifuzi oferi sian vivon?…
Jen alia pli lerta, eĉ pli subtila difino:
«Nacio estas animo, spirita principo. Du aferoj, kiuj, verdire, estas nur unu sama, konsistigas tiun animon, tiun spiritan principon. Unu kuŝas en la pasinta tempo, la alia en la estanta. Unu estas la komuna posedo de riĉa heredaĵo el memoraĵoj, la alia estas la reciproka konsento, la deziro vivi kune, la volo daŭrige produktigi la heredaĵon, kiun nedividita ni ricevis. La kulto al la prauloj estas el ĉiuj la plej prava; la prauloj faris nin tiaj, kiaj ni estas. Pasinto el gloro, eminentaj homoj, jen la socia kapitalo, sur kiu oni starigas nacian ideon. Posedi komunajn glorojn en la pasinta tempo, komunan volon en la estanta, esti kune farinta grandaĵojn kaj voli fari aliajn, jen la ĉefaj kondiĉoj por esti popolo. Oni amas proporcie al la oferoj, kiujn oni faris, al la malfeliĉoj, kiujn oni suferis. Oni amas la domon, kiun oni konstruis, kaj kiun oni transdonas. La sparta kanto: ni estas tio, kio vi estis, ni estos tio, kio vi estas, tre simple resumas la himnon de ĉiu patrio…[56]
Ni preskaŭ konsentus kun la klarigoj de la fama franca filologo kaj verkisto, se oni rilatigus ilin al la tutmonda Proletaro, anstataŭ al la kunmiksaĵo el diversaj klasoj, kiuj konsistigas nacion.
La Proletaro en sia senĉesa batalo por emancipiĝi kreas ja tiun komunan heredaĵon el gloroj. Ĝi jam posedas sufiĉe longan tradicion. En la tutmondo, ekzemple, oni rememoras kaj gloras la Parizan Komunon, la Sovetan Revolucion. Sur ĉiuj kontinentoj oni kantas la Internacio-n kaj la Unua de Majo estas la komuna fest- aŭ depostul-tago de la klaskonsciaj laboristoj. Ili havas komunajn heroojn: Karl Marks, Kropotkin, Ĵores, Libkneĥt, Lenin k.a. malpli famaj.
La klaskonsciaj proletoj jam faris heroaĵojn kaj deziras fari aliajn. Ili plie havas samajn interesojn. Tamen ili ne konsistigas patrion, kaj tio montras, ke la idealista difino de Renan estas senbaza kaj povas utili nur al la burĝa klaso por trompi la laboristojn.
Ne mirinde! Renan estis ja unu el la plej eminentaj reprezentantoj de tiu klaso kaj sekve ludis sian rolon en la kreado de ideologio, kapabla entuziasmigi la simplan animon de la senheredigitoj kaj instigi ilin defendi la interesojn de la naciprofitantoj.
S-ro Ramze Mjur, profesoro ĉe la Universitato de Manĉester, donas jenan difinon:
«La nacio estas aro da personoj, kiuj sentas sin nature kunligitaj per iaj parencecoj, kiuj estas por ili tiom fortaj kaj realaj, ke tiuj personoj povas vivi kune kun kontento, ke ili malkontentas, kiam oni disigas ilin, kaj kiuj ne povas toleri la regatiĝon kun loĝantaro, al kiu ili ne sentas sin same ligitaj…[57]».
Ĉu tiu cito ne montras klare la embarason, en kiu troviĝas ortodoksaj universitatanoj — kiuj ignoras la klasojn — kiam ili penas liveri difinon pri nacio? Oni ja vane serĉus en la realo vere fundamentitajn faktojn por apogi tian klarigon, kaj oni trovus multajn, kiuj montrus ties senbazecon.
Alia eminentulo, s-ro Inazo Nitobe, profesoro ĉe la Universitato de Tokio, instruas jene:
«Por ni (Japanoj) la Patrio estas io pli supera ol la tero, io pli supera ol la grundo el kiu oni elfosas oron aŭ rikoltas grenon: ĝi estas la sankta restadejo de la dioj, de la animoj de niaj prapatroj; por ni, la imperiestro superas la Arĥi-Ĉefmarŝalon de iu Rechtstaat (Jurŝtato) aŭ la Majstron de iu Kulturstaat (Kulturŝtato): li estas la homa reprezentanto de la Ĉielo sur la tero, kunigante en sian personon la ĉielan potencon kaj la pardonemon[58]
Kvankam nekompleta, ĉar ĝi ne montras la klasan materian bazon de la patrio, tiu ditino tamen ŝajnas al ni sufiĉe ĝusta. Ĝi bone montras la mistikan, religiecan konsiston de l’ patriotismo.
Bona franca patrioto kaj priscienca verkisto faras similan konfeson: «La patriotismo konsistas el hereda eco el mistika kaj ne racia speco. Kiu estus patrioto pro racia motivo, tiu estus tia nur malbone kaj ne longdaŭre…[59]

*
*       *

Kelkaj aŭtoroj provas pravigi la ekziston kaj ĉiamecon de la patrioj per rasaj, geografiaj, lingvaj kaj eĉ religiaj konsideroj.
Al tiu kategorio apartenas s-ro Ivanof. En sia verko (1919): La Bulgaroj antaŭ la porpaca kongreso, li diras:
«Iu nacieco estas kolektivo el homoj, havantaj fizikan kaj spiritan individuecon, komunajn tradiciojn kaj aspirojn. La elementoj, kiuj konsistigas kaj pluigas la nacian individuecon, estas: la rasa unueco, la geografiaj limoj, la lingvo, la religio, la politika unueco, la historio kaj la tradicioj, la literaturo, la vivmaniero kaj la kulturaj komunaj produktoj; ju pli evidentaj estas ties elementoj kaj unuecaj la organismoj, despli la nacia sento, kiu ĝin animas, estas arda kaj vigla.»
Longe pripensadi ne necesas por konvinkiĝi, ke tia difino estas adaptiĝebla al neniu el la nun ekzistantaj nacioj. Ĝi estas pure ideala, kaj oni ne vidas, ke la historiaj fortoj, kiuj prilaboras la homan materialon, puŝas ĝin al tiu direkto. Tute male.
