Ne mortigu Lev Nikolaeviĉ Tolstoj Vikifontaro
Indekso : Ne mortigu de Lev Nikolaeviĉ Tolstoj Tradukita de Vikifontaro |
Ne mortigu Lev Nikolaeviĉ Tolstoj Vikifontaro
Kiam reĝoj estas mortpunitaj post tribunalo, kiel en la okazo de Charles la 1-a, Louis la 16-a, kaj Maksimiliano de Meksiko; aŭ kiam ili estas mortigataj en kortumaj konspiracioj, kiel Peter la 3-a, Paul, kaj pluraj sultanoj, ŝahoj, kaj ĥanoj - oni pri tio plejofte silentas; sed kiam ili estas mortigataj sen tribunalo kaj sen kortuma konspiracio - kiel en la okazo de Henry la 4-a de Francujo, Aleksandr la 2-a, kaj la Imperiestrino de Aŭstrujo, la morta Ŝaho de Persio, kaj, ĵuse, Humbert - tiaj murdoj ekcitas inter reĝoj kaj imperiestroj kaj iliaj aliĝantoj la plej grandan surprizitan indignon, kvazaŭ ĉi tiuj homoj mem neniam partoprenis en murdoj, nek profitis per ili, nek instigis ilin. Sed krome la plej agrablaj el la murditaj reĝoj (ekzemple Aleksandr la 2-a aŭ Humbert), eĉ ne inkludante la ekzekutojn en siaj propraj landoj, estis instigantoj, kunkulpuloj, kaj partoprenantoj en la murdoj de dekmiloj da homoj kiuj pereis sur la batala kampo; plue, pli kruelaj reĝoj kaj imperiestroj kulpiĝas pri centmiloj, aŭ eĉ milionoj, da murdoj.
La instruado de Kristo nuligas la leĝon de "Okulo por okulo, kaj dento por dento"; sed tiuj kiuj ĉiam aliĝis al tiu leĝo, kaj ankoraŭ aliĝas al ĝi, kaj aplikas ĝin je teruriga grado - ne nur pretendante "okulon por okulo", sed sen provokacio postulante la buĉadon de miloj, kiel ili faras kiam ili deklaras militon - ne rajtas esti indignaj pri la aplikado de tiu sama leĝo al ili mem per tiel eta kaj sensignifa grado, ke apenaŭ unu reĝo aŭ imperiestro estas murdata po cent miloj, aŭ eble eĉ po miliono mortigita pro la ordono kaj konsento de reĝoj kaj imperiestroj. Reĝoj kaj imperiestroj ne nur ne estu indignaj je murdoj kiel Aleksandr la 2-a kaj Humbert, ili ankaŭ estu surprizataj ke tiaj murdoj estas tiel maloftaj, konsiderante la adan kaj ĉiupopolan ekzemplon de murdo kiun ili donas al homaro.
L' amasoj estas tiel hipnotigitaj, ke ili vidas kaj ne komprenas la signifon de tio, kio okazadas antaŭ ili. Ili vidas la konstantan zorgon de reĝoj, imperiestroj, kaj prezidantoj al siaj obeemaj armeoj; ili vidas la paradojn kaj manovrojn kiujn la regnestroj kunvokas; kaj la homoj kunamasiĝas por vidi, kiel siaj propraj fratoj, hele vestitaj en la vestoj de stultuloj, estas transformataj al maŝinoj kun la sono de tamburo kaj trumpeto, post la krio de unu viro, farante la tutsaman movadon dum la tutsama momento - sed ili ne komprenas kion ĉi ĉio signifas. Sed la signifo estas tre klara kaj simpla: ĝi estas nenio krom pretigo por mortigado.
Ĉio ĉi stultigas homojn por ke ili estu iloj por murdo. Kaj tiuj, kiuj tion faras, ĉefe direktas tion kaj estas vantaj pri tio, estas la reĝoj, la imperiestroj, kaj la prezidantoj. Kaj tiaj homoj mem - kiuj speciale okupiĝas pri la organizado de murdo kaj kiuj igis murdon sia profesio, kiuj portas armeajn uniformojn kaj tenas glavojn ĉe siaj flankoj - estas ŝokataj kaj indignaj kiam unu el ili estas murditaj.
