Ne bedaŭras mi, nek ploras... ĉio...

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Ne bedaŭras mi, nek ploras... ĉio... (1921)
de Sergej Jesenin
Tradukita de Nikolao Griŝin


* * *


Ne bedaŭras mi, nek ploras... ĉio
Pasos kiel de pomarboj flor'.
De l' velkada or' ĉirkaŭprenita,
Mi ne estos plu en viv-aŭror'.

Ci batados jam ne tiel, koro,
De malvarm' tuŝita, kaj la land'
De l' betul-katuno ne allogos
Vagi ien per la nuda pland'.

Ĉiam pli malofte, vagspirito,
Sur la buŝan flamon blovas ci.
Ho, freŝeco mia disipita!
De l' okuloj fajro kaj pasi'.

Je deziroj mi pliavariĝis,
Vivo mia, ĉu mi sonĝis vin?
Kvazaŭ tra obtuza mateniĝo
Trotis sur ĉevalo roza mi.

Ĉiu en la mondo mortos iam,
Fluas de l' aceroj foli-kupr'...
Ĝojas mi, ke estas jam proksima
Tempo de forfloro kaj forputr'.

S. JESENIN.