En neniu nacio ekzistas je pura stato la fizikaj kaj spiritaj individuecoj, pri kiuj parolas la aŭtoro. Kaj tio estas precipe vera, parolante pri Bulgario. La nuntempaj historiistoj eĉ ne ankoraŭ interkonsentis pri la deveno de l’ bulgara popolo. Almenaŭ estas bone konate, ke ĝia nuna konsisto rezultas el tre diversaj elementoj, inter kiuj eble superas la turko-tatara, pli malpli slaviĝinta.
Cetere la tuta Balkana duoninsulo ĉiam estis vera mozaiko el popoloj. En la antikva tempo ĝi apartenis al la tre kosmopolita Roma Imperio. Oni povas facile konvinkiĝi, ke en tiaj historiaj kondiĉoj la diversaj gentoj, kiuj interpuŝiĝis en tiu mondparto, ankaŭ intermiksiĝis kaj sekve oni ne povas prave paroli pri la «rasa unueco» de la Bulgaroj.
Rilate al iliaj «komunaj aspiroj», ni diru, ke tio estas simpla ŝerco, kiam furiozas en Bulgario la klasbatalo; kiam tieaj laboristoj kaj kamparanoj estas amase persekutataj, malliberigataj kaj murdataj. Ne utilus insisti: la idealista difino de s-ro Ivanof estas tute subjektiva elpensaĵo, neniel rilatanta al realo.
Plie ni rimarkigu, ke en plej freŝdataj verkoj estas konfesite, ke «la antropologiaj esploroj ne tiom progresis kiom dezirinde… Ekzistas malpli da homaj rasoj — la vorto raso estis tiom malavare uzata! — ol unuavide oni povus kredi. La Antropologio ne povas ankoraŭ sciigi ilian seneraran nombron, tial ke ĝiaj enketoj ne estas sufiĉe multnombraj nek sufiĉe precizaj. La katalogoj pri rasoj, kiuj, ĝis nun, estas starigitaj, havas plej ofte nur konvencian valoron; ĉiuokaze ili reprezentas nur provizoran staton de niaj konoj…[60]
Do jen fakulo, kiu konfesas, ke la nuna stato de la scienco eĉ ne permesas precize paroli pri rasoj. Tia konfeso sekve subfosas tute la vidpunkton de la patri-apologiistoj, kiuj bazas sian argumentadon sur rasaj konsideroj.
La sama aŭtoro ankaŭ montras la facilanimecon de tiuj, kiuj erarigas la publikon per fantaziaj asertoj pri lingvo kaj raso:
«Tro ofte oni samigis la rason kun la lingvo. Bedaŭrinde, hodiaŭ ankoraŭ, en la kutimaj esprimoj, en multaj lernolibroj, en ĵurnalista prozo, estas parolite pri «latinaj rasoj», pri «germanaj rasoj», pri «slavaj rasoj», ktp. Mi supozas, ke la aŭtoroj de tiuj lernolibroj bone scias, ke tiaj «rasoj» ne ekzistas. Ĝi estas, ili diras, nur procedo por faciligi al la lernantoj iajn disdividojn de popoloj, parolantaj la saman lingvon. Mi forcedas. Sed ĉu tia procedo ne havas la gravan malbonon profunde fiksi eraron en la spirito de multaj personoj? Ĉu ne estus saĝe ĝin forlasi? Ni ja vidas ĉiutage politikajn verkistojn, ĵurnalistojn, paroli kun naiva — kaj danĝera — aplombo pri tiuj supozitaj rasoj, kvazaŭ ili havus la eblon doni, per vorto, al ĉiuj samlingvanoj de iu ŝtato la saman antropologian fizionomion! Eĉ historiistoj iafoje utiligis tiajn difinojn, ne analizante ilin. Tio estas riproĉinda…[61]
Ankaŭ la unueco de lingvo tute ne povas pravigi la ekziston de patrio. Ni ja konstatas, ekzemple, ke ne ĉiuj anglolingvanoj estas sampatrianoj. Saman rimarkon oni povus fari rilate aliajn lingvojn. Kaj aliparte ni vidas, ke en la malgranda Svisio ekzistas tri malsamaj oficialaj lingvoj. Tamen ĉiu svisa patrioto, ĉu franclingva, germanlingva, aŭ itallingva, sentas sin forte ligita al unu sama patrio.
Ĉu estas atentinda la argumento, kiu penas pravigi la ekziston de nacioj per tio, ke ekzistas geografiaj, naturaj limoj? Ni opinias, ke ne. Estas ja vere, ke granda rivero, alta monto ofte ludis gravan rolon en la bataloj, kies rezultoj efikis sur la kreiĝon de nacioj. Tamen sufiĉas rigardi karton por tuj ekvidi, ke la landlimoj ne ĉie koincidas kun rivero aŭ kun monto. Cetere, riveroj eĉ maroj ofte ludis kunigan kaj ne apartigan rolon.
La montoj ja ĝis nun estis baroj inter la popoloj, sed pli kaj pli ili ĉesos ludi tiun rolon en nia epoko de aerveturado kaj senfadena telegrafio.
Ĉu paroli pri samo de religio? Per tio oni ankaŭ ne povus starigi ĝeneralan, ĉie aplikeblan principon. Se en kelkaj landoj la sampatrianoj estas ankaŭ sameklezianoj, ne ĉie estas tiel. En multaj nacioj kunvivas anoj de diversaj religioj kune kun liberpensuloj kaj ateistoj. Kaj dum la lasta mondmilito tre patriote sin interbuĉis katolikoj de malsamaj nacioj; same faris anoj de aliaj eklezioj. La naciaj dioj estis pli potencaj ol la ekleziaj.
La nacioj, la patrioj estas rezultaĵo de historiaj faktoroj; ili reprezentas ian provizoran ekvilibron inter diversaj ekonomiaj fortoj. Nacioj povas esti konsiderataj kiel komercaj firmoj, kiuj konkurencas unuj la aliajn. — Sed jam ni eniris la epokon de la trustoj, kies celo estas forigi konkurencon!…
Estroj de komercaj firmoj volas havi obeemajn, servemajn kaj fidelajn oficistojn. Same ankaŭ la regantoj de la nacioj tre zorge edukas anojn, ĉiam pretajn oferi sian vivon por defendi la patrian firmon. Per ideologio, kies origino radikas ĝis la klana totemo, oni mistifikas ilin. La tuta edukado celas fari el la patrio ian miton, ian fetiĉon.
Ĉe funda analizo oni ja trovas, ke la nacioj havas materian, klasan bazon. Sed tio ne klarigas, kial homoj milionope konsentas mortigi kaj mortiĝi pro la patrio. Tia konsento havas religian radikon; ĝi rilatas al la mistikismo, kiu ankoraŭ regas la plej grandan parton el la homoj.