La murdoj de reĝoj - la murdo de Humbert - estas aĉegaj ne pro sia krueleco. La aferoj farataj de la komando de reĝoj kaj imperiestroj - ne nur pasintaj okazoj kiel la masakro de Sankta Bartolomeo, religiaj buĉadoj, la teruraj represioj kontraŭ pezantaj ribeloj, kaj Parizaj armepuĉoj, sed ankaŭ la hodiaŭaj estraraj ekzekutoj, la mortigo de malliberuloj en sola enfermo, la Disciplinaj Batalionoj, la pendigoj, la senkapigoj, la pafadoj kaj buĉado en militoj - estas nekompareble pli kruelaj ol la murdoj faritaj de Anarĥiistoj. Tiuj ĉi murdoj ankaŭ ne estas aĉegaj pro nemeriteco. Se Aleksandr la 2-a kaj Humbert ne meritis morton, do eĉ malpli morton ĝin la miloj da rusoj kiuj pereis ĉe Plevna, aŭ la italoj kiuj pereis en Abisinia. Tiaj murdoj estas aĉegaj ne pro krueleco aŭ nemeriteco, sed pro la malrezoneco de tiuj kiuj ilin faras.
Se la reĝmurdantoj agadas laŭ la influo de personaj sentoj de indigno evokita de l' suferado de subpremata popolo, pri kiuj ili kredas ke Aleksandr aŭ Karnot or Humbert havas respondecon, aŭ se ili agadas laŭ personaj sentoj de revenĝo, do: eĉ se ilia konduto estis ege malmorala &emdash; do estas almenaŭ komprenebla; sed kial grupo da homoj (anarĥiistoj, oni al ni diras), ekzemple tiuj kiuj sendis Bresci-on, kaj kiuj nun minacas alian imperiestron - kial ili ne povas elpensi ian pli bonan metodon plibonigi la staton de homaro ol mortigi homojn kies detruado ne povas esti pli helpema ol la senkapigo de tiu mita monstro sur kies kolo aperis nova kapo tuj kiam alia estis detranĉita? Reĝoj kaj imperiestroj antaŭ longe kreis por si sistemon kiel magazeno-pafilon: kiam unu kuglo estas elĵetita, alia kuglo tuj anstataŭas ĝin. Le roi est mort, vive le roi! [La reĝo estas morta, vivu la reĝo!] Do kial oni ilin mortigu?
Nur ĉe la plej malprofunda vido povas la mortigo de tiuj ĉi homoj ŝajni esti metodo por savi la naciojn de subpremo kaj de militoj detruantaj vivojn homajn.
Oni devas nur memori ke simila subpremo kaj simila milito daŭris, senkonsidere pri kiu estis la ĉefo de la registaro - Nikolai ŭ Aleksandr, Frederik aŭ Vilhelm, Napoleono aŭ Louis, Palmerston aŭ Gladstone, McKinley aŭ iu ajn alia - por kompreni ke ne nur unu speciala homo kaŭzas la ĉi-tiujn subpremojn kaj ĉi-tiujn militojn kiuj suferigas la naciojn. La mizereco de nacioj ne estas kaŭzita de specialaj homoj, sed de l' speciala strukturo de societo, sub kiu la popoloj estas tiom kunligitaj ke ili sin trovas en la potenco de kelkaj homoj, aŭ pli ofte de ununura homo: homo kiu estas tiom pervertita de sia malnaturala pozicio kiel la decidanto de la destino kaj la vivoj de milionoj, ke li estas ĉiam en malsana farto, kaj li ĉiam suferas pli-malpli manion de sinpligrandigo, kiun nur lia potenca pozicio kaŝas for de la ĝenerala rimarko.