Ekzistas ankaŭ ateistaj patriotoj, eble rebatos iu. Ne. Ekzistas eble patriotoj, kiuj ne kredas je la ekzisto de iu dio reganta en la ĉielo, sed ili estas tamen dianoj, ĉar ili faras diaĵon el la sanga idolo patrio. Jam delonge la fama filozofo Niĉe[62] diris, ke «niaj (t.e. la nuntempaj) ateistoj estas piaj homoj.» Por konvinkiĝi pri tio, sufiĉas ja rimarki, kiel kondutas la t.n. ateistoj, kiam mortas unu el iliaj amikoj aŭ parencoj. Ja ne mankas «ateistaj» tomboj kaj maŭzoleoj!…
Oni kelkfoje legas en agitecaj artikoloj, ke la reprezentantoj de la reganta klaso ne partoprenis la militon. Tio estas ne tute vera. Estas citeblaj multe da ekzemploj pri burĝoj, kiuj oferis sian vivon sur la patria altaro. Eĉ burĝa franca patrino, kies kvar filoj estis buĉitaj dum la lasta mondmilito, malgraŭ sia granda ĉagreno bedaŭris ne havi kvinan por oferi al la patrio…
Kiel klarigi al si tian monstran spiritostaton, se oni ne scias, ke ĝi radikas ĝis la barbaraj epokoj, kiam racieco apenaŭ eniris la cerbon de homoj; kiam la superstiĉo ĉiurilate regis la spiritojn.
Cetere tiun neraciecan karakteron konfesas eĉ la inteligentaj kaj kleraj patriotoj, kiam, okaze, ili sincere kaj malkaŝe parolas. Unu el ili, Brüntjer[63], sufiĉe fama profesoro kaj kritikisto franca, direktoro de la grava Revuo de la du Mondoj[64], parolis jene en siaj Probatalaj Paroladoj[65]:
«…la ideo pri patrio havas unue naturan fundamenton… ĝi havas tradician bazon, historian fundamenton; ĝi havas fine, kaj ni kuraĝu tion diri, mistikan fundamenton… tiu tiom forta ligilo, kiu ligas unuj al la aliaj ĉiujn infanojn el la sama grundo, ĝi ne estas la intereso, nek la cirkonstancoj, kiuj kreis ĝin, ĝi ne estas la kutimo, ĝi estas la instinkto; kaj kio estas la instinkto, se ne la atesto aŭ la pruvo pri io alia ol ni, kio vivas kaj agas en ni.»
Tiu «io alia», kiu vivas kaj agas ĉe ĉiu nuntempa patrioto, estas sendube tio, kion la «sovaĝuloj» nomas mana-o. Ni retrovas tiel la ĉeneron, kiu ligas la hodiaŭan naciismon al la pratempa totemismo.
La naciismo ja estas esence religia, mistika, malracia. Al tiu konkludo alvenas ĉiuj pensuloj, kiuj profunde ekzamenis la demandon. Ni citu ankoraŭ unu ateston pri tio:
«Estas neeble esprimi aliel ol sub mita formo la ideojn, kiuj rilatas al la patrio… Tuj kiam ni komencas konsideri la patrion, la tradicion, kaj tiel transpasi la limojn de nia jura aktiveco por prikonsideri la politikon, tiam ni renkontas «ion religian kaj dian» (Renan) — t.e. ion, kio estas fremda al la naturscienco kaj al la juro. Ni ĉiuj konscias, ke ni ne laboras nur por havigi al ni la kiel eble plej grandan sumon da feliĉo kaj ke, sekve, la politika socio estas alio ol asocio el profitemuloj… Estas la diigo je la politika forto, kiu klarigas la ideon pri patrio.
«Laŭ Tamen[66] en sia verko (Sankta Ambrozo kaj la kristana moralo): «La romana ŝtato estas la konkreta formo, sub kiun li (Cicerono) metas la filozofian ideon pri homa solidaro. Kion li postulas de la stoikismo, tio estas la pravigo, la teoriigo je sia patriotismo. La amo al la patrio superas ĉiujn aliajn amojn kaj, en okazo de konflikto inter ili, ĝi devas havi la unuan lokon.
«Sajnas al mi, ke se la moderna sociologio ne kapablas ion krei, tio rezultas, grandparte, el la fakto, ke ĝi ne ekkonis la mitan karakteron de multe da elementaj konoj, kiujn ĝi esploras kaj pretendas klarigi en scienca lingvaĵo, kiu ne taŭgas por ili: el tio rezultas stranga malnormalaĵo, kiu ofte igas la sociologojn paroli kiel somnambuloj[67]
Esplorante funde la demandon, oni ja alvenas al ĉi tiu konkludo, ke la nuntempa naciismo havas pure mitan fundamenton. Ĝi estas ideologia superstrukturo, kies materia bazo jam ne plu ekzistas en multaj landoj kaj estas en stato de malaperado en aliaj. Sed la ordinara naciano ne konscias pri tio. Aĉetante panon, ekzemple, la bakisto ne diras al li, ke la faruno, el kiu li knedis la paston, venas el alia kontinento. Cetere, li mem plej ofte ne scias tion, ĉar por aĉeti tiun farunon, li nur bezonis telefoni al iu pogranda pera firmo. Tute same okazas rilate al tajloro aŭ ŝuisto. Neniu scias, el kie venas la materialoj, kiujn li prilaboras.
Nek la kamparano, nek la urbano prezentas al si klare la nunan staton el komplikaj, pli kaj pli densiĝantaj retaroj el diversaj komunikiloj (fervojoj, ŝipoj, bankoj, borsoj, telegrafo, telefono k.t.p.), kiuj ĉirkaŭligas nian planedon kaj signas la interdependecon de ĉiuj ĝiaj partoj. Tial la menso de naciano estas apenaŭ influata de la grandaj ŝanĝiĝoj, kiuj okazis de la tempo, kiam la nacio iel povis esti reale sendependa kaj ne nur formale kiel hodiaŭ; tial la naciisma ideologio mite transvivas la epokon, dum kiu ĝi havis materian fundamenton.