Krom la fakto ke tiajn homojn ĉirkaŭas ekde la plej frua infaneco ĝis la tombo la plej sensenca lukseco el atmosfero de malvereco kaj flatado kiuj ĉiam akompanas ilin, ilia tuta edukado kaj ĉiuj iliaj okupoj estas centrigitaj ĉe unu objekto: lerni pri pasintaj murdoj, pri la la plej bonaj hodiaŭaj murdmetodoj, kaj la plej bonaj preparoj por futura murdo. Ekde infaneco ili lernas pri mortigo en ĉiuj ĝiaj manieroj; ili ĉiam portas apud si murdilojn kiel glavojn aŭ sabrojn; ili vestiĝas en diversaj uniformoj; ili ĉeestas paradojn kaj manovrojn; ili vizitas unu la alian, prezentante unu la alian kun medaloj kaj kandidatigante unu la alian al la komando de regimentoj - kaj oni ne nur ne diras al ili rekte tion kion ili faras, aŭ diras ke okupiĝi pri preparoj por murdoj estas abomena kaj krima, sed el ĉiuj flankoj ili aŭdas nenion krom laŭdo kaj entuziasmo por ĉiu ilia aktiveco. Ĉiufoje kiam ili eliras, kaj ĉe ĉiu parado kaj manovro, aroj da homoj amasiĝas por saluti ilin kun entuziasmo, kaj al ili ŝajnas kvazaŭ la tuta nacio aprobas ilian konduton. La sola parto de la gazetaro kiu atingas ilin, kaj kiu ŝajnas al ili kiel la esprimo de la sentoj de la tuta popolo, aŭ almenaŭ ties plej bonaj reprezentantoj, sklave laŭdegas ĉiun ilian vorton kaj agon, sendistinge kiom folaj aŭ abomenaj ili estas. La homoj ĉirkaŭ ili - viroj kaj inoj, la ekleziuloj kaj la laikaro (el kiuj ĉiuj ne valorigas homan dignon) - konkurante unu kun la alia en delikata flato, konsentas kun ili pri io ajn kaj trompas ilin pri ĉio, malebligante ilin vidi vivon tiel kiel ĝi ja estas. Tiaj regnestroj povas vivi centjare sen vidi unu vere nedependan viron aŭ aŭskulti la parolatan veron. Oni kelkfoje estas ŝokita aŭdi la vortojn kaj agadojn de ĉi tiuj viroj; sed oni devas nur konsideri ilian situacion por kompreni ke iu ajn en ties loko agadus tiel kiel ili agadas. Prudentulo, trovinte sin en ilia situacio, povus fari nur unu prudenta agoi: eskapi el tia situacio; sed ĉiu, restante en ilia situacio, kondutos sin same.
Kio ja okazas en la kapo de ia Vilhelmo de Germanujo - mallarĝe pensanta, malbone edukita, vanta homo, kun la idealoj de germana "Junker", - kiam li ne povas diri ion tiom idiota aŭ terura ke ĝi ne estos respondita per entuziasma "Hoĥ!" kaj ne estos komentata de la gazetaro de la tutmondo kvazaŭ ĝi estis io tre grava? Kiam li diras ke, laŭ lia ordono, soldatoj estu pretaj mortigi siajn proprajn patrojn - "Hura!" Kiam li diras ke la armeo ne prenu malliberulojn en Ĥinujo, sed buĉu ĉiujn, oni ne metas lin en frenezejon, sed krias "Hura!" kaj ekveturas Ĥinujen por plenumi liajn ordonojn. Aŭ Nikolao la 2-a, kiu estas homo laŭnature modesta, komencas regni anoncante al respektataj maljunuloj, kiuj esprimis deziron esti permesataj diskuti siajn proprajn aferojn, ke tiaj ideoj de memregno estis "sensencaj sonĝoj" - kaj la organoj de la gazetaro kiun li vidas kaj la homoj kiujn li renkontas, laŭdas lin pro tio. Li proponas infanecan, folan, kaj hipokritan projekton de universala paco, samtempe ordonante pliigon en la armeo - kaj ne estas limoj de la laŭdoj de lia saĝeco kaj solideco. Tute senbezone li malsaĝe kaj senkompate insultas kaj subpremas tutan nacion, la finnojn, kaj denove aŭdas nenion krom laŭdo. Finfine, li aranĝas la ĥinan buĉadon - aĉega en sia maljusteco, krueleco kaj malkongrua je liaj pacprojektoj - kaj el ĉiuj flankoj homoj aplaŭdas lin, kiel venkinto kaj daŭranto de l' pacpolitiko de lia patro.
Kio ja okazas en la kapoj kaj koroj de ĉi tiuj homoj?
Do nek la Aleksandroj kaj la Humbertoj, nek la Vilhelmoj, Nikolaoj, kaj Chamberlain-oj - kvankam ili ordonas ĉi tiujn subpremojn de la nacioj kaj ĉi tiujn militojn - estas la plej kulpaj en tiuj ĉi pekoj, sed anstataŭe tiuj kiuj metas ilin kaj subtenas ilin en la pozicion de arbitracianoj sur la vivoj de iliaj samlandanoj. Kaj, sekve, oni, anstataŭ mortigi Aleksandrojn, Nikolaojn, Vilhelmojn, kaj Humbertojn, ĉesu subteni la aranĝon de societo de kiu ili estas rezulto. Kaj la nunan staton de societo subtenas la egoismo kaj stultigo de la popolo, kiu vendas siajn liberecon kaj honoron por bagatelaj materiaj avantaĝoj.