III
Kiel oni kreas naciecan ideologion


Nuntempe oni kvazaŭ ĉeestas la naskiĝon de novaj nacioj. Kaj la patriotismo estas la religio, kiu plej bone kaj facile disvastiĝas en ĉiuj mondpartoj. Per laŭcela edukado, la ŝtatoj de Sud-Ameriko, ekzemple, kreas patriotisman senton, kies malbonefikeco baldaŭ estos komparinda kun tiu jam delonge ekzistanta en la Eŭropaj landoj. Estas vere mirige konstati, kiel filoj de italoj, de francoj, de irlandanoj, de turkoj aŭ de orientanoj fariĝas bonaj patriotoj — ĉiliaj, peruaj, kolombiaj, braziliaj, argentinaj k.c.
La fakto estis tre bone raportita de s-ro Alfredo Bernje[68], korespondanto de la burĝa Pariza ĵurnalo «La Tempo»[69]. Tiu ĵurnalisto kompreneble tre simpatias al la patriotismo; sekve por nia tezo lia atesto estas despli atentinda kaj valora:
«Kie la tradicioj ne ankoraŭ ekzistas, kie la historio estas apenaŭ cent-dudek-jara, tie popolo povas ekzisti kun nacia unueco nur kondiĉe, ke konstanta edukada penado anstataŭu la mankantan pasintaĵon per intensa kulturado de ĉi tiu idealo: la patrio. Tion bone komprenis la regantoj…
«La instruado, kiel ĉie, dividiĝas en tri periodojn… Precipe dum la unua periodo, kiu daŭras ses jarojn, la juna lernanto ricevas sian patriotan edukadon; la edukanto ja bone scias, ke la sentoj enradikigitaj dum tiu delikata aĝo estas por la estonto la plej fruktodonaj semoj. Tuj ĉe lia eniro en la lernejo, la knabo samtempe lernas legi kaj kanti la nacian himnon. Ĉiutage oni parolas al li pri la heroaĵoj kaj meritoj de la grandaj liberigantoj de 1810, pri la furiozaj bataloj por la sendependiĝo; la nomoj de San-Martin, Moreno, Belgrano, ktp. por ĉiam gravuriĝas en lian memoron; oni kondukas la estontajn civitanojn per pia pilgrimado antaŭ la statuojn de tiuj herooj, kiuj staras sur preskaŭ ĉiuj placoj de Bonaero[70] kaj de la aliaj plej gravaj urboj; iu oratoro laŭdegadas ilian vivon, kiu estis tute dediĉita al la sola servado al la patrio, kaj tiel la knaboj, nenion sciantaj pri la aliaj gloroj el la mondo, akiras la nedetrueblan konvinkon, ke Argentino estas la plej bela, la plej fama el ĉiuj nacioj. Sendube tio estas iom troa, sed tio donas fruktojn kaj tre belajn fruktojn.
«Nur la historio pri Argentino estas instruata en la unuagradaj lernejoj, la instruado pri ĝenerala historio okazas ekskluzive en la duagradaj kaj superaj lernejoj (t.e. ke nur la elementoj, kiuj konsistigos la regantan klason, havos pli objektivan mondpercepton. E.L.). Tiele edukita, la knabo plej forte akiras tre fieran ideon pri sia naskiĝlando kaj ties grandaj homoj, kiuj ĝin glorigis. Ĉiutage li kantas: Al gran pueblo argentino, salud! (Al la granda popolo argentina, saluton!).»
La aŭtoro detale priskribas ĉiujn rimedojn, uzatajn de la tieaj regantoj por encerbigi profunde patriotismon. Estas ceremonioj, manifestacioj, procesioj ktp. okaze de la naciaj festoj. Li notas, ke, kvankam la konstitucio de la lando konsentas la presliberon, tamen ekzistas opinio konsiderata kiel nepre puninda: la patri-ofendo. Kun aprobo nia burĝo notas konklude:
«Post ses jaroj da instruado tiom intensiva, la knabo estas varbita por Argentino, kaj la ideo pri patrio superregas en lia spirito ĉiujn aliajn konceptojn de lia juna cerbo; dum la marŝado de l’ tempo tiu patriota sento ankoraŭ pligrandiĝos kaj fine, kun la fierego de Romano: civis romanus sum, li diros: «Mi estas Argentinano!»
La citita ekzemplo tre trafe montras, kiel estas eble krei artifike ian ajn ideologion. Oni ja povas fari budhismanon, aŭ hinduismanon, judismanon, islamanon, katolikon ktp. el kiu ajn infano. Simile kreiĝas angla patrioto, aŭ argentina, franca, germana, japana ktp.
La edukado estas granda potenco.
Sendube ĉe ilia naskiĝo la ideoj ĉiam havas materian bazon, konkretan subtenilon. Ni jam vidis, ke la pripatria ideo havis ĉe la komenco realan signifon, ĉar ĝi rilatis al la terpeco, kie la «patroj» estis entombigitaj. Sed kiam la ideoj estas naskiĝintaj, ŝajnas, ke ili daŭre vivas per si mem; ili sin nutras kvazaŭ el sia propra substanco, sen la helpo de la jam delonge formalaperinta materia bazo; ili evoluadas, transformiĝas kaj fariĝas iloj en la manoj de la klaso, kiu havas intereson ilin utiligi por siaj apartaj celoj.
La naciisma edukado povas sukcesi, tial ke en la grandega plimulto el la cerboj regas ankoraŭ la dekomenca, absurda mistika tendenco. La esenco de l’ patriotismo estas ja pure mistika, superstiĉa. Tio montriĝas per la absoluto de ĝia moralo. La naciismo estas eĉ la sola religio, kiu ankoraŭ postulas de la homo vivoferon.
Post jarcentoj da luktado, la homoj en la pli malpli kulturitaj landoj akiris la rajton aparteni aŭ ne al iu eklezio, la liberon ĉeesti aŭ ne religiajn ceremoniojn. Sed neniu povas senpune rifuzi partopreni en la sangaj ceremonioj, la militoj, kiujn periode okazigas la diversaj naciismoj.
La patriotismo estas nuntempe la plej potenca ideologio; ĝi pasiege superregas la spiritojn kaj kapablas fari el pacemaj, bonkoraj homoj batalemajn kaj sangavidajn bestojn.
La dekkvin milionoj da buĉitoj el la lasta mondmilito ne sufiĉis por satigi la monstron. La naciismo daŭre minacas la homaron.

IV
La Milito


Ekzistas bonkoraj, idealistaj homoj, kiuj havas la konvinkon, ke ilia patriotismo neniel minacas al la aliaj patrioj: ili ja nur deziras pacon kaj interkonsenton inter ĉiuj nacioj!…
Tia speco de patriotoj estas eble la plej danĝera. Ilia mistikemo malhelpas, ke ili komprenu la ĝustan signifon de l’ naciismo, ke ili vidu la veran vizaĝon de l’ patrio; ili sekve estas bonaj instrumentoj en la manoj de la patriprofitantoj; ili ĉiam estas pretaj oferi sur la altaro de l’ dio Marso…
Ni jam montris, ke la nacioj estas la rezulto de historiaj faktoroj, ke ili naskiĝis per militoj kaj reprezentas nur provizoran ekvilibron inter konkurantaj fortoj.
Ĉio en la mondo evoluas, ŝanĝiĝas. Venas do nepre la tempo, kiam la ekvilibro rompiĝas. Milito sekve okazas por restarigi novan… provizoran ekvilibron. Tion instruas la Historio. Tion konfesas eĉ realistaj naciistoj[71].
Ni ankaŭ vidis, ke la tendenco de la historia evoluado estas starigi pli kaj pli grandajn politikajn unuojn. Por ke tiu tendenco ne estu kontraŭstarata, por ke la evoluado povu okazi pace, necesus, ke la racio regu en la cerboj de l’ homoj, ke ili kapablu senpasie kaj tute objektive observadi kaj ekkoni, kiu forto estas la pli granda kaj sekve devas ordigi la mondon. Unuvorte ne devus ekzisti patriotoj, kredantoj je la sankto kaj ĉiameco de sia kara patrio.
Sed, tial ke ĉiu patriota firmo estas devigata por sia prospero krei absurdan ideologion, kiun per edukado ĝi encerbigas al la homoj, nur la forto, nur la milito povas decidi, kiu el la diversaj patrioj devas venke detrui la aliajn kaj superregi.
Kio karakterizas la spiritostaton de kiu ajn patrioto estas, ĉu la fakto, ke li estas ĝisoste konvinkita, ke lia «kara lando» indas pli ol la aliaj superregadi, aŭ ke ĝia kulturo, genio (legu: diaĵo) estas eterna, nedetruebla kaj defendinda eĉ per ofero de sia propra vivo. La patriotoj vole nevole, konscie aŭ nekonscie estas do oferantoj aŭ oferitoj; ili cetere plej ofte ludas ambaŭ rolojn.
La patriotismo eble ne okazigas militojn, sed ĝi almenaŭ tutcerte ebligas ilin. Por ke homoj konsentu mortigi kaj mortiĝi, ili bezonas ian moralan subtenilon; ili bezonas kredi, ke iliaj faroj estas justaj kaj laŭdindaj. Por ke tio, kio estas ĝenerale malaprobegata kaj konsiderata kiel krimo, estu akceptata de la konscienco, necesas, ke ĉi lastan superregu iu pasiega forto, kaj tia forto ne povas trovi fundamenton en la racio. La milito devas esti konsiderata de la militistoj kiel io sankta, kiel io dia. Kaj sekve tute pravas la apologiistoj de l’ milito, kiam ili asertas, ke ĝi estas el dia esenco:
«Fakte la milito estas religia ago plenumita de popolo, kiu fidas al sia estonto; ĝi estas nekomprenebla al tiuj, kiuj rezignis ĉiun idealon; ĝi ŝajnas barbara al tiu kategorio da pozitivistoj, kies ĉefaj zorgoj celas la plibonigon de la materiaj kondiĉoj de l’ vivo. Senreligieca popolo nekapablus milltadi; la plej kuraĝe vigla nacio, kiu havus la malfeliĉon fali sub la estradon de registaro kun ateista politiko, estus duone senarmigita antaŭ ol esti batalanta[72]…»
Aŭdinte la opinion de franca generalo, nun ni aŭskultu tiun de marŝalo de Moltke:
«La milito estas unu el la elementoj de la ordo starigita de Dio en la mondo. La plej noblaj virtoj de l’ homo elvolviĝas dum la milito. Sen ĝi, la mondo degenerus kaj falus en marĉon el materialismo[73]
Ni povus plenigi multajn paĝojn per tiaj citoj. Ni ĉiam konstatus, ke la milit-apologiistoj starigas sian argumentadon sur religia aŭ religieca bazo. La racio ja ne povas pravigi naciecajn militojn.
Oni devas distingi inter la aŭtoroj, kiuj konsideras la militon kvazaŭ naturan leĝon kaj tiuj, kiuj vidas en la sangaj oferoj ian punrimedon por elaĉeto de pekoj. Al tiu kategorio apartenas ĉefe la pastroj. Ilia sangosoifanta dio, pro venĝo kontraŭ la pekuloj, eksplodigas militojn de tempo al tempo. Kiel Kristo elaĉetis la pekojn de l’ homaro per sia ofero sur la kruco, same la soldatoj oferas sian vivon sur la altaro de l’ patrio por elaĉeti la pekojn de kelkaj generacioj.
La diferenco inter la du konceptoj ne estas tamen granda; ĝi precipe kuŝas en la formo, sed restas esence la sama. Ambaŭokaze la milito rezultas el tio, ke en la cerbo de l’ homoj la mistika tendenco estas ankoraŭ pli forta ol la racia tendenco.
Kiam oni konas la materian, klasan bazon, sur kiu stariĝis la nacioj; kiam oni komprenis, ke la klaso, kiu profitas el la patrio bezonas, por certigi siajn privilegiojn, krei artifike patriotan ideologion, oni ne povas esperi, ke ĉesos la militoj pro la propagando de bonintencaj pacifistoj, kiuj cetere plejparte konservas ian kulton por sia patrio.
Novaj militoj nepre okazos. Sed kredeble ne plu estos militoj inter la nuntempaj patrioj; estos militoj inter kontinentoj: Eŭropo kontraŭ Ameriko; aŭ interrasaj militoj: blankuloj kontraŭ flavuloj. Tiel la kadro de la nacioj krevos; la eŭropaj nacioj devos unuiĝi; kreiĝos eŭropa patriotismo, kies unuaj signoj cetere montriĝetas jam nun. La Ligo de Nacioj estas unu el tiuj signoj; alia, la tuteŭropisma movado. Kelkaj klarvidaj burĝaj patriotoj jam antaŭvidas ĉi tiujn estontajn gigantajn militojn:
«Krizoj montriĝas ĉi tie kaj tie. Apud ni kiel transmare okazas senbrue aliiĝoj, kiuj preparas, se ne por nia generacio, almenaŭ por la venontaj, furiozajn atakojn. Pro tio mi havas la konvinkon, ke la stariĝo de «eŭropa naciismo» sin trudos, en kiu la apartaj naciismoj trovos interkonsentojn[74]
La historia procezo ja ne haltas; malgraŭ la blindaj patriotoj kaj eĉ per ilia helpo la homaro marŝas en sango kaj suferoj al neevitebla unueco.