Homoj kiuj staras ĉe la plej malalta ŝtupo de la ŝtupetaro - parte pro rezulto de stultigo per patriota kaj pseŭdo-religia edukado, kaj parte pro personaj advantaĝoj - cedas siajn liberecon kaj senton de homa digno laŭ la ordonoj de tiuj kiuj staras pli supre kaj oferas ilin materiajn advantaĝojn. En la sama maniero - kiel konsekvenco de stultigo, kaj ĉefe pro advantaĝoj - tiuj kiuj estas iomete pli altaj ĉe la ŝtupetaro cedas siajn liberecon kaj homan dignon; sekve la tutsamaĵo ripetas kun homoj starantaj eĉ pli alte, kaj tiel plu ĝis la plej alta ŝtupo - ĝis tiuj kiuj, starante ĉe la pinto de la societa konuso, povas akiri nenion pluan, tiuj al kiuj la nuraj motivoj de agadoj estas amo de potenco kaj vaneco, kaj kiuj estas ĝenerale tiom pervertitaj kaj stultigitaj de la potenco de vivo kaj morto kiun ili tenas sur siaj samlandanoj, kaj de la sekva sklavemo kaj flatado de tiuj kiuj ĉirkaŭas ilin, ke, ne ĉesante fari malbonon, ili sentas sin tre certigitaj ke ili estas bonfarantoj al la homa raso.
La popolo, oferante sian homan dignon por materia profito, produktas ĉi tiujn homojn, kiuj ne povas agadi alimaniere, kun kiuj senutilas koleri pro iliaj stultaj kaj aĉaj agoj. Mortigi tiajn homojn estas kiel vipi knabojn kiuj oni mem trodorlotis.
Ŝajnas ke nur unusola, tre eta afero estas necesa por ke nacioj ne estu subpremitaj, kaj por ke ne ekzistu ĉi tiuj senutilaj militoj, kaj por ke homoj ne estu indignaj al tiuj kiuj ŝajne kaŭzas tiujn malbonaĵojn, kaj por ke ili ne mortigu ilin. Estas necesa ke homoj komprenu aferojn tiel kiel ili ja estas, nomu ilin laŭ iliaj ĝustaj nomoj, kaj sciu ke armeo estas ilo por mortigo, kaj ke la administrado de armeo - la tutsamaj aferoj pri kiuj reĝoj, imperiestroj, kaj prezidantoj sin okupiĝas tiel memfide - estas pretigo por murdo.
Se nur ĉiu reĝo, imperiestro, kaj prezidanto komprenis ke sia laboro estri armeojn estas ne honora kaj grava deĵoro, kiel liaj fladantoj lin persvadas, sed malbona kaj honta ago de pretigo por murdo - kaj se ĉiu privata individuo komprenis ke la transpago de impostoj por lui kaj ekipi soldatojn kaj, antaŭ ĉio, armeo-servon mem, estas ne aferoj kiuj indas indiferenton, sed malbonaj kaj hontaj agoj per kiu li ne nur permesas, sed partoprenas en murdo - do tiu potenco de imperiestroj, reĝoj, kaj prezidantoj, kiu nun vekas nian indignon, kaj kiu kaŭzas ili esti mortigitaj, malaperus meme.
Sekve la Aleksandroj, Carnotoj, Humbertoj, kaj aliaj ne estu murditaj, sed oni ekspliku al ili ke ili mem estas murdantoj; ĉefe, oni ne permesu ilin mortigi la popolon; homoj rifuzu murdi laŭ iliaj ordonoj.
Se homoj ne agadas ankoraŭ tiumaniere, tio estas nur ĉar Registaroj, por sin konservi, diligente ekzercas hipnotan influon sur la popolo. Kaj sekve ni povas helpi malebligi homojn mortigi aŭ reĝojn aŭ unu la alian, ne per mortigo - ĉar murdo nur pliigas la hipnotigon - sed per ekveki homojn el ties hipnota stato.
Kaj ĉi tion mi penadis fari per la ĉi-supraj rimarkoj.