*
*       *

Ni ne provis pentri la abomenindaĵojn de l’ milito. Tio estas jam delonge sufiĉe farita en ĉiuj lingvoj de multege da talentaj verkistoj. Temis nur montri, ke la milito estas neevitebla; ke oni ne povas esperi eviti tian katastrofon, tiom longe, kiom la spirito de la homoj estos regata de religia, mistika kredo.
Ĉar la racio ne regas, oni sekve povas iel konsenti kun la aŭtoroj, kiuj opinias, ke la milito estas la leĝo de la homa progreso. Ne ĉiuj militoj havis en la historio tian karakteron; sed oni ja devas konstati, ke dank’ al militoj la homaro transiris el la klana stadio al la hodiaŭa, kaj tio efektive reprezentas grandan progreson.
Se estas pruvite, ke la milito estas neevitebla; se oni opinias, ke kelkaj militoj estis progresigaj, dum aliaj estis regresaj[75], tiam stariĝas jena demando: Kia estu la devo de tiu, kiu konsentas pri tiuj du punktoj? Kiel la Proletaro rilatu al tiu problemo?



V
La Nacio kaj la Proletaro


Dum la daŭro de ĉi tiu studado ni vidis, kiel naskiĝis la patrioj, kiel ili evoluis, kiel ili tendencas al senĉesa plilarĝiĝo. Ni akiris la konvinkon, ke la nuntempaj nacioj estas kvazaŭ komercaj firmoj kaj reprezentas nur la interesojn de la burĝa reganta klaso.
Kio karakterizas la rilatojn inter komercaj firmoj estas la konkurenco. Ĝi havas egoisman bazon. La milito estas nur unu el la diversaj formoj de ekonomia konkurenco inter la nacioj. Ĉiu firmo por venki siajn konkurantojn ĉiel provas malaltigi la prezojn de siaj varoj. Tiucele ĝi pagas kiel eble plej malaltan salajron al siaj dungitoj aŭ pliperfektigas la teknikon en la fabrikoj.
Tiu perfektigo cetere rezultas grandparte de la postulemo de la laboristoj. Kie la homa laborforto estas abunda kaj malkara, tie la mastroj ne estas instigataj starigi novajn, pli perfektajn maŝinojn. Kie la laboristoj ne estas organizitaj, ne estas klaskonsciaj kaj postulemaj, tie iliaj labor- kaj vivkondiĉoj estas malbonaj, eĉ se «ilia» nacio estas politike tute sendependa. Nacia sendependeco profitas nur al la burĝa klaso.
Pro manko de klero, de komforto; pro troa laborado en senhigienaj kondiĉoj; pro senlaboreco kaj mizero, la proletoj ne povas eĉ ĝui la tiom ŝatatan kaj laŭdatan nacian kulturon. Ili posedas neniun bienon; ili ne ĝuas alte salajratan oficon en la ŝtataparato; ili estas ekspluatataj kaj trompataj de la reganta klaso. Ili sekve havas nenian intereson defendi la nacian firmon.
Se la proletoj ne estus mistifikataj per la lernejo, la preĝejo, la presejo, ili starigus al si jene la demandon, kiam temas partopreni militon por defendi la nacion:
«Ĉu la fremdaj regantoj ne bezonos niajn servojn por mastrumi la landon? Ĉu nia laborforto ne estos bezonata por funkciigi la fabrikojn kaj sekve, ĉu ni ne ricevos vivrimedojn kiel nun? Unuvorte ĉu domaĝos al ni, se nia nuna mastraro perdos la regadon?»
Tiel starigante la problemon, la proletoj certe konkludus, ke estas tute indiferente al ili, ĉu fremdaj aŭ samnaciaj mastroj ekspluatas ilin; ili konvinkiĝus, kiom stulte, trompe estas oferi sian vivon por defendi la interesojn de siaj hodiaŭaj ekspluatantoj. Ili plie starigus jenajn aliajn demandojn:
«Ĉu do niaj samklasanoj el la aliaj malamikaj nacioj ne estas ankaŭ same kiel ni eksplŭatataj? Sekve, ĉu ili ne havas la saman intereson organiziĝi kaj batali kune kun ni por akiri pli kaj pli decajn labor- kaj vivkondiĉojn? La vivo ĉiutage instruas al ni, ke iuj ajn mastroj cedas al niaj depostuloj nur se ni kapablas trudi ilin per striko kaj organizita agado. Al la novaj mastroj ni scios montri nian batalemon, nian kuraĝon. Sur la klasbatala kampo ni pretas eĉ esti heroaj, sed ni rifuzas partopreni militon por defendi interesojn al ni fremdajn. Se ni devas oferi nian vivon, nu, tio okazu en batalo por nia emancipo.
«For la trompon! La armiloj, kiujn la mastroj metos en niajn manojn, ni uzos por la klasbatalo…»
Tiel parolus la proletoj, se ili kapablus rezoni racie, se ilian cerbon ne infektus la naciisma mikrobo.
Bedaŭrinde aliel estas.
Ĉe la komenco de aŭgusto 1914, oni ja konstatis, ke la grandega plimulto da diverslandaj proletoj entuziasme ekpartoprenis la militon kaj dum jaroj elportis plej terurajn suferojn por defendi la interesojn de siaj ekspluatantoj. Krom malmulte da esceptoj, la laboristaj partioj kaj sindikat-organizoj subtenis siajn registarojn. Gvidantoj fariĝis propagandistoj de la nacia vidpunkto. Aliaj, pli bravaj, aliĝis kiel volontuloj en la armeon.
Internaciistoj forgesis la «Internacion» kaj ekkantis naciajn himnojn. Tuta Eŭropo kvazaŭ ebriiĝis pro patriotisma febro. Racie pensantaj homoj (kiom malmultaj!) apenaŭ povis kredi je tio, kion ili vidis, kion ili aŭdis. Kelkfoje ili eĉ ekdubis pri sia propra saĝo:
«Ĉu ni mem ne estas la frenezaj kaj la milionoj da patriotoj kaj mortigistoj la saĝaj?»
Ekzistas homoj, kiuj ankoraŭ nun apenaŭ povas kredi, ke la lasta mondbuĉado, kiun ili travivis, estis realaĵo kaj ne inkubsonĝo…
Sendube la kaŭzoj de tiu milito estis ekonomiaj; temis scii ĉu Germanio venkos definitive sur la mondmerkato; ĉu la Brita Imperio konservos sian superregadon.
Sed, ĉu estus ebla tia kruela buĉado kaj stulta detruado, se la homojn ne frenezigus la patriotismo? Se la simplaj proletoj kaj kamparanoj ne estus trompataj per la edukado? Certe ne. Tial unu el la plej urĝaj kaj gravaj taskoj estas kontraŭbatali kaj ĝisradike detrui la patriotan ideologion.
La lasta mondmilito apartenas al la kategorio da regresaj militoj. Ĝi ja ne havis kiel rezulton plilarĝigi kelkajn naciojn kaj detrui aliajn. Male, el la forfalo de la aŭstra kaj rusa imperioj naskiĝis aŭ reviviĝis malgrandaj nacioj. Tial la politika ekvilibro en Eŭropo estas tre ŝanceliĝa, provizora kaj donas al la kapitalistaj gvidantoj tiom da zorgoj kaj klopodoj. La packontrakto de Versaj estas ega sensencaĵo; ĝi ignoras la ekonomiajn leĝojn, kaj oni ne bezonas esti profeto por antaŭdiri, ke ne pasos multaj jaroj antaŭ kiam ĝi fariĝos tute kaduka.
La malgrandaj politikaj unuoj kreitaj de la registaroj de «Entente» ne havas vivkapablon. Cetere, ĝis nova milito okazos por starigi pli firman kaj racian ekvilibron, la sendependeco de Estonio, Latvio, Litovio, Hungario, Rumanio, Bulgario kaj ceteraj similaj ŝtatetoj povos esti nur ŝajna, formala. Fakte ili estas sub la financa dependeco de la grandaj ŝtatoj. Sed la burĝaro de tiuj nacietoj ludas rolon; ĝiaj reprezentantoj okupas bonajn postenojn, ĝuas honorojn kaj sekve havas intereson en la konservado de la nacia sendependeco.
Sed ĉu la laboristoj el tiuj «sendependaj» landoj profitas je tio? Ĉu ilia sorto estas pli bona ol antaŭe? Al tiuj demandoj elokvente respondas la faktoj. Neniam antaŭe ekzistis tie pli da senlaboreco, pli da mizero; neniam antaŭe la tieaj laboristoj estis malpli liberaj. En la «liberaj» nacioj regas diktaturo kaj teroro; la malliberejoj kaj karceroj estas plenplenaj. Ĉiuj laboristaj gazetoj raportas abunde pri la persekutoj, ekzekutoj kaj fimortigoj al laboristoj postulantaj pli bonajn vivkondiĉojn.
En Italio, kie la naciismaj principoj estas plej severe aplikataj, kie la patriotisma ideologio estas plej laŭdata, plej entuziasme akceptata, la klaskonscia laboristaro estas pli kruele traktata ol ĝi estus, post nacia malvenko, sub la regado de fremdaj estroj. La ekzisto de faŝista diktaturo estas fakta argumento plej bona por pruvi, ke la patriotismo spegulas nur la interesojn de la burĝa klaso.
La postmilita historio de la sendependiĝintaj nacioj estas ĉiupaĝe verkita per la sango kaj martiriĝo de la proleta klaso. La konsentigo al proletoj partopreni en la t.n. liberiga nacia milito estas la plej granda mistifiko, la plej senskrupula trompo, kiun oni povas prezenti al si.
Tia fakto estus neklarigebla, se oni ne scius pri la religia esenco de l’ patriotismo.
Karl Marks diris, ke la proletoj ne havas patrion. Bedaŭrinde, jes, ili havas; tiu ento[76] ekzistas en ilia spirito. Oni ofte povas konstati, kiom laboristoj fieras pri sia nacio, kiom malŝateme ili parolas pri alilandaj samklasanoj.
Patrioj ekzistas; dioj ekzistas. Atestas pri tio la kazernoj kaj preĝejoj. Sed la homoj kreis la patriojn kaj la diojn; ili sekve ankaŭ povas detrui ilin. Sufiĉas por tio, ke ili lernu pensi racie, ke ili senigu sian menson je ĉia senbaza mistikemo.
Al tio helpas la scienco, la senĉese malvolviĝanta tekniko. La produktofortoj mondskale aliiĝas, ampleksiĝas, unueciĝas; tial ankaŭ la menso de la homoj nepre aliiĝos kaj unueciĝos.
Dume la militoj restas la solaj rimedoj por krei ian provizoran ekvilibron inter la multaj nacioj, ĉar la mondo estas plenigita de patriotoj. Kiam eksplodas milito, kiam furiozas patriotismo, la racie pensantaj homoj povas nur provi per ĉiuj rimedoj savi sian vivon, se ne ekzistas eblo aliigi la militon en revolucian batalon.
Ne domaĝas, ke patriotoj mortigu patriotojn. Nur per batoj tiaspeculoj povas lerni pensi racie. En 1914, la patrioto-volontulo Henriko Barbüs[77] kuraciĝis ĉe la fronto kaj fariĝis internaciisto.
Oni povus citi multajn similajn ekzemplojn. Estas bone konate, ke la nekuraceblaj patriotoj troviĝis precipe ekster la fronto.
Kvankam la lasta mondmilito havis regresan karakteron, ĝi estis tamen sufice instrua. Jam nun, eĉ en la burĝa reganta klaso, aperas homoj, patriotoj, kiuj ekkonscias, ke la severa aplikado de la naciismaj principoj, la absoluta suvereneco de la ŝtatoj ne plu povas akordiĝi kun la ekonomiaj leĝoj. Ili provas trovi kompromison inter la naciismoj. Tiel la internaciismo rekrutas senĉese novajn adeptojn.
Tiu doktrino jam delonge estas agnoskata de laboristaj partioj kaj sindikatorganizoj. En alia studo ni ekzamenos, ĉu ĝi liveras kontentigan solvon al la problemo.

Piednotoj[redakti]

  1. France: Jean-Jacques Rousseau.
  2. France: Discours sur l’origine de l’inégalité parmi les hommes (1750).
  3. France: Fustel de Coulanges.
  4. La Cité Antique (1864).
  5. Ĉi tiun vorton necesas kompreni laŭ ĝia latina senco. La kliento (cliens) estis plebano, sub la patroneco de iu patricio (romana nobelo). Ĉi tiu lasta devis protekti sian klienton kvazaŭ patro protektas sian infanon.
  6. Hodiaŭ oni povas ankoraŭ konstati similan kulton por mortintoj per la maŭzoleoj konstruitaj por honori ilin.
  7. Germane: Meyer.
  8. France (traduko): Histoire de l’Antiquité (1912).
  9. France: La Terre et l’Evolution humaine (1922). Bibliothèque de Synthèse historique.
  10. France: Lucien Febvre.
  11. France: L’Entraide, trad. el la angla de L. Bréal (1910).
  12. France: A. Meillet.
  13. France: Introduction a l’étude comparée des langues indo-européennes (1912).
  14. Angle: Frazer.
  15. Le Rameau d’Or, franca trad. de Stiebel kaj Toutain.
  16. Angle: Ch. A. Ellwood.
  17. Angle: Principles concerning psycho-sociology.
  18. France: Les sociétés animales.
  19. France: Moret.
  20. France: Davy.
  21. France: Des Clans aux Empires (1923, Bibliothèque de Synthèse historique).
  22. France: Durkheim.
  23. Angle: Spencer.
  24. Angle: Gillen.
  25. Anglalingve: The native tribes of central Australia (1899).
  26. A. More kaj G. Davi.
  27. Franca traduko (1924) de S. Jankeviĉ.
  28. More kaj Davi.
  29. France: Le Nil et la Civilisation Egyptienne (1925, Bibliothèque de Synthèse historique).
  30. France: La Cité Antique.
  31. Laŭ Makrobo.
  32. Füstel de Kulanĵ.
  33. Familio aŭ gento povis tamen enteni kelkajn milojn da homoj.
  34. Füstel de Kulanĵ en «La Antikva Civito».
  35. Tiu vorto ankaŭ ne havis la nuntempan sencon; ĝi signifis: gvidanto de la civito.
  36. La Antikva Civito.
  37. «Al la diversaj popoloj ci donacis komunan patrion; sub cia superregado la malbonuloj profitis de sia malvenko (Itinerarium).
  38. Alberto Grenje. (La Romana genio en la Religio, la Penso kaj la Arto). Biblioteko de historia sintezo (1925). France: A. Grenier, Le Génie Romain dans la Religion, la Pensée et l’Art.
  39. Ibidem.
  40. Tiberio Grakho (m. 133 a.K.), citita de Plutarko.
  41. La imperiestro Septimo-Severo naskiĝis en Tripolitanio. Kiam lia fratino venis al Romo por lin viziti, li estis tre hontigata pro tio, ke ŝi ne scipovis paroli latine.
  42. La longdaŭra batalo inter la papoj kaj la germanaj imperiestroj pro la investituroj dum mezepoko estas pri tio tre trafa ekzemplo.
  43. France: Voltaire.
  44. France: Francis Delaisi, «Les Contradictions du Monde Moderne» (1925).
  45. France: Amiens.
  46. France: Hoche.
  47. France: Marceau.
  48. № de novembro 1929.
  49. France: Romain Rolland.
  50. France: Rouget de Lisle, aŭtoro de la «Marseillaise».
  51. Ŝipkapitano Renato le Nepvu de Karfor en «La pravo de l’ milito». 1914. (France: René le Nepvou de Carfort «La guerre légitime»).
  52. Ibidem.
  53. La substreko estas de ni.
  54. Generalo Kesler en «La Milito». France: «La Guerre» (1913).
  55. Abato Gafr en «La leĝo de amo — La patrio». France: Gafre «La loi d’amour — La patrie».
  56. Ernesto Renan. France: «Qu’est-ce qu’une Nation?». Kio estas nacio? Parolado farita en la Pariza Universitato la 11 marto 1882.
  57. Angle: Ramsay Muir en «Nationalism and Internationalism». (Naciismo kaj Internaciismo) (1918).
  58. La Fontoj de Buŝido (1927) laŭ la franca eldono.
  59. Gustavo Lebon. Psikologiaj instruoj de la Eŭropa Milito (1916). France: Les enseignements psychologiques de la guerre européenne.
  60. Eŭgeno Pitar, profesoro pri antropologio ĉe la Ĝeneva Universitato. France: E. Pittard «Les Races et l’Histoire». (La Rasoj kaj la Historio (1924). Biblioteko de historia sintezo.
  61. Ibidem.
  62. Germane: Nietzsche.
  63. France: Brunetière (1849-1907).
  64. «Revue des deux Mondes
  65. Discours de Combat.
  66. France: Thamin: «Saint Ambroise et la Morale chrétienne».
  67. Georgo Sorel (La Ruiniĝo de la Antikva Mondo). France: La Ruine du Monde Antique.
  68. France: Bernier.
  69. «Le Temps», julio 1926.
  70. Buenos-Aires.
  71. «Sendube venos la tago, kiam la nuntempaj patrioj ankoraŭ plilarĝiĝos; sed vidu kiom da jarcentoj estis necesaj por atingi la nunan staton kaj taksu la penadon estontan kaj la longon de la vojo surpaŝita. Ne revu pri patrio pli vasta, kiu estus la tuta homaro; atendu, ke la nacio estu firme kaj definitive starigita, ke ĉiu popolo estu vere realiginta sian internan unuecon, ekvilibrinta siajn interesojn, akordiginta la kutimojn, forgesinta la malnovajn klas- kaj religiajn disputojn». — Renato le Nepvu de Karfort. (La Pravo de l’ Milito), pĝ. 74 (1914).
  72. Generalo Kesler, France: «La Guerre» (La Milito), pĝ. 9 (1913).
  73. El letero de marŝalo de Moltke al Bruntschli (1871), citita de kolonelo Dupuis en (France): «L’Epoque des casernes». (La epoko de la Kazernoj), pĝ. 18.
  74. Vladimir d’Ormeson. (La Tempo) (Paris, 4. julio 1925). France: «Le Temps».
  75. Ekz. al tiu kategorio, laŭ ni, apartenas la militoj de la antikvaj Barbaroj por detrui la Roman Imperion.
  76. Tuto de la ecoj, kiuj konsistigas la esencon de estaĵo.
  77. France: Henri Barbusse.


La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝo de la aŭtoro: Eŭgeno Lanti.